33. ĈU PRUNTO AŬ DONACO?
33. 是借还是送?
La gongo sonis.
铜锣响了。
Juĝisto Liang surmetis la oficialan robon kaj direktis siajn paŝojn al la juĝejo: nova kazo prezentiĝis.
梁法官穿上官袍,迈步走向公堂:有一件新案子呈上来了。
"Pri kio temas?" li demandis la plendanton post la unuaj formalaĵoj.
“这是什么案子?”在完成最初的正式程序之后,他问原告。
"Altestiminda sinjoro juĝisto," tiu ekparolis, "ĉi-homo — tio estis la formala maniero diri "mi" al ĉina oficialulo en la tempo, kiam disvolviĝis la afero ĉi tie raportata, tio estas dum Gao Tzong, el la Tang-imperifamilio, estis imperiestro — ĉi-homo, kiu nomiĝas Jen Guosjang, siatempe pruntedonis belegan altvaloran pentraĵon al s-ro Gao Ŝoŭfang, laŭ peto de ĉi-lasta, kiu deziris pendi ĝin sur muro de salono, en kiun li invitis multajn gastojn por grandega festa akcepto.
“尊贵的法官大人,”那人开口说道,“此人——这在此处所叙之事发生的那个时代,也就是唐朝皇族高宗为皇帝时,是对中国官员说‘我’的一种正式说法——此人名叫任国祥,曾应高寿方先生之请,把一幅极其珍贵而又美丽的画借给了他,因为后者想把它挂在客厅墙上,用来招待许多宾客,举行一场盛大的宴会。
Nun, tiu malkonsentas redoni la pentraĵon al mi."
如今,他却不同意把那幅画还给我。”
Juĝisto Liang turnis sin al Gao.
梁法官转向高某。
"Kion vi diras?"
“你怎么说?”
"Altestiminda sinjoro juĝisto! Kontraŭe al s-ro Jen Guos-jang, kiu ĵus parolis, ĉi-homo estas rektakora.
“尊贵的法官大人!与刚才发言的任国祥先生不同,此人为人坦率正直。
Io donita restas donita.
送出去的东西,就是送出去了。
Mi ne rehavigos la pentraĵon al s-ro Jen, ĉar ĝi estas donaco.
我不会把那幅画归还给任先生,因为那是赠品。
Li donacis ĝin al mi."
他把它送给了我。”
Juĝisto Liang invitis Jen esprimi sin pri tio.
梁法官示意任某就此发言。
"Ne estas vere, altestiminda sinjoro juĝisto.
“这不是真的,尊贵的法官大人。
Gao petis ĝin por la tempo, dum kiu li gastigos la gravajn personojn, kiujn li invitis.
高某只是请求在他招待那些重要客人期间借用它。
Mankis ja al li io, kio taŭge plibeligus lian salonon.
因为他的客厅里正缺一件足以恰当地增添光彩的东西。
Neniam mi diris, ke mi donacas tian altvaloraĵon al li.
我从来没有说过要把这样珍贵的东西送给他。
Io prunteprenita estas akceptita nur prunte."
借来的东西,就只是借来而已。”
"Ĉu iu ĉeestis, kiam vi pritraktis la aferon inter vi?" la juĝisto demandis.
“你们两人谈这件事的时候,有旁人在场吗?”法官问道。
Du voĉoj neis samtempe.
两个人同时否认了。
"Kial s-ro Jen donus al vi tian multvaloran rulaĵon?" sonis la juĝista voĉo, direktita al Gao.
“任先生为什么要把这样一幅价值连城的卷轴送给你?”法官把这个问题抛向高某。
(Kiel vi scias, tradicia ĉina pentraĵo estas farata sur rulebla, aŭ, pli ĝuste, volvebla papero, kiun oni malvolvas por fiksi ĝin al muro; tial la juĝisto nomis la pentraĵon "rulaĵo").
(你知道,传统中国绘画是画在可以卷起,更准确地说,是可以卷拢的纸上的;人们把它展开后固定在墙上,因此法官把这幅画称作“卷轴”。)
"Ĉar mi faris al li grandan servon kaj li volis danki min," Gao respondis.
“因为我帮过他一个大忙,他想感谢我。”高某回答说。
Juĝisto Liang turnis la kapon al Jen.
梁法官把头转向任某。
"Ĉu vere?"
“真是这样吗?”
"Estas vere, ke li faris al ĉi-homo grandan servon.
“的确,他帮了此人一个大忙。
Ne estas vere, ke ĉi-homo donacis al li la pentraĵon."
但此人把那幅画送给了他,这就不是真的了。”
"Kiel vi dankis lin?"
