18. KOMPRENU MIN, SINJORO POLICISTO
18. 请理解我,警察先生
— Ĉu vi ne hontas, vi, persono, kies okupo estas plentempe religia?
— 你这样一个把宗教当作全职职业的人,难道不觉得羞愧吗?
— Nu, sinjoro policisto...
— 嗯,警察先生……
— Vi devus esti ekzemplo por ĉiuj.
— 你本该成为所有人的榜样。
Vi estas kiel patro.
你就像父亲一样。
Pastro, patro, estas preskaŭ la sama vorto, ĉu ne?
神父、父亲,这两个词几乎是同一个词,不是吗?
— Jes, sinjoro policisto...
— 是的,警察先生……
— Vi diros al mi: estas novjaro.
— 你会对我说:今天是新年。
Kaj novjaron oni festas.
而新年是要庆祝的。
Sed ĉu vi ne havas senton pri respondecoj?
但你难道没有责任感吗?
Oni festu, jes ja, sed kial festi danĝere?
庆祝,当然可以庆祝,可为什么要以危险的方式来庆祝?
— Nu, sinjoro policisto...
— 嗯,警察先生……
— Kiam via aŭto trafis tiun muron...
— 当你的汽车撞上那堵墙的时候……
Imagu, sinjoro pastro, se tie troviĝus iu, vi tiun mortigus.
想想吧,神父先生,要是那里有个人,你就会把他撞死。
Pastro mortiganto!
成了杀人的神父!
Terure!
太可怕了!
Ĉu vi ne pensis pri tio, kion la popolo disdirus pri vi?
你难道没想过,老百姓会怎么议论你吗?
Kaj vi scias, kiel facile la popolo ĝeneraligas: ili parolaĉus ofende pri la tuta religiularo.
而且你知道,老百姓是多么容易一概而论:他们会带着侮辱地大谈整个宗教界。
Pro vi, nur pro vi.
都是因为你,只因为你。
— Jes, sinjoro policisto, sed...
— 是的,警察先生,可是……
— Vi ĉiam diras sed kaj se.
— 你老是说“可是”和“如果”。
Tamen, via agmaniero estas plejplej hontinda.
然而,你这种行为真是羞耻到了极点。
Mi apenaŭ sukcesas subpremi mian koleron.
我几乎都压不住自己的怒气。
Kiam mi pensas, ke miaj infanoj iradas al preĝejo — pro mia edzino, kredu min, ne pro mi! — kaj aŭskultas homojn, kiel vi...
一想到我的孩子们还去教堂,相信我,那是因为我妻子,不是因为我!而且还听像你这样的人说话……
— Vi pravas, sinjoro policisto, vi pravas, kaj mi hontas, sed...
— 您说得对,警察先生,您说得对,我也感到羞愧,可是……
— Sed kio?
— 可是什么?
Ĉu vi parolos fine?
你到底说不说?
Se vi havas klarigon, diru ĝin.
如果你有解释,就说出来。
Kvankam verdire mi ne povas imagi, kiel vi lavos vin el tiu kulpo.
不过说实话,我想象不出你怎么把自己从这份罪责里洗干净。
Vi estas kulpa, klare kulpa.
你有罪,明明白白有罪。
Vi trinkis tiom, ke vi ne plu sciis, kion vi faras.
你喝得那么多,已经不知道自己在做什么了。
Uzi aŭton en tiaj kondiĉoj estas ne nur malsaĝe, estas mortige.
在那样的状态下开车,不仅是愚蠢,简直会致人死命。
— Mi scias, ke mi devus ne fari ion similan.
— 我知道我本来不该做这种事。
Tamen...
可是……
— Tamen kio?
— 可是什么?
Diru, diru do.
说啊,说出来吧。
Kial vi ne parolas?
你为什么不说?
Je la nomo de Dio!
看在上帝的名义上!
— Bonvolu ne envoki Dion en tiun ĉi malfeliĉan aferon, sinjoro policisto.
— 请不要把上帝牵扯到这件不幸的事情里来,警察先生。
Mi plezure klarigus, sed vi ne lasas...
我很乐意解释,可是您不让我……
— Mi ne lasas vin, ĉu?
— 我不让你,是吗?
Kaj vi iros ripeti al la kredantoj, ke polico vin traktis terure.
然后你还要去对信徒们重复,说警察对你很糟糕。
Tro facile.
太容易了。
Mi lasas al vi ĉiun eblecon sciigi la faktojn al mi.
我给了你一切机会把事实告诉我。
Jen.
来吧。
Parolu.
