24. LA VERON, MI PETAS!
24. 我请求说出真相!
Al Pablo tute ne plaĉis lia situacio.
巴勃罗一点也不喜欢自己的处境。
Tiuj multegaj homoj, tiu terura varmo kun la sennube blua ĉielo kaj la suno senkompate brila-brula, tiu muziko...
那许许多多的人,那可怕的炎热,那没有一丝云彩的蓝天和无情地明晃晃燃烧着的太阳,还有那音乐……
Estas ĝene senti sin la centro de ĉies atento, la objekto de ĉies rigardoj.
觉得自己成了所有人注意的中心、所有人目光的对象,真让人难受。
Li provis rekoni amikojn aŭ almenaŭ konatojn en la homamaso.
他试着在人群中认出朋友,或者至少认出熟人。
Li ne sukcesis.
他没有成功。
Ne estis vizaĝoj, ne estis personoj, estis nur milkapa besto, el kiu nenio individua elstaris.
那里没有一张张面孔,也没有一个个个人,只有一头有着千颗脑袋的野兽,里面没有任何个体突显出来。
La muziko ĉesis.
音乐停止了。
Ĉe signo de la prezidanto, la ulo, kiun Pablo malamis, serioz-vizaĝe marŝis ĝis la loko preparita por la paroladoj.
在总统示意之下,那个巴勃罗所憎恨的家伙板着严肃的脸,走到为讲话准备好的地方。
Kiam li komencis vorti, la laŭtparoliloj resonigis lian voĉon inter la domoj, por la knabo plej malplaĉe.
当他开始讲话时,扩音器把他的声音在房屋之间回荡开来,对那男孩来说真是最不愉快不过了。
"Ne ofte oni donas al strato la nomon de homo vivanta, sed ĉi tiu knabo tiel meritas la dankemon de la tuta popolo, ke ni decidis signi per tia eksterordinara okazo la memoron pri lia grandfaro.
“人们并不常把一条街道命名为一个还活着的人,但这个男孩如此值得全体人民的感激,以至于我们决定用这样一次非同寻常的场合来标示他伟大功绩的记忆。
Kuraĝo..."
勇气……”
La vortoj resonis tiel forte, ke al Pablo la kapo komencis dolori.
这些话回响得如此之响,以至于巴勃罗开始头痛起来。
Li ne sciis, kion pensi, li ne sciis kiel sin teni.
他不知道该想什么,也不知道该如何表现自己。
Li estis ege malfeliĉa.
他极其不幸。
"Tre gravan komunikaĵon li akceptis porti al niaj samcelanoj, kiuj trovis lokon transmontare por prepari la venkan atakon.
“他接受了运送一份极其重要的情报给我们的同志;他们在山那边找到了一处地方,准备发动取胜的攻击。
Sed por ilin atingi.
但是为了到达他们那里,
necesis pasi tra la linioj de niaj malamikoj.
就必须穿过我们敌人的防线。
Danĝera tasko.
这是一项危险的任务。
kiun li sindone, inteligente kaj kuraĝe plenumis..."
而他以奉献精神、智慧和勇气完成了它……”
Akceptis porti, ĉu?
接受去送,是吗?
Kiel eblas nomi tion akcepto?
这怎么能叫作接受呢?
Li estis dekunujara, kiam la afero okazis.
事情发生时,他才十一岁。
La landon ŝiris terura interna milito.
那个国家被一场可怕的内战撕裂着。
Homoj malamis homojn, frato mortigis fraton.
人恨人,兄弟杀兄弟。
Soldatoj venis kaj foriris.
士兵们来了又走。
Veraj soldatoj de la ŝtato, kaj ne-soldataj batalantoj, kiuj leviĝis kontraŭ la ŝtato, sed tamen estis organizitaj kiel soldatoj.
有国家真正的士兵,也有那些反抗国家、却又按士兵方式组织起来的非正规战斗人员。
Vilaĝo apartenis jen al tiuj, jen al tiuj ĉi.
村庄一会儿属于这一方,一会儿又属于那一方。
Ofte viroj venis kun plej timiga aspekto sendolĉe pridemandi la vilaĝanojn por scii, kiuj transiris al la kontraŭŝtataj unuoj.
