30. MISTRAFO
30. 失手
"Maljusta, tio estas maljusta," Ijabo ripetis al si, dum ŝi de malproksime rigardis Olun ordigi la aĵojn, kiujn li intencis kunporti vojaĝe al la ĉefurbo.
“不公正,这太不公正了。”Ijabo 一边远远地看着 Olu 整理那些他打算带去首都旅行的东西,一边反复对自己这样说。
Ŝi estis en la ĝardeno, kolektanta legomojn por la vespermanĝo.
她当时在园子里,为晚饭采摘蔬菜。
Ŝi proksimiĝis al la domo.
她朝房子走近了一些。
Nun ŝi vidis lin bone, kaj lin eĉ pli malamis pro lia maniero bonorde aranĝi siajn aĵojn antaŭ ol ilin paki,
现在她把他看得更清楚了,而也正因为他在打包前那种井井有条地整理自己东西的方式,她就更加恨他了,
Tiel ĉiam agis Olu — ordeme — kaj tial, sendube, li konstante pri ĉio sukcesis.
Olu 一向就是这么做事的,井井有条,因此,毫无疑问,他在一切事情上总是成功。
Neniam Sule agis tiamaniere.
Sule 从来不是这样做事的。
Kaj Sule neniam sukcesis.
而 Sule 也从来没有成功过。
Pensante pri sia malamo al Olu, ŝi ekpensis pri la same aĉa sento, kiun ŝi havis rilate al Jetunde, lia patrino.
想到自己对 Olu 的恨,她又想到了自己对他的母亲 Jetunde 所怀有的那种同样可憎的感情。
Tiumomente, se vi venus al ŝi kaj dirus, ke antaŭ dek jaroj la du edzinoj de Adejemi — Jetunde kaj ŝi — rilatis vere amike, ŝi ne konsentus kredi vin.
如果那一刻你走到她面前,对她说十年前 Adejemi 的两个妻子,她和 Jetunde,彼此之间曾真心友好,她绝不会肯相信你。
Tiujn feliĉajn tagojn ŝi sukcesis plene forigi el sia memoro.
那些幸福的日子,她已经成功地从自己的记忆中彻底抹去了。
Adejemi estis sufiĉe riĉa por pagi al si du edzinojn, sed li tre ŝatis pacon en la hejmo, kaj sekve, kiam li decidis realigi sian deziron pri dua edzino, antaŭ multaj jaroj nun, li longe priparolis la aferon kun sia unua edzino, Ijabo.
Adejemi 足够富有,养得起两个妻子,但他很喜欢家中的和平,因此,多年前,当他决定实现自己想娶第二个妻子的愿望时,他曾和第一任妻子 Ijabo 就这件事长谈过很久。
Ijabo plene jesis al lia elekto, kaj Jetunde fariĝis ŝia plej bona amikino.
Ijabo 完全同意了他的选择,而 Jetunde 也成了她最好的女友。
Tiu amikeco eĉ pli fortiĝis, kiam ambaŭ samperiode naskis infanon, ĉar ambaŭkaze estis knabo.
当两人几乎在同一时期都生了孩子时,这种友谊甚至变得更牢固了,因为两边生的都是男孩。
La knaboj ege amis unu la alian kaj konstante kune ludis, sen iam ajn malpaci.
两个男孩彼此非常喜爱,总是一起玩,从来没有闹过矛盾。
Havante la saman aĝon, ili interesiĝis samtempe pri la samaj ludoj, kaj nek Sule nek Olu estis pli forta ol la alia.
由于他们年纪相同,便会同时对同样的游戏感兴趣,而且 Sule 和 Olu 谁也不比另一个更强壮。
Adejemi estis tre religia kaj ĉiutage, farante la laŭdevajn preĝojn, dankis Dion pri la granda beno, kiun li ricevis: amoplena familio kun du bonaj edzinoj kaj du bonaj filoj, unuvorte: feliĉo.
Adejemi 非常虔诚,每天做着应做的祈祷时,都会感谢上帝赐给他的巨大福分:一个充满爱的家庭,两个好妻子,两个好儿子,一句话,就是幸福。
Ĉu per sia profunda dankemo al Dio li kolerigis la diablon?
是不是正因为他对上帝怀有如此深切的感恩,他才惹怒了魔鬼?
