42. LA FAKTURO DE FRAŬLINO GUDULA
42. 古杜拉小姐的账单
Kompare kun multaj aliaj, tiu vintro de 1720 ne estis speciale terura.
和许多别的时候相比,1720年的这个冬天并不算特别可怕。
Sed dum juna Janĉjo laŭiris la neĝkovritajn stratojn de Namuro, li ne ĉesis vortaĉi al si plende.
可是,当年轻的扬乔沿着那慕尔积雪覆盖的街道走着时,他一直在抱怨地自言自语个不停。
Vintron li malamegis.
他极端憎恨冬天。
Li atingis parkon, kaj pasis en ĝin.
他来到一座公园,走了进去。
Li sin demandis, ĉu iri dekstren aŭ maldekstren, sed ambaŭ ebloj estis egale senesperigaj.
他心里在想,是往右走还是往左走,可两个选择同样令人绝望。
Li iris maldekstren parolante al si preskaŭ sensone.
他往左走去,几乎无声地对自己说着话。
"Dio mia, Dio mia!" li alvokis la Plej-Altulon.
“我的上帝啊,我的上帝啊!”他向至高者呼喊。
Ĉu li ŝercis, ĉu li seriozis, li mem verŝajne ne povus diri.
他是在开玩笑,还是认真的,恐怕连他自己也说不上来。
Se estis preĝo, ĝi estis iom stranga.
如果这算是一种祈祷,那也是一种有点奇怪的祈祷。
"Laŭ nia pastro," plu parolis la apenaŭ aŭdebla voĉo, "vi kreis la mondon, kun multo bela en ĝi, kaj ankaŭ, verdire, multo malbela.
“按照我们神父的说法,”那几乎听不见的声音继续说道,“您创造了世界,其中有许多美好的东西,不过说实话,也有许多不美好的东西。
Vi kreis montojn kaj ebenaĵojn, riverojn kaj teron, arbojn kaj florojn, pomojn kaj terpomojn.
您创造了山和平原,河流和土地,树木和花朵,苹果和土豆。
Nu, bone, konsentite.
好吧,这都行,我同意。
Mi komprenas, ke vi kreis printempon, someron kaj aŭtunon; Iom da vetera diferenco agrablas al ni ĉiuj.
我能理解您创造了春天、夏天和秋天;有一点天气上的变化,对我们大家都挺愉快。
Sed kreante vintron, vi troigis.
可是在创造冬天的时候,您就过头了。
La diferenco kun la aliaj sezonoj estas tro akra.
它和其他季节之间的差别太剧烈了。
Rigardu!
您看看!
Jen refoje neĝpezaj nuboj kovras la ĉielon."
这不,满载大雪的云又一次把天空盖住了。”
Li ĉesis dum momento paroli.
他停了一会儿不说话。
Odoro de freŝe bakita pano trafis lian nazon.
新鲜烤面包的香味钻进了他的鼻子。
Li nun paŝis sur parka vojo, kiu troviĝis ĉe la rando de strato, sur kies alia flanko fama panbakejo staris.
这时他正走在公园里的一条小路上,那条路挨着一条街,而街道对面立着一家有名的面包店。
Sed li havis enpoŝe eĉ ne unu moneron.
可他口袋里连一枚硬币也没有。
La penson pri bona buterita pantranĉo li forĵetis malproksimen de si.
于是他把关于一片抹了黄油的好面包的念头远远地从自己脑中赶走了。
Li rekomencis alparoli Dion:
他又重新对上帝说起话来:
"Rigardu, kiel malsekaj miaj ŝuoj estas!
“您瞧,我的鞋子都湿成什么样了!
Tiu neĝo eniĝas en ilin, kaj miaj ŝtrumpoj, kvankam dikaj kaj ame faritaj propramane de mia patrino, nun impresas, kvazaŭ ili estus tuttage restintaj en fonto.
这些雪钻进鞋里,而我的袜子,尽管又厚,又是我母亲满怀爱意亲手织的,现在摸起来却像是整整一天都泡在泉水里似的。
Mi eĉ min demandas, ĉu unu el miaj bonaj ŝtrumpoj ne komencas havi truon.
我甚至怀疑,我那双好袜子里是不是有一只已经开始破洞了。
Tiu glacia akvo tenas miajn karajn piedetojn en konstanta frosto.
那冰冷的水让我的宝贝小脚一直处在冰冻之中。
Kompatindaj miaj piedoj, kiuj tiom ŝatas komforton, jen ili glaciiĝas ĝis-oste."
可怜我的脚啊,它们那么喜欢舒服,现在却冻到了骨头里。”
En la parko troviĝis neniu.
公园里一个人也没有。
Post kelkminuta silenta marŝado, la knabo rekomencis frazigi sian memkompaton, ĝis la sinsekvo de pensoj kondukis lin al jena diro:
默默走了几分钟之后,那男孩又开始把对自己的怜惜组织成一句句的话,直到那一连串思绪把他带到了这样一句话上:
"Tion mi ne meritas, ĉu?
“我不配受这个,不是吗?
Kion mi faris por... meriti... tian... punon?"
我到底做了什么,才会……应得……这样……一种惩罚呢?”
Ke la vortofluo en la menso de la 16-jarulo subite malrapidiĝis, tiel ke la sonoj kvazaŭ ne plu povis klare formiĝi, tio havis precizan kaŭzon: lasante siajn pensojn flui tiamaniere, Janĉjo plej akre resentis la memoron pri ĵusa puninda misfaro.
这个十六岁少年的脑中那股词语之流突然放慢,以至于那些声音仿佛都已不能清楚成形,这是有确切原因的:当扬乔任由自己的思绪这样流动时,他最强烈地重新感受到了关于一桩刚刚犯下、理应受罚的过错的记忆。
Li iĝis klare konscia, ke li efektive meritus la koleron de la Ĉielaj Superuloj.
他清楚地意识到,自己其实的确配得上天上那些至高者的愤怒。
Kial, vi cetere demandas, la knabo trapromenis la urbon kaj ĝiajn parkojn de unu rando al alia malsekigante al si la ŝuojn, kaj sekve la piedojn, malplaĉe marŝante sub tiu grizplafona ĉielo?
你也许会问,那么,这男孩为什么要在这座城和它的公园里从这一头走到那一头,把自己的鞋子、进而把自己的脚都弄得湿透,在那灰色天花板般的天空下不情不愿地走来走去?
Ĉar li ne kuraĝis reveni hejmen.
因为他不敢回家。
Kaj kial li malvolis hejmeniĝi?
那他为什么不愿回家呢?
Ĉar...
因为……
Sed por tion klarigi, ni devas reiri iom pli fruen en la tempo.
可要说明这一点,我们得把时间往前倒一点。
Mastro Pikar, la patro de Janĉjo, estis lignaĵisto kaj meblisto.
扬乔的父亲,皮卡尔师傅,是木工兼家具匠。
Bona laborulo, ĉiam ema al plej perfekta kvalito, kaj kun menso kreema, li pli kaj pli sukcesis en sia profesio.
