14. LEONA SUKCESO
14. 狮子的成功
Ne malproksime de vilaĝo, sed ankaŭ ne proksime al ĝi, samloke vivis homo kaj besto.
离村庄不算远,却也不算近的同一个地方,住着一个人和一头兽。
La homo estis virino, la besto leonino.
那个人是个女人,那头兽是一头母狮。
Videblis, ke la virino baldaŭ naskos infanon, kaj same ankaŭ la leonino havis en si idon, kiu certe naskiĝos post ne tre longe.
看得出来,这女人不久就要生孩子了;同样,那头母狮体内也怀着一只幼崽,肯定再过不太久就会出生。
Fakte, ambaŭ inoj naskis samtempe, tiel ke la knabeto kaj la leonido komencis sian vivon unu apud la alia.
事实上,两位雌性是在同一时刻生产的,于是那个人类小男孩和小狮崽便在彼此身旁开始了生命。
Ĉiumatene la virino kaj la leonino foriris por serĉi manĝaĵon, kaj la infano restis kun la leonido.
每天早晨,女人和母狮都出去寻找食物,而那孩子则和小狮崽待在一起。
Ambaŭ ludis kune kaj bone amuziĝis.
他们俩一起玩耍,玩得很开心。
Ambaŭ lernis la multegajn aferojn, kiujn vivo instruas al tiuj, kiuj ĉiutage interrilatas kun naturo.
他们俩都学会了生命教给那些每天与自然打交道者的许许多多事情。
Tiel la ido de homo kaj la ido de leono kune kreskis.
就这样,人的幼崽与狮子的幼崽一同长大。
Ili diris unu al la alia, ke, kio ajn okazu, neniam ili disiĝos.
他们彼此说道,无论发生什么,他们都永不分离。
La leonido sciis, ke ĝi estas la pli forta, kaj ĝi promesis al la hometo, ke ĝi defendos lin kontraŭ ĉiaj danĝeroj, kontraŭ ĉiaj malamikoj.
小狮子知道自己更强壮,它向那个小人儿承诺,它会保护他免受一切危险、免受一切敌人的伤害。
Sed venis terura tago.
但有一个可怕的日子到来了。
Foje, ja, la leonino ne sukcesis trovi beston, kiun ĝi povis mortigi por alporti al la ido, tiel ke ambaŭ povu sate manĝi ties viandon.
有一次,母狮没能找到可以杀死并带给幼崽的猎物,好让它们俩都能饱饱地吃上那猎物的肉。
La du malsatis, kaj malsato kaŭzas suferon.
它们俩都饿肚子了,而饥饿会带来痛苦。
Ĉi-foje ĝi krome kaŭzis koleron: la leonino koleris pri sia malsukceso trovi viandon, kaj ankaŭ pro la timo perdi sian famon de bona viando-donanto por sia ido.
这一次,饥饿还带来了愤怒:母狮因自己没能找到肉而发怒,也因为害怕失去自己在幼崽面前“善于提供肉食者”的名声而发怒。
La kolero perdigis al ĝi la kapon.
愤怒使它失去了理智。
La leonino saltis sur la virinon, kaj ŝin mortigis.
母狮扑到了那女人身上,把她杀死了。
Ĝi alportis la korpon al sia leonido, por ke tiu satiĝu manĝante el ĝi.
它把尸体带给自己的小狮崽,好让后者吃饱。
Sed la leonido siavice ekkoleris kaj malkonsentis manĝi.
可小狮崽反过来也发怒了,并且拒绝进食。
Ĝia amiko, al kiu ĝi sin ligis per portut-viva promeso, ploris kaj ploregis.
它那位以终身承诺与它绑定在一起的朋友哭了起来,而且哭个不停。
Kaj tio igis la leonidon tiel malfeliĉa, ke ĝi decidis mortigi la propran patrinon.
这使小狮崽如此痛苦,以至于它决定杀死自己的亲生母亲。
Jes, ĝis tio ĝin venigis la promeso resti por ĉiam korligita al sia amiko.
是的,那句要永远与朋友心连心的承诺,竟把它带到了这一步。
Alsaltita de la ido, la leonino baldaŭ mortis.