Tio estas la klarigo, kiun mi aŭdis de loka saĝulo, konata de ĉiuj kiel homo plej sankta.
这是我从本地一位智者那里听来的解释,那人众所周知,被大家看作最神圣的人。
Sed pri tio mi ne povus juĝi.
不过对此我无从判断。
Se la diablo agis, li agis pere de la onklo de Sule.
如果魔鬼真的动了手,那他是借 Sule 的舅舅之手做的。
Olu timis altecon.
Olu 害怕高处。
Kiam li troviĝis ie alte, li havis la impreson, ke io tiros lin malsupren, kaj ke li falos.
当他身处高处时,总觉得会有某种力量把他往下拉,使他摔下去。
Tiu timo vekis kapturniĝon.
这种恐惧会引起眩晕。
Sekve, li neniam iris sur altan lokon, se ne troviĝis ĉe ties rando barilo aŭ io simila malhelpanta fali.
因此,除非高处边缘有栏杆或类似能防止坠落的东西,否则他从不上去。
Iutage, Sule estis kun sia onklo sur la tegmento de domo, kiun ili kovris per materialoj por ĝin plifortigi konsidere al la baldaŭa pluvsezono.
有一天,Sule 和他的舅舅在一座房子的屋顶上,他们正用材料加固屋顶,为即将到来的雨季作准备。
La onklo proponis al la du knaboj, ke ili helpu lin, sed li sciis, ke Olu certe ne jesos.
舅舅提议让两个男孩来帮他,但他知道 Olu 肯定不会答应。
Kaj tie supre, dum Sule samtempe amuziĝis kaj laboris, la diablo traonkla parolis al li:
而就在那上面,当 Sule 一边干活一边觉得有趣时,魔鬼借着舅舅的口对他说道:
"Mi aŭdis, ke Olu sukcesas tre bone en la lernejo."
“我听说 Olu 在学校里成绩很好。”
Sule jesis.
Sule 点头承认。
"Tiu knabo malakceptis veni helpi min sur la tegmento.
“那小子不肯上屋顶来帮我。
Kia timulo!"
真是个胆小鬼!”
"Estas vere, ke li timas multajn aferojn, kiuj al mi aperas tute sendanĝeraj," Sule respondis.
“的确,他害怕很多在我看来完全没有危险的事。”Sule 回答说。
"Vidu, tia estas la vivo: ĉar li pli timas, li malpli laboras en la arboj, en la kampoj, en la domo, kaj tial li estas malpli forta ol vi.
“你看,生活就是这样:因为他更害怕,所以他在树上、在田里、在家里都干得更少,因此他就比你更不强壮。
Forton oni ricevas uzante sian korpon.
力量是通过使用自己的身体获得的。
Jes, li estas multe malpli forta ol vi.
是的,他比你弱得多。
Malpli vira."
也没那么像男人。”
Sule ege kontentis.
Sule 非常满意。
Lin iom ĝenis, ke la duonfrato ĉiam iom pli bone sukcesas en la lernejaj taskoj, kaj pro tio li sentis sin iom malsupera al li.
他心里一直有点在意:这个同父异母的兄弟在学校作业上总是略微做得更好,因此他对他多少有些自卑。
La vortoj de la onklo redonis superecon.
舅舅的话重新给了他一种优越感。
"Mi konas multajn tiajn ulojn," la onklo diable plu diris, "kiuj pli bone man-uzas krajonon ol laborilon.
“我认识很多这种家伙,”舅舅像魔鬼一样继续说道,“他们更会摆弄铅笔,而不是工具。
Ili fariĝas malfortaj kaj malkuraĝaj, kiel virinetoj."
他们会变得软弱而怯懦,就像小女人一样。”
"Ĉu vere?"
“真的吗?”
"Jes.
“真的。
Ĉu vi aŭdis pri Odjo?
你听说过 Odjo 吗?
Vi ne konis lin, ĉar li estis tiel timema, ke foje li ne sciis defendi sin, kaj li mortis.
你不认识他,因为他太胆小了,有时候连保护自己都不会,结果死了。
Li estis kiel Olu.
他就像 Olu 一样。
Ĉiam li okupis la unuan rangon en la klaso.
