20. KOMUNECA SPIRITO
20. 共同体精神
Ali kaj Aŭdu kune revenis de komitata kunsido.
Ali 和 Aŭdu 一起从委员会会议上回来。
Ili estis tre parolemaj junuloj, kaj ankaŭ ĉiuj iliaj amikoj ŝatis paroli.
他们是两个非常爱说话的年轻人,而他们所有的朋友也都喜欢说话。
Tial la kunvenoj ĉiufoje daŭris longe.
因此,每次开会都会持续很久。
Ne estis facile interkonsenti pri la programo, tamen finfine ili sukcesis.
要在方案上达成一致并不容易,不过他们最终还是成功了。
La fakulo, kiu venis por ilin helpi fari la decidojn, ŝajnis al ili iom freneza, sed, nu, ĝenerale tiel estas.
那个前来帮助他们作决定的专家,在他们看来有点疯,不过,嗯,通常这类人都是这样。
Tiuj homoj studis longe en universitatoj, multe legis en bibliotekoj, ili iras de lando al lando por prelegi, sed ĉu ili vere komprenas la regionajn kondiĉojn?
这些人在大学里学了很久,在图书馆里读了很多书,他们从一个国家跑到另一个国家去讲课,可他们真的懂本地区的条件吗?
Multon pri la loka vivo ĉi tie ili ne vere scias.
关于这里的本地生活,他们其实并不真正了解多少。
Tamen estis interese aŭdi, kiel li proponas organizi la vendon de freŝaj fruktoj kaj legomoj al kelkaj landoj, kiuj ilin ege deziras, havas monon por ilin pagi, sed ne povas ilin produkti mem.
不过,听他提议如何组织把新鲜水果和蔬菜卖给一些非常需要它们、有钱支付、却不能自己生产它们的国家,还是很有意思的。
Tio estas plej konkreta propono.
这是一个非常具体的建议。
Se ĝi bone sukcesos, eble okazos sufiĉa evoluo de la regiono, por ke ĝi iom post iom tiri sin el sia ankoraŭ tro malalta vivnivelo.
如果这件事进行得好,也许本地区就会有足够的发展,从而逐渐把自己从仍然过低的生活水平中拉出来。
Krome, estis agrable ekscii, ke internacia organizaĵo povus preni sur sin la kostojn de reklamado, almenaŭ komence.
此外,得知某个国际组织愿意承担广告费用,至少在开始阶段如此,也是一件令人高兴的事。
Sen reklami, oni ne povas vendi nuntempe,
如今不打广告,就卖不出去东西,
Kaj vendi je kiel eble plej altaj prezoj la lokajn produktojn nun estas la ĉefa afero, kiun necesos fari por evoluigi la regionon.
而以尽可能高的价格卖出本地产品,现在就是为了发展这一地区所必须做的最主要事情。
"Estis amuze, kiel tiu eksterlandano volis meti ordon en nia diskuto, ĉu ne?" Ali diris.
“那个外国人想给我们的讨论安上秩序,真挺好笑,不是吗?”Ali 说道。
"Jes.
“是啊。
Li ne komprenas, kiel ni ŝatas paroli ĉi tie.
他不明白,我们这里的人多么喜欢说话。
Ni alvenus al sama rezulto, sed post pli da tempo, kaj alimaniere."
我们本来也会得到同样的结果,只不过会花更多时间,而且方式不同。”
"Estis ridinde, kiel li volis gvidi la diskuton al jam preparita celo.
“他想把讨论引向一个事先准备好的目标,那样子真可笑。
Li ne akceptis niajn ideojn.
他不接受我们的想法。
Tamen, se dank' al tiu frenezulo nia regiono evoluos al pli bonaj vivkondiĉoj, ni ne tro moku lin."
不过,如果靠着那个疯子,我们这个地区能发展到更好的生活条件,那我们也别太嘲笑他。”
"Li ne estas freneza, fakte, li nur aspektas freneze.
“其实他并不疯,他只是看起来疯疯癫癫的。
Tio estas alia afero.
这是另一回事。
Ekzemple lia ideo, ke necesas disvolvi komunecan pensmanieron, kaj labori en komuneca spirito, estas plej saĝa."
比如说,他那个“必须发展共同体式的思维方式,并以共同体精神来工作”的想法,就是非常明智的。”
"Jes, sed diri tion estas maltrafe ĉi tie, ĉar en nia regiono komuneca spirito jam ekzistas de jarcentoj.
“是啊,可在这里说这种话就不合适了,因为在我们这个地区,共同体精神早已存在了几个世纪。
Ni ne bezonas fakulojn pri ekonomio aŭ sociaj aferoj por tion lernigi al ni."
我们不需要经济或社会事务方面的专家来教我们这个。”
"Prave.
