29. AMINDA FAMULO
29. 惹人喜爱的名人
Li estis tiel fama.
他是那样有名。
Lia nomo, en grandaj literoj, legiĝis ĉie en la urbo.
他的名字用大大的字母写着,在城里到处都能看见。
Li certe estis la plej populara kantisto.
他无疑是最受欢迎的歌手。
La stelo, kiu brilis en la nokto.
一颗在夜里闪耀的明星。
La plej aminda kantisto niatempa.
我们这个时代最惹人喜爱的歌手。
Liaj muzikoj estis frenezaj, oni diris.
人们说,他的音乐令人疯狂。
Li kantis rapide, vigle, ĝue.
他唱得快速、充满活力、尽情投入。
Kaj liaj vigleco kaj ĝuemo iel transdoniĝis al la publiko.
而他的活力和那种投入的快乐,也不知怎地传递给了观众。
Sed estis io poezia en la vortoj, kiujn li kantis.
可他所唱的歌词里,又有某种诗意。
Kaj li estis kuraĝa.
而且他很勇敢。
Malŝatantoj diris, ke li krias.
不喜欢他的人说,他是在喊叫。
Ne, li ne kriis.
不,他不是在喊叫。
Li vokis.
他是在呼唤。
Li devis voki, ĉar li volis veki.
他必须呼唤,因为他想唤醒人们。
Li alvokis nin kontraŭstari maljustecon.
他号召我们去反抗不公。
Li volis veki la homojn el la dormo, en kiun la moderna vivo ilin tenis.
他想把人们从现代生活让他们陷入的沉睡中唤醒。
Por ke ili fariĝu aktivaj.
让他们变得积极主动。
Por ke ili agu kontraŭ ĉio malbona en nia socio.
让他们去对抗我们社会里一切坏的东西。
Por ke ili igu la socion progresi al pli bona vivo, al mondo pli justa.
让他们推动社会走向更好的生活,走向一个更公正的世界。
Kiun ŝancon mi havis, mi, eta sekretariino, ke li rimarku min?
我,一个小小的女秘书,又有什么可能让他注意到我呢?
Miaj ideoj estis malsaĝaj.
我的想法是愚蠢的。
Sed mi volis ian kontakton kun li.
可我还是想和他有某种接触。
Mi sciis, ke nenio serioza eblas inter li kaj mi.
我知道,在他和我之间,不可能有任何认真的关系。
Sed scii ne sufiĉas por forigi ideon, ĉu?
可光是知道这一点,并不足以把一个念头从心里赶走,不是吗?
Mi volis, ke li amu min.
我希望他爱上我。
Kiam li aperis antaŭ ĉies okuloj, en la plenplena ejo, lia kostumo brilis.
当他出现在所有人眼前、出现在那个挤满人的场所里时,他的服装闪闪发亮。
Ŝajnis, ke miloj da steletoj estas kudritaj sur ĝi.
看上去仿佛有成千上万颗小星星被缝在上面。
Ili respegulis la lumon, kiu estis direktita de la plafono al li, en konstante ŝanĝiĝanta danco.
它们把从天花板上打向他的光反射出来,形成一种不断变化的舞蹈。
Dum li kantis, lia tuta korpo dancis.
当他歌唱时,他整个身体都在跳舞。
Li ne kantis nur per la buŝo, la lipoj, la lango.
他并不只是用嘴、用嘴唇、用舌头在唱。
Li kantis tutkorpe.
他是全身都在歌唱。
Kaj pro tio la aŭskultantoj dancis sian sidan danceton, laŭ la muziko, sur siaj seĝoj.
正因为如此,听众们也会随着音乐坐在椅子上跳着自己的小小坐姿舞。
Mi ĉiam trovis tre belaj, sur la fotoj, liajn harojn tiel plaĉ-aranĝe kombitajn.
在照片上,我总觉得他那样梳理得悦目好看的头发非常漂亮。
Sed dum li dance kantis tie, ankaŭ liaj haroj dancis, kaj el la bonorda kombado restis plu nenio.
