19. ĜUSTECO EN JUSTECO
19. 正义中的公正
Sekvu min al Irano hodiaŭ, ĉu vi konsentas?
今天跟我去伊朗吧,你同意吗?
Ni flugu tien kune.
我们一起飞到那里去。
Imago estas tiel rapida vojaĝilo!
想象力是多么迅速的交通工具啊!
Rigardu: ĉi tiu urbo estas bela, ĉu ne?
你看:这座城市很美,不是吗?
Ni malsuprenflugu ĝis la nivelo de la tero kaj de la homoj, kaj trankvile paŝu sur la stratoj.
我们往下飞,一直到地面、到人们所在的层面,然后平静地走在街道上吧。
Jen.
好了。
Ni promenu.
我们走一走。
Sed en kiu tempo ni estas?
可我们现在处于哪个时代呢?
Mi ne scias, sed certe ne plu estas la dudeka jarcento.
我不知道,但肯定已经不再是二十世纪了。
Ho, kial tiom da infanoj ariĝis ĉi tie?
哦,为什么这里聚了这么多孩子?
Ha jes, rigardu!
啊,是了,你看!
Maljuna viro eldiras rakonton.
一个老人正在讲故事。
Eĉ plenkreskuloj staras en la rondo, plej atentaj.
连成年人也站在圈子里,听得极其专心。
Ankaŭ ni aŭskultu.
我们也来听吧。
Kaj nun (la maljunulo diras) mi rakontos al vi pri la malriĉulo en la juĝejo.
“现在,”老人说道,“我给你们讲讲法庭里的那个穷人。”
Temas pri malriĉulo, kiu atingis tian profundecon de senhavo, ke ne estis alia solvo al la problemo manĝi ol stari sur vojoj kaj stratoj kaj petadi monon de la homoj, kiuj pasis.
说的是一个穷人,他穷到了那样深的地步,以至于在吃饭这个问题上,除了站在路上、站在街上向路过的人讨钱之外,再没有别的办法。
La tago estis malbela, kun ĉielo griza pro la multaj nuboj.
那天天气很糟,天空因为层层乌云而呈现灰色。
Rigardante la ĉielon kun tiuj nuboj, kiuj amasiĝis, kaj pli kaj pli transiĝis de grizo al nigro, oni povis nur certiĝi, ke baldaŭ pluvos.
看着天空中那些越积越多、颜色也越来越从灰变黑的云,人们只能确信,很快就要下雨了。
Malvarma, rapida vento blovis senkompate tra la rektaj stratoj de la urbo.
冰冷而迅疾的风无情地吹过城市笔直的街道。
La malriĉulo tute ne ŝatis pluvan veteron, nek tiun fortan venton, malvarman, pli ol malvarman, fakte, frostan, tiel frostan, ke ŝajnis, ke ĝi frostigos la korpon ĝis-oste.
这个穷人一点也不喜欢下雨的天气,也不喜欢那阵强风,冷,冷得不只是冷,实际上简直是刺骨,冷得仿佛会把人的身体一直冻到骨头里。
Kiam la unuaj pluveroj falis, li kuris en la unuan magazenon, kiu prezentiĝis.
当第一批雨点落下时,他就跑进了眼前出现的第一家店铺。
Estis fruktovendejo.
那是一家水果店。
Multaj personoj tie staris.
那里站着许多人。
Komence, la malriĉulo tre kontentis, ke neniu atentas lin.
起初,这个穷人很满意,因为没有人注意他。
Estis bone stari ene kaj vidi, kiel terure pluvas ekstere kaj senti sin trans la atingo de tiu frosta vento.
站在里面,看着外面下着多么可怕的雨,并感觉自己已经不受那刺骨寒风的侵袭,这很好。
Sed tre rapide la vento flugigis la nubojn for, kaj baldaŭ la ĉielo rebluiĝis, kaj aperis varma, plaĉa, brila suno.
可风很快就把云吹走了,不久天空又变蓝了,温暖、宜人而明亮的太阳也出来了。
Vidi tiujn fruktojn, aŭdi tiom da homoj aĉeti jen tion, jen tion ĉi, tio igis la malriĉulon konscia pri malsato.
看着那些水果,听着那么多人一会儿买这个、一会儿买那个,这使那穷人清楚地意识到了饥饿。
La antaŭan tagon, li manĝis ovon, sed de tiam nenion pli.
前一天,他吃过一个鸡蛋,可从那以后就再没吃过别的东西。
Krome, li ne trinkis de longe kaj sentis malagrablan soifon.
