32. LA ŜLOSITA ŜRANKO
32. 上了锁的衣柜
Tiel longe, kiel li povis memori pri si, Pol scivolis pri la granda ŝranko en la ĉambro de la patrino.
从他有记忆以来,Pol 就一直对母亲房间里的那个大衣柜感到好奇。
Li sciis, ke en ĝi estas nur vestoj: jupoj, roboj, eble eĉ — kiu scias? — kelkaj malnovaj ĉapeloj, kiajn la avinoj surmetis.
他知道,里面只有衣服:裙子、连衣裙,也许甚至还有,谁知道呢,几顶老太太们戴过的旧帽子。
Tamen, se estas nur vestoj, kial ŝi ĉiufoje ŝlosas ĝin?
可是,如果里面只有衣服,为什么她每次都要把它锁上?
Kaj kial ŝi ĉiufoje prenas la ŝlosilon, kien ajn ŝi iras?
又为什么无论她走到哪里,都每次把钥匙带在身上?
Sed hodiaŭ oni vokis ŝin al io lastminute kaj ŝi ege rapidis iri en la ĉambron por surmeti taŭgan robon por respondi al tiu... tiu kio?
可是今天,临时有人把她叫去做某件事,她急匆匆地走进房间,换上一件合适的裙子,好去应对那件……那件什么事呢?
Pri kio temis?
到底是为了什么?
Kial la ega rapideco?
为什么会这么匆忙?
Ŝi nenion diris.
她什么也没说。
Pol malprecize rimarkis, ke ŝi havas iom strangan esprimon sur la vizaĝo, sed li ne starigis al ŝi demandojn.
Pol 模模糊糊地注意到,她脸上的表情有点奇怪,但他并没有向她提问。
Lin interesis nur, ke ŝi havis la ŝlosilon enmane, kiam ŝi revenis vestita per seriozaspekta robo, kaj ke ŝi ĝin metis sur mebleton, dum ŝi kontrolis kelkajn paperojn, antaŭ ol eliri.
真正引起他兴趣的只是:当她穿着一件看起来很庄重的裙子走回来时,钥匙还拿在手里;而且在出门前检查几张文件的时候,她把钥匙放在了一件小家具上。
Kaj la afero fariĝis precipe interesa, kiam li rimarkis, ke ŝi forgesas repreni ĝin.
而当他注意到她忘了把它重新拿走时,事情就变得尤其有意思了。
"Ĉu vi estos for longe?" la knabo demandis.
“您会离开很久吗?”男孩问道。
"Mi verŝajne revenos nur posttagmeze.
“我大概得下午才会回来。
Vi devos tagmanĝi sola.
你得自己一个人吃午饭。
Vi povus revarmigi la rizon de hieraŭ.
你可以把昨天的米饭热一热。
Metu iom da oleo, kaj kiam ĝi estos varma... nu, vi scias, kiel mi faras kutime rizon revarmigitan.
放一点油,等它热起来的时候……嗯,你知道我平常是怎么热剩饭的。
Vi mem jam faris, ĉu ne?
你自己也做过,不是吗?
Sed ne metu tiom da oleo, kiom lastfoje.
不过别像上次那样放那么多油。
Ne estas bone, se ĝi estas tro grasa.
太油腻了可不好。
Restas ankoraŭ iom da legomoj, kiujn vi povos enmeti.
还有一些剩下的蔬菜,你可以放进去。
Sed pardonu min nun, mi devas vere forkuri."
不过现在原谅我吧,我真的得赶紧走了。”
Ŝi parolis multe pli rapide ol kutime.
她说话的速度比平时快得多。
Ne ofte ŝi tiel faris multajn rekomendojn.
她并不常常这样一口气嘱咐这么多事。
Pol estis sufiĉe memstara kaj ne bezonis, tian parolfluon por scii, kiel varmigi rizon jam kuiritan.
Pol 已经相当独立了,并不需要这样一大串话,来知道该怎么把已经煮好的米饭重新热一热。
Sed ne pri ĉio ĉi li pensis.
可他想的并不是这些。
Ja estos libertago, sen la patrino, sed kun la ŝranko-ŝlosilo.
因为这将会是一个没有母亲在家、却有衣柜钥匙在手的自由日子。
Li decidis atendi dek minutojn post ŝia foriro, por certiĝi, ke ŝi ne revenos.
