38. NE STARU TIE!
38. 不要站在那里!
Vi demandas, kiom mi aĝis, kiam mi unuafoje flugis al Usono?
你问我第一次飞往美国时是多少岁吗?
Apenaŭ 25 jarojn.
才不过二十五岁。
Ne alta aĝo.
年纪并不大。
Junulo sensperta mi estis.
那时我是个毫无经验的年轻人。
Min timigis la propra funkcio.
那份职务本身就把我吓住了。
UN ĵus dungis min kiel tradukiston, kaj UN tiutempe estis tre alte konsiderata organizo.
联合国刚刚雇用我做翻译,而在那个时候,联合国是一个极受尊重的组织。
Mi sentis min timige malgranda rilate al la altaj taskoj, kiujn mi devos plenumi.
一想到自己将要承担的重大任务,我就觉得自己渺小得可怕。
Nek aĝe, nek laborkapable mi sentis min taŭga.
无论在年龄上,还是在工作能力上,我都觉得自己并不合适。
Mi min demandis, ĉu mi saĝe agis akceptante tiun funkcion, des pli, ĉar mi neniam profesie tradukis eĉ unu paĝon antaŭe.
我问自己,接受这份职位是否做得明智,尤其是因为在此之前,我从来没有职业性地翻译过哪怕一页纸。
Fakte, skribe traduki ne estas tre ĝojiga laboro.
其实,笔头翻译并不是一种很令人愉快的工作。
Kiam vi finis transigi tekston el la originala lingvo en la gepatran, jen oni redonas al vi alian originalan tekston, kiun vi traduku.
当你刚把一篇文本从原语言转成母语,立刻就又有人递给你另一篇原文,要你继续翻译。
Kaj tiel plu senfine.
就这样没完没了。
Tre ofte la tekstoj estas neklare redaktitaj (ĉar ilin verkis fremdaj fakuloj en lingvo, kiujn ili ne bone regas), kaj oni komprenas malbone ilian sencon.
这些文本常常写得含糊不清(因为它们是由外国专家用自己并不十分掌握的语言写成的),所以人们很难弄明白它们的意思。
Krome — ĉu vi scias, ke la vorto 'originala' havas du tute malsamajn sencojn? — tiuj originalaj tekstoj plej ofte ne estis originalaj: ili estis en iu devenlingvo (tial oni nomis ilin originaloj), sed ili ĉiam temis pri la samaj aferoj sammaniere, sen ŝerco, sen vigleco, sen vivo: al ili plene mankis originaleco.
另外,你知道“originala”这个词有两个完全不同的意思吗?那些“原文”往往其实并不“有原创性”:它们只是用某种原始语言写成的(所以人们称其为原文),可是它们总是以同样的方式谈论同样的事情,没有玩笑,没有生气,没有生命:它们完全缺乏独创性。
Se aldoni, ke multaj estis fakaj kaj koncernis fakojn, pri kiuj mi tute ne estas fakulo, tiam vi komprenos, ke la laboro ne estis unu el la plej feliĉigaj.
再加上其中很多还是专业文本,涉及的领域我根本不是内行,那你就会明白,这份工作绝不是最让人开心的那一种。
Sed tamen ĉio ĉi estus akceptebla kun ĝojo kaj gajeco, se la laborkondiĉoj estus taŭgaj.
不过,即便如此,如果工作条件合适,这一切本来也还是可以带着愉快和高兴去接受的。
Sed la laborĉambroj estis bruaj kaj neplaĉaj.
可是工作房间又吵又不舒服。
Ni ofte devis labori nokte.
我们还常常不得不在夜里工作。
Kaj la homa medio ne favoris la kreiĝon de plezuro.
而周围的人际环境也不利于产生任何愉快感。
La etoso estis tre streĉa, ne tre homa — ni sentis nin objektoj, maŝinoj - plene manka je reciproka ĝentileco.
气氛非常紧张,毫无人情味。我们觉得自己像物件、像机器,那里完全缺少彼此之间的礼貌。
Akraj malpacoj ofte estiĝis.
尖锐的冲突经常发生。
La reciprokajn rilatojn markis malestimo.
相互关系都打上了轻蔑的印记。
Tiel estis almenaŭ ĉe la francaj tradukistoj, ankaŭ ĉe la rusaj.
至少在法语译员那里是这样,在俄语译员那里也是如此。
Ĉe la anglaj kaj hispanaj la etoso estis multe pli bona.
