40. KARA SUGA!
40. 亲爱的苏加!
Kiel ofte okazas en "evolu-landoj" (kia stranga esprimo!), nur unu individuo estis grasa en nia vilaĝo.
就像在“发展中国家”里常常发生的那样(这说法多么奇怪啊!),我们村里只有一个人是胖的。
Al li apartenis la plej granda parto de la vilaĝa tero.
村里的大部分土地都属于他。
Sed precipe, se li povis meti buteron kaj oleon en siajn manĝojn sen mezuri ilin, en kvanto, kiu impresis nin ĉiujn, tio estis, ĉar li pruntedonis monon.
不过更主要的是,他之所以能在自己的饭食里不经计量地放进黄油和油,而且分量大得让我们所有人都吃惊,是因为他放债。
Ĉiu vilaĝano ŝuldis ion al li, kaj la sumo de tiuj ŝuldoj certe atingis nivelon trans la kapablo de nia imago.
村里的每一个人都欠他点什么,而那些债务的总额肯定已经高到超出了我们的想象能力。
Fojfoje pluvoj ne venis en la ĝusta sezono, kaj la grenkolekto de la jaro estis perdita: ĉiuj familioj depruntis de li por povi vivi plu kaj fariĝis liaj ŝuldantoj.
有时候,雨没有在该来的季节到来,于是那一年的粮食收成就完了:每家每户都为了能继续活下去而向他借钱,于是都成了他的债务人。
Alifoje venis registara fakulo pri "evoluigo de la postrestintaj kamparoj", kiel oni diris, kaj la fakulo rekomendis planti fruktarbojn.
又有时候,会来一个政府方面的专家,负责所谓“落后乡村的发展”,而那位专家建议我们栽种果树。
La monon por tio ni ricevis de la ŝtato, sed, kiam la arboj kreskis sufiĉe por produkti, necesis mono por paki la fruktojn kaj ilin sendi al la urbo, kaj tiam la registaro ne plu havis monon por ni, kaj ni depruntis de la dika grasulo, tiel ke la ŝuldoj grandiĝis.
为此我们从国家那里拿到了钱,可是等到树长大、足以结果时,我们又需要钱来包装水果并把它们运到城里去,而那时政府已经再没有钱给我们了,于是我们又向那个肥胖的胖子借钱,债务也就越来越大。
Aŭ okazis geedziĝo.
又或者遇上婚礼。
Se vi sumigos ĉiujn kostojn: la festmanĝon, la monon por la bofamilio, la pastron, la ŝtofon por la festaj vestoj, ktp, vi alvenos al bela sumo.
如果你把所有花费都加起来:喜宴的钱、给亲家的钱、给神父的钱、做节庆衣服用的布钱,等等等等,你就会得到一个相当可观的数目。
Kion fari, se ne viziti la grasulon... kaj vidi la ŝuldon salti alten, alten.
除了去拜访那个胖子,还能怎么办呢……然后眼看着债务一下子跳得高高的,更高。
Stranga vilaĝo (ĉu stranga aŭ normala? fakte, mi timas, ke sufiĉe normala): ĉiuj viroj estis tiel malgrasaj, ke videblis ĉiuj ostoj ĉe la brusto kaj flankoj; sed unu estis tiel grasa, ke lia haŭto brilis, kvazaŭ sur ĝi fluus oleo.
真是个奇怪的村子(是奇怪,还是正常?事实上,我担心这相当正常):所有男人都瘦得胸前和两侧的骨头根根可见;可偏偏有一个人胖得皮肤都发亮,仿佛上面流着油。
Li konstante viŝis al si la vizaĝon per poŝtuko, kaj tiu tuko grasis, kvazaŭ ĝi fakte uziĝus por paki buteron.
他总是用手帕擦自己的脸,而那块手帕油乎乎的,仿佛它其实是被拿来包黄油用的。
Li estis ĉiam plej afabla kun mi, kaj mi ŝatis lin.
他对我一向非常和气,而我也喜欢他。
Li ja permesis, ke mi gardu liajn bestojn.
毕竟,他准许我替他看管牲口。
Estis ĉefe bovinoj, sed ankaŭ azenon li havis.
主要是牛,不过他也有一头驴。
Nia regiono estas monta, kaj ofte mi iris kun unu el liaj bestoprizorgantoj gardi la bovinojn en la supraj herbejoj.
我们那一带是山区,所以我常常跟着他的一个牲口照料人,一起去上面的牧场放牛。
La azeno plaĉis al mi, ĉar ĝiaj longaj oreloj iel kortuŝis min, kaj min amuzis ĝia maniero eligi strangan maŝinan sonon, kiam ĝi koleris, ĉar mi tiris ĝian voston.
那头驴很讨我喜欢,因为它那长长的耳朵不知怎地打动了我,而当我拉它尾巴、把它惹生气时,它发出一种奇怪机械声的样子也让我觉得很好玩。
Sed ĝi ĉiam restis malsupre ĉe la grasulo.
不过它总是留在下面,陪在那个胖子身边。
La bovinojn ni kondukis ofte al tre vasta ebena loko, da kiaj ekzistas malmulte en nia malebena landoparto.
我们常常把牛赶到一片非常广阔的平地上去,在我们那片地势不平的地区,这样的地方并不多。
Laŭ la diro de la bestprizorganto, la herbo sur tiu ebenaĵo estis aparte bonkvalita.
按那个牲口照料人的说法,那片平地上的草品质特别好。
Ĝi efektive havis pli belan verdon ol la herbo malsupre.