常常有一副最吓人模样的男人们前来,冷酷地盘问村民,想知道有哪些人投到了反政府部队那边。
Aŭ, se la kontraŭ-ŝtatuloj ĉi-foje okupis la vilaĝon, kiuj transiris al la defendantoj de la ŝtato.
或者,如果这一次占领村庄的是反国家的一方,他们就盘问有哪些人投到了国家保卫者那边。
Ambaŭ flankoj laŭdire defendis liberecon kaj vivon vere homan.
据说双方都在捍卫自由和真正属于人的生活。
Iujn oni nomis bluaj, aliajn ruĝaj.
有些人被称作蓝派,另一些被称作红派。
Pablo komprenis nenion el ĉio ĉi.
巴勃罗对这一切什么也不懂。
Iutage, kiam la situacio estis speciale streĉa, alvenis José, lia kuzo.
有一天,当局势特别紧张时,他的表兄何塞来了。
Pablo malŝategis tiun kuzon.
巴勃罗极其厌恶那个表兄。
Li estis kiel besto.
他就像一头野兽。
Forta kaj timiga, nekapabla kompreni, kiel infano sentas kaj reagas.
强壮而吓人,根本不能理解一个孩子是怎样感受、怎样反应的。
Plaĉis al li ofendi Pablon, aŭ almenaŭ lin ĝeni.
他喜欢羞辱巴勃罗,至少也喜欢惹他难受。
Li aĝis ok jarojn pli kaj jam kiam li estis deksesjara kaj Pablo okjara, jam tiam li tiris plezuron el suferigo al sia eta kuzo.
他大了八岁;早在他十六岁、巴勃罗八岁的时候,他就已经从折磨这个小表弟中获得快感了。
Kaj jen tiufoje dikbrusta, fortbraka José alpremis Pablon al muro, en loko, el kie forkuri ne eblis, kaj li diris:
而这一次,胸膛厚实、臂膀有力的何塞把巴勃罗按在墙上,按在一个根本无法逃走的地方,然后说道:
"Vi konas min.
“你了解我。
Vi scias, ke mi povas suferigi vin.
你知道我能让你受苦。
Tutvive, se necesos.
如果有必要,可以让你一辈子都受苦。
Mi havas ordonon por vi, komision.
我有一项命令给你,一项差事给你。
Se vi ne obeos, mi mortigos vin.
如果你不服从,我就杀了你。
Sed ne dolĉe, kredu min.
但不会让你死得痛快,相信我。
Mi pagigos al vi vian malakcepton per teruraj doloroj.
我要让你用可怕的痛苦来偿还你的拒绝。
Mi do konsilas al vi agi kiel mi diros, plej lerte.
所以我劝你就照我说的去做,做得越聪明越好。
Se vi malsukcesos, la malamikoj vin mortigos.
如果你失败了,敌人会杀了你。
Se vi ne iros, mi mortigos vin.
如果你不去,我会杀了你。
La situacio ne povus esti pli kara, ĉu?"
这处境再明白不过了,是不是?”
Kion Pablo povis fari?
巴勃罗能怎么办呢?
La kuzo ordonis al li foriri trans la montojn, evitante esti rimarkata de la malamiko, kiu okupis vastan regionon ĉi-flanke de la montaro, por porti gravegan komunikaĵon al iaj samgrupanoj, kiuj kampadis tie transe.
表兄命令他越过群山,在不被占据山这边大片地区的敌人发现的情况下,把一份极其重要的情报送给驻扎在山那边的某些同伙。
Kaj hodiaŭ...
而今天……
"... juna kuraĝulo... senkonsidere pri la danĝero, al kiu li elmetis sian junan vivon... kun nekredebla lerteco, kaj kun la tuta energio, kiun li tiris el sia certeco pri la justeco de nia Afero, pri la graveco senigi la landon de tiuj, kiuj agas kontraŭ ties bono..."
“……这位年轻的勇士……全然不顾自己年轻生命所暴露于其中的危险……以令人难以置信的机智,以及从他对我们事业正义性的确信、对把国家从那些违背国家利益者手中解放出来之必要性的确信中汲取出的全部力量……”
Kuraĝa, certa pri la Afero!
勇敢,对事业深信不疑!
Pablo volis ne morti, ne suferi, li ege timis la kuzon.
巴勃罗只是想不死,不受苦;他非常害怕那个表兄。
Al tio sumiĝas la kaŭzoj de lia agado.