可当他在那里边唱边舞时,就连他的头发也在跳舞,而那种整齐的发型已一点不剩。
Strange, mi trovis lin eĉ pli aminda tiel.
奇怪的是,我觉得那样的他反而更加惹人喜爱。
Kiam li finis, mi iris atendi lin.
当他结束时,我过去等他。
Mi havis tri diskojn kun mi.
我身上带着三张唱片。
Mi intencis peti lin subskribi sian nomon sur ili.
我打算请他在上面签上自己的名字。
Mi sciis, ke li eĉ ne rigardos min.
我知道,他甚至不会多看我一眼。
Estos nur momenta renkontiĝo, interŝanĝo de kelkaj vortoj, manmovo, kiun li faris milionfoje eble, por irigi la plumon sur la centra ronda papero meze de plasta disko.
那只会是一场短暂的相遇,交换几句话,再加上一个手部动作,也许他已经做过上百万次了,就是让笔在塑料唱片中央那张圆圆的纸上走一圈。
Jes, mi sciis tion.
是的,我知道这一点。
Mi ne atendis ion alian.
我并不期待别的什么。
Kaj tamen mi esperis.
可我仍然抱着希望。
"Via nomo estas Vera, ĉu ne?" li demandis, rigardante min fikse, rekte en la okulojn.
“你的名字是 Vera,对吧?”他盯着我,直视我的眼睛,问道。
"Kiel vi povas scii? Jes," mi respondis nekomprene.
“你怎么会知道?对。”我莫名其妙地回答。
Estis nekompreneble.
这根本无法理解。
Kiel eblas rekoni personon, kiun oni neniam vidis?
一个从没见过的人,怎么可能被认出来?
"Mi tuj rekonis vin," li plu diris.
“我一下子就认出你来了。”他继续说道。
"Li estas bonega."
“他真是太棒了。”
Pli kaj pli strange!
越来越奇怪了!
"Kiu estas bonega?"
“谁太棒了?”
"Sergjo," li respondis.
“Sergjo。”他回答。
"Sergjo?" Mi konis neniun tiunoman, kaj mi aldonis: "Kiel li estas bonega? Pri kio?"
“Sergjo?”我并不认识任何这个名字的人,于是又问道:“他怎么个棒法?是在哪方面?”
Homamaso premis min tiel forte, ke fariĝis pli kaj pli malfacile spiri.
人群把我挤得那样厉害,呼吸也变得越来越困难。
Ĉiuj deziris, ke la famulo skribu sian nomon sur iliaj diskoj, aŭ sur papero.
每个人都想让这位名人在他们的唱片上,或者在纸上,写下自己的名字。
Ili malkontentis pri tio, ke mi malrapidigis la aferon.
他们对我耽误了事情感到不满。
Li rigardis ilin.
他看了看他们。
"Aŭskultu," li amikvoĉis, "ĉu vi akceptus vespermanĝi kun mi morgaŭ?"
“听着,”他用亲切的声音说道,“你愿意明天跟我一起吃晚饭吗?”
Li enmanigis al mi karton.
他把一张卡片塞到我手里。
"Jen la adreso de la restoracio.
“这是那家餐馆的地址。
Ekde la oka mi atendos vin.
从八点开始我等你。
Ni ne povus paroli trankvile ĉi tie.
我们在这里没法安安静静地说话。
Sed morgaŭ mi havos libertagon.
可我明天休息。
Ripozigos min vespermanĝi kun vi."
跟你一起吃晚饭会让我得到休息。”
Mi jesis, dankis, foriris, apenaŭ konscia pri la multaj rigardoj, kiuj provis ekkompreni, kial la dio elektis min prefere ol iun ajn alian.
我答应了,道了谢,便离开了,几乎没有意识到那么多目光正试图弄明白:为什么这个神祇选中的偏偏是我,而不是别的任何人。
Dormi mi ne povis.
我根本睡不着。
Mi pasigis la nokton demandante min, kio okazis.