那里的草,绿色也确实比下面的草更漂亮。
Kaj tiu ebenaĵo estis tiel vasta, ke la bovinoj povis tie plenigi sin per herbo senmezure, kiom ili volis.
而且那片平地那么广阔,牛在那里可以尽情吃草,想吃多少就吃多少。
Estis pli da muŝoj ol en pli altaj lokoj, sed tio ne vere ĝenis nin, kaj la bovinoj uzis sian voston por ilin flugigi for.
那里比更高的地方苍蝇要多一些,不过这并不真能烦到我们,而牛则会用尾巴把它们赶飞。
Vintre, sed ankaŭ kelkfoje en aŭtuno, povis okazi, ke blovis norda vento tre rapida kaj malvarma.
冬天里,甚至有时秋天里,也会吹起又快又冷的北风。
Tiam estis neeble iri al tiu vasta ebenaĵo, ĉar nenio baris la vojon al la glacia vento.
那时候就不可能去那片广阔平地了,因为没有任何东西能挡住那股冰冷的风。
Tiam ni iris al aliaj lokoj, kiuj troviĝis interne de eta montaro, kiujn la kruela vento ne povis atingi.
那时我们就去别的地方,那些地方位于一小片山地内部,残酷的风吹不到那里。
Fojfoje la grasulo komisiis min konduki sola la bovinojn supren, ĉar la respondeca bovingardisto malsanis, aŭ havis alian komision por plenumi.
有时候,那个胖子会派我独自把牛赶上去,因为负责看牛的人病了,或者另有别的差事要办。
Tiu respondeco al mi ege plaĉis.
那份责任让我非常高兴。
Ne estis lernejo en nia vilaĝo.
我们村里没有学校。
Poste, kiam mi vivis en la urbo, mi konstatis, ke vizitadi lernejan klason ne sufiĉas por ricevi bonan edukon.
后来,当我住到城里以后,我才明白,单单去上学上课,并不足以获得良好的教养。
La geknaboj ĉe ni estis pli bone edukitaj ol multaj homoj, kiuj kapablas skribi kaj legi.
我们那里的孩子们,比许多会读会写的人更有教养。
Ni parolas ĝentile kaj afable, ni konsideras la sentojn de la aliuloj, ni ne blovas cigaredfumon en la vizaĝon de nia apudulo, ni estas helpemaj, ni lavas nin, por esti konstante puraj.
我们说话有礼而温和,我们顾及别人的感受,我们不把香烟的烟雾吹到身边人的脸上,我们乐于助人,我们会洗净自己,让自己一直保持干净。
Oni devus mezuri edukitecon, ne per la daŭro de la lernejvizitado, sed per la kvalitoj de la koro, ĉu ne?
衡量一个人是否受过良好教育,标准不该是上学上了多久,而该是心灵的品质,不是吗?
Tiujn patrinoj transdonadis, ĉe ni.
在我们那里,这些东西都是母亲们代代传下来的。
Kvankam ni ofte manĝis nur kelkajn legomojn freŝe kolektitajn el la propra ĝardeno, ĉar nenio grena plu disponeblis, kaj ni ne havis monon por aĉeti panon aŭ alian manĝaĵon — ni do ofte malsatis — tamen ni estis feliĉaj.
虽然我们常常只能吃几样刚从自家菜园里摘来的新鲜蔬菜,因为已经没有任何粮食可用了,我们也没有钱去买面包或别的食物,所以我们常常挨饿,可即便如此,我们还是幸福的。
La legomoj estis freŝaj, ĉar ni iris kolekti ilin en la ĝardeno tuj antaŭ ol manĝi.
那些蔬菜之所以新鲜,是因为我们总是在吃饭之前才去园子里把它们摘回来。
Nun en ĉi tiu malbenita urbego, kiom mi dezirus manĝi simile freŝajn legomojn kaj fruktojn!
如今在这座该死的大都市里,我多么想吃上那样新鲜的蔬菜和水果啊!
En nia regiono kreskas bonegaj pomarboj.
我们那一带长着极好的苹果树。
Simile bonajn pomojn mi neniam trovis aliloke.
我在别处从来没有见过同样那么好的苹果。
Kaj mi ne parolis pri la lakto.
我还没有说到牛奶呢。
La grasulo almenaŭ permesis, ke mi reportu hejmen bovinan lakton, kaj tio ege helpis.
至少,那个胖子准许我把牛奶带回家,而这对我们帮助很大。
Se ni, la infanoj, ne trinkis ĉion, mia onklino faris el ĝi buteron.
如果我们这些孩子没有把它全都喝完,我姑妈就会拿它来做黄油。
Ŝi eĉ kelkfoje buteron metis en sian teon, kion mi trovis stranga, ĉar ĉe ni neniu tiel faras.
她甚至有时还会把黄油放进茶里,我觉得这很奇怪,因为在我们那里没有人这么做。
Tio estas tibeta kutimo, ne nia.
那是西藏人的习惯,不是我们的。
Konstante, ĉe ni akvo bolis, por la teo.
在我们那里,总是有水在烧着,好泡茶。
Ni estis bonŝancaj vivi en la montaro, sufiĉe norde, ĉar tie akvo neniam mankis.
我们很幸运,住在足够靠北的山地里,因为那里从来不缺水。
Ni ne manĝis viandon, eĉ kokidan, dum en aliaj partoj de nia lando, multaj ne manĝas "ruĝajn viandojn", kiel ili nomas bovaĵon aŭ ŝafaĵon, sed akceptas "blankajn": kokidaĵon kaj fiŝojn.
