39. NE FACILAS REGI PUPOJN FADENE
39. 用线操纵木偶并不容易
La ĉi-suba teksto nur celas pli bone konigi al vi vortojn, kiujn vi ne sufiĉe ofte renkontis.
下面这篇文字只是为了让你更好地熟悉那些你还没有足够经常遇到的词。
Ne esperu trovi en ĝi interes-kaptajn okazaĵojn aŭ belecon literaturan.
别指望在其中找到引人入胜的情节或文学之美。
Se vi jam konas la du sencojn de 'plumo' kaj de 'folio', kaj komprenas la "novajn vortojn" listigitajn tuj post la teksto, vi povas preterlasi ĝin.
如果你已经知道 `plumo` 和 `folio` 的两种意思,并且理解正文后面立刻列出的“新词”,你就可以跳过这篇。
— Kio estas respondkupono?
— 什么是回信券?
— Estas kupono, kiun vi povas aĉeti en poŝt-oficejo, kaj kiun vi enmetas en leteron irontan eksterlanden.
— 它是一种你可以在邮局买到的券,并且你把它放进一封要寄往国外的信里。
Tie, via korespondanto povas transdoni ĝin al sia poŝtisto kaj ricevi interŝanĝe de tiu respondkupono poŝtmarkon, kiu validas por normala letero sendota eksterlanden.
在那里,你的通信对象可以把它交给当地邮递员,并用这张回信券换得一枚可用于寄送普通国际信件的邮票。
Kial vi demandas?
你为什么问这个?
— Pro simpla scivolemo.
— 只是出于单纯的好奇。
En nia klubo, la prezidanto diris, ke li disponas multajn respondkuponojn, kiujn li ricevis per interŝanĝo de kasedoj, kaj ankaŭ de literaturaj verkoj, kaj ke li pretas ilin dividi inter la membroj, kiuj dezirus ilin ricevi.
在我们俱乐部里,主席说他手头有很多回信券,这些是他通过交换磁带以及文学作品得到的;他说他愿意把它们分给那些想要领取的会员。
Sed ĉar mi neniam aŭdis pri respondkuponoj antaŭe, eble mi miskomprenis.
不过,因为我以前从来没有听说过回信券,也许是我听错了。
Eble ili ne rilatas al tiu interŝanĝo de kasedoj kaj literaturaĵoj.
也许它们和那种磁带或文学作品的交换并没有关系。
Li diris, ke li konservis ilin dum longa periodo, kaj komence volis vendi ilin al ni je favora prezo, sed forlasis tiun ideon kaj decidis ilin simple dividi inter ni.
他说这些东西他保存了很长一段时间,起初想以优惠价格卖给我们,但后来放弃了这个想法,决定只是把它们分给我们。
— Ĉu vi scias, pri kiaj kasedoj temas?
— 你知道说的是哪一类磁带吗?
— Estis kasedoj kun muziko, sed ankaŭ kasedoj kun teatraĵoj.
— 有装着音乐的磁带,也有装着戏剧节目的磁带。
Li diris, ke bona rimedo lerni lingvon estas aŭskulti kaj reaŭskulti kasedon en tiu lingvo.
他说,学习语言的一个好办法,就是听那种语言的磁带,并且反复去听。
Li havas ankaŭ tutan serion da kasedoj kun prelegoj, sed mi suspektas, ke tiuj ne estas tre rekomendindaj al neseriozaj personoj, kiel mi.
他还有整整一套装着讲座的磁带,不过我怀疑,那些并不太适合推荐给像我这样不太认真的人。
Prelegojn oni rekomendu nur al seriozuloj, ĉu ne?
讲座这种东西,应该只推荐给认真的人,对吧?
— Egale ĉu temas pri seriozaj aŭ neseriozaj lernantoj, estas fakto, ke oni ofte rekomendas la uzon de kasedo kiel rimedon lerni lingvon.
