22. LA SANKTA FIŜO
22. 神圣的鱼
Mi hontas, sed tamen estas vere: mia avo kaŭzis la morton de homo.
我感到羞愧,但事情确实如此:我的祖父导致了一个人的死亡。
Eble nevole, eble nerekte.
也许不是出于本意,也许并不是直接造成的。
Liajn intencojn mi ne volas juĝi.
我不想评判他的意图。
Sed fakto estas fakto, kaj la fakton mi konfesas: mia avo estas, iusence, mortiginto, kvankam tion li mem neniam akceptus vidi.
但事实就是事实,而我承认这个事实:从某种意义上说,我的祖父是一个杀人者,尽管他本人永远不会接受这样看待自己。
Mi tuj rakontos al vi.
我这就讲给你听。
Ĉe la flanko de la vojo, kiu foriras oriente de nia regiona centro, direkte al la montoj, staras altega arbo, maljuna, dika, forta.
在那条从我们地区中心向东、朝着群山延伸出去的道路旁,耸立着一棵高大的树,古老、粗壮而结实。
Kiel kelkfoje okazas ĉe tiaj grandegaj arboj, ĝi havas en si larĝan truon.
像这种巨树有时会出现的那样,它身上有一个宽大的洞。
Tiu truo, preskaŭ ebena kaj rimarkinde profunda, troviĝas ĉe loko, kie tri dikaj branĉoj disiĝas.
那个洞几乎是平的,而且相当深,它位于三条粗大树枝分开的地方。
La vetero estis malbela dum la periodo, pri kiu mi parolas.
在我所说的那段时期,天气一直很糟。
Pluvis, pluvis, pluvadis senĉese.
下雨,下雨,一直不停地下雨。
Ĝis jen, iun tagon, la pluvo finfine ĉesis.
直到有一天,雨终于停了。
Dum tiu unua bela tago, fiŝvendisto laŭiris la orientan vojon ĵus priparolitan.
就在那第一个晴朗的日子里,一个鱼贩沿着刚才说过的那条东路走着。
Tenante korbon plenan je ĵus kaptitaj fiŝoj, kiuj ankoraŭ vivis, li plezure marŝis, kontenta pri la freŝa bela vetero, kaj gaje kantetis al si kanton.
他提着一只装满刚捕上来、还活着的鱼的篮子,愉快地走着,为清新的好天气而满意,还高高兴兴地给自己哼着歌。
Li pasis preter la arbo, kiam brila lumo dum momento trafis liajn okulojn.
他走过那棵树的时候,一道明亮的光一瞬间射进了他的眼睛。
Li miris.
他吃了一惊。
Estis fakte nur sunradio, kiu, falante sur la akvon en la arbotruo kiel sur spegulon, resendis sian lumon al la preterpasanto.
其实那只是一束阳光,落在树洞中的积水上,如同落在镜子上一样,又把光反射给了这位路人。
Ĉiam interesata pri strangaĵoj, la fiŝvendisto proksimiĝis al la arbo, kaj mire rimarkis la grandan, larĝan, profundan truon, nun plenan je pluva akvo.
这个鱼贩一向对奇怪的事感兴趣,于是走近了那棵树,并惊奇地发现那个又大又宽又深的树洞,此刻正盛满了雨水。
Lia gajeco donis al li amuzan ideon.
他的愉快心情让他冒出了一个有趣的念头。
Li ŝerce prenis fiŝon el sia korbo kaj ĝin metis en la akvon de la arbotruo.
他开玩笑似的从篮子里拿出一条鱼,把它放进了树洞的积水里。
La fiŝo tuj naĝis kontente.
那条鱼立刻欢快地游了起来。
Plu kantante, la fiŝvendisto daŭrigis sian vojon.
鱼贩继续唱着歌,往前走去。
Li estis jam for de longe, kiam alvenis ŝafisto, gvidanta grandan ŝafaron.
等他早已走远之后,一个牧羊人赶着一大群羊来到了这里。
Unu el la ŝafoj apartiĝis de la aro, kaj por iri revenigi ĝin, li pasis preter la arbo.
其中一只羊脱离了羊群,而为了去把它赶回来,他从那棵树旁经过。
Ankaŭ al li lumo trafis neatendite en la okulon.
一道光也意外地射进了他的眼睛。
Proksimiĝinte, li mire rimarkis, ke en la centro de arbotruo fiŝo, videble vivanta, tute trankvile naĝas.
他走近一看,惊奇地发现,在树洞中央,一条显然还活着的鱼正在安安静静地游着。
Tiu fiŝo apartenis al neniu speco de li konata.
那条鱼不属于他所认识的任何一种鱼类。
Kaj, antaŭ minuto, ĝi konigis sian ĉeeston per eksendo de lumo!
而且,就在一分钟前,它还是通过发出光亮来表明自己的存在!
'Miraĵo!' li pensis.
