15. INSTRUISTO DUNGGŬO RENKONTAS LUPON
15. 东郭先生遇狼
La okazaĵoj, kiujn mi rakontos al vi hodiaŭ disvolviĝis antaŭ multaj jarcentoj, en tempo, kiam la lando, kiun oni nun nomas Ĉinio, konsistis el pluraj ŝtatoj, kiuj militis inter si.
今天我要讲给你的这些事情,发生在许多个世纪以前;那时,如今人们称作中国的国家,是由几个彼此交战的邦国组成的。
Ekster la muroj de la ĉefurbo de unu el tiuj — Pu-lando — staris fama lernejo, kies instruisto estis la ne malpli fama Dunggŭo.
在其中一个国家,也就是蒲国的首都城墙之外,坐落着一所著名的学校;那里的老师,便是同样著名的东郭先生。
Junuloj, kiuj deziris fariĝi oficistoj, komercistoj, ŝtat-funkciuloj, venis el la tuta lando por lerni ĉe li.
想成为官员、商人或国家公务人员的年轻人,从全国各地来到他这里求学。
Instruisto Dunggŭo estis ege bonkora homo, kaj lia instruado ne estis nur konkreta kaj praktika.
东郭先生是一个极其善良的人,而且他的教学并不只是具体而实用。
Ĝi krome celis komprenigi al la lernantoj, kial valoras la penon agi bone kaj provi vivi kiel "vera homo", kiel oni tiutempe diris en Ĉinio.
此外,他的教学还旨在让学生明白,为什么值得努力去行善,并努力像当时中国人所说的那样,活成“真正的人”。
Foje, instruisto Dunggŭo ekfaris longan vojaĝon.
有一次,东郭先生开始了一次长途旅行。
Li piede iris, unue en la kamparo, kaj tuj poste en la senhomejo.
他徒步前行,先走在乡间,随后便进入了荒无人烟之地。
En tiu regiono, forlasinte la urbon, oni unue pasis tra vilaĝoj kaj kampoj, sed ne necesis iri tre longe antaŭ ol atingi landoparton, kie neniu homo vivis.
在那个地区,离开城市后,人们先会经过村庄和田野,但用不了走多远,就会来到一片无人居住的地方。
S-ro Dunggŭo paŝis trankvile apud sia azeno, sur kiu troviĝis sako plena je libroj.
东郭先生平静地走在自己的驴子旁边,驴子身上驮着一个装满书的袋子。
La tago estis bela, agrable malvarmeta, kaj s-ro Dunggŭo tre ĝuis tiun piedan vojaĝon.
那天天气很好,凉爽宜人,东郭先生非常享受这趟步行之旅。
Kvankam en la senhomejo vivis lupoj kaj aliaj danĝeraj bestoj, li ne timis.
虽然那片无人之地里住着狼和别的危险野兽,他却并不害怕。
Iel li opiniis, ke, ĉar li ŝatas ĉiujn bestojn kaj ĉiam malkonsentis mortigi eĉ plej malgrandan, la bestoj tion sentos kaj ne endanĝerigos lin.
不知为何,他认为,既然自己喜欢所有动物,而且一向反对杀死哪怕最小的一只,动物们也会感受到这一点,不会伤害他。
Kaj jen subite alkuris lupo.
就在这时,一只狼突然跑了过来。
Tuj estis klare, ke la lupo tute ne deziras ataki instruiston Dunggŭon.
立刻就看得很清楚,这只狼根本不是想攻击东郭先生。
Kontraŭe.
恰恰相反。
Ĝi montris sin malforta kaj petema.
它显得虚弱,而且像是在哀求。
La vojaĝanto tuj sentis, ke tiu bezonas helpon, kaj li pretis helpi ĝin.
这个旅行者立刻感觉到它需要帮助,而他也准备帮助它。
"Sinjoro, rapide, rapide, savu min," la lupo diris.
“先生,快,快,救救我,”狼说道。
"Mi sentas, ke vi estas bonkora homo.
“我感觉您是个善良的人。
Nur vi povas helpi min ne perdi la vivon."