“说得对。
Tiurilate li estis iom freneza.
在这一点上,他倒是有点发疯。
Ĉe ni komuneca aliro al la problemoj ĉiam estis tute tradicia."
在我们这里,以共同体方式处理问题,一向完全是传统做法。”
Tiel diskutis Aŭdu kaj Ali revenante el la urbeto vilaĝen.
就这样,Aŭdu 和 Ali 一边从小镇往村子里走,一边这样讨论着。
"Ho, kio estas tio?" Ali diris, vidante ion, kio kuŝis, kvazaŭ kaŝite, flanke de la vojo, sur kiu ili paŝis.
“哦,那是什么?”Ali 说道,因为他看见路边像是藏着什么东西,躺在他们所走的那条路旁。
Li prenlevis ĝin.
他把它捡了起来。
Estis sako, kaj ĝi estis peza.
那是一个袋子,而且很沉。
Li ĝin malfermis kaj nekredeme vidis, ke ĝi enhavas multajn monerojn el oro.
他把袋子打开,难以置信地看见,里面装着许多金币。
"Dio estu dankata!
“感谢上帝!
Kiel bonŝancaj ni estas!" Aŭdu ĝojkriis.
我们多么走运啊!”Aŭdu 高兴地喊道。
"Ni, ĉu?
“我们,是吗?
Kial ni?
为什么是我们?
Mi vidis tiun sakon, mi prenis ĝin.
是我看见了那个袋子,也是我把它捡起来的。
Mi estis bonŝanca.
走运的是我。
Pri vi, mi ne scias."
至于你,我可不知道。”
Aŭdu ekhaltis kaj penseme rigardis sian kunulon.
Aŭdu 停住了脚步,若有所思地看着自己的同伴。
"Tiel vi disvolvas nian komunecan spiriton, ĉu?
“这就是你在发展我们的共同体精神,是吗?
Bone, kiel vi volas.
好吧,随你。
Se vi kredas, ke Dio ĝin donis al vi kaj nur al vi, konservu ĝin.
如果你认为上帝把它赐给了你,而且只赐给了你,那你就留着吧。
Mi povas vivi sen oro."
没有黄金我也能活。”
Post kelka tempo, ili atingis la lokon, kie la vojo pasas tra arbaro.
过了一会儿,他们到了那条路穿过森林的地方。
Ili plu marŝis silente.
他们继续默默地往前走。
Fakte, ili ĉesis diskuti tuj post la vortoj ĉi-supre raportitaj.
事实上,他们在上面那些话说完之后就立刻停止了争论。
La silento estis peza.
这沉默很沉重。
Ambaŭ malkontentis pri la ŝanĝo en iliaj rilatoj.
他们俩都对彼此关系中的变化感到不满。
Ali unuflanke sin ĝenis, sed aliflanke ne volis perdi eĉ nur parton de sia trovaĵo.
一方面,Ali 自己也觉得难受,可另一方面,他又不想失去自己发现之物哪怕一小部分。
Kaj kiom koncernas Aŭdun, ĉi tiu provis forigi de si la deziron bati sian amikon, por restarigi justecon kaj veran komunecan spiriton inter ili, kvankam profunde en sia koro li ne sciis, kiel li estus aginta, se li estus la trovinto de la orplena sako.
至于 Aŭdu,他努力把那种想打自己朋友一顿、以恢复他们之间公正与真正共同体精神的欲望从自己身上驱走,尽管在内心深处,他也不知道,如果发现那袋金币的人是自己,他又会怎么做。
Ili estis tiel profunde perditaj en siaj pensoj, ke, kiam ŝtelistoj saltis de sur la arboj, ili tute ne estis preparitaj al tuja reago.
他们如此深地沉浸在自己的思绪中,以至于当强盗们从树上跳下来时,他们完全没有做好立即反应的准备。
Tamen, junaj, facilmovaj, ili sukcesis ekkuri antaŭ ol la ŝtelistoj ilin kaptis.
不过,他们年轻、动作灵活,在强盗抓住他们之前,还是成功跑了起来。
"La best-homoj," diris Aŭdu, apenaŭ aŭdeble.
“那些兽人,”Aŭdu 几乎让人听不见地说道。
Tiu grupo, kiu faris multajn ŝtelojn en la regiono, estis bone konata.
那个在本地区犯下许多偷盗行为的团伙,是大家都很熟悉的。
La du junuloj forkuris kiel eble plej rapide.
两个年轻人以尽可能快的速度逃跑了。
Sed al Ali, pro la peza sako, estis ege malfacile rapidi sufiĉe por vere elsavi sin.
可对 Ali 来说,因为那只沉重的袋子,要跑得足够快从而真正逃命,实在非常困难。
"Jes, la best-homoj," li diris al si kurante.
