26. KIAM DORSO DOLORAS
26. 当背部疼痛时
"Bela mateno, ĉu ne?"
“早晨很美,不是吗?”
Ĉiufoje, kiam Tejho renkontas Maevan, lia koro elsaltas el sia kutima regula, paca irado.
每一次 Tejho 遇见 Maeva,他的心都会从平常那种规律而平静的运行中猛地跳出来。
"Ho, Tejho, vi! Saluton. Jes, la mateno estas vere bela."
“啊,Tejho,是你!你好。是的,这个早晨真美。”
Ĉiufoje, kiam Maeva rigardas Tejhon, ŝia koro rapidiĝas, kaj io neklarigebla, plaĉe varma, plenigas ĝin.
每一次 Maeva 看着 Tejho,她的心都会加快,而某种说不清楚的、令人愉快地温暖的东西会充满它。
Io poema.
某种富有诗意的东西。
"Ĉu vi fartas bone?"
“你身体好吗?”
"Tre bone, dankon, kaj vi?"
“很好,谢谢,你呢?”
La vortoj glitas facile el ŝia buŝo.
这些话轻轻松松地从她口中滑出。
Nenio vidigas, ke ŝi devas streĉi la fortojn por ne tuj proksimigi la kapon al lia brusto.
丝毫看不出来,她得拼命克制自己,才没有立刻把头靠向他的胸膛。
Kaj ĝin kisi.
并亲吻它。
"Ankaŭ mi plej bone fartas."
“我也好得很。”
Ili ekridegas.
他们突然笑了起来。
Ŝajnas, en tiu trankvila loko, ke responde ridas ankaŭ la naturo.
在那宁静的地方,仿佛连大自然也在回应着发笑。
Birdo ekflugas gajkante.
一只鸟高兴地唱着飞了起来。
La lumo sur la maro dolĉas al la okuloj.
海上的光线对眼睛来说是柔和的。
Estas unu el tiuj tagoj, kiam la vivo vastadone disradias ĝojon.
这是那种生命慷慨地向四方散发欢乐的日子之一。
Kiam oni estas juna, bonfarta, kun tiu beleco, kiun juneco ofte havigas al homoj viglaj kaj sanaj — eble ĉar naturo pretigas ilin por amo — oni facile sin ĝenas antaŭ persono de la alia sekso, sed tiun sinĝenon oni volas ne elmontri.
当一个人年轻、健康,又带着青春常常赋予活泼而健康之人的那种美时,也许因为大自然在为他们准备爱情,人就很容易在异性面前感到拘谨,可又不愿把这种拘谨表现出来。
Ĉu plej bona metodo por kaŝi ĝin ne estas eligi laŭtan ridon?
隐藏它的最好办法,不就是放声大笑吗?
"Fakte, mi ne diris al vi la veron," voĉas Tejho, post kiam la ridoj trankviliĝis, "parolante pri bonfarto.
“其实,我刚才并没有对你说真话,”笑声平静下来后,Tejho 说道,“说到身体状况这件事时。
Mia dorso doloras."
我的背在疼。”
"Ĉu vere? Ĉu vi estas malsana?"
“真的吗?你病了吗?”
"Ne malsana.
“不是生病。
Ĉu vi scias, kie mi laboris lastsemajne?"
你知道我上星期在哪里干活吗?”
"Ie ĉe la haveno, ĉu ne? Ĉu vi helpis el- kaj en-ŝipigi varojn?"
“是在港口附近什么地方吧,不是吗?你是帮忙把货物装船和卸船了吗?”
"Ne, tute ne.
“不,完全不是。
Sed vi pravas pri la loko.
不过地点你说对了。
Mi laboris apud la haveno, ĉe tiu ĉino, kiu vendas malnovajn objektojn el fero.
我在港口附近干活,就是在那个卖旧铁器的中国人那里。
Li dungis min por kelka tempo.
他雇了我一段时间。
Li bezonis iun por ordigi la amason da plej diversaj varoj el plej diversaj materialoj, kiujn li havas.
他需要一个人去整理他那里堆成一大堆的各种各样、由各种不同材料做成的货物。
Teorie, li okupiĝas pri malnovaj objektoj el metalo, ĉefe fero, sed fakte li havas multon ankaŭ el aliaj materialoj, ekzemple el ligno.
按理说,他经营的是金属旧物,主要是铁器,但事实上他也有很多其他材料做成的东西,比如木头做的。
Ankaŭ lignajn meblojn li vendas, ĉu vi scias?
你知道吗,他连木制家具也卖。
Tiu homo kapablas aĉeti kaj revendi ion ajn.
那个人什么都能买来再转卖。
Maŝinojn, aparatojn, strangajn artaĵojn, ĉion oni trovas ĉe li."
机器、器械、奇怪的艺术品,在他那里什么都找得到。”
"Ĉu vere? Sed kiel tio rilatas al via dorso? Kio okazis?"
“真的吗?可这跟你的背有什么关系?发生了什么事?”
"Nu, eble mi ne estas sufiĉe forta por tio, kion mi devis fari."
“嗯,也许我还不够强壮,做不了我得做的那种活。”
Ne sufiĉe forta, ĉu?