他决定在她离开后再等十分钟,以确保她不会回来。
Kial dek minutoj ŝajnis al li daŭro sufiĉe certiga, ne demandu min.
为什么十分钟在他看来就足够保险,这个你别问我。
Tiel funkcias la menso de knabo dekkvarjara.
十四岁男孩的脑子就是这么运转的。
Longaj ŝajnis tiuj dek minutoj, kaj kiam li prenis la ŝlosilon kaj direktis sin al la ĉambro, lia koro preskaŭ brue batis.
那十分钟显得特别漫长,而当他拿起钥匙朝房间走去时,他的心几乎响亮地跳着。
Li malŝlosis la ŝrankon.
他把衣柜打开了。
En ĝi, kiel antaŭvidite, pendis ĉefe roboj, jupoj, kaj aliaj vestoj.
里面,正如预料的那样,挂着的主要是连衣裙、裙子和其他衣服。
Kaj videblis ankaŭ kelkaj malnovaj ĉapeloj, vere ridindaj.
此外还看得见几顶旧帽子,真是可笑极了。
Sur la ŝranka planko li rimarkis grandan kvadratan skatolon, malnov-aspektan.
在衣柜底部,他发现了一个很大的方形盒子,看起来很旧。
Li malfermis ĝin.
他把它打开了。
Eta ora kruco, kaj insigno de iu internacia klubo aŭ societo, kuŝis sur serio da kovertoj kaj malnovaj paperoj, flaviĝintaj.
一个小小的金十字架,以及某个国际俱乐部或协会的徽章,放在一叠发黄的旧信封和旧纸张上。
La enhavo de la kovertoj ne estis interesa: fakturoj, malnova monbileto kun bela bildo de reĝo el lando, kiu delonge ne plu estis reĝlando.
信封里的内容并没什么意思:发票、一张旧钞票,上面有一位国王的漂亮画像,而那个国家早已不再是王国了。
Alia bileto de cent francaj frankoj, kiu de eĉ pli longe ne plu estis valida, kaj diversaj aliaj paperoj, pri kiuj li nenion komprenis.
还有另一张一百法郎的钞票,它失效得更久了,以及各种其他他完全看不懂的纸张。
Kial ŝi konservis ĉion ĉi?
她为什么把这些东西全都保存着?
En la lasta koverto troviĝis leteroj videble skribitaj de infano, jen krajone, jen plume, sur stranga malmoderna papero, ĉe kies supro estis presita rozo.
最后一个信封里装着几封显然是孩子写的信,有的用铅笔写,有的用钢笔写,写在一种奇怪的旧式纸张上,纸张顶端印着一朵玫瑰。
Kaj kio sub la kovertoj?
那信封底下又是什么呢?
Tie kuŝis folioj, ĉiu kun la sama bela maldika skribo.
那里放着一些纸页,每一页上都有同样那种漂亮而纤细的字迹。
Leteroj plejparte, sed ankaŭ aliaj tekstoj: notoj pri tio aŭ tio ĉi, vortoj de kantoj, kantoj kun muziknotoj, poemoj, kiel tiu ĉi:
大部分是信件,但也有其他文本:有关这个或那个的笔记、歌词、带乐谱的歌曲、诗,像这一首:
Kiam mi revenis
当我归来时
al vilaĝo mia
回到我的村庄
ne plu estis poploj
已经不再有白杨树
sur la riverbordo
在河岸边
kie ili staris.
在它们曾站立的地方。
Kiam mi revenis
当我归来时
la ŝtonkruco flava
那黄色的石十字架
ĉe la voja rando
在路边
estis renversita
已被掀倒
kaj la pecoj kuŝis.
碎块散落在地。
Mi ne plu retrovis
我再也找不回
kiam mi revenis
当我归来时
la knabinon brunan
那个棕发女孩
kiu ludis kun mi:
那个曾和我一起玩耍的女孩:
ŝin la morto prenis.
她被死亡带走了。
Kaj la rozĝardeno
而那玫瑰园
estas nun senflora
如今已无花可开
sur ĝi kreskas sole
上面只长着
la sovaĝaj herboj.
野草。
La subskribo estis "Lucien Thevenin", kaj poste venis la vortoj: "El La vana kanto".
署名是“Lucien Thevenin”,后面还有一句:“摘自《徒然之歌》”。
Poemo kopiita el libro, ŝajnis.
看起来像是一首从书里抄下来的诗。
Kial?