“那你是怎么感谢他的?”
"Poeme.
“用诗一般的方式。
Li diris al mi, ke li malakceptas, ke mi faru donacon al li.
他对我说,他不愿接受我给他的礼物。
Li diris, ke servon oni ne pagu, aŭ ne plu estas servo.
他说,人不该为帮助付报酬,否则那就不再是帮助了。
Mi do nenion donis, por ne ofendi lin."
所以,为了不冒犯他,我什么也没有送。”
La juĝisto ĉi-foje parolis al ambaŭ:
这一次,法官对两人一起说道:
"Eble estis miskompreno.
“也许是个误会。
Eble vi, s-ro Gao, komprenis, ke vi ricevas donacon, dum fakte s-ro Jen akceptis nur portempe seniĝi je la rulaĵo.
也许你,高先生,以为自己得到的是一件礼物,可事实上任先生只是同意暂时把这幅卷轴拿出来给你。
Ĉu vi, s-ro Jen, akceptus lasi al s-ro Gao la pentraĵon?"
任先生,你愿意把这幅画留给高先生吗?”
"Plej estiminda sinjoro juĝisto, mi scias, ke vi estas justa kaj mezuras ĉiun egale per egala mezuro, sed kiel mi povus?
“极受尊敬的法官大人,我知道您公正无私,对人人都用同一把尺来衡量,可我怎么能这样做呢?
Ĝi apartenas de longe al mia familio.
它早就属于我的家族了。
Ĝi estas originala pentraĵo kun multmona valoro.
它是一幅原作,价值极高。
Mi neniam intencis donaci ĝin kaj ne donacis ĝin.
我从来没有打算把它送出去,也没有送出去。
Se mi farus donacon al s-ro Gao danke pri la servo, per kiu li ĝojigis min, mi donacus ion alian.
如果我要为了感谢高先生给我带来的那项帮助而送他一件礼物,我会送别的东西。
Mi trovus ion belan, kies valoro rilatus al la servo, sed ne donus ĉi tiun pentraĵon, kiu estas ege ŝatata familia memoraĵo, kun historia graveco, sen simila signifo por s-ro Gao."
我会找一件漂亮的东西,其价值与那项帮助相称,但我绝不会送出这幅画,因为它是一件我家极为珍爱的纪念物,具有历史意义,而对高先生来说却没有同样的意义。”
"Kaj ĉu vi, s-ro Gao, pretus redoni al s-ro Jen tiun pentraĵon?
“那么你,高先生,愿意把那幅画还给任先生吗?
Se ĝi estas donaco, ĝi apartenas al vi, kaj vi povas fari el ĝi, kion vi volas.
如果它真是礼物,那它就属于你,你可以对它做任何你想做的事。
Ĉu ne pravigus tiun donon la fakto revenigi pacon inter du alte estimataj samurbanoj, kiaj vi ambaŭ estas?"
难道让两位同城而又都很受尊敬的人重新恢复和睦,不足以成为你把它送回去的理由吗?”
"Plej estiminda sinjoro juĝisto, tio estus lasi malbonfaron senpuna, kaj tio estus danĝera ekzemplo.
“极受尊敬的法官大人,那样做等于纵容恶行不受惩罚,而那会成为一个危险的先例。
Kio estis donita, tio estis donita.
送出的东西就是送出的东西。
Oni ne reprenu ĝin.
不该再拿回去。
La pentraĵo estas mia kaj mi ne donacos ĝin al s-ro Jen."
那幅画现在是我的,我不会把它送还给任先生。”
La juĝisto restis momente silenta.
法官一时沉默不语。
"Bone," li poste ekdiris.
“好吧。”过了一会儿他开口说道。
"Restu ĉi tie kaj silentu, dum mi iras enprofundiĝi en Dao.
“你们就留在这里,安静些,我要去沉入‘道’中了。
Mi revenos post nelonge."
过不久我就回来。”
(Dao estas la principo, kiu regas la mondon laŭ la malnova ĉina pensado).
(“道”是中国古代思想中统御世界的原则。)
Juĝisto Liang eniris sian ĉambron, bruligis iom da bonodoraĵo antaŭ bildo de dia estaĵo, klinis sin, malplenigis sian menson je ĉia penso aŭ movo, kaj tiel restis silenta dum kelkaj minutoj.
梁法官走进自己的房间,在一幅神灵画像前点了一点香,俯身行礼,把自己的心神清空,不让任何念头与波动留存,就这样静静待了几分钟。
Relevinte la kapon, li prenis paperfolion kaj rapide skribis kelkajn vortojn sur ĝin, post kio li venigis sian ĉefan kunlaboranton, Kong.