而在英语译员和西班牙语译员那里,气氛则好得多。
Sed ne pri mia traduka laboro mi volas rakonti.
不过,我并不是想讲我的翻译工作。
Ankaŭ tio ne estus tre originala, kaj vi meritas legi ion pli interesan.
那样讲也不会多有新意,而你值得读一点更有意思的东西。
Mi rakontu pri mia unua mateno en Novjorko.
我还是来讲讲我在纽约的第一个早晨吧。
Mi sidis en hotelo, ĉe tablo apudfenestra, kaj, dum mi manĝis miajn ovojn kaj panon kaj grasaĵojn trinkante kafon, kiun mi trovis aĉa, mi rigardis eksteren.
我坐在旅馆里一张靠窗的桌旁,一边吃鸡蛋、面包和油腻的食物,一边喝着我觉得难喝的咖啡,同时朝外看去。
Ne estis gajige.
那一点也不令人愉快。
Antaŭ ol alveni ĉi tien, mi havis mensan bildon pri Usono, kaj nur nun mi konstatis, ke ĝi neniel rilatas al realo.
在来到这里之前,我心里对美国有一幅想象图景,而直到现在我才意识到,它和现实毫无关系。
(Longe poste, mi komprenis, ke tiuj ideoj pri Usono venis de la filmoj, kiujn mi vidis, kaj tiuj filmoj fakte plej ofte montris Kalifornion, kiu ege diferencas de la orienta marbordo, sur kiu mi nun troviĝis).
很久以后,我才明白,我对美国的那些印象来自我看过的电影,而那些电影其实大多展现的是加利福尼亚;那地方和我此刻所处的东海岸截然不同。
Por mi — pro la filmoj — Usono estis lando moderna, pura, vigla, kun modernaj altegaj konstruaĵoj kaj kun tre belaj domoj.
对我来说,由于电影的影响,美国本来是一个现代、干净、充满活力的国家,到处有现代化的高楼大厦和非常漂亮的房子。
Novjorko plenis je altaj domegoj, jes ja, sed ili estis nek modernaj, nek belaj.
纽约确实到处都是高大的楼房,可它们既不现代,也不美观。
Ŝajnis, ke la urbo estis konstruita sen ia ajn konsidero pri beleco.
这座城市似乎建造时根本没有考虑过美感。
La stratoj estis planitaj orde, laŭ ordo tiel senkompate kvadrata, ke ĝi povus frenezigi iun ajn kun iom poezia animo.
街道倒是规划得很整齐,可那种整齐又冷酷地呈四方格状,足以把任何稍有一点诗意灵魂的人逼疯。
Sed la domoj mem ŝajnis konstruitaj senorde.
可房屋本身看起来却是杂乱无章地建起来的。
Dikaj kaj maldikaj konstruaĵoj, altaj kaj malaltaj, strangaformaj muroj el forpuŝe malhelruĝa brikaro.
有粗胖的建筑,也有瘦长的建筑,有高的,也有低的,还有用令人反感的暗红砖块砌成的奇形怪状的墙面。
Kvazaŭ ne tre lerta infaneto estus lude metinta ŝtonon sur ŝtonon, brikon sur brikon, blokon sur blokon, sen iam ajn pensi pri la formo, kiu el tia farmaniero rezultos.
仿佛是一个并不怎么灵巧的小孩子在玩耍时把石头一块块往上垒,把砖一块块往上放,把方块一个个往上叠,而从来没有想过,这样做最终会形成什么样的形状。
Krome, multaj domoj aperis nekredeble 19a-jarcentaj.
而且,许多房子显得令人难以置信地像十九世纪的产物。
Eĉ la literoj sur la magazenaj montrofenestroj aŭ sur la netravideblaj vitroj, kiujn havis multaj oficejaj pordoj, estis tute ne modernaj, kompare kun Okcidenta Eŭropo.
甚至连商店橱窗上的字样,或者许多办公室门上那些不透明玻璃上的字样,和西欧相比,也完全谈不上现代。
Kaj la strata malpureco superis ĉian kapablon de mia tamen sufiĉe kapabla imago.
而街道的肮脏程度甚至超出了我那本来也算相当有想象力的想象能力。
Blovis glacia norda vento, vere vintra, kvankam ne estis vintro, kaj ĝi puŝis malpuraĵojn kaj gazetfoliojn, kiuj jen flugis rapide de unu stratflanko al alia, jen turniĝis surloke, formante plej malbelan vidaĵon.