为什么呢?
La skribo estis tiu de lia patro, kiel li komprenis rigardante la subskribon de leteroj.
那字迹是他父亲的,这一点他看了信上的签名就明白了。
La patro!
父亲!
Jen unuafoje en la vivo Pol vidis, kia aspektis la skribo de lia patro, tiu homo, kiu estis por li nur fota aŭ rakonta estaĵo.
这是 Pol 有生以来第一次看见父亲的笔迹究竟是什么样子;那个男人对他而言,直到现在不过只是照片里或故事里的人物。
Li ja mortis, kiam Pol estis tiel juna, ke restis pri li neniu memoro, eĉ nebula.
他确实是在 Pol 还小得对他连一丝朦胧记忆都留不下的时候就去世了。
Cetere, liaj fotoj estis malmultaj, kaj lia patrino preskaŭ neniam rakontis pri li.
再说,他的照片也很少,而他的母亲几乎从不提起他。
Nun li legis liajn leterojn.
现在他正在读他的信。
Ili estis jen amplenaj, jen ege praktikaj, ofte kun desegnaĵoj, poezio, kantoj.
那些信有时充满爱意,有时又极其实际,常常还夹有图画、诗歌和歌曲。
Longa korespondado de viro al virino, kiujn la laboro ofte apartigis.
这是一段男人写给女人的长久通信,而工作常常把他们分开。
Kiel li amis ŝin!
他是多么爱她啊!
Kiel bele li esprimis siajn sentojn!
他把自己的感情表达得多么优美!
Tiu legado kondukis la knabon tra la tempo al amhistorio, kiun li antaŭe ne imagis.
这种阅读把男孩带着穿越了时间,进入一段他从未想象过的爱情史。
Li ĉeestis la naskiĝon kaj disvolvon de amo.
他仿佛亲眼见证了一段爱情的诞生和发展。
Kaj ankaŭ, verdire, multajn aliajn aferojn.
而且,说实在的,他也看见了许多其他事情。
Problemojn pri loĝejo.
住房问题。
Problemojn pri laboro.
工作问题。
Problemojn pri mono.
金钱问题。
Li trovis ege aminda la patran ŝaton al kulturo, lian elekton de poemoj, lian intereson pri ĉio bela kaj bona.
他觉得父亲对文化的热爱、对诗歌的选择、对一切美好善良之物的兴趣,都可爱极了。
Tra tiuj leteroj li ekkonis altkvalitan viron, kun videblaj mankoj, kompreneble, sed tamen tiel indan je varma, fila amo!
通过这些信,他开始认识到一个高尚的男人,当然他也有明显的缺点,但仍然那样值得一个儿子给予温暖的爱!
Kaj jen li ekkoleris.
接着,他突然愤怒起来。
Kial ŝi tenis ĉion ĉi enŝlosita?
她为什么把这一切都锁起来?
Tiu viro estis ŝia edzo, jes ja, kaj lia morto ege suferigis ŝin.
那个男人是她的丈夫,没错,而他的死也确实让她痛苦至极。
Sed li estis la patro de Pol.
可他也是 Pol 的父亲。
Neniam ŝi konsentis paroli pri li.
她从来不肯谈起他。
Kial?
为什么?
Kial?
为什么?
Kial?
为什么?
Kiam li scivolis, kaj faris demandon, ŝi respondis lacavoĉe: "Mi petas vin, Pol..." kvazaŭ estus memkompreneble, kial similaj demandoj ne konvenas.
每当他感到好奇、提出问题时,她总是用疲惫的声音回答:“我求你了,Pol……”仿佛这类问题为什么不适合说出口,本该是不言自明的。
Komencon de respondo, eble, li trovis tuj poste.
也许,就在这之后,他找到了答案的开端。
Sub la leteroj li ja trovis plian koverton, kiun li antaŭe ne rimarkis.
因为在那些信件下面,他的确又发现了一个刚才没注意到的信封。
Ĝi plenis je gazetaj eltondaĵoj.
里面装满了剪下来的报纸文章。
Sur ili li vidis la foton de sia patro.
在上面,他看见了自己父亲的照片。
Teruran foton.
一张可怕的照片。
La foton de lacega, malfeliĉega homo.
一张极度疲惫、极度不幸之人的照片。
Kvankam, dank' al Dio, io tamen briletis en la rigardo.