说吧。
— Jes, sinjoro policisto.
— 是的,警察先生。
Dankon, sinjoro policisto.
谢谢您,警察先生。
Mi ne diris, ĉu?, ke mi laboras en malsanulejo.
我还没说过,对吧,我是在医院里工作的。
— Laboras?
— 工作?
Kian laboron vi faras tie?
你在那里做什么工作?
Vi okupiĝas pri la animoj, ĉu ne?
你是管灵魂的,对吧?
Mi ne nomus tion laboro.
我可不把那叫工作。
— Kiel plaĉas al vi, sinjoro policisto.
— 随您怎么说,警察先生。
Vorto estas, kia oni difinas ĝin.
词语是什么,要看人怎样给它下定义。
Vi difinas laboron unumaniere, mi ĝin alimaniere difinas.
您以一种方式定义“工作”,我则以另一种方式定义它。
Sed, ĉu mi laboras aŭ ne, tio ne gravas.
但是,我工作不工作,这并不重要。
Fakto estas, ke mi estas la animzorganto de la urba malsanulejo.
事实是,我是市立医院负责心灵照护的人。
Ĉu vi scias, kiel disvolviĝas la novjara nokto en malsanulejo?
您知道医院里的新年夜是怎么过的吗?
— Kiel mi scius?
— 我怎么会知道?
Mi scias, kiel ĝi disvolviĝas en policejo.
我只知道警察局里是怎么过的。
Ne agrable.
并不愉快。
Pro stultuloj kiel vi, kun korpo plena je vino, kaj okuloj, kiuj vidas duoble, tiel ke ili mortigas homojn.
因为有像你这样的蠢货,身子里装满了酒,眼睛看东西成双成对,于是就会撞死人。
— Mi mortigis neniun.
— 我没有撞死任何人。
Nu, mi estis en la malsanulejo kaj... kiel klarigi?
嗯,我当时在医院里,而且……该怎么解释呢?
En malsanulejo estas multaj apartaj servoj, kiel oni diras.
在医院里,有很多分开的科室,正如人们所说的那样。
Servo por kor-malsanuloj, servo por haŭt-malsanuloj, servo por rompitaj ostoj, servo por malsanaj infanoj, ktp ktp (= kaj tiel plu, kaj tiel plu).
有心脏病人的科室、皮肤病人的科室、骨折者的科室、患病儿童的科室,等等等等。
— Vi ne bezonas priskribi al mi malsanulejon.
— 你不必向我描述医院。
Mi konas.
我知道。
— Nu, mia funkcio estas rondiri al ĉiuj servoj por viziti la malsanulojn, ĉeesti tiun aŭ tiun alian, kiu baldaŭ mortos aŭ eble eĉ estas jam mortanta.
— 嗯,我的职责是轮流走访所有科室,探望病人,陪伴这个或者那个很快就要死去、或者甚至也许已经在弥留中的人。
Se vi imagas, ke mi faras nenion, iru foje morti en malsanulejo, kaj vi vidos, ĉu tiuhore vi ne bezonas iun apud vi, iun, kiu kapablas aŭskulti, kompreni, teni vian manon.
如果您觉得我什么都没做,那就哪天自己去医院里死一死,您就会知道,在那种时刻,您是不是不需要身边有人,一个能听您说、能理解您、能握住您手的人。
Sed...
可是……
Pardonu, mi ne deziras ofendi vin.
对不起,我不想冒犯您。
Nu, mi ĉiam volas esti ĝentila.
嗯,我总是想保持礼貌。
En novjara nokto, ĝentileco postulas, ke la animzorganto iru al ĉiuj servoj por prezenti siajn novjarajn bondezirojn.
在新年夜,礼貌要求心灵照护者去所有科室向大家致新年祝福。
Tion mi do faris.
所以我就是这么做的。
En ĉiu servo oni festis novjaron.
每个科室都在庆祝新年。
"Venu, Patro, venu, sinjoro animzorganto", oni kriis al mi, tuj kiam oni vidis min alveni.
“来吧,神父,来吧,照顾心灵的先生”,人们一看见我到了,就这样对我喊。
"Venu festi kun ni.
“来和我们一起庆祝吧。
Vi ne malakceptos glaseton da ĉampano, ĉu?
您不会拒绝一小杯香槟吧?
Tio estus ofende al ni."
那样对我们可就是一种冒犯了。”
— Kaj vi, kvankam pastro, akceptis!
— 而你,尽管是神父,却接受了!
— Kompreneble mi akceptis.