— 不管说的是认真的学习者还是不认真的学习者,事实都是:人们确实常常把使用磁带推荐为学习语言的一种手段。
Mi neniam provis mem, sed mi aŭdis, ke oni progresas rapide tiurimede, precipe se oni havas "bonan orelon", t.e., se oni havas memoron, kiu funkcias pli bone aŭde ol vide.
我自己从来没有试过,不过我听说,用这种办法进步很快,尤其是如果一个人“耳朵好”,也就是说,如果他的记忆通过听觉运作得比通过视觉更好。
— Mia memoro estas nek vida nek aŭda.
— 我的记忆既不是视觉型的,也不是听觉型的。
— Ĉu vere?
— 真的吗?
Kion oni devas rekomendi al vi?
那人们该向你推荐什么呢?
Ĉu odorojn?
气味吗?
Lerni lingvon per odora ekzercado devas esti malfacile!
靠嗅觉训练来学语言,想必很难吧!
— Por lerni lingvon, mi havas bonegan sistemon, kiu ideale efikas al mi.
— 为了学语言,我有一套极好的办法,对我来说效果理想极了。
Mia memoro estas mana, mova, fingrouza.
我的记忆是手动型的、动作型的、手指使用型的。
Ankaŭ buŝouza.
也是嘴巴使用型的。
Por memori lingvon, mi devas agi, funkciigi mian langon, miajn lipojn, miajn dentojn, miajn fingrojn, mian tutan korpon eble.
为了记住一种语言,我必须行动起来,运用我的舌头、嘴唇、牙齿、手指,甚至也许还要运用我整个身体。
Tial ideale por mi estas uzi pupteatron.
所以,对我来说最理想的就是用木偶戏。
Mi havas puprolulojn, kiujn mi regas per fadenoj, kaj mi ludigas al ili ĉiajn rolojn.
我有一些木偶角色,我用线来操纵它们,并让它们扮演各种角色。
Tiel mi memoras la frazojn kaj vortojn de la lingvo lernata.
这样一来,我就能记住所学语言里的句子和词语。
— Sed ĉu vi povas tion fari pri ĉiaspecaj temoj?
— 可是,你能拿各种各样的主题都这么做吗?
— Ne.
— 不能。
Domaĝe.
真可惜。
Eble profesiulo sukcesus, sed mi ankoraŭ ne estas sufiĉe lerta.
也许专业人士能做到,但我还不够熟练。
Multe mankas ĝis tio.
离那一步还差得远。
Fari, ke pupa rolulo trinku el botelo jam ne estas facile, se oni devas regi ĉiujn movojn per fadenoj, sed botelo estas nenio kompare kun forko kaj tranĉilo, ĉe rolanto, kiu devas manĝi de sur telero.
如果一个人必须用线来控制全部动作,那么让一个木偶角色从瓶子里喝东西就已经不容易了;可跟叉子和刀比起来,瓶子根本不算什么,尤其是面对一个必须从盘子上吃东西的角色时。
Kaj tamen, se mi volas lerni la tutan lingvon, mi devas ankaŭ paroli pri kuleroj, forkoj, tranĉiloj, teleroj, ktp, ĉu ne?
可是,如果我想把整门语言都学会,我也就必须谈到勺子、叉子、刀子、盘子等等,对吧?
— Mi imagas, kiel malfacile tio estas.
— 我能想象那会有多难。
Oni devas esti tre lertfingra, kaj havi multege da praktiko.
人必须手指非常灵巧,而且还得有大量练习。
— Jes.
— 是啊。
Mi trovis lingvoinstruan libron, kiu konsistas el serio da interparoloj, kiujn mi provis ludi pupteatre, konsidere al mia memoro, kiu funkcias plej bone per mana aktiveco, sed tio montriĝis nefarebla.