抬起头后,他拿起一张纸,飞快地在上面写了几句话,然后叫来了自己的首席助手 Kong。
Kong siatempe estis ŝtelisto, sed juĝisto Liang foje revenigis lin al rekteco.
Kong 当年曾是个盗贼,但梁法官曾使他重新走回正道。
Ege dankema al la juĝisto, kiu, kaptinte lin, lin ne punis, li metis je ties servo siajn multajn kapablojn, inter kiuj rimarkindis lia korpa forto kaj scipovo batali.
他对法官感激至极,因为法官抓住他之后并没有惩罚他;于是他把自己种种本领都奉献给法官使用,其中尤为突出的,是他的体力和搏斗本事。
La juĝisto ne bezonis klarigi la kazon, ĉar Kong ĉion jam aŭdis.
法官无需向他解释案情,因为 Kong 早已听见了一切。
Li diris nur:
他只说道:
"Prenu ĉi tiun rajtigilon, iru al la domo de Gao kaj forprenu la rulaĵon.
“拿着这张授权文书,去高某家里,把那幅卷轴取来。
Sur la papero mi notis, ke se la servisto, kiu donos la pentraĵon al vi, ion diros pri ĉi tio al iu ajn, fortranĉo de kapo lin atendos.
我在纸上写明了:如果把画交给你的那个仆人把这件事对任何人说出去,等着他的就是砍头。
Rediru tion al li.
你再当面对他说一遍。
Li rekonos la markon de la juĝejo kaj faros ĉion, kion vi ordonos.
他认得衙门的印记,会照你说的做一切。
Kiam lia mastro revenos, li diru, ke li ne scias, kio okazis, ke eble spirito venis kaj forprenis la pentraĵon."
等他的主人回来时,他就说自己不知道发生了什么,也许是有鬼神来了,把画拿走了。”
Liang revenis en la juĝejon.
梁法官回到了公堂。
Por lasi al sia kunlaboranto la tempon iri preni la volvaĵon, li faris longan paroladon al la du kontraŭuloj.
为了给自己的助手腾出时间去取那幅卷轴,他对这两个对立的人发表了一通长篇讲话。
Finfine, li ellasis ilin, dirante, ke ili ne forlasu la urbon, sed atendu lian juĝon, kiu venos post kelkaj tagoj.
最后,他让他们先回去,并说他们不要离开城里,而要等候他的判决,几天后就会有结果。
Al Gao li diris:
他对高某说道:
"Iru preni la pentraĵon kaj alportu ĝin ĉi tien.
“去把画取来,送到这里。
Ĝis la afero estos decidita, la pentraĵo restos en la juĝejo."
在这件事裁决下来之前,那幅画要留在公堂里。”
Kiam ili estis for, li venigis sian amikon Tzu, kiu estis pentristo kaj fakulo pri arto.
等他们离开后,他把自己的朋友 Tzu 叫来;那人是一位画家,也是艺术方面的行家。
"Ĉu vi konas la pentraĵon, kiu antaŭe pendis ĉe s-ro Jen?" li demandis.
“你认识原先挂在任先生那里的那幅画吗?”他问道。
"Li havas plurajn."
“他有好几幅呢。”
"Temas pri malnova originalo, altvalora, kiun li ricevis de la avoj de siaj avoj."
“我说的是那幅古老的原作,非常珍贵,是他从祖祖辈辈那里传下来的。”
"Jes.
“认识。
Pri tiu mi scias.
那一幅我知道。
Mirinda artaĵo.
真是件绝妙的艺术品。
Li foje lasis ĝin ĉe mi por iometa rebonigo de parteto, kie la papero komencis fuŝiĝi."
有一次他曾把它放在我这里,让我稍微修补一下纸张开始坏掉的那个部分。”
"Estas do vere, ke ĝi valoras multon, ĉu ne?"
“这么说,它确实价值极高,对吧?”
"Multegon."
“高得很。”
"Ĉu estas verŝajne, ke Jen donacus ĝin?"
“那任某把它送人的可能性大吗?”
"Se temus pri iu ajn alia, mi dirus: estus neeble.
“要换成任何别的人,我都会说:不可能。
Sed Jen estas neordinara homo, kelkafoje strange donema.
可任某不是一般人,有时候慷慨得古怪。
Mi ne povus respondi certe al via demando."
所以我没法对您的问题给出肯定答案。”
"Ĉu eblus, ke mi ricevu sufiĉan, sed ne tro bonan, kopion de tiu originalo?"