此外,他已经很久没喝过东西了,感到一种难受的口渴。
Li ne havis multe da mono, sed tamen iom, kiun li ricevis tuj antaŭ ol ekfalis la unuaj pluvaj akveroj.
他没有很多钱,不过还是有一点,而那点钱正是在第一滴雨水开始落下之前不久得来的。
Li pensis: frukto estas bona por satigi malsatan personon kaj sensoifigi homon, kiu soifas.
他想:水果对于让饥饿的人吃饱、让口渴的人解渴,是很合适的。
Ju pli li pensis pri tio, ju pli li rigardis, des pli la fruktoj ŝajnis manĝindaj, des pli lia deziro al ili kreskis kaj kreskadis.
他越是这样想,越是这样看,那些水果就越显得可吃,而他对它们的欲望也越长越强。
La mastro de la magazeno estis tre okupita pri aliaj aferoj.
店主正忙着别的事情。
Multaj aĉetantoj staris tie kaj postulis, ke oni atentu ilin.
许多顾客站在那里,要求别人照顾他们。
La malriĉulo atendis kaj atendis, kaj sentis sin pli kaj pli malbone, ĉar oni neniam okupiĝis pri li.
那个穷人等了又等,而感觉越来越糟,因为始终没有人理会他。
'Riĉuloj ne bezonas, ke oni rapide prizorgu ilin.
“富人并不需要别人赶紧照顾他们。
Sed en mi malsato kaj soifo krias tre laŭte, eĉ se neniu povas aŭdi tiujn kriojn.
可在我体内,饥饿和口渴却叫得很响,哪怕没有人听得见这些叫声。
Mi nepre bezonas manĝi kaj trinki.
我非得吃东西、喝东西不可。
Ĉu tiu fruktisto ne vidas, ke necesas okupiĝi pri mi?'
那个卖水果的难道看不见,有必要来照应我吗?”
Jen kiaj pensoj disvolviĝis en lia kapo.
他的脑中发展出了这样的想法。
Sed la mastro tute ne atentis lin.
可店主根本没有注意他。
Finfine, ne plu eltenante, la malriĉulo kriis:
最后,那个穷人再也忍不住了,喊道:
"Prizorgu min.
“来照应我。
Mi atendas ĉi tie jam longe, kaj vi okupiĝas pri personoj, kiuj alvenis post mi.
我已经在这里等了很久,而你却在照应那些比我后来的人。
Tio ne estas justa."
这不公平。”
Sed la malriĉulo estis malbone vestita, li aspektis ne tre pure, kaj el lia korpo malplaĉa odoro disflugis.
可那个穷人衣着破烂,看上去不太干净,而且他身上散发出难闻的气味。
Pro tio la mastro de la magazeno ne emis aliri lin.
正因为如此,店主不愿意走近他。
Li preferis vendi al la belvestuloj, kiuj konstante envenadis.
他更愿意卖给那些衣着漂亮、不断走进来的人。
Kaj jen alvenis la momento, kiam la malriĉulo tiel koleris, ke li ekĵetis plej aĉajn vortaĉojn al la fruktisto.
于是那一刻来了:穷人气到了极点,向那个水果商扔出了最难听的脏话。
Ofendita, ĉi-lasta respondis same malĝentile.
后者受到冒犯,也同样粗鲁地回骂。
La aliaj personoj en la fruktovendejo amuziĝis.
水果店里的其他人却看得津津有味。
Ĉu vi rimarkis, ke ofte homoj trovas amuzon, kiam diskuto ŝanĝiĝas al vorta batalo?
你有没有注意到,人们常常会在争论变成口舌之战时觉得有趣?
Sed al la malriĉulo ege dolorigis la malĝentilaj parolaĉoj de la fruktovendisto.
可那个水果商粗鲁的恶语,却让穷人非常受伤。
Li forprenis de sia piedo ŝuon kaj frapis la mastran kapon per ĝi.
他从脚上脱下一只鞋,用它打了店主的头。
"Tio estas tro," kriis la frapito, tenante la kapon per siaj du manoj.
“这太过分了,”挨打的人双手抱着头喊道。
"Vi ne povas ataki min senpune.
“你不能这样打了我而不受惩罚。
Ŝuon al mia kapo!
拿鞋打我的头!
Ŝuon odoraĉan de odoraĉa vi!
还是你这个臭家伙那只臭烘烘的鞋!
Mi iras tuj plendi al la juĝisto."
我立刻就去向法官告你。”
Al la juĝisto li rakontis la tutan aferon.
他向法官讲述了整件事。
La juĝisto kompreneble pridemandis la ŝu-uzinton:
法官当然盘问起那个用鞋的人:
"Kial vi batis lin per via ŝuo?"