“奇迹!”他想道。
'Dia spirito ĉi tie intervenis.
“这是神灵在这里介入了。
Ĉi tiu arbo estas sankta'.
这棵树是神圣的。”
Li komence klinis la kapon, kaj baldaŭ troviĝis en preĝa sinteno kun la kapo tuŝanta la teron.
起初他低下了头,很快便进入了祈祷的姿势,把头伏到了地上。
Kiam li revenis hejmen, li rakontis pri la mirindaĵo.
当他回到家时,他讲述了这个奇迹。
Pluraj anoj de lia familio iris kontroli lian diron.
他家里的几个人前去核实他的说法。
Estis vere.
这是真的。
Fiŝo vivis en arbotruo, malproksime de ĉiaj lago, maro aŭ rivero.
一条鱼居然活在树洞中,远离一切湖泊、海洋和河流。
Baldaŭ el la proksima urbeto venis homoj pli kaj pli multe.
不久,从附近的小镇来了越来越多的人。
Ili kliniĝis antaŭ la arbo, bruligis bonodoraĵon, kaj preĝkantis.
他们在树前低头膜拜,焚烧香料,并唱着祈祷歌。
Ĉiutage venis novaj homoj por rigardi la miraĵon kaj preĝi ĉe la sankta arbo.
每天都有新的人前来观看这奇迹,并在圣树前祈祷。
Pli kaj pli la homoj venis amase.
来的人越来越成群结队。
Mia avo iradis tien ĉiutage.
我的祖父也每天都去那里。
"Multpova spirito sidas en tiu arbo," li diris.
“一位全能的灵坐在那棵树里,”他说。
"Mi sentas lin.
“我能感觉到他。
Estas bonvolema spirito.
这是一位善意的灵。
Li helpas min en la malfacilaĵoj de la vivo.
他在生活的困难中帮助我。
Tion mi sentas tre klare.
这一点我感觉得非常清楚。
Tiu miraĵo okazis por nia tuta regiono, por ke ĝi sciu, ke la altuloj el la nevidebla mondo amikas al ni."
这场奇迹是为了我们整个地区而发生的,好让它知道,那些来自不可见世界的高位者是我们的朋友。”
Jes, mia avo prenis aparte serioze ĉi tion, kion li rigardis plej certe dia interveno.
是的,我的祖父对这件他视为毫无疑问的神迹特别认真。
Ĉar li estis tre maljuna, kaj saĝa multrilate (bedaŭrinde ne ĉiel!), la homamaso sekvis liajn ideojn, lin tre amis kaj altkonsideris.
因为他年纪很大,而且在许多方面都很有智慧(可惜并不是样样都如此!),所以群众听从他的想法,非常喜爱并高度敬重他。
Foje, li tie staris kun granda homamaso kaj gvidis preĝkantojn, kiam la fiŝvendisto preterpasis.
有一次,他正和一大群人站在那里,带领大家唱祈祷歌,这时那个鱼贩从旁边经过了。
"Kio okazas ĉi tie?" tiu demandis staranton.
“这里发生了什么事?”鱼贩问一个站在那里的人。
Oni klarigis al li, ke okazis mirindaĵo, ke en tiu loko malproksima je ĉiaj rivero, maro aŭ lago, bela fiŝo vivas kaj naĝas en arbotruo.
人们向他解释说,这里发生了奇迹:在这样一个远离一切河流、海洋和湖泊的地方,一条美丽的鱼竟活在树洞里游动着。
La fiŝvendisto ekridis.
鱼贩笑了起来。
"Lasu min rigardi ĝin," li diris.
“让我看看它吧,”他说。
"Estas mi, kiu ĝin tien metis!
“是我把它放进去的!
Ĉu ĝi vere plu vivas kaj bonsanas?
它居然真的还活着,而且还好好的?
Amuze!"
这可真有意思!”
Li volis antaŭeniri inter la starantaj homoj ĝis la arbo.
他想穿过站着的人群,走到树前去。
"Mi volas rigardi ĝin; estas mi, kiu ĝin metis tien, mi estas fiŝvendisto," li ripetis.
“我想看看它;是我把它放进去的,我是个卖鱼的,”他重复道。
Sed la homoj nur respondis: "Atentu!
可人们只是回答说:“小心!
Ne faru ion ajn.
什么也别做。
Tiu ĉi loko estas sankta!"
这个地方是神圣的!”
Kiam finfine li sufiĉe proksimis, li kriis ridante: "Mi metis tiun fiŝon tien, la unuan belan tagon post la longa pluvado.
终于,当他靠得足够近时,他笑着大喊:“我是在那场连绵大雨后的第一个晴天,把那条鱼放进去的。
Lasu min repreni ĝin.
让我把它拿回来。
Ĝi estas mia."
它是我的。”
Tiam mia avo ekkoleris:
这时,我的祖父发怒了:
"Forpreni la sanktan fiŝon?
“要把神鱼拿走?