不够强壮,是吗?
Ridinde!
真可笑!
Maeva rigardas lin.
Maeva 看着他。
Sur ĉi tiu insulo, nur la ĉinaj komercistoj, la malmultaj eŭropanoj kaj usonanoj, kaj la homoj, kiuj laboras en oficejo, en hotela akceptejo aŭ similloke, surhavas ĉemizon.
在这座岛上,只有中国商人、少数欧洲人和美国人,以及那些在办公室、旅馆前台或类似地方工作的人,身上才穿衬衫。
Tejho neniam surmetas ion alian ol pantalonon.
Tejho 身上从来不穿裤子以外的任何东西。
Ĉiufoje, kiam Maeva rigardas lin, lia aspekto tuŝas ŝian koron.
每一次 Maeva 看着他,他的样子都会触动她的心。
Ŝi sentas ion en si, ion ne tre esprimeblan, emon tuŝi, eble, deziron, ke haŭto sentu la kontakton de haŭto.
她在自己体内感觉到某种东西,一种不太说得出来的东西,也许是一种想去触碰的冲动,一种希望肌肤感受到肌肤接触的欲望。
Li estas nek dika, nek speciale alta.
他既不胖,也不算特别高。
Tiu iom bruna haŭto, tiu vizaĝo regule trankvila, tiu korpo, senvesta krom la mallonga pantalono, estas simple belaj.
那略微棕色的皮肤,那张总是平静的脸,那除了短裤之外毫无遮掩的身体,都是单纯地美。
Ili ĉiam movas sentojn en ŝi.
它们总会在她心中激起感情。
Ne sufiĉe forta, ĉu?
不够强壮,是吗?
Tiuj brakoj, tiu brusto, tiu dorso aperas kapablaj levi kaj porti ion ajn.
那双臂、那胸膛、那背,看起来像是有能力抬起并搬运任何东西。
"Vi ne imagas, kiel pezaj kelkaj el tiuj varoj estas.
“你根本想象不到,那里面有些货物有多重。
Mi devis levi iun malnovan aparaton, kies uzon mi eĉ ne provus imagi.
我得抬起某个旧机器,我甚至连它是干什么用的都不敢去猜。
Li volis ekspozicii ĝin en centra loko...
他想把它摆在一个中央的位置展出……
Ĉu vi jam vizitis muzeon?"
你去过博物馆吗?”
"Ne."
“没有。”
"Mi jes, foje, en la granda insulo.
“我去过,有一次,在大岛上。
Estas domo kun ĉiaspecaj objektoj.
那里有一座房子,里面装着各种各样的物品。
Ĉio, sed ne modernaj aĵoj.
什么都有,只是不是现代东西。
Mebloj, maŝinoj, aparatoj, manĝiloj, iloj el metalo, ŝtono, ligno, moneroj..."
家具、机器、器械、餐具、金属的、石头的、木头的工具,还有硬币……”
"Vi ne bezonas diri.
“你不用说了。
Mi neniam vidis muzeon, sed mi sidadis sufiĉe longe en lernejo por scii, kio ĝi estas.
我虽然从没见过博物馆,可我在学校里也坐得够久了,知道那是什么。
Kial vi parolas pri muzeo?"
你为什么说到博物馆?”
"Ĉar unu el la konstruaĵoj, kie mi laboris por tiu ĉino, estas kvazaŭ muzeo, tiom da nekredeblaj aferoj ĝi enhavas.
“因为我在那个中国人那里干活时,其中一座建筑简直就像个博物馆,里面装着那么多不可思议的东西。
La tutan tagon mi devis preni aĵojn el unu loko kaj ilin porti al alia."
我整整一天都得把东西从一个地方拿起来,再搬到另一个地方去。”
"Sed kiel vi dolorigis al vi la dorson?
“可是你到底是怎么把背弄疼的?
Vi tamen ne levas objektojn kiel okcidentanoj, kiuj tenas la krurojn rektaj por preni ion de sur planko, kaj klinas nur la korpo-supron, tiel ke la dorso elportas la tutan penon, ĝis ĝi malboniĝas."
你总不会像西方人那样抬东西吧:腿伸得直直的去从地板上拿东西,只弯上半身,于是整副力气都由背来承受,直到把背弄坏。”
Dum ŝi parolas, ŝi klinas la dorson kaj mallevas la brakojn, tenante la krurojn rektaj.
她说着的时候,弯下背,垂下双臂,同时把腿伸得笔直。
Ŝi ŝajnigas, ke ŝi prenlevas ion de sur la tero laŭ la maniero de la okcidentanoj.
她假装自己正用西方人的方式从地上把什么东西提起来。
Ambaŭ ridegas.
两人都笑了起来。
"Ne, tute ne.
“不,完全不是。
Sed tiu stranga aparato ne estis fakte, kia ĝi aperis.
可是那个奇怪的机器其实并不像它看起来那样。
Ĝi estis multe pli peza en unu flanko ol en la alia, kaj, kiam mi levis ĝin, mi sentis, ke jen ĝi glitas el miaj manoj.