“那么,我能不能弄到那幅原作的一份足够像、但又不是特别精良的复制品?”
"Jes, senprobleme.
“可以,完全没问题。
Tuj, se vi volas.
如果您要的话,马上就行。
Mi havas hejme tian kopion.
我家里就有这样一份复制品。
Mi faris ĝin mem, kun la permeso de s-ro Jen, kiam li lasis la rulaĵon ĉe mi.
那是任先生把卷轴留在我这里时,在他允许之下,我亲手临摹出来的。
Fakte, mi eĉ havas du kopiojn, ĉar unu el miaj lernantoj kopiis mian kopion por ekzerci sin."
其实,我甚至有两份复制品,因为我的一个学生还照着我的那份又摹了一遍,用来练手。”
Tiumomente Kong revenis kun la pentraĵo.
就在这时,Kong 带着那幅画回来了。
La tri rigardis ĝin.
三个人一起看着它。
Ĝi estis spirhaltige bela.
它美得令人屏息。
La gongo eksonis.
铜锣又响了起来。
"Certe, tio estas Gao," juĝisto Liang pensis, kaj, kiel ofte, li estis prava.
“肯定是高某来了。”梁法官这样想着,而像往常一样,他猜对了。
"Estiminda sinjoro juĝisto," diris la alkurinto, kaj tuj haltis.
“尊敬的法官大人,”那个跑来的人说道,可说到这里便停住了。
Per tuketo li viŝis al si la kapon kaj kolon, malsekajn pro la kuro.
他用一块小手巾擦了擦自己因奔跑而湿透的头和脖子。
Li sentis malkomforton, ĉar li ne kutimis tiel rapidi piede, sed la novaĵo, kiun li volis komuniki al la juĝisto, estis tiel grava, ke li forgesis pri la neceso aspekti konvene.
他觉得很不舒服,因为他并不习惯这样步行急奔;可他想向法官禀报的那条消息实在太重要了,以至于他完全忘了还应当保持体面仪态。
"Estiminda sinjoro juĝisto," li rekomencis.
“尊敬的法官大人,”他重新说道。
"Okazis io terura."
“出大事了。”
Kaj refoje mankis al li la spiro por paroli.
接着他又喘得说不出话来。
"Unue, bonvolu provi malstreĉi vin kaj trankviliĝi, mi petas," sonis la juĝista voĉo, mem ege senstreĉa.
“首先,请你试着放松下来,平静一点。”法官那极其沉稳的声音响了起来。
"Ekzercu vin pri trankvilo.
“练习一下平静。
Videble, vi tion bezonas.
显然,你很需要这个。
Jam antaŭe en la juĝejo vi parolis tro rapide, kaj tio ne estas bona.
你刚才在公堂上说话就已经太快了,这可不好。
Kaj nun vi kuris, kio ne estas tre konvena al viro kun via rango en la socio.
而现在你又跑着赶来,这对于一个像你这样有社会身份的人来说,并不十分得体。
Ekzercu vin al malrapido kaj pripensado.
请训练自己慢下来,学会思考。
Mi konsilas al vi spiri profunde.
我建议你深呼吸。
Jen.
来。
Bone.
好。
Kaj nun bonvolu raporti trankvile kaj malrapide.
现在请你平静而缓慢地汇报吧。
Kio okazis?"
发生了什么?”
"Ĉi-homo petas vian pardonon, se li ne obeis la regulojn de konveneco.
“如果此人没有遵守礼仪规则,还请您原谅。
Sed tio, kio okazis, estas tiel neatendita!
可发生的事情实在太出乎意料了!
La pentraĵo malaperis, alte konsiderinda sinjoro juĝisto.
那幅画不见了,极受尊敬的法官大人。
Mia servisto diras, ke neniu envenis la domon.
我的仆人说,没有人进过屋子。
Sed kiel tio eblus?
可这怎么可能呢?
Plej verŝajne li ŝtelis ĝin.
十有八九是他偷了它。
Sed antaŭ ol lin puni, mi rapidis ĉi tien por komuniki al vi la informon."
不过,在惩罚他之前,我赶紧跑来这里,把这件事告诉您。”
"Ne punu vian serviston," juĝisto Liang diris.
“不要惩罚你的仆人。”梁法官说道。
"Ĉi tiu afero estas stranga, kaj ni ne scias, kiuj transmondaj aŭ supermondaj fortoj okupiĝas pri ĝi.
“这件事很奇怪,我们并不知道其中是否有某种超尘世或超凡世的力量介入。
Se malbona ago kreis aĉan etoson ĉirkaŭ tiu pentraĵo, ni devos tre atenti ne aldoni maljustaĵon al jama maljustaĵo.