Kiu estas tiu ŝtelisto de sanktaĵoj?
这个偷窃圣物的人是谁?
Ne lasu lin!"
别让他得逞!”
Li parolis ege efike, tiel efike, ke la homamaso eĉ ne havis dubon dum minuto, ke tiu fiŝdeziranto estas malaminda ŝtelisto, kiu volas proprigi al si, por si sola, donaĵon de la dia spirito, kiu decidis marki per miraĵo la sanktecon de ĉi tiu loko.
他说得极有煽动力,煽动得那样厉害,以至于人群连一分钟都没有怀疑:那个想要鱼的人就是一个可恶的盗贼,想把神灵为了用奇迹标明此地神圣性而赐下的礼物据为己有,独吞下来。
"Ne lasu lin proksimiĝi," mia avo laŭtvoĉis.
“别让他靠近,”我的祖父高声喊道。
"Zorgu, ke li ne venu ĝin ŝteli.
“注意别让他来偷走它。
Li altirus sur nin ĉiajn malfeliĉojn.
他会把种种不幸引到我们头上。
Tiu sankta arbo kaj dia fiŝo nin defendas kontraŭ ĉiuj danĝeroj.
这棵圣树和这条神鱼保护着我们,免受一切危险。
Ne lasu lin forpreni ĝin.
别让他把它拿走。
Li povas veni nur de la Plej-Malbonulo!"
他只可能是从最恶者那里来的!”
"Sed, sed," la fiŝvendisto trankvile respondis, "mi certigas al vi.
“可是,可是,”鱼贩平静地回答,“我向你们保证。
Post la granda pluvo mi preterpasis ĉi tie kaj vidante la truon en la arbo, mi trovis amuza la ideon vidi..."
那场大雨之后我从这里经过,看见树上的洞,就觉得这样试试看会很有意思……”
Li neniam havis la tempon fini sian frazon.
他再也没有机会把这句话说完。
La homamaso koleris kaj lin atakis.
人群发怒了,并向他扑去。
Okazis granda malordo.
一场大混乱发生了。
Oni frapis lin, batis lin ĉiamaniere, kun plej kolera forto, kaj kiam li volis forkuri, la homamaso ĵetis ŝtonojn al li.
人们打他,用各种方式揍他,带着最愤怒的力量;而当他想逃跑时,人群又朝他扔石头。
Pluraj ŝtonoj trafis lin al la kapo tiel forte, ke li falis.
好几块石头重重地砸在他的头上,使他倒了下去。
Post nelonge li perdis la vivon.
没过多久,他就死了。
Mia avo certe respondecas pri lia morto.
我的祖父无疑应当对他的死亡负责。
Se li ne uzus sian personecan forton kaj la altan konsideron, kiun la amaso havis por li, tiamaniere, ke li direktis la popolan koleron kontraŭ tiu fiŝvendisto, tiu certe plu vivus.
如果他不是利用自己的个人影响力,以及群众对他的高度敬重,把民众的愤怒引向那个鱼贩,那个人肯定还活着。
Sed de kelkaj tagoj jam li enamiĝis al la sankteco de tiu loko.
可在那之前的几天里,他已经爱上了那个地方的神圣性。
Li ne povis elporti, ke ĝi refariĝu io normala.
他无法忍受它重新变成一个普通地方。
Ne estas agrable por mi konfesi la veron, nek akcepti la ideon, ke mi estas filo de la filo de tia ulo, sed tio estas la faktoj.
对我来说,承认这个真相并不愉快,接受“我是这样一个人的儿子的儿子”这个想法也不愉快,可事实就是如此。
Mi esperas, ke Dio, se li aŭ ŝi aŭ ĝi ekzistas, bonvolos pardoni al mia avo kaj ebligi al li el la postmortejo, kie li vivas, se oni plu vivas ie postmorte, repagi al la fiŝvendisto kaj al ties familio la malbonon, kiun tiu senkulpe kaj senkaŭze suferis.
我希望,如果上帝真的存在,无论是“他”“她”还是“它”,愿意宽恕我的祖父,并让他从死后的世界里,如果人死后真的还在某处活着的话,有机会补偿那个鱼贩及其家人所无辜无故承受的伤害。
NOVAJ VORTOJ.
新词。
avo, branĉo, bruli, ĉiel, ebena, fiŝo, klini, konfesi, korbo, lago, neniel, oriento, periodo, preter, sankta, senco, speco, spegulo, ŝafo, ŝerci, ŝtono, ties, truo.
祖父,树枝,燃烧,在各方面;以任何方式,平的;平坦的,鱼,低下;弯下,承认;坦白,篮子,湖,绝不;无论如何都不,东方,时期,经过;越过,神圣的,意义;意思,种类,镜子,羊,开玩笑,石头,它的;其,洞。
NOVAJ KUNMETOJ
新复合词
en-am-iĝi
爱上
inter-veni
介入