被自己的幼崽扑上来之后,母狮很快就死了。
Vi certe komprenos, ke la du amikoj ne plu povis vidi la lokon, kie okazis tiuj teruraĵoj, kvankam estis la loko, kie ili kune travivis sian infanecon kun multe da ludoj, ridoj kaj plezuro.
你当然会明白,这两个朋友再也无法看见那片发生过这些惨事的地方了,尽管那也是他们一起度过童年、充满游戏、笑声与欢乐的地方。
Ili do decidis foriri.
所以他们决定离开。
Tiel okazis, ke la du junuloj, la homa kaj la leona, iutage alvenis ĉe alia vilaĝo, kaj nek proksime al ĝi, nek malproksime, ili konstruis sian loĝejon.
于是,这两位年轻者,一个是人,一个是狮子,有一天来到另一个村庄附近;既不算太近,也不算太远,他们在那里建起了住处。
Tie ili plu grandiĝis kune kaj iĝis pli kaj pli spertaj en la arto plej bone vivi en plena, senhoma naturo.
在那里,他们继续一起成长,并且在“如何在完全无人烟的自然中最好地生活”这门艺术上变得越来越有经验。
Foje la knabo, nun plenkreska, iris preni akvon ĉe fonto, kaj tie troviĝis, kiam alvenis knabino neimageble bela.
有一次,那男孩,如今已经成年,去泉边取水,恰巧在那儿的时候,一位美得难以想象的少女到了。
Li salutis ŝin, kaj ŝi respondis per tre malforta voĉo, timeme mallevante la kapon.
他向她问好,而她则用非常微弱的声音回答,怯生生地低下了头。
Sed post momento ŝi relevis ĝin kaj ekrigardis lin rekte en la okulojn.
但过了一会儿,她又抬起头来,径直望进他的眼睛。
Ankaŭ ŝi trovis lin ŝatinda.
她也觉得他讨人喜欢。
Lia natura aspekto, lia videbla forto kaj io tre bonkora, kio legiĝis el lia esprimo, ege plaĉis al ŝi.
他的自然气质、看得见的力量,以及从他神情中读得出的某种非常善良的东西,都让她非常喜欢。
Ili ridetis unu al la alia.
他们彼此微笑。
Ili ekridis.
他们笑了起来。
Ili kune parolis, pli longe ol ŝi devus laŭ la ordono de la patro.
他们一起交谈,时间比按她父亲的命令所允许的还要长。
Sed ili ne disiĝis antaŭ ol decidi, ke ili revidos unu la alian.
但他们在决定还要再见面之前,并没有分开。
Ekde tiu tago, ili regule renkontiĝis.
从那天起,他们便定期见面。
La leono foje venis kun sia amiko kaj komprenis la amon, kiu disvolviĝis inter la du gejunuloj.
狮子有时会和自己的朋友一起来,并且明白了这两位年轻男女之间发展起来的爱情。
Kaj ĉar li kapablis ĝuste juĝi la homojn, kaj ŝatis belecon, li plene konsentis kun la ideoj de sia amiko.
而且由于它善于正确判断人,也喜爱美,它完全赞同自己朋友的想法。
"Ĉu vi konsentus iĝi mia edzino?" la junulo foje kuraĝis demandi.
“你愿意成为我的妻子吗?”年轻人有一次鼓起勇气问道。
"Vi scias, ke mi trovas vin agrabla.
“你知道,我觉得你很讨人喜欢。
Mi scias, ke vi amas min kaj ke vi estus bona edzo.
我知道你爱我,也知道你会是个好丈夫。
Sed la afero certe ne eblas, ĉar vi ne estas riĉa.
但这件事肯定行不通,因为你并不富有。
Kiel vi povus pagi mian patron?" ŝi diris, ege malĝoja.
你怎么能付得起给我父亲的钱呢?”她十分悲伤地说道。
"Mi ne estas riĉa je aĵoj, sed mi scias multegon pri la naturo, kaj ĉiuj bestoj amikas al mi.
