23. NEATENDITA RENKONTIĜO
23. 意外的重逢
La vivo estas vere stranga.
生活真是奇怪。
Mi ne ŝatus esti verkisto, ĉar, kio okazas en mia vivo, tio estas tiel nekredebla, ke neniu leganto akceptus tion trovi en romano, kaj se ne paroli pri la vera vivo, kial entute verki?
我可不愿意当作家,因为发生在我生活中的事是那样难以置信,以至于没有哪个读者会接受在小说里看到这种情节;而如果不谈真实生活,那又何必写作呢?
Foje mi partoprenis en tutmonda kongreso kun mia bofrato, en Londono.
有一次,我和我的姻兄弟一起在伦敦参加了一次世界性大会。
Ni decidis partopreni en unu el la ekskursoj aranĝitaj por la kongresanoj.
我们决定参加一项为大会参加者安排的游览活动。
Tio estis profesia kongreso, sed tiuj similas kelkrilate al la esperantistaj.
那是一次职业性的大会,但这种大会在某些方面和世界语者的大会相似。
Ankaŭ en ĉi tiu, kiel en esperanto-kongreso, organiziĝis meze de la semajno serio da ekskursoj por konigi kelkajn aspektojn de la regiono al la diverslandanoj.
在这次大会上,也像在世界语大会上一样,于周中组织了一系列游览活动,让来自不同国家的人了解这个地区的一些方面。
Ni volis iri al Cambridge kaj Oxford, sed okazis ia fuŝo pri la aŭtobusoj, kaj ni retroviĝis en veturilo, kiu iris aliloken, nome, al Stonehenge kaj Bath.
我们本来想去剑桥和牛津,但在巴士安排上出了某种差错,结果我们却坐上了一辆开往别处的车,也就是去巨石阵和巴斯的车。
Ni decidis pri la ekskurso lastminute, kaj al ni estis egale, ĉu ni vizitu tiun landoparton aŭ tiun alian.
我们是在最后一刻才决定参加这次游览的,所以去那个地区还是另一个地区,对我们来说都一样。
Ni kutimas kongresi, kaj scias, kiel malfacile estas plene eviti fuŝojn, kiam oni aranĝas similajn aferojn.
我们常常参加大会,也知道在组织这类事情时,要完全避免差错有多么困难。
Ni ambaŭ rigardas fuŝojn neevitebla aspekto de la vivo, kaj scias, ke ili okazas precipe, kiam neprofesiuloj provas organizi ion por centoj da homoj el la tuta mondo.
我们两人都把差错看作生活中不可避免的一面,并且知道,这种事尤其发生在非专业人士试图为来自全世界的数百人组织某种活动时。
Fakte, mi tre ĝojis pri la fuŝo, ĉar Stonehenge kun siaj altaj ŝtonegoj starigitaj antaŭ jarmiloj per metodo, kiun oni ĝis nun ankoraŭ ne komprenis, interesis min pli ol la du universitataj urboj.
实际上,我很高兴出了这个差错,因为巨石阵以及那些几千年前用至今仍未弄明白的方法竖立起来的高大巨石,比那两座大学城更让我感兴趣。
Mi konfesas, ke, stulte, antaŭ ol decidi, mi eĉ ne rimarkis, ke la organizantoj proponas ekskurson al Stonehenge.
我承认,我很傻,在作出决定之前,甚至都没注意到组织者还提供了去巨石阵的游览。
Kiom koncernas min, la fuŝo do ne estis vera fuŝo.
就我而言,所以这个差错并不是真正的差错。
Mi trovis Stonehenge eksterordinara.
我觉得巨石阵非同寻常。
Mi jam ofte vidis fotojn de ĝi antaŭe, sed la realo estas multe pli impresa ol ĉiaj priskribo aŭ fotoj.
我以前已经常常看见它的照片,但实景比任何描述或照片都更令人震撼。
Bedaŭrinde, estis amaso da turistoj, kaj ni ne restis sufiĉe longe por ricevi ĝustan impreson pri la loko.
可惜的是,那时游客成群,我们停留得也不够久,无法对那个地方形成准确的印象。
La gvidisto rakontis al ni multon pri la diversaj teorioj rilate al tiuj strangaj konstruaĵoj, al ilia celo kaj al la metodoj ilin starigi, sed li parolis en rapida angla lingvo, kiun mi malbone komprenis.
导游给我们讲了许多有关那些奇特建筑的各种理论,关于它们的用途以及建造它们的方法,但他讲的是很快的英语,而我听得很差。
Post Stonehenge ni iris al Bath, kaj tie ni manĝis.