如果一桩恶行已经在那幅画周围制造出一种污秽氛围,那我们就必须极其小心,不要在已有的不公之上再添加新的不公。
Vi bezonas malstreĉi vin.
你需要放松。
Iru vin bani, se vi bonvolos sekvi mian patran konsilon.
如果你愿意听从我这个像父亲般的建议,就去洗个澡吧。
Tio remetos ordon kaj pacon en via tro streĉita menso.
那会让你过度紧张的心智重新恢复秩序与安宁。
Kaj post la bano ripozu.
洗过之后再好好休息。
Sed ne foriru el la urbo.
但不要离开城里。
Mi venigos vin, kiam mi havos informojn.
等我有了消息,就会派人来叫你。
Cetere, se okazos io nova, ĉu al vi, ĉu al s-ro Jen, mi ne dubas, ke vi tuj venos sonigi la juĝejan gongon.
而且,无论是你这边还是任先生那边,只要又出了什么新的情况,我相信你都会立刻来敲衙门的锣。
Iru nun.
现在去吧。
La kunsido estas finita."
本次审理结束。”
La gongo sonis jen por tio, jen por tio alia: tia estis la vivo de juĝisto en la imperio.
锣声一会儿为这件事而响,一会儿又为那件事而响:这就是帝国里一名法官的生活。
Sed tri tagoj pasis antaŭ ol ĝi sonis refoje pro la pentraĵa kazo.
不过,直到三天后,它才又为了这幅画的案子再次响起。
Juĝisto Liang, certa, ke li nun vidos s-ron Gao, ridetis al si survoje al la impresa salonego, kie li oficis.
梁法官确信这一次来的人会是高先生,因此在走向那座庄严大厅、也就是他办公之处时,他暗自露出了笑意。
Sed kiam li eniris ĝin, lia vizaĝo estis tute serioza.
可当他真正走进去时,脸上却完全是严肃的表情。
Tie efektive, kun estima sinteno, lin atendis Gao.
果然,高某正以一副恭敬的姿态在那里等着他。
"Altestiminda sinjoro juĝisto," tiu diris, "ĉi-homo ricevis bileton pri la pentraĵo kaj venis informi vin."
“极受尊敬的法官大人,”那人说道,“此人收到了一张关于那幅画的纸条,特来向您禀报。”
"Diru!"
“说吧!”
"Sur tiu paperfolio estas skribite, ke la volvaĵo estis ŝtelita kaj ke ĝin havas la reĝo de la ŝtelistoj.
“那张纸上写着,卷轴被偷走了,现在在盗贼之王手里。
Li redonos ĝin kontraŭ mono.
他会拿钱换着还回来。
Se mi proponos sufiĉan sumon, li rehavigos la pentraĵon al mi.
如果我拿出足够的钱,他就会把那幅画还给我。
Se ne, li ĝin ŝiros, kaj ĝi estos perdita por ĉiam."
否则,他就把它撕掉,让它永远消失。”
En plej multaj ĉinaj urboj, tiutempe, ekzistis organizitaj ŝtelistoj, kies ĉefon oni nomis 'reĝo de la ŝtelistoj'.
在那个时代,大多数中国城市里都有组织化的盗贼团伙,而他们的头目就被称作“盗贼之王”。
Ĉi-lasta, laŭŝajne, subskribis la koncernan komunikaĵon.
看起来,那张纸条正是由此人署名的。
"Transdonu al mi tiun bileton, ni devos esplori pri ĝi," la juĝisto ordonis.
“把那张纸条交给我,我们得对此展开调查。”法官命令道。
Gao pasigis la folion, kaj la juĝisto rapide legis ĝin.
高某把纸递了过去,法官很快读完了它。
Li ŝate lasis siajn okulojn laŭkuri la liniojn skribitajn de Kong.
他颇为欣赏地让自己的目光沿着 Kong 写下的那些字行扫过去。
Lia kunlaboranto perfekte imitis la skribmanieron de la loka reĝo de ŝtelistoj.
他的助手把当地那位盗贼之王的笔迹模仿得天衣无缝。
Sed la juĝista vizaĝo restis senesprima.
可法官的脸上依旧毫无表情。
"Kion vi intencas fari?"
“你打算怎么办?”
"Mi ne scias.
“我不知道。
Ĉi-homo volis nur informi vin alte estimindan.
此人只是想来向您禀报而已。
Ĉi-homo baldaŭ decidos, ĉar la reĝo de la ŝtelistoj postulas baldaŭan reagon."