他在班里总是第一名。
Per plumo, krajono kaj papero li superis ĉiujn, sed kiam ekpluvis fortege kaj la ĉielon traflugis fulmo, li iris kaŝi sin en la jupo patrina.
拿着笔、铅笔和纸,他比所有人都强,可是一旦下起大雨、闪电划过天空,他就跑去躲进母亲的裙子里。
Kiom utilas havi belajn kajerojn plenajn je bela skribo, se eĉ muŝo vin timigas?"
如果连一只苍蝇都能把你吓着,那么拥有写满漂亮字迹的漂亮练习本又有什么用呢?”
"Nu, Olu estas mia frato, kaj mi amas lin.
“不过,Olu 是我兄弟,我爱他。
Estos domaĝe por li, se li fariĝos malkuraĝa.
如果他变得胆怯,那对他来说就太可惜了。
Eble mi povus helpi lin, ĉu ne?
也许我可以帮帮他,不是吗?
Ofte li helpas min kompreni la aferojn en la lernejo.
他常常帮我理解学校里的东西。
Kial mi ne..."
我为什么不……”
"Li eble estas via frato, sed li ne estas mia nevo," la onklo interrompis.
“他也许是你兄弟,但他不是我外甥。”舅舅打断道。
"Nur vi estas mia nevo, ĉar mi havas nur unu fratinon, kaj ŝi estas via patrino.
“只有你才是我外甥,因为我只有一个姐妹,而她就是你母亲。
Vi kaj mi havas la saman sangon, li ne.
你和我流着同样的血,他不是。
Vere, mi ne povas ne malestimi lin.
说真的,我没法不看不起他。
Timo ne estas akceptebla ĉe viro."
恐惧在男人身上是不能接受的。”
"Parolante pri sango," Sule diris, ĉar la diabla agado iom komencis efiki en li, "estas fakto, ke Olu timas sangon.
“说到血,”Sule 说道,因为魔鬼般的影响已经开始在他身上起作用了,“有件事实是,Olu 害怕血。
Eĉ la propran sangon.
连自己的血都怕。
Kiam li estis eta, foje li falis, li ŝiris al si iom da haŭto, kaj sango fluis.
他小时候有一次摔倒了,擦破了一点皮,血流了出来。
Li ekploris kiel knabineto."
他就像个小女孩一样哭了起来。”
"Nu, vi vidas! Malestiminda ulo.
“喏,你看吧!真是个让人看不起的家伙。
Ĉu vi plorus, ĉar vi sangas?"
你会因为流了血就哭吗?”
"Ne.
“不会。
Vi pravas.
你说得对。
Mi ne timas sangon."
我不怕血。”
"Ne estas bone pasigi la vivon inter libroj kaj kajeroj, aŭ kovri multajn paĝojn per krajona aŭ pluma skribo.
“把一生花在书本和练习本之间,或者用铅笔和钢笔写满一页又一页,这并不好。
Kial kelkaj knaboj tion faras?
为什么有些男孩要这么做?
Ĉu vi scias?
你知道吗?
Pro timo.
因为害怕。
Ili timas ricevi malpli da poentoj ol la kunuloj.
他们害怕比同伴拿到更少的分数。
Ili timas malsukcesi ĉe ekzameno.
他们害怕考试失败。
Ili timas, ke la gepatroj malkontentos.
他们害怕父母不满意。
Sed knabo, kiu ne timas pri siaj poentoj, pri la ekzamenoj aŭ pri malkontentaj gepatroj, ne perdas la energion pri tiuj senutilaj aferoj, kaj li lernas labori pri realaĵoj, kiel vi nun faras ĉi tie sur tegmento kun mi.
可一个不害怕分数、不害怕考试、也不害怕父母不满意的男孩,就不会把精力浪费在这些无用的事情上,而会学着去干真正实际的事,就像你现在这样,跟我一起在屋顶上干活。
Labori sur tegmento, sen timo fali, tio estas maniero fariĝi vera viro."
在屋顶上工作而不怕摔下去,这才是成为真正男人的方法。”
Ekde tiu tago, Sule pli kaj pli vizitis sian onklon kaj laboris kun li.
从那天起,Sule 越来越常去找他舅舅,并跟他一起干活。
Ili pasigis longajn horojn kune en la arbaro, aŭ ĉe la bordo de rivero.