只有您能帮我保住性命。”
"Kio okazas? Kio estas tiu bruo?" demandis la instruisto.
“出了什么事?那是什么声音?”老师问道。
Oni aŭdis malproksiman bruon, malfortan, ne vere tre aŭdeblan, sed sufiĉan por iel elvoki danĝeron.
可以听见远处传来的响声,微弱,并不十分清楚,却足以多少唤起一种危险感。
"Tio estas ĉevaloj.
“那是马。
Oni postkuras min surĉevale."
有人骑着马在追我。”
"Oni, ĉu? Kiuj?"
“有人,是吗?谁?”
"Soldatoj.
“士兵。
Estas granda grupo da soldatoj.
是一大队士兵。
Ili aperas tre koleraj.
他们看上去非常愤怒。
Anstataŭ ataki la homajn malamikojn, ili volas mortigi nin lupojn.
他们不去攻击人类的敌人,反倒想杀死我们这些狼。
Sed vi estas tro parolema.
可您也太多话了。
En momento de danĝero, oni agu, ne parolu.
在危险时刻,人应当行动,而不是说话。
Se vi bonvolos permesi, ke mi kaŝu min..."
如果您愿意让我藏起来……”
"Tamen lasu min pripensi, kie mi povus kaŝi vin."
“不过先让我想一想,我可以把你藏在哪里。”
"Ni ne havas la tempon pripensi.
“我们没有时间想了。
Ĉu vi ne aŭdas la bruon de la ĉevaloj, kiel ili proksimiĝas?
您没听见马声越来越近了吗?
Rapidu.
快一点。
En la sakon mi iru.
让我进袋子里去。
Sur via azeno ili ne serĉos min."
在您的驴子身上,他们不会找我。”
S-ro Dunggŭo forprenis el la sako la librojn, provis meti la lupon en ĝin, sed estis neeble, la besto estis tro granda.
东郭先生把书从袋子里拿出来,试着把狼放进去,可这是不可能的,那野兽太大了。
"Ne eblas," li diris.
“不行,”他说。
"Jes, eblos," la lupo rebatis, kaj ĝi streĉis antaŭen la kvar piedojn.
“行的,”狼反驳道,同时把四条腿向前伸直。
"Ligu miajn piedojn per ŝnuro, tiel mi facile eniĝos."
“用绳子把我的脚绑起来,这样我就容易进去了。”
Tion faris instruisto Dunggŭo.
东郭先生照做了。
Li ligis la krurojn de la lupo, bone streĉis la ŝnuron, kaj metis la beston en la sakon.
他把狼的腿绑起来,把绳子拉紧,然后把那野兽放进了袋子里。
Poste, por pli bone kaŝi ĝin, li almetis sur ĝin kelkajn librojn.
之后,为了把它藏得更好,他又在它上面放了几本书。
Tiumomente alvenis surĉevale soldatoj.
就在那时,骑马的士兵到了。
"Ĉu vi ne vidis lupon?" la estro demandis.
“你没看见狼吗?”头领问道。
"Ne."
“没有。”
"Mi ne komprenas.
“我不明白。
Ĝi venis ĉi tien."
它到这里来了。”
"Rigardu, ĉu vi vidas tiun arbaron tie?
“你看见那边那片树林了吗?
Mi bone konas la lokon.
我很熟悉这个地方。
Mi scias, ke en ĝi estas multaj etaj vojetoj.
我知道里面有许多小路。
Ĝi verŝajne forkuris arbaren.
它大概逃进树林里去了。
Kio estus pli normala?
还有什么比这更正常呢?
Sed se jes, ne estos facile por vi, ĉar vi ne scios, kiun vojeton ĝi elektis.
可如果真是这样,对你们就不容易了,因为你们不会知道它选了哪一条小路。
Ĝis ĉi tiu loko ĝi ne alvenis."
它没有到这个地方来。”
"Bone, dankon.
“好,谢谢。
Ni traserĉos la arbaron."