我们不吃肉,连鸡肉也不吃;而在我国其他地方,许多人不吃他们所谓的“红肉”,也就是牛肉和羊肉,却接受“白肉”:鸡肉和鱼。
Neniu en la vilaĝo trinkis alkoholaĵon, vinon, aŭ bieron.
村里没有一个人喝酒精饮料、葡萄酒或者啤酒。
Tiuj estis simple nekonataj ĉe ni.
那些东西在我们那里根本就是陌生的。
Poste, en la urbo, mi mire konstatis, ke ekzistas homoj, kiuj trinkas tiom da vino aŭ da grenalkoholaĵo, ke ili ne plu konscias, kion ili faras, kaj al senkulpuloj diras atakeme vortaĉojn, kiuj povas nur dolorigi.
后来到了城里,我惊讶地发现,居然有些人会喝那么多葡萄酒或谷物烈酒,以至于他们已经不知道自己在做什么,还会恶狠狠地对无辜的人说出只会伤人的粗鄙话语。
Kiel stulta estas tia malbona edukiteco!
这样的坏教养是多么愚蠢啊!
Kiel ili povas ne kompreni, ke la vivo estas multe pli agrabla por ĉiuj, se ĉiuj ĝentile sin tenas, kiel estis ĉe ni en la vilaĝo?
他们怎么会不明白呢?如果每个人都像我们村里那样举止有礼,生活对所有人来说都会愉快得多。
Nur post longaj jaroj da vivado enurba mi komprenis, ke mi ne rajtas kompari.
只有在城里生活了很多很多年之后,我才明白,我没有资格那样去比较。
En nia montara vilaĝo, ĉio estis komuneca; en la urbego, konstantas ĉe multaj soleco.
在我们山里的村庄,一切都是共同性的;而在大都市里,许多人身边常伴的却是孤独。
Soleco emigas trinki forgesige, kaj oni ĉesas konsideri la aliulojn.
孤独会让人想靠喝酒来忘却,于是人也就不再顾及别人了。
Unu el la bovinoj estis al mi tre kara.
其中有一头牛对我来说特别亲。
Mi ĉiam havis specialajn favorojn por ŝi.
我总是对她格外偏爱。
(Ĉu mi devus diri ĝi?
(我是不是该说 `ĝi`?
Ŝi estis mia amikino, ne neŭtralseksa amiko).
她是我的女性朋友,不是个中性的朋友。)
Mi nomis ŝin Suga.
我给她起名叫苏加。
Ŝia lakto estis la plej bona.
她的奶是最好的。
Kiam mi iris sidi sur ŝia kolo, ŝi aperis tute kontenta.
当我坐到她脖子上去时,她显得完全心满意足。
Kiam mi palpis ŝiajn flankojn aŭ ŝian kolon, aŭ metis la manon al ŝia nazo aŭ buŝo, ŝi direktis al mi belajn okulojn kun saĝula, profunda rigardo.
当我抚摸她的身体两侧或她的脖子,或者把手伸向她的鼻子或嘴边时,她就会用一双美丽的眼睛望着我,目光既深沉又像智者一样。
Se iufoje mi ricevis de unu el la servistoj de la grasulo iom da pano, mi dividis mian panon kun ŝi.
要是有时候我从那个胖子的某个仆人那里得到一点面包,我就会把自己的面包分给她。
Ŝi ĉiam paŝis apud mi, ĉu en la unua rango de la vico, ĉu en la lasta rango.
她总是走在我旁边,不管是在队伍最前一排,还是在最后一排。
Kiam mi parolis al ŝi, ŝi tuj komprenis.
当我对她说话时,她立刻就能明白。
Mi neniam devis eĉ frapeti, por komprenigi al ŝi, kien ni iru.
为了让她明白我们该往哪里走,我甚至从来都不用轻拍她一下。
Mi nur dolĉe elparolis la vortojn, kaj ŝi obeis.
我只要轻声把话说出来,她就会听从。
Se muŝoj ariĝis ĉe ŝiaj okuloj, mi ilin foririgis kaj ŝi rigardis al mi danke.
如果苍蝇聚在她眼睛旁边,我就把它们赶走,而她会感激地看着我。
Ŝi perfekte sciis, ke niaj rilatoj estas diferencaj de la rilatoj kun la aliaj en la bovinaro.
她完全知道,我们之间的关系和她与牛群中其他成员的关系是不一样的。
Kiam ŝia lango malsekigis mian manon, kvazaŭ kise, mia koro iom pli rapide batis.
当她的舌头像亲吻一样弄湿我的手时,我的心就会跳得稍微快一些。
Mi estis feliĉa.
我很幸福。
Profunde interne de mia koro mi sentis, ke mi vere amas ŝin.
在内心最深处,我感到自己是真的爱她。
Kaj jen, kiam mi aĝis dekunu jarojn, la terura novaĵo trafulmis mian vivon:
可就在我十一岁那年,一个可怕的消息像闪电一样劈进了我的生活:
"Ni ne plu restos ĉi tie," mia patro diris.
“我们不能再留在这里了。”我父亲说。
"Ni ŝuldas tro multe da mono al nia ole-vizaĝa samlokano.
“我们欠那个油脸的同村人太多钱了。
Li scias, ke ni ne povos repagi per mono aŭ objektoj.
他知道我们不可能用钱或者物品来偿还。
Li postulas repage nian etan terpecon kaj la domon.