“我在物品上并不富有,可我对自然知道得很多,而且所有动物都和我友好。
Ĉu tio ne estas riĉeco?
这难道不是财富吗?
Kaj se vi scius pri la kantoj en mia koro, la pensoj en mia kapo, la dancoj en mia tuta korpo, vi trovus tie riĉecon, kiun vi ne trovus eĉ... eĉ en... eĉ en... nu, kiun vi trovus nenie."
如果你知道我心里的歌、我脑中的思想、我整个身体里的舞蹈,你会在那里发现一种财富,那种财富你即使在……即使在……即使在……嗯,在任何地方也找不到。”
"Sed mia patro..."
“可是我父亲……”
"Ne temas pri via patro," li diris.
“问题不在你父亲,”他说。
"Temas pri vi kaj mi.
“问题在于你和我。
Ĉu vi povus vivi kun mi en naturo, aŭ ĉu vi bezonas la komforton de vilaĝo?"
你能和我一起生活在自然中吗,还是说你需要村庄的舒适?”
"Mi pretus vivi kun vi en naturo.
“我愿意和你一起生活在自然中。
Ĉia-okaze, vi ne loĝas malproksime de la vilaĝo kaj mi facile konigus miajn amikinojn al vi.
无论如何,你住得离村子并不远,我也很容易把我的女友人们介绍给你。
Sed vi ne komprenas la problemon.
可你没有明白问题所在。
Mi estas la filino de la vilaĝestro.
我是村长的女儿。
Li ne ellasos min senpage."
他不会白白放我走的。”
Kaj ŝi subite ekploris.
于是她突然哭了起来。
"Mi trovos solvon al la problemo," li diris.
“我会找到这个问题的解决办法,”他说。
"Mi promesas al vi.
“我向你保证。
Vi vivos kun mi kaj estos feliĉa.
你会和我一起生活,而且会幸福。
Ne ploru, ne malĝoju.
别哭,别难过。
La vivo estos bela por ni.
我们的生活会很美好。
Mi trovos solvon en mia ena riĉo aŭ en la riĉo de miaj amikoj la bestoj."
我会在我内在的财富里,或者在我那些动物朋友的财富里,找到解决办法。”
Reveninte hejmen, li rakontis la aferon al la leono.
回到家后,他把这件事告诉了狮子。
Ambaŭ longe pripensis.
他们俩想了很久。
Solvon ili efektive trovis.
他们的确找到了一个办法。
Post kelkaj tagoj, la filino de la vilaĝestro promenis kune kun aliaj knabinoj el la vilaĝo.
几天后,村长的女儿和村里的其他姑娘们一起散步。
La leono paŝis malantaŭ ŝi, kaŝante sin malantaŭ la arboj aŭ aliaj kreskaĵoj, por ke ŝi ne vidu lin.
狮子走在她身后,躲在树木或其他植物后面,好让她看不见它。
Ĝi tion faris bone.
它做得很好。
Ŝi tute ne supozis, ke iu interesiĝas pri ŝi.
她完全没有料到,竟会有什么东西在关注着她。
Kiam ili alvenis ĉe la rivero, tie, kie la virinoj, kun multaj gajaj interparoloj kaj ridoj, purigas la vestojn, ĝi decidis agi.
当她们来到河边,也就是女人们一边兴高采烈地交谈和欢笑、一边洗衣服的地方时,它决定行动了。
Ek! ĝi saltis sur ŝin.
一下子!它扑到了她身上。
La aliaj virinoj, kun krioj de teruro, diskuris for.
其他女人带着惊恐的尖叫四散奔逃。
La leono zorgis kaŭzi al la belulino neniun doloron, sed ĝi tenis ŝin tre forte, tiel forte, ke ŝi ne povis liberigi sin.
狮子注意不让那位美人受到任何疼痛,但它紧紧地抓住了她,紧到她无法挣脱。
Ŝi ege timis, ne komprenante, kio okazas.
她害怕极了,不明白发生了什么。
Tamen, mire, ŝi rimarkis, ke tiu leona teno tute ne dolorigas ŝin.
然而,令她惊讶的是,她发现那狮子的抓握竟一点也没有弄痛她。
La virinoj iris raporti al la vilaĝestro, kio ĵus okazis.