我找到了一本语言教学书,它由一系列对话组成;考虑到我的记忆在手部活动时运作得最好,我试着用木偶戏来演这些对话,可结果证明那根本做不到。
Foje temis pri iu, kiu kombas sin, jen tiel, jen alimaniere.
有一次讲的是某个人梳头,一会儿这样梳,一会儿那样梳。
Amuza rakonto.
是个有趣的故事。
La haroj neniam restas aranĝitaj, kiel li volas.
头发总是没法像他想要的那样保持整齐。
La kombilo ne havas rektajn dentojn kaj kelkaj dentoj mankas, kio kaŭzas ĉiajn fuŝojn en la kombado, en la har-aranĝa-do.
那把梳子的齿并不整齐,而且还缺了几根齿,这就在梳头、在整理头发这件事上造成了各种各样的差错。
Eble ne estas tre inteligenta teatraĵeto, sed interesa el vidpunkto lingva.
也许这不算一出多么聪明的小戏,但从语言角度来看却挺有意思。
Bedaŭrinde, mi ne kapablis ludi ĝin pupteatre.
可惜,我没法把它用木偶戏演出来。
Fari, ke miaj pup-roluloj bone kombu sin, tion mi ne sukcesis.
要让我的木偶角色把头发梳好,这一点我没有成功做到。
— Ŝajnas, ke alprenante tiun lingvinstruan libron, vi elektis ion netaŭgan por via metodo!
— 看来,你选那本语言教材时,挑中了一个并不适合你方法的东西!
— Jes.
— 是的。
En alia interparolo de tiu sama serio, la roluloj devis fumi cigaredojn.
在同一系列的另一段对话里,角色们得抽香烟。
Iu virino eĉ devis uzi tiucele cigaredingon.
甚至有个女人还得为此使用烟嘴。
Feliĉe, ke ne estis kudristino, kiu metas fingringon sur sian dikfingron.
幸好那里面没有一个裁缝女人,需要把顶针套在自己的拇指上。
Aŭ ĉu sur la montrofingron oni metas fingringon, kiam oni volas kudri?
或者说,人缝纫时是把顶针套在食指上的吗?
Mia patrino estis kudristino, sed pri kudraj aferoj mi scias nenion.
我母亲是裁缝,可关于缝纫的事情,我什么也不懂。
— Ĉu en tiu serio ne estas teatraĵeto, en kiu la rolulo skribas per unu el tiuj malnovaj plumingoj?
— 在那一系列里,难道没有一出小戏是某个角色用那种旧式蘸水笔杆写字的吗?
Ĉu vi memoras, kiel ili estis, antaŭ jardekoj?
你还记得几十年前那些东西是什么样子吗?
Kun feraj plumoj.
装着铁笔尖。
Teni per fadenoj puprolulon, kiu almetas plumon al plumingo, tio certe necesigus perfektan regadon de la sistemo.
用线操纵一个木偶角色,让他把笔尖装到笔杆上去,这当然会需要对整个系统有完美的控制。
— Kaj perfektan regadon de si mem.
— 还得对自己有完美的控制。
Ne nur de la fadensistemo, sed ankaŭ de la propra nerva sistemo.
不仅是对线绳系统的控制,也是对自己神经系统的控制。
Tian perfektan regadon mi ne havas.
我并不具备那样完美的控制力。
Inter tiuj rakontoj, kiujn — teorie, sed praktike tute ne — eblus ludi teatre, estis unu pri infanoj ludantaj en iu korto, kaj pri birdo, kiu faligas sur la dek infanojn po unu plumon.
在那些从理论上说可以、但实际上完全不可能搬上舞台的故事里,有一个讲的是一些孩子在某个院子里玩耍,还有一只鸟在那十个孩子身上每人掉下一根羽毛。
Veran birdplumon.
是真正的鸟羽毛。
Ne feran aŭ alimetalan plumon por skribi.
不是写字用的铁笔尖或别的金属笔尖。
Plumo el birda flugilo.
是从鸟翅上来的羽毛。
Ĉu vi imagas?