他要求我们拿那一小块地和房子来抵债。
Kaj li ne povus preni min inter siajn kamplaboristojn, ĉar da ili li jam havas sufiĉe.
而且他也不能把我收进他的农田工人里,因为他已经有够多的人手了。
Ne estas alia rimedo solvi la problemon, ol foriri urben.",
除了去城里,再没有别的办法来解决这个问题了。”
Estis terure.
这太可怕了。
Ni pakis niajn kelkajn havaĵojn en ŝtofajn sakojn.
我们把少得可怜的几样家当装进布袋里。
Ni foriris nokte longe antaŭ ol kriis la unua koko, kaj marŝis ĝis la sunleviĝo, irante malsupren laŭ rivero de sur la montoj, kie nia vilaĝo staris.
我们在夜里就出发了,远在第一只公鸡打鸣之前;我们一直走到日出,沿着河流从我们村子所在的山上往下走。
Fine ni atingis lokon kun vagonara stacio.
最后,我们到了一个有火车站的地方。
Neniam mi vidis ion similan.
我从来没有见过这样的东西。
Estis multkoloraj reklamoj pri aferoj, kiujn mi ne konis.
那里有五颜六色的广告,宣传的都是我不认识的东西。
Sur unu vidiĝis grandega botelo.
其中一个上面画着一只巨大的瓶子。
Sur alia paketo kun blankaj rulaĵetoj.
另一张上面是一包白色的小卷卷。
Sur tria monto neĝe blanka.
第三张上是一座雪白雪白的山。
Tiel oni reklamas pri biero, pri cigaredoj, pri glaciaĵoj, iu informis min, sed mi eĉ ne sciis, kio tiuj estas.
有人告诉我,那是分别在给啤酒、香烟和冰品打广告,可我连那些东西到底是什么都不知道。
Mi neniam vizitis kurson de legado kaj do ne komprenis la strangajn signojn — literoj oni ilin nomis — kiuj rigardis min de sur tiuj reklamoj.
我从来没有上过识字课,所以我并不懂那些奇怪的符号——人们管它们叫字母——它们从那些广告牌上朝我望着。
Homoj sidis, aliaj staris.
有些人坐着,另一些人站着。
Familioj, paroj, unuopuloj.
有家庭,有成双成对的人,也有单独一个人的人。
De plafono pendis ronda objekto kun strangaj signoj kaj montriloj, kaj mi demandis de iu, kiu sidis tie apude, kio ĝi estas.
天花板上吊着一个圆圆的东西,上面有奇怪的符号和指针,我就问旁边坐着的一个人,那是什么。
Li respondis:
他回答说:
"Horloĝo.
“钟表。
De kie vi venas, ke vi ne scias, kio estas horloĝo?
你是从哪儿来的,竟然连钟表是什么都不知道?
Ĉu la tempon ĉe vi oni ne mezuras?"
你们那边难道不计量时间吗?”
Mi ne povis imagi, ke tempo estas mezurebla, kaj tute ne komprenis lian diron.
我根本无法想象,时间竟然是可以测量的,也完全不明白他说的话。
Li ne estis malamika.
他并没有敌意。
Sed en lia supereco mi sentis ion, kion mi neniam sentis vilaĝe.
可是,在他的那种优越感里,我感觉到了某种在村里从未感受过的东西。
Eĉ la grasulo ne alparolis nin tiel.
就连那个胖子也不曾那样跟我们说话。
Ni sentis, ke li estas riĉa kaj multpova.
我们感觉得到,他富有而且很有权势。
Verŝajne li havis pli bonan sintenon en antaŭa vivo, tiel ke li naskiĝis bonŝancule en ĉi tiu, sed lia maniero superi ne similis tiun: ni ĉiam sentis, ke li havas konsideron al ni, eĉ se li devis forpreni nian tutan monon pro la ŝuldoj.
大概是因为他在前世的品行更好,所以这辈子才幸运地出生得这样好;可是他的那种居高临下的方式并不像这人这样:我们总能感觉到,他还是顾及我们的,哪怕因为债务他不得不把我们的钱都拿走。
Ĉe tiu stacio estis strangaj floroj kaj verdaj plantoj, kiajn mi neniam vidis.
那个车站里有一些奇怪的花和绿色植物,是我从来没有见过的。
Estis varme.
天气很热。
Mi rigardis la du ŝajne senfinajn metalajn liniojn, kiuj trapasis la stacion.
我望着那两条似乎没有尽头的金属线,它们穿过整个车站。
Sur tiuj pasas vagonaroj, klarigis mia patro, tion oni nomas fervojo.
父亲解释说,火车就是沿着那上面走的,那叫做铁路。
Estis uloj, kiuj aktivis kurante kaj kriante de unu flanko al la alia, portante pezajn ujojn aŭ skatolojn aŭ mi-ne-scias-kion.
有一些家伙一边跑一边叫,从这头奔到那头,肩上扛着沉重的容器或箱子,或者别的我也说不清是什么的东西。
Venis virinoj kun korboj, plenaj je nevideblaĵoj.
有女人提着篮子走来,篮子里装满了我看不见的东西。
La plej multaj homoj havis pakojn apud si.
绝大多数人身边都放着包裹。
Patrino lavis infaneton ĉe fonteto.
一位母亲在小喷泉边给一个小孩洗着身子。
Maljunulo atendis la vagonaron kun ŝafino, kies kolon lia mano konstante palpadis.