它一边比另一边重得多,而我把它抬起来的时候,感觉它马上就要从我手里滑出去。
Nu, mi ne povis allasi, ke ĝi falu teren kaj rompiĝu, time ke la ĉino koleros kaj devigos min pagi.
嗯,我不能让它掉到地上摔坏,因为我怕那个中国人会发怒,还会逼我赔钱。
Kiel mi povus pagi?
我怎么赔得起呢?
De kie mi prenus la monon por tia sendube multekosta aparato?
像这样一个毫无疑问很贵的机器,我上哪儿去找钱赔呢?
Mi provis teni min egalpeze, mi sukcesis, ke la aparato ne falu, sed mi tiucele faris movon neĝustan kaj ekde tiam mia dorso iom doloras."
我试着让自己保持平衡,结果倒是没让那机器掉下去,可为了做到这一点,我做了一个不对的动作,从那以后我的背就有点疼了。”
"Kompatinda!" ŝi diras dolĉavoĉe, kaj sammomente trakuras ŝian tutan korpon neatendita sento, plaĉa, iom ĝua.
“真可怜!”她用温柔的声音说道,而就在同一时刻,一种出乎意料的感觉穿过了她的全身,令人愉快,甚至带着一点享受。
Nur pro ĝi ŝi ekrimarkas, ke ŝi nun tuŝas lian brakon.
正因为这种感觉,她才突然注意到,自己现在正碰着他的手臂。
"Ne zorgu," li respondas, same dolĉe.
“别担心。”他同样温柔地回答。
"Doloras nur iomete."
“只是有一点疼而已。”
"Tamen, tamen," ŝi rebatas.
“可还是不行,可还是不行。”她反驳道。
"Ĉu ĉi tie?" ŝi demandas, promenigante sian manon sur lia dorso, laŭ la rando de la pantalono.
“是这里吗?”她问,一边把手沿着他短裤的边缘,在他的背上移动。
"Jes, tie."
“对,就是那里。”
Ne eblus scii, ĉu lia voĉo esprimas sufereton aŭ ĝuon.
人根本没法知道,他的声音表达的是一点痛楚,还是享受。
Ĉu ambaŭ?
还是两者都有?
Ĉiaokaze, ĝi sonas bele, altire.
不管怎样,那声音听起来很美,很诱人。
"Via mano estas vere kuraca.
“你的手真有治疗作用。
Jes.
是的。
ĝuste tie, sed ankaŭ ĉirkaŭe.
正是那里,不过周围也一样。
Jes, tiel, plu, plu, mi petas.
对,就这样,继续,继续,我求你。
Viaj fingroj havas resanigan efikon.
你的手指有疗愈的效果。
Kaj krome ili... kiel diri?... ili plej agrable poemas.
而且它们……怎么说呢?……它们极其愉快地富有诗意。
Jes, jes, ne ridu.
对,对,别笑。
Via tuŝo havas la dolĉecon de poemo."
你的触碰有诗一般的甜美。”
Ŝia kontakto rapidigas lian koron, dum io fajra varmas ene kaj estigas plaĉajn sentaĵojn.
她的接触加快了他的心跳,同时某种火热的东西在他体内发暖,并产生出愉快的感觉。
Tiam...
这时……
Knabo, knabino.
男孩,女孩。
Blua maro, ĉielo sennuba, suno.
蓝色的大海,无云的天空,太阳。
Neniu bruo de maŝino, neniu veturilo, neniu homa voĉo, krom iliaj.
没有机器的噪音,没有车辆,没有人的声音,除了他们两人的。
Nur birdoj krias unu al la aliaj super la maro, nebele, nekante, kvazaŭ milite.
只有鸟儿在海上空彼此叫喊,不算悦耳,也不是歌唱,倒像是在打仗似的。
Ili batalas pri fiŝoj.
它们是在为鱼而争。
Tejho, Maeva ne atentas ilin.
Tejho 和 Maeva 都没有注意它们。
Ne estus ĝentile plu rigardi tiujn du.
再盯着那两个人看下去就不礼貌了。
Ni havu konsideron pri ilia rajto soli, aŭ, pli ĝuste, ge-soli.
我们还是体谅一下他们独处的权利,或者更准确地说,两人一起独处的权利吧。
Ni pro ĝentileco almenaŭ fermu la okulojn.
至少出于礼貌,我们把眼睛闭上吧。
Kaj se la tiela mallumo vigligas vian imagon, nu, tio estas via afero, ĉu ne?
如果这样的黑暗反而激发了你的想象力,那就算是你自己的事了,不是吗?
NOVAJ VORTOJ
新词
aparato
器械;装置
ĉemizo
衬衫
ĉina
中国的;中国人
dorso
背;背部
dungi
雇用
ekspozicio
展览;陈列
farti
身体情况如何;过得如何
fero
铁
gliti
滑动;滑落
haveno
港口
insulo
岛
kisi
亲吻
ligno
木头
materialo
材料
meblo
家具
moderna
现代的
muzeo
博物馆
pantalono
裤子
planko
地板
rando
边缘
sekso
性别
Usono
美国
varo
货物;商品
vigla
有活力的;活泼的