你能想象吗?
Kiel la verkinto povis pensi, ke tiaj aferoj estas teatre ludeblaj?
作者怎么会认为这样的东西是可以拿到舞台上演的呢?
Mi ne parolas nun pri pupteatro, sed pri simpla, normala teatro.
我现在说的还不是木偶戏,而是普通、正常的戏剧舞台。
Kiel oni povas enkonduki birdon en teatraĵon, birdon kun difinita rolo?
人怎么能把一只鸟放进一出戏里,一只还承担明确角色的鸟?
— Eble birdo el plasta materialo kaj sistemo kun multaj nevideblaj fadenoj...
— 也许可以用塑料材料做的鸟,再配上很多看不见的线组成的系统……
— Sed tiu birdo devis flugi al arbobranĉo kaj tie sidi, kaj folioj devis fali de la arbo.
— 可是那只鸟还得飞到树枝上停在那里,而且树叶还得从树上落下来。
Verdaj folioj, ne flavaj.
还是绿色的叶子,不是黄色的。
Freneze!
简直疯了!
Kompreneble temas pri arbfolioj, ne pri paperfolioj.
当然,说的是树叶,不是纸张。
Ĉu vi rimarkis, ke la vortoj 'plumo' kaj 'folio' ambaŭ havas du sencojn?
你注意到没有,`plumo` 和 `folio` 这两个词都有两种意思?
Unu sencon pri naturo, alian sencon pri skribado.
一种意思和自然有关,另一种意思和书写有关。
— Pri plumoj, la kaŭzo estas konata.
— 至于 `plumo`,原因是众所周知的。
Estis tempo, kiam en sufiĉe granda parto de la mondo, oni skribis per birdplumoj.
曾经有一段时期,在世界上相当大的一部分地区,人们是用鸟羽毛来写字的。
Sed ni revenu al via serio de teatraĵoj.
不过,我们还是回到你的那一系列戏剧上来吧。
Vi diris, ke temas pri lingvo-lernado.
你说过,那是和语言学习有关的。
Ofte la lernantoj memoras pli bone, se ili gaje amuziĝas, kaj se la rakontoj estas tute neverŝajnaj.
学习者往往在愉快玩乐的时候、在故事完全离奇不可信的时候,反而记得更牢。
— Jes, sed tiam, oni ne diru, ke tiuj interparoloj estas ludeblaj teatre.
— 是啊,可是那样的话,就别再说那些对话是可以搬上舞台演出的了。
En tiu kun la birdo sur la branĉo devis esti ankaŭ fulmo.
在那一段有鸟停在树枝上的戏里,还得有闪电。
Mi ne memoras ĉion, sed estis insektoj, kiuj ektimis pro la fulmo, arbo, kiu perdis la foliojn, kaj birdo siajn plumojn.
我记不全了,不过里面有因为闪电而受惊的昆虫,有失去树叶的树,还有失去自己羽毛的鸟。
La roluloj ege aktivis, mi certigas al vi.
那些角色活动得可厉害了,我向你保证。
Neniu ripozis longe.
没有谁能休息很久。
Konstante okazis io.
总有事情不断发生。
Sed mi eĉ dubas, ĉu la vortoj tiel lernataj estas vere utilaj praktike.
不过,我甚至怀疑,这样学来的词在实际中是否真的有用。
Tiuj verkistoj de lernolibroj, eĉ.por progresantoj - kiel ĉi tiu Vere aŭ Fantazie, ĉu vi konas? - ofte funkcias nur teorie.
那些写教材的人,哪怕是给进阶学习者写的教材,比如这本《真实还是幻想》,你知道吗?他们常常也只是在理论上运作。
Ili ne konscias, ne atentas la praktikajn problemojn.
他们没有意识到,也不去注意实际问题。
— Ĉu nenion el tiu libro, tiu kun la serio de teatrecaj interparoloj, vi povis prezenti per via pupteatro?