我整整一夜都在问自己,到底发生了什么。
Ĉu entute la invito estis reala?
那份邀请究竟是真的吗?
Ĝi estis apenaŭ kredebla.
它几乎令人无法相信。
Post kiam mi dormetis kelkan tempon, mi post nelonge vekiĝis, kaj la pensoj plu kaj plu turniĝis en mia kapo, sen prezenti respondon al la multaj demandoj, kiuj kaptis min.
我浅浅睡了一会儿之后,很快又醒了,而那些念头继续在我脑子里打转,对抓住我的那些许多问题一个答案也给不出来。
Plurfoje, certa, ke la afero estis nur imagita, mi ellitiĝis por rigardi la restoracian karton.
我好几次确信这件事不过是想象出来的,于是起床去看那张餐馆名片。
Ĝi estis reala.
它是真的。
Matene, mi sentis min tiel malbone post tiu preskaŭ sendorma nokto, ke mi telefonis al la oficejo, ke mi malsanas, kaj ne iros labori.
到了早晨,那几乎彻夜未眠的一夜让我感觉那么糟,以至于我打电话到办公室,说我病了,不去上班了。
Tiam okazis kvaronhora batalo inter miaj principoj kaj mia deziro.
接着,在我的原则和我的欲望之间发生了一场长达一刻钟的斗争。
Unu el miaj principoj estas, ke dormo devas veni nature: dormigilon mi neniam uzas.
我的一条原则是:睡眠应该自然到来;安眠药我是从来不用的。
Mi havas kelkajn hejme, ĉar kiam mia patrino vizitas min, ŝi ĉiam lasas iom da ili.
我家里倒是有几片,因为我母亲来看我时,总会留下一点这种药。
Sed ĉi-foje miaj principoj malvenkis: mi enbuŝigis dormigilon kaj finfine glitis dormen.
但这一次,我的原则败了:我吞了一片安眠药,终于滑入了睡眠。
Mi ja bezonis esti bela, kaj sendorma nokto ne favoras beliĝon.
我毕竟需要自己好看,而一个不眠之夜显然不利于变得漂亮。
Kiam mi forlasis mian loĝejon tiuvespere, mi timis, ke iu el la oficejo vidos min kaj faros al si ĝustajn ideojn pri mia "malsano".
那天晚上我离开住处时,害怕办公室里有人看见我,从而对我的“病情”形成正确的判断。
Sed mi povis nenion fari tiurilate.
可在这方面,我什么也做不了。
Mi estis preskaŭ certa, ke li ne estos tie.
我几乎确信,他不会在那里。
Kial li estus?
他为什么会在呢?
Tiaj famuloj ne estas tre seriozaj, onidire.
据说,这样的名人并不怎么认真。
Dio scias, kial li havis tiun ideon pri mi.
天知道,他为什么会对我生出那样的念头。
Mi tre bedaŭrus, se li ne tenus sian promeson.
如果他不守诺,我会非常失望。
Mankus al mi, ne nur la plezuro dividi manĝon kun viro, kiun mi de malproksime ege ŝatis, eble eĉ amis, sed mankus ankaŭ la respondo al la mirigaj demandoj: Kiel li povas scii mian nomon?
那样我失去的,就不仅是与一个我在远处极其喜欢、也许甚至爱着的男人共进晚餐的快乐,我还会失去那些惊人问题的答案:他怎么会知道我的名字?
Kiu estas Sergjo?
Sergjo 又是谁?
Fakte, kontraŭ mia atendo, sed laŭ mia espero, li tie sidis en la trinkeja parto de la restoracio, tuj ĉe la enirejo.
事实上,违背了我的预料,却符合了我的希望,他就坐在那里,坐在餐馆靠近入口处的酒吧区。
Li direktis al mi larĝan rideton, kiam li ekvidis min.
他一看见我,就朝我露出一个大大的笑容。
"Venu," li diris.
“来吧。”他说。
"Ni havas tablon en aparta ĉambro, tiel neniu ĝenos nin.