尽管,感谢上帝,那目光里仍然还有什么在微微发亮。
Ne estis homo sanaspekta, estis iu tenata de malfacile superebla doloro.
那不是一个看起来健康的人,而是一个被难以克服的痛苦抓住的人。
La grandaj literoj, kiuj ĉapelis la artikolojn, frapis la knabon rekte en la koron, tiel neatendite, ke li preskaŭ perdis la konscion.
那些压在文章标题上方的大字直直击中了男孩的心,来得那样突然,以至于他几乎失去知觉。
Lia patro estis krimulo.
他的父亲是个罪犯。
El kie Pol prenas la kuraĝon eklegi, li ne sciis.
Pol 自己也不知道,自己是从哪里弄来了勇气继续读下去。
Sed li streĉis siajn fortojn, subpremis la kriojn, kiuj formiĝis en li, kaj legis, kvazaŭ estus devo.
但他还是绷紧了自己的力量,压下了心中形成的喊叫,继续读着,仿佛那是一种义务。
Jes, la patro mortigis homon.
是的,父亲杀了一个人。
En plej aĉa, por-mona krimo.
在一桩最卑劣的、为了钱而犯下的罪行里。
Pol sukcesis legi ĝis la fino, ĝis tiu momento, kiam la juĝisto elparolis la terurajn vortojn: malliberejo ĝismorta.
Pol 勉强读到了最后,读到法官说出那几个可怕的词的那一刻:终身监禁。
Pol sciis, kiam lia patro mortis.
Pol 知道父亲是什么时候死的。
Tio estis nelonge post tiu juĝdecido.
那是在判决之后不久。
Li ekploris.
他哭了起来。
Fluis liaj ploroj, daŭre, daŭre, kvazaŭ el fonto senlima, nehaltigeble, ĉe malpreciza ideo, ke lia mondo nun estas tute renversita.
他的眼泪不停地流,不停地流,仿佛来自一个没有尽头的泉源,止也止不住;在他心里有个模糊的念头:自己的世界如今已被彻底颠覆。
Sufero, kolero, honto, ĉio miksiĝis en li.
痛苦、愤怒、羞耻,一切都在他体内混成了一团。
Ŝajnis, kvazaŭ tiuj sentoj estus grupo da atakantoj, kiuj batus lin de ĉiu flanko, ĵetante lin de unu al la alia, de tiu alia al tiu ĉi, ĉiuj frapemaj, ĝuantaj krueli al senkulpa kaj sendefenda knabo.
仿佛那些情感成了一群袭击者,从四面八方向他打来,把他从这个人那里扔到那个人那里,再从那个人那里扔回来,所有人都爱打人,都乐于对一个无辜而无助的男孩施加残酷。
Io estis nun ŝirita en lia animo, io sangis, kaj io pro kolerfajro bolis.
此刻,他灵魂里有什么被撕裂了,有什么在流血,还有什么在愤怒之火中沸腾。
Li tiel perdis la senton pri tempo.
就这样,他失去了对时间的感觉。
Li plu sidis sur la planko, tie apud la ŝranko, kiam ŝi envenis, du aŭ tri horojn pli frue ol antaŭvidite.
当她走进来时,他还坐在地板上,就在衣柜旁边,而她回来得比原先预料的早了两三个小时。
"Kio...?" ŝi diris.
“怎……?”她说道。
Sed ŝi ne povis fini la eldiron.
可她没能把这句话说完。
La vido de la filo ploranta apud la enhavo de la kvadrata skatolo ŝiris ŝian koron.
看见儿子哭着坐在那个方盒子的内容物旁边,她的心都被撕裂了。
Sed en plej nekomprenebla maniero ŝi komencis jen plori, jen ridi, jen fari ambaŭ samtempe, kiel fojfoje okazas al infanoj.
可是,以最令人费解的方式,她开始一会儿哭,一会儿笑,一会儿又两者同时发生,就像孩子们有时会那样。
Ŝi ne povis paroli pro la tro forta sentoelfluo.
由于情感喷涌得太过强烈,她根本说不出话来。
Finfine tamen ŝi retrovis sufiĉe da trankvilo por eligi tri vortojn eĉ pli strangajn ol ĉio antaŭa:
不过最后,她终于还是重新找回了足够的镇静,说出了三个比前面一切都更奇怪的词:
"Hodiaŭ, ĝuste hodiaŭ!"
“今天,偏偏就是今天!”