— 那本书,就是那本装着一系列很有戏剧味对话的书里,难道没有任何内容是你能用自己的木偶戏演出来的吗?
— Tamen jes.
— 也还是有的。
Estis bonaj facilaj partoj.
里面有一些不错而且容易的片段。
Ekzemple unu, en kiu homoj de ambaŭ seksoj multe kisas unu la alian.
比如有一段,里面男女双方的人彼此频频亲吻。
Tion mi facile povas aranĝi regante la movojn per miaj fadenoj.
这一点我很容易就能做到,只要用我的线去控制动作就行。
Prezenti gejunulojn, kiuj kisas sin reciproke, aŭ teatraĵon, en kiu la roluloj de la vira sekso donacas rozojn al tiuj de la ina sekso, kaj formiĝas feliĉaj paroj, tio estas simpla eĉ per mia ne tre disvolvita sistemo.
要表现互相亲吻的年轻男女,或者表现一出由男性角色把玫瑰送给女性角色、于是形成幸福伴侣的戏,就算用我这个还不太发达的系统,也算简单。
— Kio alia estis facila?
— 还有什么是容易的?
— Estis unu, iom malfacila, sed tamen realigebla, pri la vorto 'tuko'.
— 有一个关于 `tuko` 这个词的节目,稍微有点难,但还是能够实现的。
En ĝi oni uzas littukojn, naztukon...
里面会用到床单、手帕……
— Naztukon, ĉu?
— 手帕,是吗?
Mi opiniis, ke oni devas diri 'poŝtuko'.
我原以为应该说 `poŝtuko`。
— Naztuko, poŝtuko, estas egale.
— `naztuko` 和 `poŝtuko` 都一样。
Ambaŭ vortoj signifas la samon.
这两个词意思相同。
Krome estas rolulo, kiu viŝas sian buŝon per buŝtuko, alia, kiu purigas meblojn per viŝtuko, tria, kiu preparas tablon por manĝo, kaj komence metas sur ĝin tablotukon.
另外,还有一个角色用餐巾擦嘴,另一个角色用抹布擦家具,第三个角色为用餐准备桌子,并且一开始就在桌上铺上一块桌布。
Pri tablotuko, ne estas vera problemo, ĉar ĝi havas sufiĉan grandecon.
至于桌布,倒不是什么真正的问题,因为它的尺寸足够大。
Sed pri la aliaj estas pli malfacile, ĉar miaj pupoj estas etaj.
可其他那些就更难一些,因为我的木偶都很小。
Mi solvis la problemon uzante grandajn tukojn ĉiufoje.
我每次都用大块的布,这样把问题解决了。
Tio montriĝis efika: tio ridigas la publikon.
事实证明这很有效:这会把观众逗笑。
— Ĉu vi ludas antaŭ publiko?
— 你会在观众面前演出吗?
— Jes.
— 会。
Mi provas trovi publikon por la plej belaj pecoj.
我会设法为最精彩的节目找到观众。
Se mi sukcesas kunmeti bonan programon kun belaj kostumoj kaj altkvalitaj lumaj aranĝoj, tio devigas min bone scii la tekston, kaj tiel la lingvo enkapiĝas en mi.
如果我能成功拼出一套有漂亮服装和高质量灯光安排的好节目,那就会逼着我把台词弄得很熟,这样一来,这门语言就进入我脑子里了。
Ankaŭ miaj lango kaj lipoj ekzercas sin.
我的舌头和嘴唇也同时得到了训练。
Sed vi ne imagus, kiom da tempo postulas la preparado de tia programo.
不过你想象不到,准备这样一套节目要花多少时间。
— Ĉu vi faras tion sola?
— 这些都是你一个人做的吗?
— Komence mi estis sola.
— 一开始我是一个人。
Sed nun feliĉe mi sukcesis trovi du kunlaborantojn.