我们去搜那片树林。”
Kaj li ordonis al la soldataro sekvi lin tien.
于是他命令士兵们跟着自己往那里去。
Kiam la bruo de la ĉevaloj sciigis, ke ili estas sufiĉe malproksime, s-ro Dunggŭo eligis la lupon el la sako.
当马声表明他们已经走得够远时,东郭先生就把狼从袋子里放了出来。
La lupo rigardis ĉiudirekten, ĉu restas soldatoj aŭ aliaj homoj, certiĝis, ke estas neniu, kaj ekdiris kun aĉa rideto:
狼向四面八方看了看,看看还有没有士兵或别的人,确认一个也没有后,就带着恶劣的笑容开口说道:
"Mi estas ege malsata.
“我饿极了。
Mi dankas, ke vi savis min.
谢谢你救了我。
Sed kiam oni savas iun, oni devas tiun savi ĝisfine, alie la savo nenion valoras.
但当人救了谁的时候,就得把他一直救到底,否则这份搭救就毫无价值。
Permesu do, ke mi manĝu vin."
所以,请允许我吃掉你吧。”
Kaj tion dirinte, ĝi eksaltis al s-ro Dunggŭo.
说完这话,它就猛地扑向东郭先生。
Feliĉe, ĉi-lasta sukcesis flanken salti kaj iris kaŝi sin mal-antaŭ la azeno.
幸好,后者成功地向旁边一跳,躲到了驴子的后面。
La lupo ree kaj ree provis salti sur la instruiston, sed ĉiufoje malsukcesis.
狼一次又一次地试图扑向这位老师,可每一次都失败了。
Tamen, kompatinda Dunggŭo sentis, ke li pli kaj pli malfacile spiras.
然而,可怜的东郭先生感到自己呼吸越来越困难。
Li ankoraŭ ne estis maljuna, sed li ne pli estis juna viro, kaj tute ne kutimis sporti.
他还不算老,但也早已不是年轻人了,而且完全没有运动的习惯。
La konstanta tro rapida movado pli kaj pli forprenis liajn fortojn, ĝis li sentis, ke ne plu longe li eltenos.
这种持续而过快的动作一点一点地夺走了他的体力,直到他感觉自己再也撑不了多久了。
Li ege bedaŭris sian kompaton.
他非常后悔自己的同情心。
Li koleris same al si kiel al la lupo.
他对自己和对狼同样愤怒。
Sed bedaŭro neniam praktike helpas en danĝera situacio, kaj li komencis malesperi, kiam alvenis maljuna kamparano, trankvile paŝanta sur la vojo.
可后悔在危险情况下从来没有实际帮助;就在他开始绝望时,一位老农夫来了,正平静地走在路上。
"Sinjoro maljunulo, sinjoro maljunulo!" li vokis.
“老先生,老先生!”他喊道。
"Helpu min, savu min!"
“帮帮我,救救我!”
"Kio okazas?" la maljunulo demandis.
“出了什么事?”老人问道。
"Tiu lupo, tiu malbona bestaĉo...
“那只狼,那只坏透了的畜生……
Mi savis ĝin de la soldatoj, kiuj volis ĝin mortigi, kaj ĝi volas manĝi min."
我把它从想杀死它的士兵手里救了出来,可它却想吃掉我。”
"Nevere! Nevere! Kiel vi kuraĝas tion diri, vi malaminda malverulo!" la lupo kriis.
“胡说!胡说!你怎么敢这样说,你这可恶的说谎鬼!”狼喊道。
"Li ligis miajn krurojn per ŝnuro, li metis min en sakon, li aldonis librojn sur min: klare, li volis min mortigi.
“他用绳子绑住我的腿,把我放进袋子里,还把书压在我身上:很明显,他是想杀我。
Necesas liberigi la mondon je tia danĝera homaĉo.
必须把这个世界从这样危险的人渣手里解放出来。
Tion mi volis fari manĝante lin."
我本来就是想通过吃掉他来做到这一点。”
"Aĉulo! Vi aĉa bestaĉo! Eĉ ne unu vorto via esprimas plej simplan veron.