他是个手艺很好的人,总是追求最完美的质量,而且脑子也有创造性,所以他在自己的行业里越来越成功。
En la momento, kiam ni ekrigardas lin, li paŝas tre kontente, tute ne rimarkante la neĝon, la grizajn nubojn nek la frostan veteraĉon.
当我们初次把目光投向他时,他正心满意足地走着,完全没有注意到雪、灰云,和那冻人的坏天气。
Li ĵus estis en eta, sed bonfama hotelo, kie li plezure pritraktis gravan mendon: la hotelestro deziras modernigi sian meblaron kaj mendis ĉe Mastro Pikar tutan serion da litoj kaj ŝrankoj, kaj ankaŭ tablojn kaj seĝojn por la restoracio, kiu dependas de la hotelo.
他刚刚去过一家不大却名声很好的旅馆,在那里,他愉快地谈妥了一笔重要订单:旅馆老板想更新自己的家具,于是在皮卡尔师傅这里订了一整套床和柜子,还为附属于旅馆的餐馆订了桌子和椅子。
Tiu homo estas riĉa.
那人很有钱。
Li bone pagos.
他会付很多钱。
Kaj la beleco de la mebloj certe estos por Mastro Pikar reklamo, kiu alportos al li aliajn aĉetontojn.
而那些家具的美观,肯定也会成为皮卡尔师傅的活广告,给他带来其他买主。
La venontaj monatoj prezentiĝis plej bone: multe da laboro, multe da enspezo.
接下来的几个月看来会非常不错:活很多,收入也很多。
Jes ja, necesos tempo por pretigi ĉiujn varojn, sed pri tio ili priparolis realisme kaj la mendinto akceptas trankvile atendi.
当然,要把全部货物做好需要时间,可他们就这一点已经很现实地谈妥了,而订货的人也平静地接受等待。
En Namuro, cetere, oni neniam rapidas.
再说,在那慕尔,人们从来不着急。
Rulante en sia menso plaĉajn pensojn pri la dikaj enspezoj, kiujn tiu grava mendo alportos al li, Mastro Pikar do estis plej gaja kaj kontenta.
因此,皮卡尔师傅心里转着关于这笔重要订单将带给自己的丰厚收入的愉快念头,整个人显得非常高兴而满足。
Li mallaŭte kantetis al si kanton revenante hejmen.
他在回家的路上低声给自己哼着歌。
Sed la kanteto frostiĝis sur liaj lipoj, kiam li eniris sian laborejon.
可当他走进自己的作坊时,那点小歌声一下子冻在了他的嘴边。
Oj oj oj oj oj!
哎呀呀呀呀!
Kiel eblas fari tiajn fuŝajn lignajn kadrojn!
怎么能做出这样糟糕的木框来!
Li preskaŭ ploris vidante, kiel terure lia filo Janĉjo fuŝis sian laboron.
看到儿子扬乔把活糟蹋得这么厉害,他几乎快哭出来了。
Janĉjo ja helpis sian patron prilabori lignaĵojn, sed nun montriĝis, ke li fuŝis la serion da fenestrokadroj, kiujn li devis prepari por la nova librovendejo sur Ferstrato.
扬乔确实帮父亲加工木料,可现在看得很清楚,他把那批本该为铁街上一家新书店准备的窗框做坏了。
"Janĉjo!
“扬乔!
Janĉjo!
扬乔!
Janĉjo!
扬乔!
Kie sin kaŝas tiu fuŝulo?" li ekkriis kolere.
那个干坏事的小笨蛋躲到哪儿去了?”他愤怒地喊道。
La knabo provis forkuri el la domo, sed la patro vidis lin, lin kaptis, kaj, preskaŭ perdante la kapon pro kolero, prenis longan lignopecon kaj ek!
那男孩试图从屋里逃出去,可父亲看见了他,抓住了他,几乎被愤怒冲昏头脑,抓起一根长木条,便开打!
Punaj batoj pluvis sur la junan fuŝulon.
惩罚性的棍打像雨点一样落在这个年轻的闯祸者身上。
"Ĉu mi ne instruis al vi?" la patro diris batante.
“我难道没教过你吗?”父亲一边打,一边说道。
"Ĉu vi ne povas aŭskulti, kion mi klarigas al vi, rigardi, kion mi montras?
“你就不能听我给你讲的,看看我给你示范的吗?
Vi ne atentas la laboron!
你根本不把活放在心上!
Jen mi fariĝas pli kaj pli bonfama pro la alta kvalito de mia laboro, sed vi faraĉas ion ajn, iel ajn.
你看,我因为自己的活质量高而越来越有名,可你却是做什么都乱做,怎么做都行。
Ĉu vi neniam lernos esti preciza, kalkuli ĝuste, zorge rekomenci ion miskomencitan, ĝis la rezulto estas perfekta, vendinda?
你难道永远学不会精确一点、计算准确一点、小心地把做坏开头的东西重新做起,直到结果完美、拿得出去卖吗?
Ligno estas valora materialo, kiun oni estimu.
木头是一种宝贵的材料,人应该珍惜它。
Oni ne traktu ĝin iel ajn.
人不能随随便便地对待它。
Ĉi tiu domo produktas altkvalitajn varojn, ĉu vi komprenas?, altkvalitajn.
这个家出产的是高质量的货物,你明白吗?是高质量的。
Oni mezuru, kontrolu, kalkulu, refaru..."
人得量,得检查,得计算,得重做……”
Dum li tiel parolis, li plu batis kaj batis, ĝis liaj ostoj komencis dolori same suferige, kiel la tuta korpo doloris al la filo.
他就这样说着,同时继续一下一下地打,直打到自己的骨头也开始像儿子的全身那样疼得难受。
Ne estas facile eduki filon.
教育儿子并不容易。
Anstataŭ konduki Janĉjon al deziro pli bone labori por estontece eviti similajn punojn, la batado kreis en la knabo nur deziron mem puni la patron pro tiu troa puno, kiu preskaŭ odoris je malamo.
这顿打非但没有使扬乔产生一种想今后把活做得更好、以避免类似惩罚的愿望,反而只在这男孩心里制造出一种愿望:要亲自惩罚父亲,因为这场过头的责打几乎都带着仇恨的气味。
La ideo, kiun lia kreema menso baldaŭ proponis al li, tuj forgesigis la doloron.
他那富于创造性的头脑很快给他提供了一个主意,而那个主意立刻让他忘掉了疼痛。
Mastro Pikar ne sciis skribi kaj legi.
皮卡尔师傅不会读,也不会写。
Li apenaŭ kapablis skribi sian nomon, per malrapida manmovo, ege mallerta.
他顶多也就是能用极其笨拙的、慢吞吞的手势写下自己的名字。
Janĉjo, siaflanke, antaŭe vizitadis lernejon kaj sciis skribi, legi kaj kalkuli.