但现在,幸运的是,我已经找到了两位合作者。
Ju pli ni regas nian arton, des pli ni amuziĝas.
我们越是掌握自己的技艺,就越觉得有趣。
Unu el la du belege imitas plej diversajn voĉojn kaj lokajn parolmanierojn.
那两人中的一个,非常出色地模仿各种各样的声音和地方说话方式。
Tio estas ideala por tia laboro.
这对这种工作来说是再理想不过了。
Fakte ni amuziĝas multe pli dum niaj ekzercoj ol la publiko, kiam ni prezentas la programon.
实际上,我们在排练时得到的乐趣,比正式演出给观众看时还要多得多。
— Kiam vi prezentos tian programon?
— 你们什么时候会演这样一套节目?
Ĉu baldaŭ?
快了吗?
— Mi ne povas diri.
— 我说不准。
Ni havas tre belan, ridvekan tekston, kiu taŭgus ideale, se insektoj ne ludus en ĝi gravan rolon.
我们手头有一篇非常漂亮、很能逗人发笑的文本,如果里面的昆虫没有扮演重要角色的话,它本来会非常理想。
Kaj, kredu min, pupteatre prezenti historion de batalo inter homoj kaj insektoj starigas kelkajn ne facile solveblajn problemojn.
而且,相信我,要用木偶戏来表现一场人和昆虫之间的战斗故事,会引出几个并不容易解决的问题。
Des pli, ke la afero disvolviĝas nokte.
更何况,这件事还是在夜里展开的。
Estas bela brila plenluno, jes ja, kaj ankaŭ multaj steloj, sed ne tiuj sufiĉas por vidigi insektojn sur la pupteatro!
是有一轮明亮美丽的满月,没错,也有许多星星,可是光凭那些,还不足以让木偶戏舞台上的昆虫显现出来啊!
— Ĉu vi planas foje veturi al Zagrebo?
— 你有没有打算哪天去萨格勒布?
— Al Zagrebo?
— 去萨格勒布?
Kial?
为什么?
— Ĉar en Zagrebo (Jugoslavio) okazas ĉiusomere internacia pupteatra festivalo, kies lingvo estas esperanto.
— 因为在萨格勒布(南斯拉夫),每年夏天都会举行一个国际木偶戏节,而它使用的语言是世界语。
Pupteatristoj el multaj landoj venas, kaj la publiko estas ege multenombra.
来自许多国家的木偶戏演员都会来,而观众人数也极其众多。
Dekoj da miloj venas rigardi kaj aŭskulti.
会有成千上万、数以万计的人前来看和听。
Vi devus iri tien.
你应该去那里。
Viaj insektoj certigas al vi brilan sukceson!
你的昆虫一定会给你带来辉煌的成功!
— Ludi antaŭ dekmiloj!
— 在成千上万人面前演出!
Ne, ne.
不,不。
Mi ne estas freneza.
我可没疯。
Kaj tamen...
不过……
Eble, foje.
也许,哪一天吧。
Interesa ideo.
真是个有意思的主意。
Mi komunikos ĝin al miaj kunlaborantoj.
我会把这个想法告诉我的合作者们。
NOVAJ VORTOJ
新词
festivalo
节日;节庆;艺术节
Jugoslavio
南斯拉夫
kupono
券;票券
-ont-
将来主动分词词缀
-ot-
将来被动分词词缀
pupo
木偶;玩偶
rolo
角色;作用
telero
盘子
Zagrebo
萨格勒布
NOVAJ KUNMETOJ
新复合词
al-preni
拿起;接受;采用
dik-fingro
拇指
egale ĉu
无论是否;不管是哪一种
inter-ŝanĝi
交换
montro-fingro
食指
mult-nombra
人数众多的;数量很多的
peco (muziko
片段(音乐
teatra
戏剧的
poezia)
诗歌的)
poŝt-marko
邮票
star-igi (problemon)
引起(问题);造成(问题)