一个老人牵着一只母羊等火车,他的手不停地抚摸着那只羊的脖子。
Pluraj junaj viroj trinkis strangajn trinkaĵojn el brunaj boteletoj aŭ eĉ el ruĝaj metalaj skatoloj, longaj ujoj, rondaj ĉirkaŭe kaj ebenaj ĉe la du flankoj.
几个年轻男人喝着奇怪的饮料,有的来自棕色的小瓶子,有的甚至来自红色的金属罐,那些容器长长的,四周是圆的,两边却是平的。
Kokino paŝis, rigardate de neniu.
一只母鸡走来走去,谁也不看它。
Kaj jen sonorilo eksonoris.
这时铃声响了起来。
Malrapide alvenis fumanta maŝino, kiu ruliĝis sur radoj, kaj tiris post si longan vicon da veturiloj.
一台冒着烟的机器慢慢开了过来,它在轮子上滚动着,身后拖着长长一列车厢。
Tiujn, mi tiam eksciis, oni nomas vagonoj.
我那时才知道,那些东西叫作车厢。
Kun okuloj vaste malfermitaj pro miro, mi rigardis tiun vagonaron, kaj precipe la radojn, kiuj ruliĝis sur la vojo fera.
我睁大了眼睛,满怀惊奇地看着那列火车,尤其是看那些在铁道上滚动的轮子。
Ili estis tiel perfekte oleitaj, ke ŝajnis, ke ili nur glitas.
那些轮子润滑得那么完美,仿佛它们根本不是在转,而只是在滑行。
Sed kiam la vagonaro ekmalrapidis, tiuj radoj faris akran bruon, kiu dolorigis al mi la orelojn.
可是一旦火车开始减速,那些轮子就会发出尖锐刺耳的摩擦声,听得我耳朵都疼。
Dum ĉirkaŭe sonis ĉiaspecaj bruoj kaj krioj, ni envagoniĝis.
四周充满各种声响和喊叫,而我们就登上了车。
Post iom longa tempo, la vagonaro ekiris for.
过了不算短的一段时间,火车终于开走了。
Ju pli ni restis en ĝi, des pli estis varme.
我们在车里待得越久,就越热。
Kompreneble.
这当然啦。
Ni foriris matene el norda monta regiono, kaj ju pli ni antaŭen veturis, des pli ni iris suden, kaj des pli proksimiĝis tagmezo.
我们早上从北方的山区出发,而我们越是往前坐车,就越是往南走,离正午也就越近。
Sur la vagonplafono estis fiksita ventumilo, sed ĝi apenaŭ efikis.
车厢顶上装着一把风扇,可它几乎不起什么作用。
Ĝi nur movis la varmegan aeron.
它只是把热空气搅动了一下而已。
Ne estis sidlokoj por ni.
并没有座位给我们。
Interne de la vagono, sur la sidlokoj, troviĝis du virinoj kun longaj koloraj jupoj, kaj ankaŭ, inter aliaj personoj, tre malgrasa individuo kun stranga insigno sur siaj vestoj, kiu legis gazeton.
车厢里面的座位上坐着两个穿长彩裙的女人,此外,在其他乘客中,还有一个瘦得厉害的人,衣服上别着一个奇怪的徽章,他正在读报纸。
Li trafoliumis la gazeton, legis artikolon sur unu paĝo, transiris al alia paĝo por legi alian artikolon, kaj tiel plu dum horoj.
他把报纸翻来翻去,在这一页读一篇文章,又翻到另一页去读另一篇,就这样一连几个小时。
La tutan tempon li movis la lipojn silente ("tio estas legi", mi pensis), kaj li konstante viŝis al si la kolon per malpura eksblanka poŝtuko.
整个过程中,他都无声地动着嘴唇(“原来读书就是这么回事啊”,我想),而且他还不断地用一块肮脏的旧白手帕擦自己的脖子。
Mi ne vizitadis lernejon, sed mi tamen sciis multon pri la ekstera mondo.
我虽然没有上过学,可我对外面的世界还是知道不少。
Mi sciis pri bibliotekoj, magazenoj, filmoj, bankoj.
我知道图书馆、商店、电影和银行这些东西。
Mi eĉ sciis pri karbo.
我甚至连煤也知道。
Karbo estas nigra materialo, kiu brulas, kaj kiun oni uzas en malvarmaj lokoj por varmigi domojn, por boligi akvon aŭ por kuiri rizon kaj legomojn.
煤是一种黑色的材料,会燃烧;在寒冷的地方,人们用它来给房屋取暖,或者烧开水,或者煮米饭和蔬菜。
Kiam ni ankoraŭ loĝis en la vilaĝo, foje venis al ni iu, kiu parolis pri la urbo.
当我们还住在村里的时候,有一次来过一个人,他给我们讲城里的事情。
Li montris al mi libron kaj klarigis, ke en urbo estas grandaj domoj kun multegaj libroj, kiujn oni povas legi tie aŭ eĉ prunte preni hejmen.
他给我看了一本书,并解释说,在城里有很大的房子,里面有许许多多的书,人们可以在那里读,甚至还能借回家去。
Bibliotekoj, oni tiujn nomas.
那些地方叫图书馆。
Kaj estas aliaj domoj, kien oni iras, kaj subskribas paperon, kaj ricevas monon, se oni rajtas (ni ne rajtus).
还有另外一些房子,人们走进去,在纸上签字,如果有资格的话,就能领到钱(我们是没有那个资格的)。
Ilin oni nomas bankoj.