而扬乔这边,则从前上过学,会写、会读、也会算。
Estis li, kiu tenis la enspez- kaj elspez-librojn de la patro, notis ĉion notindan, faris la necesajn monkalkulojn (pri kiuj, male al la patro, li pli lertis ol pri la lignomezuraj) kaj pretigis la fakturojn.
正是他负责替父亲记收入和支出账本,记下一切该记的东西,做必要的金钱计算(这一点上,跟父亲不同,他比起木料尺寸的计算更擅长金钱计算),并且开具账单。
Kaj ĝuste nun li devis skribi fakturon por fraŭlino Gudula.
而现在,他恰好得给古杜拉小姐开一张账单。
Riĉa, f-ino (= fraŭlino) Gudula antaŭ ne longe mendis ĉe Mastro Pikar kelkajn meblojn, kiujn ŝi donacis al nevo okaze de ties edziĝo.
富有的古杜拉小姐,不久前才在皮卡尔师傅这里订了几件家具,作为她送给外甥结婚的礼物。
Janĉjo sciis, ke lia patro mem portos la fakturon al f-ino Gudula por tuj ricevi la monon, aŭ almenaŭ parton de la kalkulita sumo.
扬乔知道,父亲会亲自把这张账单送给古杜拉小姐,以便当场拿到钱,至少也能拿到算出总额的一部分。
Malfacile alprenante plej seriozan esprimon — ĉar lia patrino troviĝis en tiu sama ĉambro, kie staris lia skribtablo, kaj li ne povis permesi al si, ke ŝi ion suspektu — pene subpremante fortan emon ridi, la junulo skribis fakturon vere originalan.
那年轻人很费劲地摆出最严肃的表情,因为他母亲就在同一个房间里,而他的写字桌也在那儿,他可不能让她起任何疑心;他又拼命压住一股强烈的笑意,于是写出了一张真正别出心裁的账单。
Kaj ĝin fininte, li iris al la laborejo, kie lia patro finfaris seĝon.
写完之后,他走到作坊里去,那时父亲正在把一把椅子做完。
"Mi petas vian pardonon pri la fuŝitaj fenestrokadroj," li diris per voĉo de senvalora subulo.
“那些做坏的窗框,请您原谅我。”他用一种像卑微下属般的声音说道。
"Mi punis vin, mi vin batis, la afero nun estas finita, ni ne plu parolu pri ĝi," diris Mastro Pikar, iom honta pri la tro forta kolero, kiu antaŭ nelonge igis lin bati la filon pli kruele, ol tiu efektive meritis.
“我惩罚过你了,也打过你了,这件事现在就算完了,我们别再说它了。”皮卡尔师傅说道,心里对自己不久前那股过于强烈的怒火略有些惭愧,因为那怒火让他打儿子打得比儿子真正应得的更狠。
"Dankon pri via bona koro, patro.
“谢谢您的好心,父亲。
Mi venis peti vin subskribi la fakturon al f-ino Gudula."
我来是想请您在给古杜拉小姐的账单上签个名。”
"Ha jes, dankon, ke vi ĝin preparis.
“啊,对,谢谢你把它准备好了。
Mi iros transdoni ĝin al ŝi tuj, post kiam mi estos fininta ĉi tiun seĝon."
等我把这把椅子做完之后,我马上就给她送去。”
La faktoj ĉi-supre raportitaj okazis en la mateno.
上面所叙述的事情,发生在上午。
Kaj nun, posttagmeze, Janĉjo promenas sencele, ĉar li timas revidi la patron.
而现在,到了下午,扬乔正漫无目的地走来走去,因为他害怕再见到父亲。
Tiu ja certe iris al f-ino Gudula kaj la diablo scias, kiel ŝi reagis al lia fakturo.
那人肯定已经去了古杜拉小姐那里,而鬼知道她看了那张账单之后会怎样反应。
Sed ne nur la diablo tion sciu.
不过,不该只有鬼知道这件事。
Ankaŭ vi, kara leganto, rajtas esti informita.
你,亲爱的读者,也有权知道。
Kun sia tro longa verda jupo, siaj tro malgrandaj okulvitroj kaj sia tro alta hararanĝo, f-ino Gudula aspektis iom strange, sed la lignaĵisto elmontris nenion el sia sento pri ŝia ridindeco.
古杜拉小姐穿着一条过长的绿裙子,戴着一副过小的眼镜,梳着一个过高的发式,看起来有点奇怪,可那木匠丝毫没有表露出自己觉得她可笑的感觉。
Plej ĝentile li salutis ŝin.
他以极其有礼貌的方式向她问候。
Ŝi reciproke salutis plej afable.
她也极其亲切地回了礼。
"Ho, Mastro Pikar!
“啊,皮卡尔师傅!
Ĉu vi fartas bone?
您身体好吗?
Envenu, mi petas.
请进来吧。
Vi certe alportas al mi la etan fakturon."
您一定是把那张小账单给我送来了。”
Ŝi kondukis lin al sidĉambro.
她把他带到客厅里。
"Bonvolu sidiĝi.
“请坐。
Tiu seĝo ne estas tiel komforta, kiel viaj, sed ĝi taŭgos."
这把椅子没有您做的那么舒服,不过也凑合。”
Apenaŭ Mastro Pikar havis la tempon eksidi, jam ŝi direktiĝis al meblo, el kiu ŝi prenis metalan skatolon.
皮卡尔师傅才刚来得及坐下,她就已经走向一件家具,从里面拿出一个金属盒子。
"Mia mono estas en ĉi tiu skatolo, mi tuj pagos vin, tiel mia ŝuldo estos nuligita, kaj mi ne ŝatas ŝuldi monon.
“我的钱就在这个盒子里,我马上就付给您,这样我的债务就清掉了,而我不喜欢欠钱。
Tiu serio da mebloj, kiun vi faris por mia nevo, estas belega.
您给我外甥做的那一套家具非常漂亮。
Hieraŭ ankoraŭ mi rekomendis vin al amiko, kiu bezonas farigi mi-ne-memoras-kian lignaĵan laboron."
就在昨天,我还把您推荐给了一位朋友,他需要做一种我记不清到底是什么的木工活。”
Mastro Pikar ridetis.
皮卡尔师傅笑了笑。
Li ŝatis homojn pretajn tuj pagi, kaj plaĉis al li gratuloj kaj buŝ-al-orela reklamado.
他喜欢那种愿意马上付款的人,也喜欢别人对他的称赞以及口耳相传的宣传。
Dum li interŝanĝis kelkajn vortojn pri la vintro, ŝi metis la fingrojn al sia brusto.
就在他和她交换了几句关于冬天的话时,她把手指伸向了自己的胸口。
Eta ŝlosilo tie pendis, fiksita al fadeno aŭ ŝnureto, kiu rondiris ŝian kolon.
那里挂着一把小钥匙,系在一根线或细绳上,绕在她的脖子上。
Ŝi tiris la ŝnureton, prenis la ŝlosileton, malŝlosis la metalan skatolon kaj rigardis Mastron Pikar demande.
她拉出那根细绳,取下小钥匙,打开了金属盒子,然后带着询问的神情看着皮卡尔师傅。
Li transdonis la fakturon al ŝi.