此人很快就会作出决定,因为盗贼之王要求尽快得到回应。”
La raportado de Gao okazis matene.
高某的汇报发生在上午。
Posttagmeze, la gongo refoje sonis.
下午,锣又响了一次。
Venis ĉi-foje Jen.
这次来的是任某。
Li diris, ke li ricevis bileton de la reĝo ŝtelista, kun enhavo simila al tiu de Gao.
他说自己也收到了盗贼之王的一张纸条,内容和高某收到的类似。
Juĝisto Liang same demandis:
梁法官同样问道:
"Kion vi intencas fari?"
“你打算怎么办?”
"Timigas ĉi-homon la afero, ĉar la reĝo de la ŝtelistoj havas sian ejon, laŭ ĉi tiu bileto, trans la dua mallarĝa ponto, sude de la urbo.
“此人对这件事感到害怕,因为根据这张纸条,盗贼之王的老巢在城南第二座窄桥过去的地方。
Kaj tiu aĉfama urboparto, kie la stratetoj malbonodoras, estas plena je sovaĝuloj.
而那片臭名昭著的城区,小巷恶臭熏人,里面满是凶狠粗野之徒。
Tien li petas min iri por porti la monon kaj repreni la rulaĵon.
他要我带着钱去那里,把卷轴赎回来。
Nu, almenaŭ li rekonas min kiel tiun, al kiu la pentraĵo rajte apartenas, kvankam li forŝtelis ĝin el ĉe Gao.
不过,至少他承认我是那幅画的 rightful owner,尽管他是从高某那里把它偷走的。
Jes, mi provos superi mian timon kaj iros tien.
是的,我会试着克服自己的恐惧,去那儿。
Mi proponos al li 120 arĝentajn monerojn."
我会给他一百二十枚银币。”
"Estas multe."
“这可不少。”
"Multe estas, jes.
“是不少。
Sed estas tiel grave, ke la volvaĵo restu en bona stato!
可让卷轴保持完好实在太重要了!
Li diras, ke, se la mono ne sufiĉos, li ŝiros ĝin!
他说,如果钱不够,他就把它撕掉!
Tion mi ne povus elporti."
这一点我是绝对受不了的。”
Nokte alproksimiĝi al la suda malbonfama urboparto ne estis tre plaĉe.
夜里靠近城南那片恶名昭彰的街区,可不是件愉快的事。
Feliĉe la luno brilis, kaj ankaŭ multaj steloj, tiel ke ne estis tute mallume.
幸好月亮在发光,天上也有很多星星,因此并不是一片全黑。
Tamen, sub la mallarĝa ponto, la unua rivero nigris kiel karbo.
然而,在那座窄桥下,第一条河黑得像煤一样。
Kaj io alia same nigris en la profundo de la koro de Jen: timo.
而任某内心深处也有另一样东西同样黑得发沉:恐惧。
Li premis al si la saketon, en kiu la arĝentaj moneroj troviĝis.
他把装着银币的小袋子紧紧压在身上。
Alia rivero renkontiĝos poste, kiun li devos transiri, kaj post tiu dua ponto la irado vere iĝos danĝera.
前面还会遇到另一条河,他必须渡过去,而过了第二座桥之后,路程才会真正变得危险。
Li ne hontis pri sia timo.
他并不为自己的恐惧感到羞耻。
Li ripetis al si, ke kuraĝon oni bezonas en la vivo, ke al kuraĝo oni sin ekzercu, kaj ke kuraĝo finfine estas ne foresto de timo, sed la kapablo iri plu antaŭen, kvankam oni timas.
他一遍遍对自己说:人在生活中需要勇气,勇气是需要训练的,而勇气归根到底并不是没有恐惧,而是即便害怕,也仍然能继续向前走的能力。
Kiam io movis sin per rapida salteto malantaŭ li, glacia sentaĵo laŭfluis lian dorson.
当他身后有什么东西快速一跳时,一股冰冷的感觉顺着他的背流了下去。
Li turnis sin.
他转过身来。
Estis nur kato, kies okuloj lumis per impresa verda lumo.
只是一只猫,它的眼睛闪着惊人的绿色光芒。
Sed tiel turniĝante li rimarkis tri aŭ kvar malhelajn homformojn, kiuj vekis en li zorgon.
可就在他这样转身的时候,他看见了三四个昏暗的人影,这让他心里生出了忧惧。
Ili estis en la mallumo, ne tute proksime, sed ne sufiĉe malproksime, por ke li sentu sin sendanĝera.
他们藏在黑暗里,不算特别近,但也绝不够远,远不到能让他觉得安全。
Li daŭrigis sian vojon, kaŝe rigardante de tempo al tempo.