这就是他行动的全部原因。
Ĉu li akceptis?
他接受了吗?
Ne.
没有。
Oni perforte devigis lin.
他是被强迫的。
Se li estus libera, li certe ne irus.
如果他是自由的,他肯定不会去。
Li ne kredis je tio aŭ tio ĉi.
他既不相信这个,也不相信那个。
Li aŭdis tro kontraŭdirajn parolojn, kaj nenion komprenis pri la kaŭzoj de la milito.
他听到过太多互相矛盾的话,对战争的原因一点也不明白。
Se oni demandus lin, ĉu li estas por la ruĝuloj aŭ por la bluuloj, li dirus, ke li ne scias, ke li dezirus nur vivi pace, sen milito.
如果有人问他,他是站在红派一边还是蓝派一边,他会说他不知道;他只希望和平地活着,没有战争。
Lerta, ĉu?
机智,是吗?
Fakte, li estis kaptita.
实际上,他被抓住了。
Nur pro ŝanco, kiu faris, ke lia kaptinto estis subite informita per krioj pri io por li terure doloriga, nur pro tiu ŝanco li sukcesis forkuri libere.
只因为一次偶然,他的俘获者突然被喊叫声告知了一件对他来说极其痛苦的事情;仅仅因为那次偶然,巴勃罗才得以自由逃走。
Kaj la reveno ne estis pli facila.
而回程也并不更容易。
Sed denove bonŝanco ridetis al li.
但是好运再次向他微笑。
Poste la ĉefo de la transmontanoj rakontis, kiel mire li foje vidis knabon alveni kaj transdoni komunikaĵon.
后来,山那边那一方的首领讲过,有一次他是怎样惊讶地看到一个男孩来到那里并交出一份情报。
Tiu komunikaĵo estis tiel grava, ke la evoluo de la tuta milito dank' al ĝi ŝanĝiĝis, donante la venkon al la koncerna politika partio.
那份情报如此重要,以至于整个战争的进程因它而发生了变化,把胜利交给了有关的那个政治派别。
Pablo petis, ke oni ne disrakontu pri li.
巴勃罗请求人们不要把关于他的事传开。
Li timis, ke se la alia partio poste revenos al la supro de la povo, ĝi mortigos lin.
他害怕如果另一派后来重新登上权力顶峰,就会杀了他。
Sed, kion ajn li deziru, lia famo disvastiĝis.
但是,不管他愿不愿意,他的名声还是传开了。
Kaj nun oni nomas straton laŭ lia nomo kaj faras grandan feston kun prezidanto, parolantoj, muziko, kaj grandega homamaso, kiu rigardas lin.
而现在,人们用他的名字给一条街命名,还举行了一场盛大的庆典,有总统、有演讲者、有音乐,还有一大群注视着他的群众。
Kiu scias, ĉu en ĝi ne troviĝas iu, kiu nun decidas foje ĉesigi lian vivon?
谁知道,在那群人中,会不会正有一个人下定决心,某一天要结束他的生命呢?
'Krii', li pensis, 'Mi sentas teruran emon krii.
“喊出来,”他想,“我有一种可怕的冲动,想要喊出来。
Krii: haltu, ĉesu tiel belvorte paroli, tio ne estas la vero.
喊出来:停下,别再这样花言巧语地说了,这不是真相。
Mi ne scias, kion volis la uloj, por kiuj mi plenumis tiun taskon.
我不知道那些我替他们完成这项任务的人究竟想要什么。
Kaj ne estis bonvola servo.
而且这也不是什么出于好意的服务。
Mi ĝin faris, ĉar ne eblis eltiri min.
我之所以去做,只是因为我无法脱身。
Mi koleras kontraŭ mia kuzo José, kiu refoje uzis sian korpan superecon por devigi min plenumi ion, kion mi tutanime nur deziris eviti.
我对我的表兄何塞感到愤怒;他又一次利用自己的身体优势,逼我去做一件我从心底里只想避开的事。
Ĉu vi ne komprenas?
你们难道不明白吗?
Mi ne estas via estiminda kuraĝulo.
我不是你们那位可敬的勇士。
Mi ne volas vidi mian nomon sur domo, por signi straton.