他把账单递给了她。
"Mi scias, ke vi estas serioza homo, kaj ne riskas prezenti fuŝan kalkulon, sed permesu, ke ne nur la sumon mi rigardu, sed kontrolu ĉiun eron.
“我知道您是个认真人,不会冒险拿出一份算错了的账单,不过还是请允许我不仅看看总数,还检查每一项。
Mi ne dubas pri vi, sed eĉ plej bonintencaj homoj fojfoje faras erarojn en kalkulado, ĉu ne?
我并不怀疑您,可即使最善意的人,有时候在计算上也会犯错,不是吗?
Ĉu vi scias, kial mi estas iom riĉeta?
您知道我为什么还算有点钱吗?
Ĉar mi ĉiam plej precize kalkulas."
因为我一向算得最精确。”
"Sendube, sendube," trankvile respondis la lignaĵisto.
“那当然,那当然。”木匠平静地回答。
Sed tuj kiam ŝi komencis legi, ŝiaj lipoj premiĝis kaj ŝia vizaĝo koloriĝis sange.
可她一开始读,嘴唇就抿紧了,脸也一下子涨得通红。
"Kiel eblas?" ŝi diris kaj ekrigardis lin nekomprene.
“怎么可能?”她说道,接着莫名其妙地看着他。
La ruĝa koloro sur ŝia vizaĝo fariĝis pli malhela.
她脸上的红色变得更深了。
"De kie vi prenis la fikuraĝon enmanigi al mi tiun... tiun... nu, mi ne povas kompreni," ŝi plu diris, kaj ŝiaj okuloj disĵetis fulmojn.
“您从哪儿弄来的这种不要脸的胆子,竟敢塞给我那种……那种……唉,我简直无法理解,”她继续说道,而她的眼睛里简直在射闪电。
"Nu, kio okazas, estimata fraŭlino?
“呃,出了什么事,尊敬的小姐?
Mi estas certa, ke ĉio estas en ordo, kaj ke ĉiu prezo estis plej ĝuste kalkulita."
我相信一切都没问题,而且每一项价格都算得最准确。”
"Hontinde, hontinde!" ŝi elparolis tra lipoj preskaŭ fermitaj.
“真丢人,真丢人!”她从几乎闭着的嘴唇间挤出这几个字。
"Neniam mi legis ion simile malkonvenan."
“我从没读过这么不成体统的东西。”
"Pardonu min, estimata fraŭlino, sed mi ne komprenas.
“请原谅我,尊敬的小姐,可我不明白。
Se enestas eraro, bonvolu precizigi al mi, pri kio temas."
如果里面有错误,请您明白指出,到底问题出在哪里。”
"Neniam oni traktis min tiel fie.
“从来没有人这样下流地对待过我。
Kia fiaĵo!
这算什么下流东西!
Tio igas min...
这让我……
Nun, jen subite mi ne plu bone fartas.
现在,我突然觉得身体不舒服了。
Mi timas, sinjoro...
我担心,先生……
Mi ti-mas, ke necesos voki doktoron.
我担心,恐怕得去叫医生了。
Mi apenaŭ povas spiri."
我几乎喘不过气来了。”
"Se vi fartas malbone, mi plezure servos vin irante voki kuraciston, sed via subita malbonfarto ne povas rilati al mia fakturo.
“如果您不舒服,我很乐意替您去叫医生,可您这突如其来的不适,不可能和我的账单有关系。
Eble, antaŭ ol venigi doktoron, mi donu al vi glaseton da vino aŭ alkoholaĵo.
也许,在叫医生之前,我可以先给您来一小杯葡萄酒或者烈酒。
Tio efikos refortige."
那会起到提神恢复力气的作用。”
Dum tiu fraz-interŝanĝo ŝi staris.
在这几句对话交换期间,她一直站着。
Nun ŝi preskaŭ falis sur seĝon.
这时她几乎是跌坐到椅子上。
"Foriru, foriru," ŝi ordonis akravoĉe.
“出去,出去。”她尖声命令道。
"Neniam plu mi mendos ion ĉe vi.
“我再也不会向您订任何东西了。
Mi..."
我……”
Dume, Mastro Pikar trovis botelon da fruktalkoholaĵo kaj plenigis glaseton por ŝi.
与此同时,皮卡尔师傅找到了一瓶水果酒,给她倒满了一小杯。
"Trinku, estimata fraŭlino, trinku, tio helpos vin retrankviliĝi."
“喝吧,尊敬的小姐,喝吧,这会帮助您重新平静下来。”
Ŝi ne sciis, ĉu akcepti aŭ ne la proponon de tiu fiulo, sed fine ŝi tamen konsentis malsekigi siajn lipojn per la trinkaĵo.
她不知道该不该接受这个坏蛋的提议,可最后还是同意用那饮料润一润自己的嘴唇。
Ŝi rigardis Mastron Pikar.
她看着皮卡尔师傅。
Kiam ŝi vidis lian obeulan, zorg-plenan, seriozan vizaĝon, iĝis klare al ŝi, ke li ne povas esti kulpa.
当她看到他那顺从的、充满忧心的、认真的脸时,她立刻明白了:他不可能有罪。
Li sentis tiun ŝanĝon en ŝi, kaj demandis dolĉavoĉe:
他感觉到了她的这种变化,便用温柔的声音问道:
"Klarigu al mi.
“请给我解释一下。
Kial mia fakturo efikis malsanige?
为什么我的账单会起这种使人不舒服的作用?
Mi certigas al vi, ke mi vere ne komprenas."
我向您保证,我真的不明白。”
"Legu mem," ŝi diris.
“您自己念吧。”她说道。
"Aŭ ĉu vi ne scias, kion vi skribis?"
“还是说,您根本不知道自己写了什么?”
"Pardonu min, estimata fraŭlino, sed mi estas simpla laboristo, kiu neniam iris al lernejo, krom por alporti tablojn kaj tabulojn, rebonigi fuŝitajn fenestrokadrojn, aŭ loki ŝrankon.
“请原谅我,尊敬的小姐,可我只是个普通工人,我从没进过学校,除了给学校送桌子和木板、修好做坏的窗框,或者安放柜子的时候。
Mi ne scias skribi, nek legi.
我不会写,也不会读。
La fakturojn ĉiam preparas mia filo Janĉjo kaj..."
账单一向都是我儿子扬乔准备的,而且……”
"Via filo!
“您的儿子!
Do estas li!
那就是他了!
Kia hontindulo!
真是个可耻的家伙!
Vi ne scipovas legi, vi diris.
您刚才说,您不会读。
Nu, bone, mi legos por vi. iomete.
好吧,那我就给您念。一点点。
Ĉar ĝis la fino mi verŝajne ne povos."
因为我多半念不到最后。”
"Bonvolu."
“请吧。”
"Jen. 'Gudula estas stultulino: 25 guldenoj' ('Guldeno' estis la nomo de la mono uzata en Belgio tiuperiode).