他们常常一起在森林里,或者在河边,度过很长时间。
Sule sentis sin pli kaj pli supera al Olu.
Sule 感到自己对 Olu 越来越有优越感。
Kaj liaj poentoj en la lernejo pli kaj pli falis — sed Sule, kiel dirite, ne timis falon — dum lia duonfrato plu sin tenis sur rimarkinde bona nivelo lerneje.
而他在学校里的分数则越来越往下掉,不过 Sule,正如前面说过的,并不害怕“下降”,而他的同父异母兄弟则依旧把学校成绩保持在相当好的水平上。
Kaj nun, multaj jaroj jam pasis.
而现在,许多年已经过去了。
Sule ne sukcesis la ekzamenon por eniri la mezlernejon, kaj restis en la vilaĝo, dum Olu iris studi plu.
Sule 没有通过进入中学的考试,因此留在村里,而 Olu 则继续去深造了。
Kaj Olu pli kaj pli brile sukcesis.
而 Olu 的成功也越来越耀眼。
La du fratoj disiĝis, ĉesis amike rilati.
两兄弟渐渐分开了,也不再友好来往。
Strange, ambaŭ sentis sin supera kaj malsupera.
奇怪的是,两个人都同时觉得自己既优越又低人一等。
Sule sentis kulturan malsuperecon rilate al sia frato, kaj ne tre ŝatis aŭdi, kiel tiu bele parolas, uzante brilajn vortojn, kiuj neniam venus al li en la kapon, eĉ se li ilin konas, kaj kiel Olu povis diskuti pri io ajn, ĉar ŝajne liaj scioj kovris ĉiujn eblajn temojn en la mondo.
Sule 在文化方面对自己的兄弟怀有自卑感,也很不喜欢听他说话那样漂亮,使用那些光彩夺目的词语,那些词即使他自己知道,也永远不会自然地出现在他脑子里;而且 Olu 似乎什么都能谈,因为他的知识仿佛覆盖了世界上一切可能的话题。
Olu, siaflanke, trovis Sulen pli forta, kaj eĉ pli inteligenta.
另一方面,Olu 却觉得 Sule 更强壮,甚至更聪明。
Ĉar por uzi laborilon, rebonigi ion fuŝitan aŭ fari objektojn, li estis tiom pli kapabla!
因为在使用工具、修好弄坏的东西或制作物件这方面,他实在是更有能力得多!
La onklo ne tute malpravis: Olu rigardis sian duonfraton pli vira, ol li sentis sin mem.
那个舅舅并不完全错:Olu 觉得自己的同父异母兄弟比自己更像男人。
Ijabo, la patrino de Sule, povus kontenti pri la juna viro, kiu estis ŝia filo: bela, kuraĝa, forta, kapabla.
Sule 的母亲 Ijabo 本来完全可以对自己的儿子,那个年轻人,感到满足:他英俊、勇敢、强壮、能干。
Sed ŝi delonge komprenis, ke Olu gajnos pli da mono kaj atingos pli altan nivelon en la socio, pli altan povon.
可她早已明白,Olu 将来会赚更多的钱,会在社会上达到更高的地位,拥有更高的权力。
Se li fariĝos ŝtatfunkciulo, li havos povon multe superan al Sule, kiaj ajn ties korpa forto kaj realaj kapabloj.
如果他成了国家公务员,那么无论 Sule 具有怎样的体力和真正能力,他都会拥有远远高于 Sule 的权力。
Ĉi-vespere ŝi ne plu eltenis.
今晚她再也忍受不住了。
Morgaŭ Olu foriros al la ĉefurbo, ĉar la ŝtato pagas al li studojn tie, tiel brila li estis en la lastaj ekzamenoj.
明天 Olu 就要去首都了,因为国家会出钱供他在那里读书;他在最近几次考试中是那样出色。
Dum ŝia filo restos en la vilaĝo kaj vivos malriĉan vivon pene laborante ĉiutage, la filo de la kunedzino ĝuos nenifaron en bela urba oficejo, kaj per tiu senutila funkcio ricevos pli da mono ĉiumonate ol ŝi iam ajn vidis en la tuta vivo.