“你为什么用你的鞋打他?”
"Ĉar li parolaĉis al mi.
“因为他对我骂脏话。
Li traktis min kiel hundon.
他把我当成狗来对待。
Hundaĉo mi ne estas.
我可不是一条贱狗。
Li ne rajtas ĵeti al mi tiajn nomaĉojn.
他没有权利把那样的脏称呼扔到我头上。
Mi estas homo.
我是人。
Kiel diras nia saĝo-libro Piv sur paĝo 1126-a, "ĉu riĉeco donas rajton trakti ofende tiujn, kiuj ĝin ne havas?"
正如我们那本智慧之书 PIV 在第1126页上所说:‘财富难道赋予人侮辱那些没有财富者的权利吗?’
Kontraŭ liaj ofendoj mi devis reagi.
面对他的侮辱,我必须作出反应。
Ĉu vi ne trovas, ke lecionon li bezonis?"
您难道不觉得,他需要得到一个教训吗?”
"Sed li estas tiel malpura kaj malbonodora, ke la homoj ne plu venis en mian magazenon," la fruktisto stulte respondis.
“可他又脏又臭,人们都不愿再进我的店了,”水果商愚蠢地回答道。
Stulte, ĉar se li, en la magazeno, okupiĝus pri la malriĉulo, tiu pli frue forirus.
愚蠢,是因为如果他在店里照应一下那个穷人,后者就会更早离开。
"Tio ne estas vera," ĉi-lasta tuj rebatis.
“这不是真的,”后者立刻反驳道。
"Lia magazeno plenis je riĉaj aĉetantoj."
“他的店里满是有钱的顾客。”
"Silentu!" la juĝisto interrompis.
“住口!”法官打断道。
"Ke vi estas malriĉa, tio ne pravigas malpravan agon.
“你穷,这并不能为错误的行为作辩护。
Vi tre malbone agis frapante la mastron per via ŝuo kaj vi meritas punon.
你用鞋打店主,这是非常不对的行为,你应当受罚。
Vi volas doni lecionojn al la aliaj, ĉu?
你想给别人上课,是吗?
Ankaŭ vi ricevu lecionon.
那么你自己也得受个教训。
Tamen, ĉar vi estas tre malriĉa, mi kompatos vin kaj estos bonkora.
不过,因为你非常贫穷,我会同情你,也会对你仁慈一些。
Donu duonon de kirano al ĉi tiu fruktisto kaj foriru."
给这个水果商半个基拉诺,然后走吧。”
(kirano estas la nomo de tiu-tempa irana monero).
(kirano 是当时伊朗一种硬币的名称。)
"Kostas duonon de kirano, ĉu?" la malriĉulo demandis, kaj lia voĉo estis tiel stranga, ke neniu komprenis, kion li vere celas.
“值半个基拉诺,是吗?”那个穷人问道,而他的声音奇怪得让谁也听不出他真正是什么意思。
"Vi aŭdis min," diris la juĝisto.
“你听见我说的了,”法官说道。
"Duonon de kirano vi pagu!"
“你付半个基拉诺!”
"Jen mi havas tutan kiranon," la senhavulo diris, eltirante moneron el sia poŝo.
“这儿我有整整一个基拉诺,”这个一无所有的人说道,同时从口袋里掏出一枚钱币。
"Prenu ĝin tute," li aldonis direktante siajn vortojn al la juĝisto.
“整枚都拿去吧,”他说着,把这话对着法官说了出来。
Kaj, antaŭ ol iu ajn povis kompreni, kion li faras, li tiris de sia piedo ŝuon, frapis al la juĝisto la kapon per ĝi, kaj diris:
而还没等任何人看明白他在做什么,他就从脚上脱下一只鞋,用它打了法官的头,并说道:
"Se tio estas justeco, tenu duonon de kirano por vi, kaj donu la alian duonon al tiu fruktisto."
“如果这就是正义,那您自己留下半个基拉诺,再把另外半个给那个水果商吧。”
NOVAJ VORTOJ
新词
blovi
吹
des
越……(与 `ju` 搭配)
-er- (ero)
-er-(小部分;小块)
griza
灰色的
hundo
狗
ju
越……(与 `des` 搭配)
konscii
意识到
laŭta
响亮的
leciono
教训;课程
mastro
主人;店主
meriti
应得;值得
nepre
一定;务必
nubo
云
ovo
蛋
plendi
抱怨;控告
pluvi
下雨
poŝo
口袋
puni
处罚
soifi
口渴
ŝuo
鞋
kirano
基拉诺(钱币名)
NOVAJ KUNMETOJ
新复合词
ar-iĝi
聚集起来