“坏东西!你这可恶的畜生!你说的话里连最简单的真话都没有一句。
Mi..."
我……”
"Silentu," la maljunulo diris.
“安静,”老人说道。
"Mi estos la juĝisto.
“我来当裁判。
Mi kredas nek vin, nek vin," li diris plu, turnante sin jen al s-ro Dung-gŭo, jen al la lupo.
我既不信你,也不信你,”他继续说道,一会儿转向东郭先生,一会儿转向狼。
"Sed..." la lupo komencis.
“可是……”狼刚开口。
"Silentu, mi diris!"
“我说了,闭嘴!”
La maljunulo ne lasis ĝin paroli.
老人不让它说下去。
En lia voĉo estis tiom da personeca forto, ke la lupo ne provis daŭrigi.
他的声音里有那么强的个性力量,以至于狼不敢继续。
Ĝi fakte elmontris timon.
它实际上露出了害怕的样子。
"Mi kredas neniun el vi," la kamparano ripetis.
“你们俩,我谁也不信,”农夫重复道。
"Kaj la kaŭzo de mia nekredo estas, ke ne eblus meti tian grandan lupon en tian malgrandan sakon."
“而我不信的原因是,那么大的一只狼,不可能装进那么小的一个袋子里。”
"Ho jes, estas eble, tio okazis," la lupo diris, kolera, ke oni ne kredas ĝuste tiun parton de lia rakonto, kiu estas vera.
“哦,完全可以,事情就是那样发生的,”狼说道;别人偏偏不信它故事里恰恰那一部分真实的内容,这让它很生气。
"Ne.
“不。
Tion mi ne povas kredi.
这一点我不能相信。
Mi bezonus vidi propraokule."
我得亲眼看看。”
"Se vi volas..." la lupo diris.
“如果你愿意的话……”狼说道。
Kaj li ekkuŝis sur la tero, prezentis la krurojn al s-ro Dunggŭo, lasis tiun ligi ilin kaj ilin forte premi per la ŝnuro, kaj poste enigi ĝin en la sakon.
于是它躺到地上,把腿伸给东郭先生,让他把它们绑起来,再用绳子紧紧勒住,然后把它装进袋子里。
Tiam la maljuna kamparano sin turnis al la instruisto:
这时,老农夫转向老师:
"Jen.
“喏。
Nun, ĝi ne plu povas fari malbonon al ni.
现在,它再也不能对我们作恶了。
Ni batu ĝin ĝis-morte."
我们把它打死吧。”
Tion ili faris.
他们就这么做了。
"Mi rekonis vin," la maljunulo klarigis.
“我认出你来了,”老人解释道。
"Vi estas instruisto Dunggŭo, la homo plej bonkora al ĉiuj bestoj.
“你就是东郭先生,是对所有动物最善良的人。
Bonkori estas plaĉe al la koro, ĉu ne?
对别人行善,会让自己的心感到愉快,不是吗?
Oni sentas sin granda kaj valora kaj pura.
人会觉得自己伟大、有价值,而且纯洁。
Kaj tio ofte estas bonega sinteno.
而这往往是一种很好的态度。
Sed kredu min, bonkori al malbonulo, tio estas kuraĝigi lin malboni eĉ pli.
但请相信我,对坏人行善,就是鼓励他变得更坏。
Espereble la instruon vi memoros, instruisto!"
希望这个教训你会记住,先生!”
Kaj li paŝis for eĉ ne atendante dankon.
说完,他连一句感谢都没等,便走开了。
NOVAJ VORTOJ
新词
-aĉ-
-aĉ-(贬义后缀)
aĉa
恶劣的;讨厌的
ataki
攻击
azeno
驴
ĉevalo
马
Ĉinio
中国
konkreta
具体的
konsisti
由……组成
lupo
狼
peni
努力
praktiko
实践;实用
savi
救;拯救
soldato
士兵
ŝnuro
绳子
NOVAJ KUNMETOJ
新复合词
arb-aro
树林
re-bati
回击;反驳