那些地方叫银行。
Tiu persono demandis, kiel mi nomiĝas, kaj skribis por mi mian nomon sur papero, kiun mi ĉiam konservis.
那个人问我叫什么名字,还替我把我的名字写在了一张纸上,而我一直都把那张纸保存着。
Eĉ ĉi tie mi havis ĝin kun mi en la vagono.
就连到了这里,在这节车厢里,我也把它带在身边。
'Domaĝe, ke mi ne scias legi', mi pensis. 'Mi ŝatus vizitadi klason kaj sekvi kurson de legado kaj skribado.
“真可惜,我不会读书。”我想。“我真想去上课,参加识字和写字的课程。
Ĉu povus esti, ke en la urbo tio eblos?'
会不会到了城里,这件事就有可能呢?”
Tiaj pensoj, kaj la ebleco rigardi al tiom da novaj aferoj tra la fenestro helpis min elteni la suferon forlasi la lokojn, kiujn mi plej amis en la mondo.
正是这些念头,以及透过窗子看到那么多新鲜事物的可能,帮助我忍受住了离开这个世界上我最爱的地方所带来的痛苦。
Mi rigardis trafenestre kaj vidis, kiel ĉie homoj aktivas en kampoj, kiel mia patro.
我透过窗子往外看,看到到处都有人在田地里劳作,就像我父亲一样。
Kiam ni pasis sur ponto super rivero, la radoj faris resonan bruon, kiu plaĉis al mi.
当我们从河上的桥通过时,轮子发出回响很大的声音,我很喜欢。
Foje la vagonaro haltis en stacio, kie regis apenaŭ elportebla odoraĉo.
有一次,火车停在一个车站,那里的恶臭几乎让人无法忍受。
"Kial tiel aĉe odoras?" mi demandis mian patron, sed la respondon li ne sciis.
“为什么会这么难闻?”我问父亲,可他也不知道答案。
Iu maljuna sinjoro, kiu staris apud mi, diris:
站在我旁边的一位老先生说道:
"Tiu karakteriza odoro venas de la fabriko de plastaĵoj.
“那种特别的气味是从塑料制品工厂那边来的。
Oni fabrikas ĉi tie plastan materialon, kaj el la plasta materialo oni fabrikas ĉiajn objektojn.
这里生产塑料材料,而人们又用塑料材料制造出各种各样的东西。
Tio riĉigis ĉi tiun urbeton, alportis laboron al multaj, sed kun laboro ankaŭ tiun karakterizan, plej malplaĉan odoron.
这让这个小镇富了起来,也给很多人带来了工作,不过工作带来的,还有这种特别的、极其难闻的气味。
Kaj la viroj ĉi tie eĉ komencis trinki alkoholaĵojn."
而且这里的男人们甚至也开始喝酒了。”
"Mia nepo laboris ĉi tie," li reparolis post momenteto.
“我的孙子就在这里工作过。”过了一会儿,他又开口说。
"Li estis bona knabo, kiam li estis malriĉa, sed nun...
“他穷的时候本来是个好孩子,可现在……
Ne sufiĉis al li havi loĝejon plenan je plastaj objektoj, kiujn li...
光有一间塞满塑料制品的住处,对他来说都还不够,他……
Eĉ plastajn meblojn li havas, almenaŭ plastajn seĝojn mi vidis ĉe li.
他甚至还有塑料家具,至少我就在他那儿见过塑料椅子。
Mi ne komprenas.
我真不明白。
Urbo kelkfoje tiel efikas al bonedukitaj homoj, ĉar mi certigas al vi, ke li estis bone edukita.
城市有时候就是会这样影响那些受过良好教养的人,因为我向你保证,他原本是受过好教养的。
Ni edukis lin ne fumi, ne trinki alkoholaĵon, ne manĝi viandon, sed rezulte..."
我们教育他不要抽烟,不要喝酒,不要吃肉,可结果却是……”
(mi miris, ke tiu individuo neniam finis siajn frazojn).
(我很惊讶,这个人说话竟然从来不把句子说完。)
"Li estas tre aktiva kaj inteligenta.
“他其实非常活跃,也很聪明。
Li iradis al bona lernejo, ĉiam ricevadis la unuan rangon en la ekzamenoj en sia klaso, ĉe ĉiuj kursoj.
他去的是好学校,在班里的考试中,在所有课程里,总是拿第一名。
Li eĉ studis literaturon kaj anglan lingvon.
他甚至还学过文学和英语。
Post kiam ĉi tiu plastaĵa fabriko lin dungis, li rapide progresis kaj iom post iom...
自从这家塑料制品工厂雇用了他之后,他进步得很快,而且渐渐地……
Ne sufiĉis al li perlabori bonan monon, ĉar li bezonis...
光挣到不错的钱对他来说也不够,因为他还需要……
Li havis televidon, li povis rigardi filmon ĉiuvespere.
他有了电视,每天晚上都能看电影。
Ne sufiĉis al li.
那对他来说也还不够。
Li volis ankaŭ la inojn, kiujn li rigardis televide.
他还想要那些他在电视里看到的女人。
Sed tiajn televidulinojn oni ne povas havigi al si tiel facile, eĉ kun bona laboro en plastaĵa fabriko...
可那样的电视女人,并不是那么容易就能弄到手的,哪怕你在塑料制品工厂里有一份不错的工作也一样……
Tiu televido...
那台电视……
Tiu televido ŝanĝis lian manieron pensi, liajn gustojn, liajn sentojn.