他继续往前走,不时偷偷回头看一眼。
La homaj formoj plu sekvis lin, ĉiam restante en la plej malluma flanko de la stratetoj.
那些人影一直在跟着他,而且始终待在小巷最黑暗的一侧。
Li elpoŝigis la tranĉilon, kiun li kunprenis, sciante, ke li iras al danĝera loko.
他从口袋里掏出自己带上的刀,因为他知道自己走向的是危险之地。
Li estis preta kuraĝe defendi sin, sed kion li povus fari, se ili formus cirklon ĉirkaŭ li?
他已经准备勇敢地自卫了,可如果那些人把他团团围住,他又能怎么办呢?
Kiam li alvenis apud la dua mallarĝa ponto, tiuj uloj proksimiĝis al li.
当他走到第二座窄桥旁边时,那些家伙朝他逼近了。
Pri iliaj intencoj ne povis esti dubo, sed troviĝi ĉe l' bordo de l' rivero donis ideon al Jen.
他们的意图已经没有任何可疑之处,但就在河岸边的这个位置,让任某突然生出了一个主意。
Li saltis en la akvon, pensante, ke bani sin en la malvarma fluo estos malkomforto, kiun priŝteli homon eble ne tre riĉan tute ne valoros.
他一头跳进水里,心想:为了抢劫一个也许并不算富有的人,而自己还得跳进冰冷的水流里受罪,这种代价也许根本不值得。
Li pensis ĝuste, kaj neniu sekvis lin en la akvon.
他想对了,没有一个人跟着跳进水里。
Li naĝis ĝis la alia flanko, kaj, kaŝe elirante el la rivero, en loko, kiun la luna lumo ne heligis, decidis atendi sur la bordo, ĝis la policaj rondirantoj alvenos.
他游到了对岸,又悄悄从一处月光照不到的地方爬上岸来,决定留在岸边等候,直到巡逻的警察经过。
La ŝtelistoj ja povus ne deziri malsekiĝon, sed ne forlasi pro tio la ideon lin senigi je mono.
那些贼也许不想弄湿自己,可不见得会因此放弃抢他钱的念头。
Al ili sufiĉis atendi, ĝis li elakviĝos kaj revenos supren al la strato.
对他们来说,只要等到他从水里出来、重新回到街上就够了。
Li ege malvarmis, sed havis nenion por viŝi sin seka.
他冷得厉害,可身边却没有任何东西可用来把自己擦干。
Kiam la polica grupeto alvenis, li iris apud ĝin kaj petis ĝin kuniri ĝis la lasta strateto, en kiu troviĝis la korto, kie la reĝo de la ŝtelistoj laŭ la bileto lin atendis.
等到那一小队巡警来到时,他便跟着他们一起走,请他们陪自己走到最后那条巷子里,也就是纸条上写着盗贼之王在那个院子里等他的地方。
"Mi venigis vin," juĝisto Liang seriozvoĉis, "por komuniki al vi la finan decidon de ĉi tiu juĝejo.
“我把你们叫来,”梁法官用严肃的声音说道,“是为了向你们宣布本衙门的最终判决。
"Vi, sinjoro Gao, montris per via agmaniero, ke vi ne alte estimas la pentraĵon, kiu troviĝas centre de ĉi tiu kazo.
“你,高先生,通过你的行事方式,表明你并不真正看重这幅处于本案核心位置的画。
Anstataŭ travivi danĝerojn por iri ĝin repreni, vi sendis serviston, kaj por tiu rulaĵo vi proponis nur 40 arĝentajn monerojn, dum vi perfekte scias, ke ĝi valoras multe pli.
你没有亲自冒险去把它取回,反而派了一个仆人去;而且为了那幅卷轴,你只出价四十枚银币,明明你完全知道它价值远远更高。
Kiam la reĝo de la ŝtelistoj diris, ke tio ne sufiĉas, via servisto respondis, laŭ via ordono, ke vi ne donos pli.
当盗贼之王说这点钱不够时,你的仆人按照你的吩咐回答说,你不会再多给。
La danĝeron, ke la rulaĵo estus ŝirita, vi ne serioze konsideris.
卷轴会被撕毁这一危险,你并没有认真放在心上。
"Male, s-ro Jen iris mem.
“相反,任先生却亲自去了。
Li kuraĝe trapasis la timindajn pasejojn, li eĉ ĵetis sin en akvon, por ke la mono, kiun li portis, ne estu ŝtelita.