“瞧。‘古杜拉是个蠢女人:25盾’(‘盾’是当时比利时所使用的货币名称)。
Ŝi parolis tre mallaŭte, kvazaŭ ŝi timus la sonojn, kiujn ŝia buŝo ellasos.
她说得很轻,仿佛害怕自己嘴里放出的那些声音。
"25 guldenoj, tio estas por la eta vestoŝranko."
“25盾,这原本是小衣柜的钱。”
"Vi ne aŭdis min, Mastro Pikar."
“您没听见我说的话,皮卡尔师傅。”
Ŝi laŭtigis sian voĉon.
她提高了声音。
"Estas skribite: 'Gudula estas stultulino: 25 guldenoj'."
“上面写的是:‘古杜拉是个蠢女人:25盾’。”
"Ĉu vere?"
“真的吗?”
Li ankoraŭ ne kredis al siaj oreloj.
他还是不敢相信自己的耳朵。
En f-ino Gudula, la fakto laŭtlegi frazon, kiun ĝis tiam ŝi aŭdis nur enmense, kreis miksaĵon el honto kaj kolero, kiu ekrapidigis la sangofluon.
对于古杜拉小姐来说,把一句直到这时她还只是默默在心里听见的话大声念出来,这件事实在造成了一种羞愧和愤怒的混合感,使她血流加快。
Sed dum ŝia vizaĝo rekoloriĝis ruĝe, tiu de Mastro Pikar iĝis morte blanka.
可是,当她的脸重新涨红的时候,皮卡尔师傅的脸却变得死一般惨白。
"Atendu la sekvon.
“再听后面。
Mi plu legas: 'lito por ŝia amanto: 25 guldenoj'."
我继续念:‘给她情人的床:25盾。’”
"Kion?"
“什么?”
" 'Seĝeto por ripozigi ŝiajn malbelajn piedojn: 10 guldenoj; 'Skatolo por pri-seksaj revuoj: 5 guldenoj; 'Libroŝranko por malkonvenaj romanoj: 25 guldenoj; 'Kadro por bildoj pri nokta vivo enparka: 2 guldenoj'."
“‘给她那双难看的脚休息用的小椅子:10盾;‘装色情杂志的盒子:5盾;‘放不成体统小说的书柜:25盾;‘装描写公园夜生活画片的框子:2盾。’”
"Nekredeble, nekredeble!
“难以置信,难以置信!
Kompatinda fraŭlino!
可怜的小姐!
Kiel mi povos pardonigi min?"
我该怎么向您赔罪呢?”
Kaj Mastro Pikar, konata en la tuta urbo kiel egalanima gajulo, ekploris unuafoje ekde la aĝo de ok jaroj.
于是,整个城里都以镇定而快活著称的皮卡尔师傅,自八岁以来第一次哭了起来。
F-ino Gudula rigardis lin.
古杜拉小姐看着他。
Dum la longa, peza silento, kiu sekvis, ŝiaj sentoj pli kaj pli evoluis al kompata.
在接下来那段漫长而沉重的沉默中,她的感情越来越朝着同情发展。
Ŝi ekstaris, prenis glaseton kaj ĝin plenigis per la sama frukta alkoholaĵo.
她站起身来,拿起小酒杯,又给它倒满了同一种水果酒。
"Trinku, kara sinjoro, bonvolu trinki.
“喝吧,亲爱的先生,请喝一点。
Ĝi estas iom forta, ĝuste tian alkoholaĵon vi bezonas."
这酒有点烈,您现在需要的正是这种酒。”
Li trinkis senpense.
他不假思索地喝了。
"Mi ne scias, kion diri.
“我不知道该说什么了。
Mi hontas.
我羞愧。
Mi terure hontas.
我羞愧得厉害。
Kiel eblas tiel malbone eduki sian filon?"
怎么会把自己的儿子教成这样呢?”
Kaj jen la plorfonto ree malfermiĝis.
接着,他那眼泪的泉源又重新打开了。
"Ĉu vi akceptus pecon el kuko tute freŝe bakita?" ŝi demandis, kaj levis sin denove.
“您愿意吃一块刚刚烤好的蛋糕吗?”她问道,又站了起来。
El la apuda kuirejo ŝi revenis kun granda ronda pomkuko, kaj tranĉis ĝin.
她从旁边的厨房里端回来一个大大的圆苹果蛋糕,并把它切开。
Ŝi donis al li pecon kaj prenis unu por si mem.
她给了他一块,也给自己拿了一块。
Li viŝis al si la okulojn kaj manĝetis la kukpecon.
他擦了擦眼睛,小口吃起那块蛋糕来。
Li trinkis iom pli el la alkoholaĵo.
他又多喝了一点酒。
Liaj fortoj iom post iom revenis.
他的力气一点一点恢复了。
"Fi-romanoj!
“下流小说!
Nekonvenaj revuaĉoj!
不成体统的烂杂志!
De kie li prenis tiajn ideojn?
他怎么会想到这种主意?
Je lia aĝo!
在他这个年纪!
Li povas prepari sin al plej terura puno.
他可以准备迎接最可怕的惩罚了。
Jes, mi promesas al vi, fraŭlino.
是的,我向您保证,小姐。
Lia krimo ne restos senpuna, bonvolu kredi min."
他的罪行绝不会不受惩罚,请您相信我。”
Nun estis la vico de f-ino Gudula pardonpeti.
现在轮到古杜拉小姐来道歉了。
Ŝi diris, ke ŝi devus scii, kia homo li estas, kaj ke li ne povus kulpi pri tia stulta ŝerco, se ŝerco oni povas tion nomi.
她说,她本该知道他是什么样的人,而如果那种事还能叫作玩笑的话,他无论如何也不可能为这种愚蠢玩笑负责。
Ŝi promesis, ke ŝi plu turnos sin al li, se ŝi bezonos servojn de lignaĵisto, kaj eĉ — ĉar la vido de tiu patra sufero pli kaj pli ŝire tuŝis ŝian koron — ke ŝi klopodos havigi al li mendojn de personoj, kiujn ŝi konas.
她答应说,如果以后还需要木匠服务,她仍会来找他;而且,因为看到那种做父亲的痛苦越来越撕扯她的心,她甚至答应会尽力为他从自己认识的人那里带来订单。
Ili disiĝis bonamike.
他们友好地分别了。
Janĉjo ne dubis, ke lia patro gardostaras ĉe la hejma pordo kaj pretas lin bati eĉ pli kruele ol en la mateno.
扬乔毫不怀疑,父亲正守在家门口,准备比上午更残酷地揍他一顿。
Sed nun jam estis nokto, kaj li sin demandis, kiamaniere reveni hejmen evitante la patran koleron.
可现在已经是夜里了,而他在想,自己该怎样回家,才能避开父亲的怒火。
Kiam oni marŝas sencele dum tuta duontago kun truitaj ŝuoj kaj pli kaj pli traataj ŝtrumpoj sur trotuaroj kovritaj de neĝo, memoroj pri la ĝuo malstreĉi sin en komforta varma lito facile okupas la tutan menson.