看完巨石阵后,我们去了巴斯,并在那里吃了饭。
La manĝo estis mirige bongusta (mirige por Anglio, anglaj legantoj pardonu min) kaj mi des pli ŝatis tiujn ege plaĉe kuiritajn viandon kaj legomojn, ĉar estis tradicia angla kuirarto, kaj ne kelkaj el tiuj manĝaĵoj, nomataj "internaciaj", kiujn oni tiel ofte ricevas en hoteloj kaj restoracioj, kaj al kiuj tute mankas lokaj odoro kaj gusto.
餐食好吃得令人惊讶(对英国来说尤其令人惊讶,英国读者请原谅我),而我之所以更加喜欢那些烹调得极其可口的肉和蔬菜,是因为那是传统的英国菜,而不是旅馆和餐馆里那么常见的那些所谓“国际化”菜肴;那些菜完全没有地方性的气味和味道。
Tie okazis la neeblaĵo.
在那里,发生了不可能发生的事。
Mi sidis kun mia bofrato.
我和我的姻兄弟坐在一起。
Ni diskutis pri la kuirmaniero de la diversaj landoj kaj pri la tradicia angla, malmulte konata, kiam viro alvenis kaj eksidis ĉe eta tablo vid-al-vide de ni.
我们正在讨论各国的烹饪方式,以及那种鲜为人知的传统英国菜,这时有个男人来了,在我们对面的一张小桌旁坐下。
Li mendis botelon da biero kaj ĉirkaŭrigardis.
他点了一瓶啤酒,并四下张望。
Mi rimarkis, ke liaj okuloj haltas je la vido de mia bofrato.
我注意到,他的目光在看到我的姻兄弟时停住了。
Li rigardis lin fikse, sindemande.
他盯着他看,像是在自问。
Tiu fiksa rigardo estis iom ĝena por mia bofrato, kiu sentis ĝin antaŭ ol vere rerigardi al ĝi.
那种凝视让我的姻兄弟有些不自在;在他真正回看过去之前,他就已经感觉到了。
Sed kiam li turnis la vizaĝon rekte al la rigardanto, ankaŭ li fiksis la okulojn al tiu, kun similaj intereso kaj malcerteco.
但是,当他把脸正对着那个注视者时,他也把目光定在那人身上,带着同样的兴趣和不确定。
Finfine, la ĵus-alveninto ekstaris kaj venis al li.
最后,刚到的那个人站了起来,向他走来。
"Senkulpigu min," li diris angle.
“请原谅我,”他用英语说道。
"Ĉu via nomo ne estas...?" kaj li diris la nomon de mia bofrato.
“您的名字莫非是……?”接着他念出了我那位姻兄弟的名字。
Ĉi-lasta respondis en lingvo nekonata de mi, tiel ke eĉ ne unu vorton mi komprenis.
后者用一种我不懂的语言回答,因此我连一个词也没听懂。
Finfine, li turnis sin al mi por prezenti tiun viron: estis lia frato.
最后,他转向我来介绍那个男人:那是他的兄弟。
Mi eĉ ne sciis, ke mia bofrato havas fraton.
我甚至不知道我的姻兄弟还有一个兄弟。
Mi malprecize memoris, ke antaŭ multaj jaroj li forlasis sian landon, ĉar la politika situacio tie estis neeltenebla por li, kaj ke li faris al si novan vivon niaregione.
我模糊地记得,很多年前他离开了自己的国家,因为那里的政治局势让他难以忍受;后来他在我们这一地区为自己建立了新的生活。
Li nun klarigis, ke kiam li eliris el sia lando, la tiea situacio estis plej malsimpla kaj senorda.
他这时解释说,当他离开自己的国家时,那里的局势极其复杂而混乱。
Lia tuta familio disiĝis.
他的全家都分散了。
Pluraj familianoj decidis foriri lastminute, kaj ĉio disvolviĝis tiamaniere, ke dum dudek jaroj li ne plu havis informojn pri sia frato.
几个家人都是在最后时刻才决定离开的,事情的发展方式使得二十年来他再也没有得到过关于他兄弟的消息。
Kaj jen nun, pro neimagebla ŝanco, ambaŭ retroviĝis samloke.
而如今,就因为一场难以想象的机缘,他们两人竟在同一个地方重逢了。
Kiam mi rakontis tiun okazaĵon al amikoj, kelkaj miris, ke la du fratoj ne tuj estis certaj rekoni unu la alian.
当我把这件事讲给朋友们听时,有些人惊讶于这兄弟俩竟没有立刻肯定地认出对方。
Mi miris pri ilia miro: dudek jaroj, kun longa tempo da suferado, ja ŝanĝas la vizaĝon de homo.