他勇敢地穿过可怕的通道,甚至还跳进了水里,为的是不让自己所带的钱被抢走。
Kaj kiam li troviĝis en la korto, kie la reĝo de la ŝtelistoj lin atendis, li donis al tiu altan prezon por la pentraĵo, nome 120 arĝentajn monerojn.
而当他来到盗贼之王等候他的院子里时,他为那幅画付出了高价,也就是一百二十枚银币。
"Neniu povos certiĝi, ĉu temis pri pruntedono aŭ donaco.
“谁也无法确证,这究竟是借出还是赠送。
Sed havo portas kun si respondecon.
但拥有本身伴随着责任。
Kiam kultura valoraĵo, kiu venas de la avoj de niaj avoj, troviĝas en danĝero iĝi rompita, aŭ, ĉikaze, ŝirita, estas la devo de homo ĉion fari por ĝin savi, eĉ je kosto de konsiderinda perdo.
当一件来自祖辈之祖辈的文化珍品处于被损坏、或者在本案中被撕毁的危险之中时,一个人的责任就是尽一切力量去保全它,哪怕要付出相当大的损失。
El la sinteno de unu kaj de la alia montriĝas, ke nur unu meritas havi la originalan pentraĵon, kaj tiu pagis la plenan prezon por ĝi."
从你们两人的态度中已经可以看出,只有其中一个人配得上拥有那幅原作,而那个人也已经为它付足了全价。”
"Sed, alte estiminda sinjoro juĝisto," ekparolis Gao, "la reĝo de la ŝtelistoj fine akceptis mian proponon kaj donis la pentraĵon al mia servisto!
“可是,极受尊敬的法官大人,”高某开口说道,“盗贼之王最后接受了我的出价,并把那幅画交给了我的仆人!
Ĉu vi do volas, ke ĉi-homo redonu ĝin al s-ro Jen?
难道您是要此人把画还给任先生吗?
Mi ne komprenas, kion vi ĵus diris pri li."
我不明白您刚才关于他的那番话是什么意思。”
Juĝisto Liang ridetis.
梁法官笑了笑。
"Ĉar ne estas ebleco scii, kiu pravas, rilate al dono aŭ prunto, vi ricevis kopion, kiu valoras la monon, kiun vi pretis pagi.
“既然没有办法知道,到底谁在‘赠与还是借出’这件事上说得对,那么你所得到的,是一幅与你愿意付出的价钱相当的复制品。
La originalon s-ro Jen ricevis.
而原作则由任先生拿回去了。
Sed ĉar li montris sin inda je tiu havaĵo, ĉi tiu juĝejo redonas la 120 arĝentajn monerojn al li.
不过,因为他已经证明自己配得上那件珍品,本衙门现在把那一百二十枚银币退还给他。
Venu, sinjoro Jen, ĉi tiu mono estas via.
来吧,任先生,这些钱是你的。
Jen.
拿着。
Mi gratulas vin pri la kuraĝo, kiun vi elmontris hieraŭ.
我向你昨天表现出的勇气表示祝贺。
Kaj nun, la traktado de ĉi tiu kazo estas finita."
现在,本案审理完毕。”
La multaj scivolemuloj kiuj ĉeestis, ekstaris kaj komencis eliri el la juĝejo.
在场的许多好奇观众都站起身来,开始往公堂外走去。
Kune kun la publiko eliris ankaŭ Kong.
Kong 也和众人一起走了出去。
Li ridetis.
他面带微笑。
Li tre ŝatis juĝiston Liang.
他非常喜欢梁法官。
Kaj certe li neniam forgesos, kiel bone li sentis sin, ludante la reĝon de la ŝtelistoj.
而且他肯定永远也不会忘记,自己扮演盗贼之王时,感觉是多么畅快。
NOVAJ VORTOJ
新词
arĝento
银;银子
bani
洗澡;沐浴
cirklo
圈;圆圈
donaci
赠送
ekzerci
练习;训练
etoso
氛围
folio
纸页;叶子
formala
正式的
gongo
铜锣
imperio
帝国
karbo
煤;炭
kato
猫
korto
院子
mezuri
衡量;测量
originala
原作的;原始的
pentri
绘画
ponto
桥
prunti
借出;借给
ruli
卷起;滚动
sovaĝa
凶野的;野蛮的
sudo
南方
viŝi
擦拭
NOVAJ KUNMETOJ
新复合词
bileto
纸条;票据
por-tempe
暂时地
pri-trakti
处理;对待
prunte-doni
借出;出借
prunte-preni
借入;借来
sci-povi
有本领;懂得如何
sia-tempe
当年;在那个时候
sur-meti
穿上;放上