刺骨的北风在吹,简直像冬天的风,尽管那时还不是冬天;它把污物和报纸页吹得一会儿从街这一边飞快卷到另一边,一会儿又在原地打转,形成极其难看的景象。
Aŭ ĉu nur mia mensostato faris, ke ĉion mi vidis malbela?
还是说,只是因为我的心境,才使我看什么都觉得丑?
Eble mi devas precizigi, ke en tiu lando, kiu en mia antaŭa imago estis la lando de suno kaj pureco, mia mateno komenciĝis per renkonto kun dikaj, forpuŝaj insektoj, kiuj pace promenis sur la planko de mia nekredeble malvasta kaj malmoderna hotelĉambro.
也许我还得说明一下:在这个先前在我想象中属于阳光与洁净之国的国家里,我的早晨竟是从遇见几只肥大、令人作呕的昆虫开始的,它们正悠闲地在我那间狭窄得难以置信、而且又十分过时的旅馆房间地板上散步。
Fininte miajn ovojn (bonajn) kaj mian kafon (forkurigan), mi ekiris al la strato.
吃完我的鸡蛋(还不错)和我的咖啡(叫人想逃跑)之后,我便走上街去。
Mi provis informiĝi pri la vojo, sed la homoj tro rapidis por aŭskulti min.
我试着打听路怎么走,可人们都太匆忙了,根本没空听我说。
Anstataŭ respondi al mi, ili puŝis min por preterpasi.
他们不回答我,反而把我推开,好从我身边挤过去。
Ŝajnis, ke ĉiu malfruas por sia laboro, kaj ne havas tempon okupiĝi pri tiu perdita fremdulo, kiu devus kapabli trovi sian vojon mem.
看起来每个人上班都要迟到了,谁也没有时间去管这个迷路的外国人;照理说,这个外国人本该自己找到路才对。
(Kiam 25 jarojn poste mi vizitos Kalifornion, mi faros precize malan sperton: tie la homoj ĉiam ege plej afablis kaj amike helpis min).
二十五年后,当我访问加利福尼亚时,我会有一段恰恰相反的经历:那里的人总是非常亲切,友好地帮助我。
La homoj puŝis min, interpuŝiĝis, ne pardonpetis, aspektis atakeme.
人们推搡我,彼此碰撞,也不道歉,而且显得咄咄逼人。
En kian medion mi enmiksis min, mi pensis.
我心想,我究竟是把自己搅进了一个什么样的环境里啊。
Mi paŝis sencele, sensence, perdita en la fluo de rapidega homamaso, kiu kvazaŭkuris preter... malrapidegaj veturiloj.
我毫无目的、也毫无意义地走着,迷失在一股快得惊人的人流之中;那人流仿佛是在从……慢得惊人的车辆旁边跑过去。
Estis nekredeble multe da aŭtoj kaj aŭtobusoj, tiel multaj ili estis en stratoj kaj strategoj, kiuj interkruciĝis, ke ili baris la vojon al si reciproke, kaj ne, aŭ apenaŭ, povis progresi pluen.
街上和大街小巷里到处都是汽车和公共汽车,多得难以置信,它们在彼此交叉的道路上互相堵住去路,因此几乎无法继续前进,甚至根本不能前进。
Mi mire konstatis, ke en Novjorko oni iras pli rapide piede ol aŭte.
我惊讶地发现,在纽约,走路竟比坐车还快。
Marŝante kiel mi diris, provante sensukcese orientiĝi en tiu freneza urbego plena je malĝentilaj puŝemuloj, mi de tempo al tempo pasis preter strangaj specoj de restoracioj, kie sidis unu apud la alia, vice, sed ne komunikante unu kun la alia, homoj, kiuj pli malpli bovece movis la buŝon manĝante tranĉojn de pano, certe iom buterita, meze de kiuj troviĝis ĉu viando, ĉu legomoj, ĉu mine-scias-kio.
就像我说的那样走着,徒劳地试图在这座挤满粗鲁推搡者的疯狂大都市里辨明方向,我时不时会经过一些奇怪类型的餐馆;那里的人一个挨一个并排坐着,却彼此不交谈,只是或多或少像牛一样地动着嘴,吃着几片面包,中间夹着的也许是肉,也许是蔬菜,也许是天知道什么,而且面包显然还抹了点黄油。
Min impresis, ke ĉiu rigardis rekte antaŭ sin per okuloj, kiuj ŝajnis vidi nenion, krom, eble, malĝojaj bovaj pensoj.