我不想看见自己的名字挂在房子上,用来标示一条街。
Mi volas iri ludi.
我想去玩。
Mi volas, ke vi lasu min en paco kaj trankvilo.
我希望你们让我安安静静地过日子。
Ĉio ĉi estas malvera, malvera, malvera.
这一切都是假的,假的,假的。
Kaj José estas bestaĉo, kiu meritas morton.
而何塞是个禽兽,理应去死。
Kial vi prezentas lin kiel savanton de la popolo?...'
你们为什么把他描绘成人民的救星呢?……”
Li atingis tiun punkton en sia pensado, kiam li subite rimarkis, ke la parolado ĉesis, kaj ke ĉiuj gravuloj rigardas lin, kvazaŭ ili atendus, ke li faru ion.
他的思绪进行到这里时,突然注意到讲话已经停止,而且所有大人物都在看着他,好像他们在等着他做点什么。
Sed li ne atentis iliajn vortojn kaj tute ne sciis, kion oni atendas de li.
但他没有留意他们的话,完全不知道人们在期待他做什么。
Li malprecize memoris, ke, kiam oni aranĝis la detalojn de la festo, oni diris, ke je difinita momento, li devos ion fari.
他模模糊糊地记得,在安排庆典细节时,人们说过,到某个特定时刻,他得做点什么。
Sed li forgesis.
可他忘了。
Kiom ajn li provis serĉi en sia memoro, neniu ideo pri la planita faro retroviĝis.
无论他怎样在记忆里搜寻,关于那项预定动作的任何念头都没有找回来。
Liaj sentoj estis tiel fortaj, neklaraj kaj doloraj, ke li ne povis elteni.
他的感情是那样强烈、混乱而痛苦,以至于他无法承受。
Ĉiuj bariloj, konstruitaj en li de eduko por malhelpi lin fari agojn, kiujn gepatroj kaj instruistoj nomis nekonvenaj, subite dissaltis sub la premo de la sentoj turniĝantaj en li, en kiuj miksiĝis timo, deziro, malakcepto, honto, malamo kaj kolero.
教育在他体内筑起的所有栏障,本来是为了阻止他去做那些父母和老师称作不合适的行为;但在他内心翻腾着的那些情感压力之下,这些栏障突然全都崩开了,而那些情感中混杂着恐惧、欲望、拒绝、羞耻、仇恨和愤怒。
Gajnis kolero.
最终占上风的是愤怒。
Li ekkriis:
他突然喊了出来:
"Vi malvere parolas.
“你在说假话。
Vi nenion komprenis.
你什么都没明白。
Mi ne agis pro kuraĝo aŭ por havigi la venkon al vi.
我不是因为勇气,也不是为了把胜利带给你们才去做的。
Mi ne scias, ĉu la popolo pli feliĉos kun vi aŭ pli feliĉus kun tiuj, kiuj malvenkis.
我不知道人民跟着你们会更幸福,还是跟着那些失败的人会更幸福。
Kiel mi povus, je mia aĝo?
以我的年纪,我怎么可能知道?
Vi ne..."
你们不……”
La gravuloj estis tiel mirigitaj, ke ili restis senmovaj dum la kvaron-minuto, kiu necesis por eldiri tiujn vortojn.
那些大人物都惊呆了,以至于在说出这些话所需的那十五秒钟里,他们一动不动。
Du aferoj okazis samtempe.
两件事同时发生了。
La muzikestro ekkomprenis sian devon kaj soldata marŝmuziko eksonis, kovranta la knaban voĉon.
乐队指挥明白了自己的职责,军队行进曲立刻响了起来,盖住了男孩的声音。
Dume, la policestro atingis Pablon, metis la manon sur lian buŝon, fermante ĝin, kaj kun kunulo perforte kondukis for la knabon, kies kruroj kaj piedoj kolere moviĝis ek kaj ek, senutile batante la aeron.
与此同时,警察局长冲到巴勃罗跟前,用手捂住了他的嘴,把它封住,并和一个同伴一起强行把那男孩拖走;男孩的腿和脚愤怒地一阵阵乱动,无用地踢打着空气。
La prezidanto reparolis:
总统又开口了:
"Bonvolu pardoni ĉi tiun interrompon," li diris.