“我们在一个单独的房间里有张桌子,这样就没人打扰我们了。
Ne estas agrable esti fama.
当名人并不舒服。
Oni malfacile defendas sin kontraŭ scivolemuloj kaj kolektantoj de subskriboj."
人很难防得住那些好奇者和收集签名的人。”
Li kondukis min al eta aparta manĝoĉambro.
他把我带到了一个小小的单独餐室里。
"Kiel vi fartas?" li afable demandis, post kiam li mendis la manĝon.
“你怎么样?”他点完菜之后,亲切地问我。
"Mi kuŝis sendorme dum la tuta nokto.
“我整整一夜都躺着睡不着。
Pro vi."
因为你。”
"Ĉu mi estas tiel terura?"
“我有那么可怕吗?”
"Tion mi ne povas diri, ne konante vin.
“这一点我还说不上来,因为我并不了解你。
Oni konas homon nur post kiam oni manĝis tutan kilogramon da salo kun li aŭ ŝi.
只有跟一个人一起吃掉整整一公斤盐之后,才算真正认识了他或她。
Kaj je ĉiu manĝo, kiom da salo ni enprenas?
而每顿饭,我们又会吃进去多少盐呢?
Ne vi estas terura, sed viaj nekompreneblaj sintenoj.
可怕的不是你,而是你那些让人无法理解的举动。
Kiel vi povas koni mian nomon?"
你怎么会知道我的名字?”
"Mi diris al vi: pro Sergjo."
“我已经告诉你了:因为 Sergjo。”
"Sed mi konas neniun Sergjon."
“可我不认识什么 Sergjo。”
"Ĉu vere?
“真的吗?
Kion pri la desegn-instruisto?"
那位绘画老师呢?”
"Ha, tiu!
“啊,那个人!
Mi eĉ forgesis lian nomon.
我甚至都把他的名字忘了。
Jes, li estis mia instruisto en la meza lernejo.
是的,他是我中学时的老师。
Foje li petis la permeson desegni min."
有一次他请求允许把我画下来。”
"Ĝuste.
“正是。
Li estas ŝanca konato de mia frato, kaj foje mi vizitis lin.
他是我哥哥偶然认识的人,有一次我去拜访过他。
Mi vidis tiun belan desegnaĵon en lia sidĉambro.
我在他的客厅里看见了那幅漂亮的画。
Kaj mi enamiĝis al la belega knabino sur ĝi.
然后我就爱上了画上的那个美丽女孩。
Kompare kun la realo, tamen, tiu desegnaĵo estas nenio."
不过,跟真人相比,那幅画根本不算什么。”
"Kaj dume mi enamiĝis al vi pro viaj kantoj!"
“而与此同时,我则因为你的歌而爱上了你!”
Mi estis plej malsaĝa.
我真是愚蠢到了极点。
Pro li mi forlasis mian sekretarian laboron.
因为他,我辞掉了自己的秘书工作。
Mi forlasis mian urbon.
我离开了自己的城市。
Mi sekvis lin de loko al loko, kie li kantis.
他到哪里唱歌,我就跟到哪里。
Li estis freneza pri mi, mi pri li.
他为我疯狂,我也为他疯狂。
Ĝis venis la tago, kiam ni malpacis, kiam ĉio inter ni ŝajnis subite neelporteble supraĵa, kiam ambaŭ komprenis, ke tio estas kvazaŭ ludo, aŭ pli ĝuste interludo inter la seriozaj okazaĵoj de la vivo.
直到有一天,我们闹翻了,那时我们之间的一切忽然都显得肤浅得令人无法忍受,那时我们两个人都明白,这一切仿佛只是一场游戏,或者更准确地说,只是生活中那些严肃事件之间的一段插曲。
Mi revenis hejmen, laca, eĉ ne konscia, ke mi almenaŭ riĉiĝis per speciala, instrua sperto...
我回到了家里,疲惫不堪,甚至没有意识到,至少我已经因一段特殊而富有教益的经历而变得更丰富了……
Sed mia vivo ĉiam plenas je strangaj ŝancaj okazaĵoj.