当一个人穿着破了洞的鞋、越来越磨烂的袜子,在积雪覆盖的人行道上整整半天漫无目的地走来走去时,那种把身体放松在一张舒适温暖的床上的快乐记忆,就很容易占满整个脑子。
La piedoj de Janĉjo estis tiel malsekaj, ke li antaŭsentis la unuajn signojn de malsano.
扬乔的脚湿得那么厉害,以至于他已经预感到了疾病最初的征兆。
Eviti malvarmumon en tiaj kondiĉoj estus neeble.
在这种条件下,想不感冒是不可能的。
Se li nur povus trovi rimedon senriske reeniri hejmen...
要是他能找到一种无风险地回到家里的办法就好了……
Dum li sensukcese esploris sian menson serĉe al solvo al tiu malbenita problemo, jen kure alproksimiĝis junulo, kies paŝoj montriĝis necertaj.
就在他徒劳地在自己脑子里搜索,想找到那个该死问题的解决办法时,一个年轻人跑着靠近了过来,而那人的脚步显得很不稳。
Videble, tiu trinkis bieron aŭ vinon, aŭ eĉ ion pli fortan, pli ol li devus, kaj li ne plu estis en plene konscia stato.
显然,那人喝了啤酒、或葡萄酒,甚至更烈的什么东西,而且喝得超过了该喝的量,因此他已经不处在完全清醒的状态中了。
"Helpu min!" li alvokis Janĉjon.
“帮帮我!”他向扬乔喊道。
"Policanoj postkuras min."
“警察在后面追我。”
Li parolis malfacile, kvazaŭ lia lango estus peza kaj liaj lipoj ne respondus al la ordonoj de la menso (se entute lia menso plu funkciis).
他说话很困难,仿佛他的舌头很重,而嘴唇也不再听从大脑的命令了(如果说那时他的脑子还在运转的话)。
El liaj neklaraj frazoj, Janĉjo tamen sukcesis kompreni, ke tiu junulo, kun menso nebula pro troa vinĝuo, havis, antaŭ kelkaj minutoj, la amuzan ideon voli tondi la harojn de sia hartondisto, kiu ŝance ankaŭ troviĝis en la sama gastejo.
不过,从他那些不清不楚的话里,扬乔还是弄明白了:这个因酒喝多了而脑子发昏的年轻人,几分钟前忽然冒出一个有趣主意,想去给自己的理发师剪头发,而那个理发师碰巧也在同一家酒馆里。
La hartondisto ne konsentis, ke tiu fuŝmova vinplenulo uzu akran tondilon ĉe lia kapo, kaj, por senigi sin je li, finfine vokis la policon.
那个理发师不同意让这个动作不稳、满身酒气的家伙拿着锋利的剪刀靠近自己的脑袋,为了摆脱他,最后便叫来了警察。
La homoj en la gastejo provis bari al li la vojon, sed li estis tre forta kaj sukcesis trapasi tiun homan baraĵon.
酒馆里的人曾试图挡住他的路,可他力气很大,成功穿过了那道人墙。
Tamen, laŭ tiu junulo, tuta grupo da policanoj nun serĉas lin.
不过,按照这个年轻人的说法,现在有整整一队警察正在找他。
Ke lin ne haltigis homa baraĵo, sufiĉis lin rigardi por tion tuj kompreni.
至于说一道人墙根本拦不住他,只要看他一眼,就立刻能明白。
Li ja estis mirinde alta kaj forta.
他实在是高得惊人,也强壮得惊人。
Krome, oni povis suspekti, ke ankaŭ la barantaj homoj sufiĉe vinis aŭ bieris.
此外,人们也完全可以怀疑,那些拦他的人自己也喝了不少葡萄酒或啤酒。
Ju pli li rigardis lin, des pli Janĉjo komprenis la eblan utilon de tiaj grandeco kaj forto.
扬乔越看他,就越明白这种体格和力气可能有多大用处。
"Venu kun mi," li proponis, kaj kure li kondukis sian novan kunulon al la muro, kiu ĉirkaŭas la ĝardeneton de la familia hejmo.
“跟我来。”他提议道,然后跑着把这个新同伴带到围住自家小花园的墙边。
"Vi estas granda kaj forta," li diris.
“你高大又强壮,”他说。
"Ĉu vi povus teni min tiel, ke mi atingu la supron de la muro?
“你能不能把我托起来,让我够到墙顶?
Mi scias, kie ŝtupetaro troviĝas aliflanke.
我知道梯子就在墙那边。
Se vi levos min tien, mi tuj alportos ĝin al vi.
只要你把我送上去,我立刻就把它拿来给你。
Vi tiam facile povos ŝtupeti al la mursupro, kaj de tie en la ĝardenon.
然后你就能轻轻松松地顺着梯子爬到墙顶,再从那儿进花园。
La polico ne komprenos, kien vi malaperis.
警察根本不会明白你消失到哪里去了。
Ili pasos preter la domo rimarkante nenion."
他们会从房子旁边走过去,什么也察觉不到。”
Kvankam la egalpezo de la vinplenulo estis neideala — multe mankis ĝis tio - tamen li sukcesis altigi Janĉjon ĝis la supro de la muro.
尽管这个灌满了酒的人平衡感并不理想,而且离“理想”还差得远,可他还是成功把扬乔托到了墙顶。
Post kelkaj momentoj, la juna Pikarido malsupren saltis aliflanke.
过了片刻,这位年轻的小皮卡尔就跳到了墙那一边。
Fakte, li ne bezonis serĉi la ŝtupetaron.
事实上,他根本不需要去找梯子。
La bruo de policaj paŝoj, pli kaj pli proksimaj, igis la junulon tutforte provi savi sin.
越来越近的警察脚步声,使那个年轻人拼尽全力想要救自己。
Altkreska li estis, kaj unusalte li sukcesis teni sin ĉe la mursupro.
他个子很高,一跃之下就成功攀住了墙顶。
Fortabraka, li facile tiris sin supren, kaj baldaŭ saltis apud Jan-ĉjon en la pikara ĝardeno.
他双臂有力,轻而易举就把自己拉了上去,不久便跳到了扬乔身边,落进了这个小坏蛋家的花园。
"Venu," simple diris la knabo, "vi estas savita."
“来吧。”那男孩简单地说道,“你得救了。”
Senbrue enirante, li konstatis, ke lia patro ne gardostaras.
他悄无声息地走进去,发现父亲并没有守在那里。
Mastro Pikar certe gardis la pordon dum parto de la nokto, sed li verŝajne laciĝis kaj fine decidis iri dormi.
皮卡尔师傅当然在夜里守过一阵门,可他大概后来累了,最终决定去睡觉。
Janĉjo kondukis sian kunulon al sia ĉambro, kaj la vinplena fortulo senpeziĝe, plezure, ekkuŝis sur lian liton.