让我印象深刻的是,每个人都直直地望着自己前方,眼睛仿佛什么也看不见,也许只看得见一些忧郁的牛一般的念头。
Neniu komuneco, neniu amikeco, neniu homrilato tie ŝajnis ekzisti.
在那里,似乎不存在任何共同感、任何友谊、任何人与人之间的联系。
Ĉiu sidis sur sia seĝo, tute proksime al alia, kaj ĉiu rigardis al iu nulo, nevidebla, nekomprenebla por mi eta eŭropano, kaj ĉiu ŝajnis malesperige sola.
每个人都坐在自己的椅子上,和别人离得很近,可每个人都望着某个“零点”,那东西对渺小的欧洲人我来说既看不见,也无法理解,而每个人都显得孤独得令人绝望。
(Tio okazis en 1956.
那是在 1956 年发生的。
Nun simila etoso — apartula, senrilatula — kreiĝis en multaj eŭropaj lokoj.
如今,类似的气氛,一种彼此分离、互不关联的气氛,也已经在许多欧洲地方形成了。
Kiel ofte Ameriko nur antaŭis.)
美国往往不过是先走了一步而已。)
Finfine mi tamen trovis afablan usonanon ĵus alvenintan el ie sude.
不过最后,我还是遇到了一位友善的美国人,他刚从南方某个地方来到这里。
Li iom konis Novjorkon kaj klarigis al mi, kiun aŭtobuson mi uzu, kaj kie troviĝas la koncerna aŭtobushaltejo.
他对纽约多少有点熟悉,便向我说明我该坐哪一路公共汽车,以及相应的公交车站在哪里。
Mi sentis grandan senpeziĝon.
我顿时感到一种巨大的如释重负。
Finfine montriĝis, ke mi ne devos pasigi la tutan vivon en ĉi tiu frenezulejo, serĉante elirejon, kiu porĉiame malaperis.
看来我终究不必在这座疯人院里耗上一辈子,去寻找那个仿佛永远消失了的出口。
Ve!
唉!
La senpeziĝo ne daŭris longe.
这种轻松感并没有持续多久。
La aŭtobushaltejo estis tute proksima, jes ja, kaj mi facile trovis ĝin.
公交车站确实就在很近的地方,我也很容易找到了它。
Mi pretiĝis stari tie atende, kiam miaj okuloj trafis la nekredeblan surskribon.
我正准备站在那里等车,眼睛却撞上了一句令人难以置信的告示。
Per belaj klaraj literoj ja okulumis al mi la terura diraĵo: No standing.
那句可怕的话用漂亮清楚的字母直朝我眨眼:No standing。
Mia sango glaciiĝis en mia tuta korpo.
我全身的血液都冻住了。
Mi ĵus estis dungita de UN kiel profesia tradukisto.
我才刚被联合国聘为职业翻译。
Mi, supozeble, sciis la anglan, verŝajne eĉ la usonan.
按理说,我是懂英语的,甚至也许连美式英语都懂。
Kaj laŭ mia lingvoscio, No standing ne estis dubsenca esprimo.
而按照我的语言知识,No standing 并不是一个有歧义的说法。
La senco estis plej klara.
它的意思再清楚不过了。
No standing signifas nur: "Ne staru", aŭ, se vi preferas, "Estas malpermesite stari" aŭ "Neniu staro allasita" (vi vidas, kiel bele ni tradukistoj kapablas ŝanĝi la vortigojn por esprimi saman ideon).
No standing 的意思只能是:“不要站立”,或者,如果你喜欢的话,“禁止站立”,又或者“任何站立都不允许”(你看,我们这些翻译多会换说法来表达同一个意思)。
Diable!, mi pensis.
真见鬼!我想。
Se mi ne rajtas stari por atendi aŭtobuson, kion mi faru?
如果我连站着等公共汽车都不可以,那我该怎么办?
Sidi surtrotuare ne estis tre plaĉe, tiel malpura ĉio estis.
坐在人行道上可一点也不舒服,因为一切都那么脏。
Ne pli invita montriĝis la same malpuraj ŝtupoj de la apuda domo (multaj novjorkaj domoj havas kelkajn ŝtupojn ekstere, kondukantajn al la pordo).