Kaj jen ŝi rekomencis duonplori, duonridi.
然后她又重新半哭半笑起来。
Fine, eble pro laceco, aŭ ĉar ili atingis la limon de la plor-fonto, ambaŭ ĉesigis sian por ili ĝenan, kontraŭkutiman, elmontron de sentoj.
最后,也许是因为累了,也许是因为他们已经流到了眼泪之泉的尽头,两人都停止了这种对他们来说既烦人又反常的情绪流露。
"Nun vi scias," ŝi diris, sed kun rideto!
“现在你知道了。”她说道,可脸上却带着笑意!
Li sentis emon frapi ŝin, pro tiu nekomprenebla gaja esprimo.
因为她脸上那种不可理解的快乐表情,他甚至生出一种想打她的冲动。
"Kiel vi povas rideti?"
“你怎么还能笑得出来?”
"Pol," ŝi diris, kaj ŝia voĉo estis plej dolĉe serioza ol iam ajn antaŭe, "Pol, mia knabo.
“Pol,”她说道,而她的声音比以往任何时候都更甜美而认真,“Pol,我的孩子。
La honto estas finita.
羞耻已经结束了。
Hodiaŭ mi spiras vere libere unuafoje en dek tri jaroj.
今天,十三年来我第一次真正自由地呼吸。
La tiama decido de la juĝisto ĵus estis oficiale renversita.
当年的法官判决刚刚被正式推翻。
Via patro estas lavita el terura malvero.
你的父亲已经从那可怕的谎言里被洗清了。
Li ne plu estas krimulo.
他不再是罪犯了。
Ho, Pol!"
啊,Pol!”
Kaj la plorfonto pliafoje malfermiĝis.
于是泪泉又一次涌开了。
Ankaŭ la knabo emis samtempe ridi kaj plori.
男孩也同样想要一边笑一边哭。
Li silente atendis, ĝis ŝi trovos la kapablon reparoli.
他默默等待,直到她重新找回说话的能力。
"La vera krimulo," ŝi fine klarigis, "ĵus mortis.
“真正的罪犯,”她终于解释道,“刚刚死了。
Sed antaŭ ol mem forpasi, li venigis policanon, kaj antaŭ du personoj konfesis, ke la mortigon kaŭzis li.
但在他自己死去之前,他叫来了一名警察,并在两个人面前承认,那起杀人案是他造成的。
Li eĉ donis al la polico precizigojn, konkretajn detalojn, kiujn ĝi kontrolis, kaj dank' al kiuj neniu dubo plu restas.
他甚至还向警方提供了说明和具体细节,而警方已经核实了这些,因此再也没有任何疑问了。
Li klarigis, kiel li ĉion aranĝis, por ke oni surmetu la kulpon sur vian patron.
他解释了自己是怎样把一切都安排好,好让罪名落到你父亲头上的。
Pol, ho, Pol!"
Pol,啊,Pol!”
Kaj ree ŝi ekploris.
然后她又哭了起来。
La okuloj de la knabo malsekiĝis, dum lia buŝo formiĝis al rideto.
男孩的眼睛湿润了,而他的嘴角却渐渐形成一个微笑。
"Restu trankvila ĉi tie," li diris.
“你就在这里安静待着吧。”他说。
"Refaru vin bela, ĉar plorado ne taŭgas al vi.
“重新把自己整理漂亮些,因为哭泣不适合你。
Mi iras prepari la rizon."
我去做饭。”
NOVAJ VORTOJ
新词
bileto
票据;钞票
ĉapelo
帽子
fakturo
发票
folio
纸页;叶子
grasa
油腻的;肥的
insigno
徽章
korespondi
通信;相符合
koverto
信封
krimo
罪行
kruco
十字架
kvadrato
正方形;方形
kvalito
质量;品质
menso
思维;心智
oficiala
官方的;正式的
oleo
油
poplo
白杨树
rekomendi
推荐;建议
renversi
推翻;掀倒
robo
连衣裙;长袍
rozo
玫瑰
sovaĝa
野生的;野性的
ŝlosi
锁上
ŝranko
衣柜
valida
有效的
vana
徒然的;虚无的
NOVAJ KUNMETOJ
新复合词
antaŭ-vidi
预见
el-tond-aĵo
剪报
en-ŝlosi
锁进去
mem-stara
独立的
muzik-noto
音符
reĝ-lando
王国
sub-premi
压抑