“是啊,那些兽人,”他一边跑一边对自己说。
"Mi aŭdis pri ili.
“我听说过他们。
Ili estas kruelaj, famaj pro sia granda krueleco.
他们很残忍,而且以极大的残忍而闻名。
Se mi falos en iliajn manojn..."
如果我落到他们手里……”
Aŭdu nun estis longe antaŭ li.
这时,Aŭdu 已经在他前面很远了。
Ali sentis, ke la ŝtelistoj lin baldaŭ atingos.
Ali 感到强盗们很快就会追上自己。
Li decidis forlasi la sakon.
他决定丢下那只袋子。
Ne estis alia maniero savi sin.
再没有别的办法可以救自己了。
Li sentis, kvazaŭ io ŝiriĝus en li, dum li faligis ĝin teren.
当他把袋子扔到地上时,他觉得仿佛自己体内有什么东西被撕裂了。
La ridoj kaj laŭtaj ĝojaj esprimoj de la ŝtelistaro, kiu haltis, vidante, ke Ali teren ĵetas ion, eĉ pli ol la sakfalo ŝiris lian animon.
那些强盗看见 Ali 往地上扔了什么,于是停了下来,他们的笑声和大声表达喜悦的话语,比那只袋子落地本身还更撕裂了他的心。
"Atendu!" li vokis sian kunulon.
“等一等!”他朝同伴喊道。
"Ili ne plu sekvas nin."
“他们不再追我们了。”
Aŭdu turnis sin, rigardis, vidis, ke Ali diras la veron, kaj atendis, stare sur la vojo.
Aŭdu 转过身来看了看,见 Ali 说的是真的,就站在路上等他。
"Mi... mi... mi devis..." Ali provis diri, sed spiro al li mankis.
“我……我……我不得不……”Ali 试图说道,可他上气不接下气。
"Mi devis lasi al ili la sakon, ĝi estis tro peza, mi ne povis kuri kun ĝi."
“我不得不把袋子留给他们,它太沉了,我没法带着它跑。”
"Mi trovis tre stranga tiun orplenan sakon lasitan apud la vojo," Aŭdu voĉis.
“我一直觉得,那只装满黄金的袋子被放在路边,实在很奇怪,”Aŭdu 说道。
"Nun mi komprenas.
“现在我明白了。
Certe iu riĉulo, kiu ĵus traktis plej sukcese gravan komercan aferon, vidis de malproksime la ŝtelistojn kaj, pro ilia famo pri krueleco, preferis lasi sian oron tie ol submetiĝi al ilia doloriga traktado.
肯定是某个刚刚非常成功地办成一笔大生意的有钱人,远远地看见了强盗,出于他们残忍名声在外,就宁可把金子留在那里,也不愿遭受他们的痛苦折磨。
Li verŝajne pensis, ke, se li revenos iom poste, certiĝinte, ke ne plu..."
他大概是想,如果自己过一会儿再回来,确认已经不再……”
Sed Ali ne aŭskultis lin.
可 Ali 并没有听他说话。
"Dio mia! Dio mia!" li vokis, eĉ ne konscia, ke li interrompas sian amikon.
“我的上帝!我的上帝!”他喊道,甚至没意识到自己打断了朋友。
"Ĉio iris tiel bone, kaj jen!
“一切本来都进行得那么好,可现在!
Jen ni devis pasi sur vojo, kiu gvidis nin rekte al tiuj ŝtelistoj.
偏偏我们得走上一条直接把我们带到那些强盗面前的路。
Kiel malbonŝancaj ni estas!"
我们多么倒霉啊!”
"Ni?
“我们?
Ĉu vere vi diris: ni?" Aŭdu rebatis.
你真的说了:我们?”Aŭdu 反驳道。
"Mi perdis nenion.
“我什么都没失去。
Preĝu Dion, ke li instruu al vi, amiko, kial malbonŝanca estas vi!"
朋友,去求上帝教会你,为什么倒霉的是你!”
NOVAJ VORTOJ
新词
apenaŭ
几乎不
biblioteko
图书馆
ekonomio
经济
evolui
发展
freŝa
新鲜的
gvidi
引导;带领
halti
停下
komitato
委员会
konservi
保留;保存
kruela
残忍的
legomo
蔬菜
marŝi
行走;前进
oro
黄金
ordo
秩序
prelegi
讲课;作演讲
produkti
生产
programo
方案;计划
reklamo
广告
spirito
精神
ŝiri
撕裂
ŝteli
偷窃
tradicio
传统
NOVAJ KUNMETOJ
新复合词
ĝeni sin
让自己烦恼;在意
kun-sido
会议;会谈
kun-veno
集会;聚会
ŝiri (koron
撕裂(心
animon)
灵魂)
trakti (aferon
处理(事情
demandon; homon)
问题;对待人)