扬乔把同伴带到自己的房间里,而这个醉醺醺的大力士轻松而愉快地一下子躺到了他的床上。
Janĉjo, kiu konis sian patron, opiniis pli saĝa kuŝi sub la lito.
扬乔了解自己的父亲,因此觉得躺到床底下去会更明智。
Samtempe honta kaj kolerega, Mastro Pikar malprofunde dormis.
既羞愧又怒火中烧的皮卡尔师傅,那一晚睡得很浅。
"Mi ĵus aŭdis bruon," li diris al la edzino.
“我刚刚听见了动静。”他对妻子说。
"Certe estas tiu krimulo Janĉjo."
“一定是那个小罪犯扬乔。”
Li ellitiĝis, prenis sian lignan batilon, kaj rapidis al la ĉambro de l' filo.
他起了床,拿上自己的木棍,快步朝儿子的房间冲去。
La fenestrokovriloj estis fermitaj kaj nenio videblis en tiu densa nokto, en kiu, cetere, nuboj kaŝis la lunon, sed li ne bezonis lumon.
窗板关着,在那漆黑的夜里什么也看不见,而且云还把月亮遮住了,可他根本不需要光亮。
Li perfekte sciis, kie la lito troviĝas.
他清清楚楚知道床放在什么位置。
Ne necesis do pli ol kelkaj momentoj, por ke li staru ĉe la lito kaj komencu bati, kriante vortaĉojn al la kuŝanto.
所以没过几个瞬间,他就已经站在床边,对着躺在床上的人一边乱骂一边开打。
Sed - ho miraĵo! — apenaŭ post du batoj jen sin levis el la lito vasta, grandega homformo, tute ne simila al la 16-jara, maldika kaj mallarĝa Janĉjo.
可是,哦,奇迹!才打了两下,床上便升起一个宽大而巨大的人的身影,完全不像那个十六岁、瘦削而窄小的扬乔。
"Eeeeeeej," sonis el tiu moviĝanta formo voĉo apenaŭ (aŭ tute ne) homa, malakre, neklare.
“哎————”从那移动着的形体里发出一个几乎不像人类(或者根本不像人类)的声音,含糊而不清。
"Kiu vi estas?"
“你是谁?”
Mastro Pikar demandis.
皮卡尔师傅问道。
Sed tro da nekutimaj aferoj okazis ĉi-tage, li ne ripozis sufiĉe por havi klaran menson, kaj li ne plu estis certa, ĉu li vekiĝis aŭ dorme bildigas al si teruraĵojn.
可是,这一天里发生了太多不寻常的事,他休息得不足,脑子并不清醒,于是他已经不能确定,自己究竟是醒着,还是在睡梦里想象着种种可怕景象。
"La di-a-a-a-a-a-a-blo," diris la fortulo, kaj, prenante ion el sia poŝo, daŭrigis: "Jen mi havas tondilon.
“魔——鬼——啊——啊——啊——啊——啊,”那个大力士说道,并从口袋里掏出什么来,接着说,“看,我这里有剪刀。
Se vi plu atakos min, mi tondos viajn harojn.
如果你还敢攻击我,我就把你的头发剪掉。
Plej neregule.
剪得极不整齐。
Plej fuŝe.
剪得最糟糕。
Vi estos tiel malbela, ke vi ne plu kuraĝos eliri al la strato."
你会变得那么难看,以至于你再也不敢上街。”
Li palpis sian pantalonon.
他摸了摸自己的裤子。
"Cetere, ankaŭ tranĉilon mi havas, tio povos helpi..."
“再说,我还有刀子,那也许会派上用场……”
Mastro Pikar ne atendis la finon de la frazo.
皮卡尔师傅根本没有等他说完。
Li forkuris al sia ĉambro kaj ŝlosis ties pordon.
他跑回自己的房间,把门锁上了。
"La diablo estas en la ĉambro de Janĉjo," li diris al la edzino, spiregante.
“魔鬼在扬乔的房间里。”他气喘吁吁地对妻子说。
"Li volas tondi kaj tranĉi.
“他要剪,还要砍。
Dio mia, Dio mia!"
我的上帝啊,我的上帝啊!”
Kaj, kiel bona katoliko, li faris sur si krucosignon.
然后,作为一个好天主教徒,他在自己身上画了十字。
"Venu dormi, anstataŭ diri stultaĵojn," respondis la edzina voĉo, dormepeza.
“回来睡吧,别说蠢话了。”妻子的声音带着浓浓睡意回答道。
Time, Mastro Pikar, streĉante la orelojn por provi aŭde kompreni, kio plu okazas, repaŝis al la gea lito.
皮卡尔师傅怀着恐惧,竖起耳朵,想靠听觉弄明白还会发生什么,随后又走回了夫妻的床边。
En la fila ĉambro, Janĉjo plej mallaŭte gratulis sian kunulon:
在儿子的房间里,扬乔极其轻声地祝贺自己的同伴:
"Vi agis belege.
“你演得漂亮极了。
Ĉu vi ofte teatras?
你经常演戏吗?
Vi ludis vian rolon perfekte.
你把自己的角色演得太完美了。
Mi des pli gratulas, ĉar ni ne havis la tempon interkonsenti pri tio, kiel vi rolu.
我更要祝贺你,因为我们根本没时间事先商量你该怎么演。
Kiel freŝbakita diablo, vi estis rimarkinda.
作为一个新鲜出炉的魔鬼,你真是出色极了。
Nu, vi estas libera nun.
好了,你现在自由了。
La polico certe ĉesis serĉi vin.
警察肯定已经不再找你了。
Mi rekondukos vin eksteren.
我送你出去。
Sed atentu, gardu vin fari eĉ plej etan bruon, aŭ vi riskos, ke tiu frenezulo, kiu vekis vin batile, rekomencos frapi.
但要小心,连最小的一点声音也别发出来,不然你就有可能让那个用棍子把你打醒的疯子又重新开打。
Normale, la duan fojon, li estas pli danĝera.
一般来说,第二次他会更危险。
Mi rekomendas al vi eliri tuj."
我建议你立刻出去。”
Senbrue ili paŝis ĝis la stratpordo, kaj, farinte mokan soldatan saluton, la juna fortulo malaperis en la formiĝanta nebulo.
他们无声地走到临街的大门口,而那位年轻的大力士做了个嘲讽式的军礼后,便消失在渐渐形成的雾里。
La sekvantan matenon, kiam la patrino de Janĉjo vekis sian filon, ŝi demandis:
第二天早晨,当扬乔的母亲叫醒自己的儿子时,她问道:
"Ĉu vi scias, kio okazis hieraŭ?
“你知道昨天发生了什么吗?
Via patro estis en terura stato, sed li volas klarigi nenion al mi.
你父亲的状态糟得可怕,可他什么都不肯向我解释。
Kaj eĉ dumnokte ŝajnas al mi, ke li iom freneziĝis.
而且就连夜里,我都觉得他有点发疯了。
Mi aŭdis ion, mi, kiu ĉiam dormas tiel profunde.