我反倒对他们的惊讶感到惊讶:二十年,再加上长时间的苦难,确实会改变一个人的面容。
Sed eble ĉefe malhelpis tujan kontakton la ideo, ke tia retrovo ne povas esti reala.
不过,也许最妨碍他们立刻接触的,主要还是这样一个念头:这样的重逢不可能是真的。
Oni opinias: "Mi eraras.
人会想:“我弄错了。
Miaj okuloj rakontas malveraĵojn al mi.
我的眼睛在对我说谎。
Ne estas eble."
这是不可能的。”
Ke tia ŝanca renkontiĝo estas preskaŭ neebla, tion vi komprenos eĉ pli bone, kiam mi diros, ke la koncerna frato fakte loĝas en Aŭstralio.
等我告诉你,那位有关的兄弟其实住在澳大利亚时,你就会更加明白,这样的偶然相遇几乎是不可能的。
Dum mia bofrato forkuris al Okcidenta Eŭropo, lia frato travojaĝis Azion, laborante jen tie, jen aliloke, sed neniam trovante lokon, en kiu li sentis sin sufiĉe hejme por rekomenci taŭgan vivon.
当我的姻兄弟逃往西欧时,他的兄弟则穿行亚洲,到处打工,这里干一阵,那里干一阵,却始终找不到一个能让他觉得足够像家、可以重新开始合适生活的地方。
Finfine li iris al Aŭstralio, kie li facile trovis laboron, iom post iom plibonigis sian situacion, edziĝis kun fraŭlino el sama deveno, kaj komencis agrablan familian vivon, en kiu li tenis vivaj la tradiciojn de la patrolando.
最后他去了澳大利亚,在那里他很容易找到工作,逐步改善了自己的处境,和一位同样出身的未婚女子结了婚,并开始了愉快的家庭生活;在这种生活里,他保持着祖国的传统。
Li provis kontakti membrojn de la familio, sed nemulte sukcesis.
他试图和家族成员取得联系,但成效不大。
Pri mia bofrato li tute ne povis atingi rezulton, ĉar tiu neniam akceptis partopreni en asocio de samlandanoj.
至于我的那位姻兄弟,他完全找不到结果,因为后者从不肯参加同乡会之类的组织。
Sian antaŭan vivon en la gepatra lando li nepre volis forgesi.
他一心想忘掉自己在故国的从前生活。
Kaj lia frato provis nur serĉi pere de tiaj asocioj.
而他的兄弟只试着通过这类协会去寻找。
Kiel mi diris komence, romanisto, kiu metus tian okazaĵon en verkon sian, estus rigardata kiel uzanta tro facilajn solvojn al siaj verkproblemoj.
正如我开头所说,如果有小说家把这样的事情写进自己的作品里,人们会认为他是在用太过容易的办法来解决自己的创作难题。
Kaj tamen la renkonto envere okazis.
然而,这场相遇确实真的发生了。
Ĝi estas eĉ pli neverŝajna, se konsideri, ke la frato venis de Aŭstralio al Britio tute eksterordinare.
如果再考虑到,那位兄弟是以完全非常规的方式从澳大利亚来到英国的,这件事就更加难以置信了。
Ne li devis veni, sed alia persono, kiu laboris en la sama komerca domo.
本来该来的人不是他,而是另一个在同一家商行工作的人。
Tiu malsaniĝis, sed ĉar oni nepre bezonis sendi al Londono iun kapablan fari la necesajn traktadojn, oni lastminute proponis tiun komision al la frato de mia bofrato (t.e. al mia alia bofrato).
那个人病了,但因为他们无论如何都需要派一个有能力进行必要洽谈的人去伦敦,于是就在最后时刻把这项差事交给了我那位姻兄弟的兄弟,也就是我的另一位姻兄弟。
Estante en Londono kaj disponante libertagon, la frato decidis viziti Stonehenge kaj Bath, sed en ĝenerala turista organizo, ne en la nia, kiu estis nur por la kongresanoj.
那位兄弟到了伦敦之后,正好有一天休息,于是决定去参观巨石阵和巴斯,不过他参加的是一般游客的旅行团,不是我们这个只给大会参加者安排的团。
Se aldoni, ke ni devus iri, ne tien, sed al Oxford kaj Cambridge, vi komprenos, kiom da ŝancoj necesis por efektivigi la renkonton.