那台电视改变了他的思考方式、他的趣味、他的感情。
Li komencis vizitadi virinaĉojn.
他开始去找那些下流女人。
Ĉiesulinojn.
那种谁都能沾上的女人。
Ili trinkis vinon, kaj la diablo scias...
他们喝酒,至于别的,鬼才知道……
Kaj nun, nun...
而现在,现在……
Estas priplorinde havi tian nepon, kiu eĉ...
有这样一个孙子,真是该哭啊,他甚至……
Jes, estas priplorinde esti la avo de tia nepo, ĉar..."
是啊,有这样一个孙子的祖父,真是可悲,因为……”
Li ne precizigis, kio okazis, kaj mi ne kuraĝis demandi.
他没有具体说明发生了什么,而我也不敢问。
"Imagu, nepo mia, filo de mia filino...!
“你想想看,我的外孙,我女儿的儿子……!
Havi propran nepon en malliberejo, kia honto!"
自己的亲孙子竟然在监狱里,这是多大的耻辱啊!”
Mi ne kuraĝis demandi, kial la nepo estas en malliberejo.
我不敢问,为什么那个孙子会在监狱里。
Estis strange, ke, se li hontas, li rakontas la aferon.
这真奇怪:既然他觉得羞耻,却又把这件事讲出来。
Eble li bezonis rakonti al knabo, ĉar li ne povis paroli pri ĝi kun plenkreskuloj.
也许他需要把这件事讲给一个男孩听,因为他没法和大人谈这个。
Tiel pasis la tempo.
时间就这样过去了。
Mi rigardis, pensadis, aŭskultis.
我看着,想着,也听着。
Finfine ni atingis la urbon, la urbegon, en kiu, laŭdire, eblos trovi laboron kaj do ricevi monon por vivi.
最后,我们到了城市,到了那座据说能找到工作、因此也能挣到钱活下去的大都市。
Mi sentis, ke mia patro timas.
我感觉得到,父亲在害怕。
La vojaĝo estis akceptebla, ĉar tiam la urbo estis nur bildo en niaj mensoj.
一路上的旅程还算可以忍受,因为那时候,城市还只是我们脑中的一个画面。
Sed la realo trafis nin, kiam la tuta familio elvagoniĝis.
可当全家人都下了车的时候,现实一下子击中了我们。
Ne plu estis pensoj nun, sed komenco de nova vivo.
此刻已经不再只是想象,而是一种新生活的开端。
Mi ne trovis ĝin bela.
我并不觉得它美。
Ne plu estis unu el tiuj etaj stacioj kun plantoj apude, kiajn ni vidis grandnombre laŭ la vojo, sed vera vastega stacidomo, verdire en ne tre bona stato, sed impresa per sia grandeco, kun tre alta tegmento, kontraŭ kiu ĉiuj bruoj plej forte resonis.
这不再是路上我们见过许多次的那种旁边还有植物的小车站,而是真正巨大的火车总站;老实说,它的状况并不太好,可它的规模依旧让人震撼,特别是那高高的顶棚,所有声音撞上去以后都会更猛烈地回响。
Estis tiom da aktivado ĉiuflanke, ke interne de mia kapo, ŝajnis, ke ĉio turniĝas kaj ruliĝas.
四面八方都有那么多忙碌活动,以至于在我的脑袋里面,仿佛一切都在旋转、滚动。
Homoj kun korboj kaj sakoj, ŝtofaj plejparte, sed jen kaj jen plastaj, kaj ĉiaspecaj, ĉiaformaj, ĉiamaterialaj pakaĵoj rapidis ĉiuflanken.
提着篮子和袋子的人们——大多是布的,不过也时不时有塑料的——连同各种各样、各种形状、各种材质的包裹,匆匆奔向四面八方。
Konatoj retroviĝis kaj brakumis unu la alian.
熟人重逢后互相拥抱。
Homoj kisis sin reciproke, fojfoje kvazaŭ iom malproksime, fojfoje kun forta palpa kuneco.
人们彼此亲吻,有时像还隔着一点距离似的,有时却带着强烈的身体贴近感。
Iu religiemulo, sidanta ĉe muro, laŭte preĝkantis tute sola, ŝajne tute nekonscia pri la ĉirkaŭa ega aktiveco.
有个虔诚的人靠墙坐着,完全独自一人高声吟唱祈祷曲,仿佛对周围那巨大的喧闹活动全然无觉。
Oni aŭdis vokojn.
可以听见呼喊声。
Homoj en divers-regionaj kostumoj paŝis tien kaj reen.
穿着各地区服装的人们走来走去。
Ĉiaj lingvoj sonis, sed malofte mi aŭdis frazon en la kara lingvo el la nordo.
各种语言都在耳边响着,不过我很少听到一句来自北方、那种我所亲爱的语言。
Nepoj retrovis geavojn, amikoj amikojn, nevojn onkloj, kaj soluloj iris unuope, senfamilie, senĝoje, kun rigardo de perditoj.
孙辈找到了祖父母,朋友找到了朋友,叔伯找到了侄子,而孤身一人的人则一个个地走着,没有家人,没有欢乐,眼神像迷路的人。
Mia patro lasis nin en angulo, ĉe la rando de gazet- kaj cigared-vendejo, kaj diris:
父亲把我们留在一个角落里,就在卖报纸和香烟的小店边上,然后说道:
"Mi iras informiĝi.
“我去打听一下。
Atendu min ĉi tie."