可我的生活总是充满奇怪的偶然事件。
En la vagono, kie mi sidis revenante, mi ne sukcesis subpremi la plorojn.
在我返程时坐着的车厢里,我没能压住哭泣。
Mi provis interesiĝi pri tio, kio vidiĝas tra la fenestro, sed ne vere sukcesis.
我试着让自己对窗外能看见的东西产生兴趣,可并没有真正做到。
Mi sukcesis atenti nenion, ankaŭ ne la viron, kiu eksidis vid-al-vide de mi.
我什么也没注意到,也没注意到那个在我对面坐下来的男人。
Nur kiam li amike metis la manon sur mian brakon kaj demandis:
直到他友好地把手放在我的手臂上,问道:
"Vera, ĉu vi malĝojas?", nur tiam mi mirsaltetis: estis Sergjo!
“Vera,你难过吗?”,直到这时我才惊得一跳:那个人竟是 Sergjo!
Sergjo kaj mi vivas kune nun jam la okan jaron.
Sergjo 和我如今一起生活,已经是第八年了。
Kaj ĉiutage ni feliĉas pli kaj pli.
而且我们一天比一天更幸福。
Li ofte aŭskultas diskojn aŭ kasedojn de mia iama amanto, ĉar li tre ŝatas lian manieron kanti.
他常常听我那位旧日情人的唱片或磁带,因为他很喜欢他的唱法。
Ankaŭ mi.
我也是。
Sed mi scias, ke la vespera kantisto estas iu, kaj la viro matena, tagmeza, nokta, feria, iu tute alia.
可我知道,夜晚的歌手是一个人,而早晨的、白天的、夜里的、休假的那个男人,则是完全另一个人。
Ankaŭ nia kantisto tion scias.
我们的那位歌手自己也知道这一点。
Li foje diris al mi: "Kiam mi staras antaŭ publiko, kiam la lumoj en la salonego mallumiĝas, kaj nur forta, densa lumo elektra direktiĝas al mi, kaj mi ekkantas, tiam, ŝajnas, ke la ordinara "mi" iras flanken, kaj lin anstataŭas alia persono, multe pli brila, pli bona, pli sentema, pli alt-anima ol mi".
他有一次对我说过:“当我站在观众面前,当大厅里的灯光暗下来,只有一道强烈而浓厚的电光照向我,而我开始歌唱时,那时候,仿佛那个平常的‘我’退到了一边,取代他的,是另一个人,一个比我更耀眼、更好、更敏感、心灵更高尚的人。”
La kantisto kaj la ĉiutagulo: du viroj loĝas en la sama korpo, kaj unu dormas, dum la alia okupas la direktejon.
歌手和那个日常生活中的人:两个男人住在同一个身体里,而一个在睡觉时,另一个就占据了掌控的位置。
La unuan mi plu amas, ege forte, kaj la dua... la dua ne estas malbona knabo, sed ankaŭ ne tia viro, kun kia mi deziras vivi.
第一个,我依然爱得很深,而第二个……第二个并不是坏小伙子,但也不是那种我愿意与之共同生活的男人。
Mi eĉ ne bedaŭras, ke la unua ne vivas nur por mi.
我甚至并不遗憾,第一个并不是只为我而活。
Kompare kun Sergjo, li apenaŭ ekzistas.
和 Sergjo 相比,他几乎等于不存在。
NOVAJ VORTOJ.
新词。
aktiva, ĉies, desegni, disko, kasedo, kilogramo, kombi, kostumo, kudri, lango, litero, miliono, plafono, plasta, plumo, poezio, populara, principo, progresi, ripozi, sekretario, stelo
积极的,所有人的,画,唱片,磁带,千克,梳理,服装,缝,舌头,字母,百万,天花板,塑料的,笔,诗意,受欢迎的,原则,进步,休息,秘书,星星
NOVAJ KUNMETOJ
新复合词
inter-ludo
插曲
sci-vol-ema
好奇的
sub-skribi
签名
vid-al-vide
面对面