— 我当然接受了。
Ĉu vi ne povas bildigi al vi la situacion?
您难道不能想象那种情形吗?
Diri "ne" estus agi tre malĝentile kaj ofende.
说“不”会显得非常无礼,而且很伤人。
Mi ne povas permesi al mi havi malbonajn rilatojn.
我不能让自己和别人关系不好。
Kiel pastro povus ofendi homojn je novjara festo?
一个神父怎么能在新年宴会上得罪人呢?
Mi do jesis la unuan fojon.
所以第一次我答应了。
— Kaj certe ankaŭ la duan, ĉu ne?
— 而第二次你当然也答应了,对吧?
Kaj la trian.
还有第三次。
— Kompreneble.
— 当然。
Kaj tiam, mi jam komencis malpli bone estri min.
而到了那时,我已经开始不太能控制自己了。
Bedaŭrinde, mi nenion manĝis antaŭe, kaj vino kun ne-manĝo povas esti tre... tre efika.
不幸的是,我事先什么都没吃,而酒加上空腹,会非常……非常见效。
— Tiel ke je la kvara servo...
— 于是到了第四个科室……
—...mi ne plu havis sufiĉe da volforto por diri "ne".
— ……我就再也没有足够的意志力说“不”了。
— Kiom da servoj estas en via malsanulejo?
— 你们医院有多少个科室?
— Ĝi estas tiom via, kiom mia: ĝi apartenas al la urbo.
— 它和是我的一样,也是您的:它属于这座城市。
En nia malsanulejo estas dudek servoj.
我们医院里有二十个科室。
— Vi do trinkis dudek glasojn da ĉampano?
— 那么你喝了二十杯香槟?
— Jes.
— 是的。
Tio estis mia unuafoja novjara nokto en malsanulejo.
那是我第一次在医院里过新年夜。
Mi ne sciis, ke ĉiuj servoj estas tiel unuanimaj en sia gusto pri ĉampano.
我不知道所有科室在对香槟的喜好上竟然这样一致。
Sed tiel estas.
可事实就是如此。
Ĉampanon mi ĉiufoje trinkis.
我每一次都喝了香槟。
— Nekredeble!
— 不可思议!
— Kaj kiam mi alvenis al la elirejo, la du pordistoj min vokis.
— 而当我走到出口时,两位门房又把我叫住了。
"Venu trinki, Patro", ili diris.
“来喝点什么吧,神父,”他们说道。
Mi sentis min malforta ĉe la kruroj.
我觉得自己两条腿都发软了。
"Ĉu vi povus doni al mi kafon, fortan kafon?" mi demandis.
“你们能给我来杯咖啡吗,浓一点的咖啡?”我问道。
Ili estas italoj kaj faras bonegan kafon.
他们是意大利人,做的咖啡极好。
"Jes," ili respondis, tute ĝoje, "venu trinki bonan varman kafon, antaŭ ol iri en la malvarmon eksteren".
“好啊,”他们非常高兴地回答,“来喝杯热腾腾的好咖啡吧,然后再到外面的寒冷中去。”
— Almenaŭ vi faris ion saĝan en tiu nokto.
— 至少那晚你做了一件明智的事。
— Jes.
— 是的。
Ili preparis tason da kafo por mi.
他们给我准备了一杯咖啡。
Kaj lastmomente, ĝuste kiam mi volis preni ĝin, la pli aĝa pordisto elmetis larĝan rideton kaj diris: "Hodiaŭ estas novjaro, oni ne trinkas kafon nur tiel", kaj li faligis en mian kafon belan kvanton da frukt-alkoholaĵo.
可就在最后一刻,正当我想接过来时,年纪较大的那个门房露出灿烂的笑容,说:“今天是新年,咖啡可不能就这么喝”,然后他往我的咖啡里倒进了相当可观的一份水果酒。
NOVAJ VORTOJ
新词
alkoholo
酒精
animo
灵魂
aparteni
属于
apenaŭ
几乎不
ĉampano
香槟
difini
定义
efiki
起作用;生效
festi
庆祝
frukto
水果
ĝentila
有礼貌的
haŭto
皮肤
honti
感到羞愧
kulpa
有罪的
kvanto
数量
ofendi
冒犯;侮辱
osto
骨头
pastro
神父
religio
宗教
taso
杯子
trakti
对待;处理
vino
葡萄酒
NOVAJ KUNMETOJ
新复合词
bon-deziro
祝愿
Patro
神父(称呼)
rond-iri
轮流走访;巡回
(ofica) servo
(机构中的)部门;科室
unu-anima
一致的;一条心的