女人们去向村长报告刚才发生的事。
Li sendis la plej fortajn virojn al la rivera lavejo, sed neniu sukcesis superforti la leonon.
他派最强壮的男人们到河边洗衣的地方去,可是没有一个人能制服那头狮子。
Tiu eligis tiel terurajn sonojn, kaj montris sin ĉiurilate tiel timiga, ke ĝi senkuraĝigis eĉ la plej sentimajn el la vilaĝa viraro.
那狮子发出了如此可怕的声音,又在各方面显得如此吓人,以至于连村里男人中最无畏的人也被它吓退了。
Ĉiuj viroj formis rondon por diskuti pri la afero, ne tro proksime al la leono, sed tamen en loko, kie tiu estis bone videbla.
所有男人围成一个圈来商量这件事,不敢离狮子太近,但也待在能清楚看见它的地方。
Kaj jen alvenis nia amiko, aŭ pli ĝuste la amiko de la leono.
就在这时,我们的朋友到了,或者更准确地说,是狮子的朋友到了。
Li salutis la vilaĝestron kaj diris:
他向村长问好,说道:
"Se vi volas, mi povas liberigi vian filinon."
“如果你愿意,我可以解救你的女儿。”
"Ĉu vere?" la ĉefo diris.
“真的吗?”首领说道。
Li ne sciis, kian sintenon alpreni.
他不知道该采取什么态度。
Unu-flanke, li malestimis tiun strangulon, kiu vivis sola ekster la vilaĝo.
一方面,他瞧不起这个独自住在村外的怪人。
Sed aliflanke, tiu knabo, vivanta tiel proksime al naturo, eble pravis, kiam li parolis pri sia kapablo deleonigi lian filinon.
但另一方面,这个活得如此贴近自然的男孩,在说自己有能力让他女儿脱离狮子时,也许是对的。
"Se vi tion povas fari, fara.
“如果你能做到,那就做吧。
Mi profunde dankos vin."
我会深深感谢你。”
"Mi faros tion nur je unu kondiĉo," la junulo respondis.
“我只会在一个条件下这样做,”年轻人回答。
"Ke vi akceptu min kiel edzon de via filino."
“那就是你接受我做你女儿的丈夫。”
"Kion? Vi volas edziĝi al mia filino, ĉu? Vi, ĉu vere?"
“什么?你想娶我的女儿,是吗?你?真的?”
Tio estis tro.
这太过分了。
La vilaĝestro koleregis.
村长勃然大怒。
Kiel tiu juna knabo, kiu venas de oni-ne-scias-kie, sen patro, sen patrino, vivanta kiel besto, senscia pri homaj kutimoj kaj pri la devo montri per sia sinteno malsuperecon al la ĉefo, kiel tia ulo kuraĝas peti fordonon al li de vilaĝestra filino, tio estis nekomprenebla, neimagebla, tio estis bato al la tuta socia vivo vilaĝa.
这个不知从什么地方冒出来的年轻小子,没有父亲,没有母亲,像野兽一样生活,对人的习俗一无所知,也不懂得应当用自己的态度向首领表示低下;这样的家伙竟敢向他求娶村长的女儿,这实在无法理解,无法想象,这简直是对整个乡村社会生活的一记打击。
"Kion vi respondas? Ĉu jes? Ĉu ne?" la junulo diris.
“你怎么回答?是,还是不是?”年轻人说道。
"Unue iru lerni, ke oni ne parolas tiamaniere al vilaĝa ĉefo," vizaĝfrapis la respondo.
“先去学学,什么叫不能用这种方式对村里的首领说话,”这个回答像一巴掌打在脸上。
Multaj koleraj vortoj interbatiĝis en la kapo de la junulo, sed li silentigis ilin.
许多愤怒的话在年轻人的脑中相互碰撞,但他把它们压了下去。
Ne estus bone respondi en maniero, kiu igos la patron malamika al li.
用一种会让那位父亲对他怀有敌意的方式回答,并不好。
"Se vi preferas, ke ŝin liberigu viaj militistoj, mi konsentas.