你们就在这里等我。”
Li malaperis sur larĝega ŝtuparo, kaj mia koro ŝiriĝis.
他消失在一道宽阔得不得了的楼梯上,而我的心像被撕开了一样。
Mi antaŭsentis, ke neniam plu mi revidos lin.
我预感到,我再也见不到他了。
Mi malpravis.
我错了。
Post longa tempo (ĉu vere longa? mi ne povus diri, ĉu duonhoro, ĉu pli, ĉu malpli: tiuperiode, tempo ne estis por mi io mezurebla), li revenis.
过了很长一段时间(真的很长吗?我说不准,是半小时,还是更久,还是更短:在那个时候,对我来说,时间还不是一种可以测量的东西),他回来了。
"Ne estas eble tranokti en la stacidomo," li diris, "ni iru eksteren.
“不可能在车站里过夜,”他说,“我们出去吧。
Sur la strato, sur trotuaro, ni faros al ni lokon."
到街上去,在人行道上,我们给自己找个地方。”
Se la stacidomo estis impresa, kiom pli la strato!
如果说火车站已经够震撼了,那么街道就更是如此!
Estis milionoj da homoj, kiuj surtrotuare preterpasis, aŭ sidis, aŭ kuŝis, aŭ staris kaj interparolis, aŭ rigardis montrofenestron aŭ reklamon.
有成百万的人,在人行道上走过,或者坐着,或者躺着,或者站着交谈,又或者看着橱窗或广告。
Estis miloj da bruoj, homaj, maŝinaj, bestaj.
有成千上万种声音,人的、机器的、动物的。
Pasis bovinoj, pasis azenoj, pasis aŭtoj, aŭtobusoj, portveturiloj ĉiaspecaj.
有牛走过,有驴走过,也有汽车、公共汽车以及各种各样的运输车辆走过。
Estis grandegaj reklamoj kun grandega virina vizaĝo, aŭ kun flugmaŝino, aŭ kun objektoj, kiujn mi neniam vidis.
那里有巨大的广告,上面是巨大的女人脸,或者是飞行机器,或者是一些我从来没见过的东西。
Kaj ĉie surskriboj, surskriboj, surskriboj, per divers-aspektaj literoj, tiel diversaj kelkfoje, ke ili ŝajnis deveni de malsamaj mondoj, kaj ili rigardis min, sed diris al mi nenion.
到处都是字牌、字牌、字牌,用各种模样的字母写着;那些字母有时差别大得像是来自不同的世界。它们都在看着我,可对我却什么也没有说。
Ni devis serĉi longe antaŭ ol trovi lokon, sed ni estis bonŝancaj.
我们找了很久才找到一个地方,不过我们还算幸运。
Ni ne dormis sur trotuaro, kiel multaj, sed trovis aĉ-odoran, parte malkonstruitan domon, kie multaj familioj jam loĝis, kaj en kies korto ni trovis angulon por ni.
我们没有像许多人那样睡在人行道上,而是找到了一栋臭气熏天、已经拆掉一部分的房子,许多家庭已经住在里面了;我们则在它的院子里为自己找到了一角容身之地。
Mi estis ege laca, kaj, kiam mi kuŝiĝis sur la malmola ŝtona planko, mi opiniis, ke mi tuj endormiĝos.
我累极了,当我躺到坚硬的石地上时,我还以为自己立刻就会睡着。
Sed dormo ne venis.
可是睡意没有来。
Venis nur la bildo de kara, plej kara bovino, kies lakto estis senkompara.
来的只有那头亲爱的、最亲爱的牛的影像,她的奶是无与伦比的。
Venis ankaŭ ploroj, kiuj glitis malsupren ĝis miaj lipoj kun karakteriza sala gusto.
来的还有眼泪,它们滑落下来,流到我的嘴唇边,带着那种典型的咸味。
"Suga!" mi apenaŭ aŭdeble ekplendis.
“苏加!”我几乎听不见地低声哭诉起来。
Mi provis plori kiel eble plej silente, por ne maltrankviligi mian patrinon, kiu jam havis sufiĉe da zorgoj sen mi.
我尽量无声地哭,不想再让母亲为我担心,因为即便没有我,她已经有够多的忧虑了。
Nur tiam mi vere ekkonsciis, ke mian amikinon bovinon mi neniam plu revidos.
直到那时,我才真正意识到,我再也不会见到我那头牛朋友了。
Tiel mi dekunujara kampara montarano ekkomencis la vivon en urbego.
就这样,我这个十一岁的乡下山里孩子,开始了自己在大都市里的生活。
NOVAJ VORTOJ
新词
nepo
孙子;外孙
neŭtrala
中性的
-op-
集合数词后缀
pomo
苹果
ŝuldi
欠债;欠
Tibeto
西藏
NOVAJ KUNMETOJ
新复合词
brak-umi
拥抱
foli-umi
翻页;翻阅
vent-umi
扇风
vent-um-ilo
风扇
ĉies-ul-ino
人尽可夫的女人;公共女人
de-prunti
借入;借
evolu-igi
发展;使发展
evolu-lando
发展中国家
fervojo
铁路
glaci-aĵo
冰品;冰冻食品
montr-ilo
指针;指示器
per-labori
挣得;靠劳动获得
post-resti
落后;滞后
reg-ist-aro
政府
re-soni
回响;共鸣
sen-kompara
无可比拟的
sum-igi
加总;合计
sun-leviĝo
日出
sur-skribo
题字;标示文字
unu-op-ulo
单独一个的人;单身个体