而她自己的儿子却将留在村里,每天辛苦劳动,过着贫穷的生活;反倒是那个同夫之妻的儿子,会在漂亮的城市办公室里享受着无所事事,并靠着那种毫无用处的职务,每个月拿到比她这一辈子见过的还要多的钱。
"Maljusta," ŝi diris al si.
“不公正。”她对自己说道。
"La vivo estas maljusta."
“生活是不公正的。”
Kaj jen, subite, ŝi sciis, kion fari.
而就在这时,她突然知道自己该做什么了。
Olu tre ŝatis ŝian specialan manieron kuiri rizon kun legomoj.
Olu 很喜欢她那种特别的蔬菜焖饭做法。
Kio estus pli natura ol prepari iom da ĝi por li sola, kiel signon de bondeziro antaŭvojaĝa?
还有什么比专门为他做一点这个,作为出行前祝福的表示,更自然呢?
Ŝi do preparis la rizon.
于是她就做了这饭。
Kaj dum la akvo bolis, ŝi metis en ĝin la mortigan herbaĉon, pri kiu ŝia frato foje instruis ŝin.
而在水沸腾的时候,她把她兄弟以前教过她的一种致命草药放了进去。
Kiam la rizo estis preta, ŝi lasis ĝin en la domo kaj reiris al la ĝardeno, de kie ŝi povos bone vidi, kiu momento plej taŭgas por iri ĝin proponi al Olu.
饭做好之后,她把它留在屋里,又回到园子里去,在那里她可以看清,什么时候最适合把饭端去给 Olu。
Ĉi-lasta nun estis ekster la domo.
这时候 Olu 正在屋外。
Preferindus atendi ankoraŭ iom da tempo.
最好还是再等一会儿。
Ŝi tiom atentis la movojn de Olu, ke ŝi ne rimarkis, ke ŝia filo revenas kaj eniras la domon.
她太专注于观察 Olu 的动静了,以至于没有注意到自己的儿子已经回来并走进了屋子。
Kiam Ijabo reeniris la hejmon por preni la rizon kaj ĝin porti al Olu, ŝi vidis la poton malplena kaj sian filon kuŝanta kun dolorstreĉita vizaĝo.
当 Ijabo 重新走进屋里,准备把饭端给 Olu 时,她看见锅已经空了,而自己的儿子躺在那里,脸因痛苦而绷紧。
Ŝi eligis krion, teruran krion, pri kiu la tuta vilaĝo ekmiris.
她发出了一声尖叫,一声可怕的尖叫,整个村子都因此吃了一惊。
Tiu sengusta, senodora herbaĉo efikas tre rapide kaj la ŝanĝoj, kiujn ĝi kaŭzas en la korpo, estas nekuraceblaj.
那种无味无臭的毒草起效极快,而且它在身体里造成的变化是无法医治的。
Kiam, antaŭ ne tre longe, Sule revenis hejmen kaj vidis la poton, li tuj sciis, por kiu tiu rizo estis preparita.
不久前,当 Sule 回到家里,看见那口锅时,他立刻就明白,那锅饭是给谁准备的。
Por ke tiu ne ĝuu ĝin, li manĝis ĉion.
为了不让那个人享用它,他把它全吃了。
Oni diris al mi, ke tuj post la krio de Ijabo aŭdiĝis laŭta, sango-frostiga ridaĉo.
人们告诉我,就在 Ijabo 发出那声尖叫之后,立刻响起了一阵响亮而令人血液冻结的狞笑。
De la diablo, oni diris al mi.
据人们对我说,那是魔鬼的笑声。
NOVAJ VORTOJ
新词
beni
祝福;赐福
boli
沸腾
bordo
岸边
diablo
魔鬼
domaĝe
可惜;遗憾
ekzameni
考试;检验
flui
流动;流出
fulmo
闪电
ĝardeno
花园;园子
jupo
裙子
kajero
练习本
kazo
情况;场合
kovri
覆盖;铺盖
krajono
铅笔
muŝo
苍蝇
nevo
外甥;侄子
onklo
舅舅;叔伯;姨丈姑丈
paĝo
页
paki
打包
poento
分数;点
rango
等级;名次
rizo
米饭;稻米
sango
血
tegmento
屋顶
NOVAJ KUNMETOJ
新复合词
du-on-frato
同父异母或同母异父的兄弟;异母/异父兄弟