旁边那栋房子同样肮脏的台阶也并不更有吸引力(纽约的许多房子外面都有几级通向门口的台阶)。
Kuŝi estus ankoraŭ pli strange kaj pli malagrablus.
躺下来就更加古怪,也更加不舒服了。
Kion fari?
怎么办?
Mi ne komprenis.
我不明白。
Neniu sidis aŭ kuŝis aŭ pendis tie apude, atendante aŭtobuson.
附近没有人坐着、躺着,或者吊在那里等公共汽车。
Mi do povis imiti neniun.
所以我谁也没法模仿。
Ĉu aŭtobusojn en Novjorko oni ne atendas?
难道在纽约,人们不是这样等公共汽车的吗?
Mi sentis, ke mi pli kaj pli freneziĝas.
我觉得自己越来越要发疯了。
Mi decidis ronde paŝi en la ĉirkaŭaĵo, trovante tre maltaŭgaj la kondiĉojn por kontroli, ĉu la aŭtobuso alvenas, Mi ja ofte turnis la dorson al la senco, laŭ kiu ĝi devis alveni.
我决定在周围绕着走来走去,可这样的条件实在太不适合观察公共汽车是不是来了,因为我常常会把背转向它本该驶来的方向。
(Mi parolis antaŭe pri la du sencoj de la vorto 'originala'; ĉu vi rimarkis, ke ankaŭ 'senco' havas du sencojn?
我前面说过,“originala”这个词有两个意思;你注意到没有,“senco”这个词也有两个意思?
La senco, kiu estas la direkto, laŭ kiu oni ien iras aŭ venas, kaj la senco, kiu signifas signifon).
一个意思是人们往某处去或从某处来的“方向”,另一个意思则是“意义”。)
Nur pli malfrue en la tago, kiam mi finfine atingis la ĉefsidejon de UN kaj komencis konatiĝi kun homoj helpemaj al fremduloj, nur tiam oni diris al mi, ke en la usona lingvouzo No standing signifas, ke aŭtoj ne rajtas halti tiuloke, alivorte, ke aliaj veturiloj devas lasi la lokon libera por la aŭtobusoj.
直到那天稍晚一些,我终于到了联合国总部,开始认识一些乐于帮助外国人的人时,别人才告诉我,在美国的语言用法里,No standing 的意思是汽车不准停在那个地方;换句话说,其他车辆必须把那个位置空出来给公共汽车用。
Sed la novjorkan menson mi neniam komprenos.
可是,纽约人的思维方式,我是永远也不会明白的。
Se tiu diro direktiĝas al aŭtoj, kaj nur al ili, kial tion ne diri klare, kial, anstataŭ simple skribi "Aŭtoj ne haltu", oni diras "Ne staru" ĝuste ĉe loko, kie normalulo emos atende stari?
如果这句话针对的是汽车,而且只针对汽车,那为什么不把这件事清清楚楚地说出来?为什么不干脆写“汽车不得停留”,却偏偏在一个正常人会想站着等候的地方写上“不要站着”?
Ĝuste ĉe aŭtobus-haltejo!
而且偏偏就在公共汽车站!
Mi vizitis multajn landojn en mia vivo, plurajn kun lingvoj, kiujn mi tute ne komprenis aŭ eĉ ne povis legi.
我这一生访问过许多国家,其中好几个国家的语言我完全不懂,甚至连读都不会读。
Sed neniam mi sentis min tiel perdita kiel en tiu malbenita anglalingva urbego, kien mi iris por labori... tradukiste!
可是,我从来没有像在那座该死的英语大都市里那样感到如此迷失;而我去那里,居然还是为了工作……做翻译!
NOVAJ VORTOJ
新词
bloko
块;方块
briko
砖;砖块
Kalifornio
加利福尼亚
Novjorko
纽约
reciproke
彼此;相互地
trotuaro
人行道
NOVAJ KUNMETOJ
新复合词
al-lasi
允许;准许
la angla
英语
de tempo al tempo
不时;时而
for-puŝa
令人反感的;使人退避的
frenez-ul-ejo
疯人院
inter-kruc-iĝi
相互交叉
okul-umi
眨眼示意;递眼色
orient-iĝi
辨明方向;定向
sen-pez-iĝo
失重;如释重负之感
sid-ejo
座位