21. KVARA RAKONTO PRI AFANTI
21. 关于阿凡提的第四个故事
Foje ŝtelisto enrompis en la domon de Afanti.
有一次,一个小偷闯进了阿凡提的家。
Afanti ektimis kaj iris meti sin en larĝan keston por sin kaŝi.
阿凡提吓了一跳,便钻进一个宽大的箱子里躲藏起来。
La ŝtelisto iris kaj venis en la domo, sed trovis nenion valoran, nenion forprenindan.
那小偷在屋里走来走去,却什么值钱的东西也没找到,什么也没有可拿走的。
Afanti ja estis malriĉa.
阿凡提本来就很穷。
Finfine la ŝtelisto proksimiĝis al la kesto.
最后,小偷走近了那只箱子。
Kaptita de plej terura timo, Afanti aŭdis lin stari tie apude.
被最可怕的恐惧攫住的阿凡提,听见他就站在旁边。
Dum longa, neelportebla minuto, nenio okazis.
在漫长而难以忍受的一分钟里,什么也没有发生。
Afanti aŭdis la ŝteliston spiri.
阿凡提听见小偷在呼吸。
Li ne sciis, kion tiu faras.
他不知道对方在做什么。
'Ŝtelistoj ofte estas kruelaj,' li pensis, 'kaj ĝenerale ili havas kun si tranĉilon, ĉar ili ĝin bezonas por sia hontinda laboro.
“小偷常常都是残忍的,”他想,“而且他们一般都带着刀,因为他们干那可耻的活儿时需要它。
Ĉu eble li volos tranĉi al mi la kolon?
难道他会想割断我的脖子吗?
Ĉu li mortigos min?'
他会杀了我吗?”
Afanti, tre malriĉa, kiel ĵus dirite, havis nenion hejme.
正如刚才所说,阿凡提非常穷,家里什么也没有。
Li do timis, ke, kolera pro la malsukceso de siaj penoj, la ŝtelisto havos kontraŭ li plej malbonajn, eble eĉ mortigajn, intencojn.
所以他害怕,小偷会因为自己白忙一场而恼羞成怒,对他怀有最恶毒、甚至也许是致命的意图。
Li sin demandis, kiel reagi plej bone.
他心里盘算着,自己该怎样作出最好的反应。
Fine la ŝtelisto malfermis la keston kaj vidis Afantin.
最后,小偷打开箱子,看见了阿凡提。
Lia mano tuj iris al lia tranĉilo: li atendis eksalton, kaj pretis defendi sin.
他的手立刻伸向刀子:他以为阿凡提会猛然跳起,因此准备自卫。
Sed Afanti ne moviĝis.
可阿凡提一动也没动。
"Kion vi faras en kesto?" la ŝtelisto mire demandis.
“你在箱子里干什么?”小偷惊讶地问。
"Nu, nu, estiminda sinjoro..." respondis la eks-kaŝito, pensante, ke antaŭ ĉio necesas trankviligi la ŝteliston per plejaj ĝentileco kaj afableco, "komprenu min.
“嗯,嗯,尊敬的先生……”刚从藏身处出来的阿凡提回答道,他心里想着,首先必须用最大的礼貌和和气让小偷平静下来,“请您理解我。
Mi hontis, ke en mia domo troviĝas nenio, kio respondus al viaj estimindaj gustoj.
我为自己家里竟没有任何能配得上您高贵品味的东西而感到羞愧。
Mi hontis prezentiĝi antaŭ vi kun tiel malplena, malbela, senorda domo.
我为自己要在您面前,以这样一个空空荡荡、难看而凌乱的家来招待您而感到羞愧。
Jen vi vizitas min, kaj mi povas proponi al vi nenion.
您来拜访我,而我却什么都拿不出来招待您。
Hontinde, ĉu ne?
这不是很丢脸吗?
Tial mi min kaŝis."
所以我把自己藏起来了。”
Neniam la ŝtelisto vidis tiel ĝentilan priŝtelaton.
这小偷从没见过一个被偷的人竟然这样有礼貌。
Li plej afable salutis, kaj iris for.
他极其客气地行了个礼,然后便离开了。
NOVAJ VORTOJ
新词
kesto
箱子
kolo
脖子
tranĉi
切;割
NOVAJ KOMBINOJ:
新组合:
en-rompi, pri-ŝteli
闯入;偷窃某人;对某人行窃