“请原谅这次打断,”他说。
"Tro premata de fortaj sentoj, tuŝata plej profunde de teruraj memoroj, nia juna kuraĝulo momente perdetis la kapon.
“由于受到强烈情感的过度压迫,又被可怕的回忆深深触动,我们这位年轻的勇士一时失去了理智。
Jen plia ekzemplo de la malbono, kiun kaŭzis la surmarŝindaj uloj, kiuj..."
这又是一个例子,说明那些该被讨伐的家伙所造成的祸害有多大;那些家伙……”
Lerta, tre lerta li estis.
他很机灵,非常机灵。
Li sciis, ke malfacile la popolo akceptos lian klarigon, sed li same bone sciis, ke ĝi estas laca militi kaj akceptos pacon je iu ajn prezo.
他知道,人民很难接受他的解释,但他同样清楚,他们已经厌倦了打仗,因此无论付出什么代价都会接受和平。
Fakte, dum unu minuto, la tuta politika egalpezo de la lastaj monatoj preskaŭ disrompiĝis.
实际上,在那一分钟里,过去几个月形成的整个政治平衡几乎被打碎了。
Venkis la laceco.
占了上风的是疲惫。
Ĉiuj pensis, ke pli saĝe estas ŝajnigi, ke nenio okazis.
所有人都认为,装作什么事也没发生过会更明智。
Pri la afero oni longe diskutos en la hejmoj kaj trinkejoj, sed agi... tio estus tro danĝera.
关于这件事,人们会在家里和酒馆里长久议论,但真的采取行动……那就太危险了。
En la oficejo de la politika polico, Pablo estis longe pridemandata.
在政治警察的办公室里,巴勃罗被长时间盘问。
Li diris la veron.
他说了真话。
Finfine li povis tion fari kaj li tre ĝuis la eblecon rakonti pri la perforto, pri la premo farita de Jose per la promesoj suferigi, se la knabo ne akceptus, pri sia timego dum
他终于能够这样做了,而且他非常珍惜这次机会,讲述那场暴力、讲述何塞用“如果那男孩不接受就要让他受苦”的威胁所施加的压力,也讲述自己在
li marŝis transmonten, pri la fojo, kiam li iĝis kaptita de la kontraŭuloj, kaj kiel bonŝanco savis lin.
翻山而行时的恐惧,讲述自己那次被敌方抓住的经过,以及好运是怎样救了他。
Li diris, ke li ne elportas havi sian nomon sur la unuaj kaj lastaj domoj de strato pro famo, kiun li ne meritas, kaj kiu tute ne respondas al la vero.
他说,他无法忍受自己的名字因为一种他并不配得、也完全不符合事实的名声,而被写在一条街首尾两端的房屋上。
Kiam li aldonis, ke li verŝajne ne povos ne diskonigi la realon, la politika polico sciis, kion fari.
当他又补充说,他恐怕无法不把真相传播出去时,政治警察就知道该怎么办了。
Pablo mortis jam dum tiu nokto.
巴勃罗就在那一夜死了。
Hodiaŭ, lernante legi, ĉiuj lernejanoj de la lando interese konatiĝas kun tiu dekunujarulo, kies kuraĝo kaj netimo morti por justa Afero iam savis la landon.
今天,全国所有学童在学习阅读时,都会饶有兴趣地认识那位十一岁的男孩;据说他的勇气以及为正义事业而不怕死的精神,曾经拯救了国家。
NOVAJ VORTOJ
新词
bari
阻拦;设障碍
brusto
胸膛
buŝo
嘴
ĉies
所有人的
favora
有利的;赞成的
gajni
赢得;获胜
individuo
个体;个人
interna
内部的
komuniki
传达;交流
konsili
劝告;建议
konveni
适合;合宜
kovri
覆盖;遮住
kuzo
表兄弟;堂兄弟;表姐妹;堂姐妹
linio
线;防线
partio
党派;派别
prezidi
主持;担任主席
ruĝa
红色的
signo
标志;信号
sumo
总和
tasko
任务
-um-
-um- 后缀
vasta
广阔的;广大的
NOVAJ KUNMETOJ
新复合词
Afero
事业;大业
de-nove
再次;重新
el-meti
使暴露;使处于
el-stari
突出;显出
kamp-adi
扎营;露营
sin-done
奉献地;尽心地
plen-umi
执行;完成
unuo
单位;队伍