“如果你更愿意让你的武士们去解救她,我同意。
Mi tute ne volis devigi vin uzi miajn servojn," li diris per afabla voĉo, sentima kaj senkolera.
我本来完全没想逼你使用我的帮助,”他用友善的声音说道,既无惧意,也不生气。
"Estis nur propono."
“那不过是一个提议。”
Kaj li foriris.
然后他离开了。
La vilaĝanoj provis fari ion, sed ili timis, ke se ili tro malkontentigas la leonon, ĉi-lasta mortigos la knabinon.
村民们试着做点什么,可他们害怕,如果把狮子惹得太不高兴,后者就会杀死那姑娘。
Tia rezulto estus pli malbona ol ŝia nuna mallibereco.
那样的结果会比她目前只是被困住更糟。
La vilaĝestro longe enpensiĝis.
村长久久陷入沉思。
Sed kiel ajn li turnis la problemon en sia kapo, ne troviĝis alia solvo ol voki la junulon.
但不论他在脑中如何翻来覆去地琢磨这个问题,除了把年轻人叫来之外,并不存在别的解决办法。
Almenaŭ tiu provu.
至少让那个人试一试。
Eble, se oni devigos lin fari ion, li montriĝos ne pli kuraĝa, ne pli kapabla ol la vilaĝanoj.
也许,如果逼着他去做点什么,他显现出来的勇气和能力,并不会比村民们更强。
Li sendis iun voki lin.
他派人去叫他。
Kiam la junulo revenis, ĉiuj vilaĝanoj sekvis lin, ne tute proksimen, sed sufiĉe por vidi, kio okazos.
当年轻人回来时,所有村民都跟在他后面,不敢太靠近,却又近到足以看清会发生什么。
Li paŝis rekte al la leono, venis tute proksimen al ĝi, rigardis ĝin en la okulojn.
他径直走向狮子,走到了它跟前,直视它的眼睛。
Kiam li metis la manon sur ĝian kapon, el la ĉeestantaro aŭdiĝis sono de estima ekmiro.
当他把手放到它头上时,在场的人群中响起了一阵带着敬意的惊呼。
"Amiko leono," li diris per voĉo samtempe forta kaj tute trankvila, "bonvolu ellasi ŝin.
“狮子朋友,”他用既坚定又完全平静的声音说道,“请放开她。
La vilaĝestro diris, ke ŝi estos mia edzino."
村长已经说了,她会成为我的妻子。”
La leono tiam, laŭ la antaŭa aranĝo kun sia amiko, ellasis ŝin.
于是,狮子按照先前与朋友商量好的安排,放开了她。
Kiam ŝi ekkuris en liajn brakojn, la tuta vilaĝo miris pliafoje.
当她跑进他的怀里时,整个村子又一次惊呆了。
Ili pensis, ke ŝi unue iros al sia patro.
他们原以为她会先走向自己的父亲。
Sed la senpeziĝo de la koroj estis tiel granda, ke ĉiuj forgesis pri la streĉiĝo inter la estro kaj la ekstervilaĝa junulo.
但人们心里的卸重感是如此之大,以至于所有人都忘记了首领和这个村外年轻人之间的紧张关系。
Longe oni dancis tiunokte.
那天夜里,人们跳舞跳了很久。
Ĝis kapo-perdo.
一直跳到忘乎所以。
NOVAJ VORTOJ
新词
afabla
友善的;和蔼的
aranĝi
安排
arbo
树
danci
跳舞
diskuti
讨论
efektiva
实际的;真正的
fonto
泉;泉水
gaja
快乐的;高兴的
ido
幼崽;后代
kapo
头
kondiĉo
条件
korpo
身体
lavi
洗
leono
狮子
paŝi
迈步;行走
promesi
承诺;答应
rondo
圆圈
salti
跳;扑
sata
饱的
socio
社会
solvi
解决
supozi
假定;料想
ties
它的;其
vesto
衣服
viando
肉
volvi
卷;裹
NOVAJ KUNMETOJ
新复合词
dis-volvi; perdi la kapon; plen-kreska
展开;失去理智;成年的