如果再补充一点:我们本来该去的不是那里,而是牛津和剑桥,你就会明白,要促成这次相遇,需要多少个偶然因素。
Jam estis eksterordinare retroviĝi en Bath samhore, sed estis neniu kaŭzo, ke ni elektu la saman restoracion, ĉar ambaŭflanke la organizantoj lasis la partoprenantojn liberaj tagmanĝi, kie ili deziris.
能够在同一时间于巴斯重逢,本来就已经非同寻常了;而且我们并没有任何理由会选中同一家餐馆,因为双方的组织者都让参加者自由决定去哪里吃午饭。
Krome, ni troviĝis en la supra parto de la restoracio, kiun oni atingis nur suprenirante sur kelkaj ŝtupoj: tiun parton oni ne povis vidi el la enirejo.
再说,我们当时在餐馆的上层部分,那里只有走上几级台阶才能到达;从入口处根本看不见那一部分。
Kaj nur ŝanco faris, ke la frato decidis rigardi, kiel la manĝoĉambro prezentiĝas supre.
而且也只是偶然,那位兄弟才决定上去看看楼上的餐厅是什么样子。
Li ricevis tie la lastan liberan sidlokon, kio signifas, ke, se li venus kvin minutojn pli malfrue, oni certe dirus al li: "Ne iru supren, ĉio jam estas okupita."
他在那里得到的是最后一个空位,这就意味着,如果他晚来五分钟,人家肯定会对他说:“别上去了,那里已经全满了。”
Kio estas ŝanco?
什么叫偶然?
Stranga afero, ĉu ne?
很奇怪,是不是?
Se oni restudas ĉi tiun okazaĵon detalon post detalo, ĉio aperas, kvazaŭ la afero estus planita.
如果人们把这件事一个细节一个细节地重新研究一遍,一切看起来都仿佛这件事是被计划好的。
Ĉu altaj nevideblaj spiritoj direktas la vivon de homo, almenaŭ en kelkaj momentoj de lia vivo?
是不是有某些高等的、看不见的灵在引导人的生命,至少在他生命中的某些时刻是这样?
Ĉu temas nur pri plej ŝanca ŝanco, t.e. pri unu el mirigaj okazaĵoj, kiuj necese prezentiĝas, ĉar la serio de ebloj estas tiel senfina, ke ne povus ne okazi de tempo al tempo io tute neverŝajna?
还是说,这仅仅是最偶然的偶然,也就是说,只不过是那些必然会出现的惊人事件之一,因为可能性的序列是如此无穷无尽,以致于时不时总会发生某件完全难以置信的事?
Ĉu la kaŭzo kuŝas en speco de penso-transsendo?
原因是否在于某种思想传递?
Kial ne?
为什么不呢?
Kial inter membroj de sama familio ne ekzistus okazoj, kiam la penso de unu transsendiĝas al la alia, kiel radioprogramoj nevideble traflugas la aeron por fariĝi aŭdeblaj je miloj da kilometroj?
为什么在同一家族成员之间,不会存在这样的情况:一个人的思想传送给另一个人,就像广播节目无形地穿越空气,在几千公里外变得可听见一样?
Neniu el la du fratoj havis la impreson, ke li ricevas informon transdonitan de malproksime, sed ĉu tiaj aferoj ne povus funkcii senkonscie?
这兄弟二人中,没有一个人觉得自己接收到了从远方传来的信息,但这种事情难道不能在无意识中起作用吗?
Al ĉiuj ĉi demandoj mi ne havas respondon.
对于所有这些问题,我都没有答案。
Mi nur rakontis la faktojn al vi.
我只是把事实讲给你听。
Ili estas veraj, eĉ se vi ilin ne kredas.
它们都是真的,即使你不相信它们。
Kaj ili ne ĉesis mirigi min.
而且它们始终没有停止让我惊奇。
NOVAJ VORTOJ
新词
angla
英语的;英国的
Aŭstralio
澳大利亚
biero
啤酒
bo-
姻亲关系前缀
botelo
瓶子
Britio
英国
disponi
有……可支配;拥有可用的……
ekskurso
游览;短途旅行
eviti
避免
fiksi
固定;盯住
fraŭlo
未婚者
fuŝi
搞砸;弄坏
impresi
给……留下深刻印象;使震撼
kilometro
公里
komisii
委派;委任
Londono
伦敦
okcidento
西方;西部
precipe
尤其;特别
preciza
准确的;精确的
profesio
职业
reala
真实的;现实的
romano
小说
serio
系列;序列
turisto
游客
NOVAJ KUNMETOJ
新复合词
parto-preni
参加
patro-lando
祖国
sen-kulp-igi
原谅;请原谅
t.e. (= tio estas)
即;也就是说
radio (radio-programo; sun-radio)
radio(广播节目;阳光射线)