连我这种总是睡得那么沉的人,都听见了些动静。
Jes, mi aŭdis, kvazaŭ okazus frapoj kaj krioj."
是的,我听见了,好像有什么击打声和叫喊声似的。”
"Mi scias nenion, patrineto," malveris Janĉjo kun vizaĝo de obeema, plej sincera infano.
“我什么也不知道,妈妈。”扬乔撒谎道,脸上却是一副顺从、无比真诚的孩子神情。
"Mi dormis en mia lito trankvile la tutan nokton."
“我整夜都安安静静地睡在自己的床上。”
Tiumomente, la patro eniris la dormĉambron de sia filo.
就在这时,父亲走进了儿子的卧室。
"Ĉu vi ne hontas?!
“你难道不觉得羞耻吗?!
Fari tian krimon kontraŭ via patro!
对自己的父亲犯下这样的罪!
Mi ĉi-foje batos vin ĝismorte!" li ekkriis.
这一次我要把你打到死!”他大叫道。
Sed la knabo restis tute trankvila.
可那男孩却完全保持镇定。
"Kiun krimon, patro?" li demandis kun plej senkulpa esprimo.
“什么罪,父亲?”他带着最无辜的表情问道。
"La fakturo de f-ino Gudula...
“古杜拉小姐的账单……
Kiam mi transdonis ĝin al ŝi... ho, kia honto!
当我把它交给她的时候……唉,多么丢脸!
Kiel vi havis la ideon..."
你怎么会想出那样的主意……”
Li tro koleris por kapabli bonorde vortigi siajn pensojn.
他气得太厉害了,根本无法把自己的想法好好说出来。
Janĉjo interrompis:
扬乔打断了他:
"Vi certe ne transdonis la fakturon de f-ino Gudula al ŝi.
“您肯定没有把古杜拉小姐的那张账单交给她。
Tiu fakturo ankoraŭ kuŝas sur mia skribotablo.
那张账单现在还躺在我的写字桌上。
Mi vidis ĝin hieraŭ, kiam mi revenis hejmen."
昨天我回家时还看见了它。”
"Kion?
“什么?
Sur via skribotablo, sed...
在你的写字桌上,可是……
Ni iru kontroli."
我们去看看。”
"Jen, rigardu," Janĉjo diris enirinte la skribĉambron.
“喏,您看吧。”扬乔一走进书写的房间就说道。
"Vi eĉ ne subskribis ĝin."
“您甚至都没在上面签字。”
La antaŭan tagon, antaŭ ol verki la specialan fakturon, li preparis la veran kaj intence ĝin lasis sur la skribotablo.
前一天,在写那张特别账单之前,他先把真正的账单准备好了,并故意把它留在了写字桌上。
Ĉar lia patro ne sciis legi, li riskis nenion.
因为他父亲不会读字,所以他一点风险也没有。
"Maria!"
“玛丽亚!”
Mastro Pikar vokis sian edzinon.
皮卡尔师傅把妻子叫来。
"Vi, kiu kelkfoje diras, ke vi iomete konas la literojn.
“你不是有时候说,你多少认识一点字母吗?
Ĉu vi kapablus legi eĉ nur unu vorton de ĉi tiu malbenita skribaĵo?"
你能不能哪怕只读出这张该死的字条上的一个词?”
Ŝi prenis la paperfolion.
她拿起那张纸。
"Mi povas legi la nomon.
“我能读出名字。
Estas skribite: 'F-ino Gudula', kaj unu alian vorton mi rekonas: 'seĝo'.
上面写着:‘古杜拉小姐’,还有另外一个词我认得:‘椅子’。
Pri la aliaj mi eble povus, sed estus tro lacige."
至于其他的,我也许也能认出来,可那就太费劲了。”
La patro nenion plu komprenis.
父亲越发什么也不明白了。
"Kio estas la papero, kiun vi donis al mi hieraŭ?"
“你昨天给我的那张纸到底是什么?”
"Mi donis al vi neniun paperon, patreto," la knabo respondis, plu konservante la saman senkulpan, bonknaban esprimon.
“我昨天什么纸也没给您呀,爸爸。”那男孩回答时,脸上依旧保持着那种无辜、乖孩子般的表情。
"Vi batis min, ĉar mi fuŝis la fenestrokadrojn, kiujn ni devis prepari por la nova librovendejo.
“您打我,是因为我把那些本该为新书店准备的窗框做坏了。
Kaj tiam, ŝajnas al mi, vi perdis la kapon.
然后,在我看来,您就失去了理智。
Vi tiom batis min, ke vi ne plu sciis, kion vi faras.
您打得那么厉害,以至于您自己都不知道自己在干什么了。
Mia impreso estis, ke diablo ekokupis vian menson."
我的印象是,魔鬼开始占据了您的脑子。”
"La diablo!" kriis la patro.
“魔鬼!”父亲大叫道。
Li refoje krucosignis.
他又一次在自己身上画了十字。
"Pardonu min, filo," li diris.
“原谅我吧,儿子。”他说。
"Mi kuras al la preĝejo.
“我这就跑去教堂。
Ŝajnas, ke efektive diablo venis ĉi tien.
看来魔鬼真的来过这里。
Mi eĉ renkontis lin dumnokte.
我甚至在夜里还碰见过他。
Dum la tago, certe, li baris normalan disvolvon de la laboro.
白天时,他肯定阻碍了工作的正常进行。
Li metis malordon en la rilatojn.
他把人与人的关系搞乱了。
Li lokis min en hontovekan situacion.
他把我放进了一种令人羞愧的处境里。
Li fuŝis mian tutan tagon."
他把我整整一天都搞糟了。”
Kure li foriris.
他说完便跑走了。
"Kompatindulo!"
“可怜的人啊!”
Janĉjo diris al la patrino.
扬乔对母亲说道。
Kaj nur kiam ŝi estis for, li ellasis el si la senkompatan, sed gajan, tro longe subpremitan ridon.
只有等她离开之后,他才把那阵已经压抑得太久、毫不留情却欢快的笑放了出来。
NOVAJ VORTOJ
新词
Belgio
比利时
fi
贬义前缀;卑鄙的
guldeno
盾;古尔登
-ism-
-ism- 后缀;主义
Namuro
那慕尔
oj
哎呀;唉
NOVAJ KUNMETOJ
新复合词
alt-kreska
高个子的;长得高的
la diablo scias
鬼知道;天晓得
est-ont-eco
未来;将来性
fenestro-kovrilo
窗罩;窗板
fin- (fin-fari)
完成;做完
freŝ-bak-ita
刚烤好的
gardo-stari
守着站岗;守候
gast-ejo
客店;酒馆
konsent-ite
经同意地;既然同意了
kruco-signo
十字圣号;画十字
mal-varm-umi
感冒;受凉
okul-vitroj
眼镜
real-ismo
现实主义
sia-flanke
就他那方面而言;而他那边
ŝtup-et-aro
小梯子;梯架
terpomo
土豆
tro-igi
使过头;使过度
turni sin al iu
向某人求助;去找某人
ven-onta
将来的;即将到来的