7. PLEJ MULTAJ FELIĈU
7. 愿大多数人幸福
Antaŭ jarcento tie estis vilaĝo, antaŭ kvindek jaroj urbeto, nun urbego staras kaj grandiĝas pli kaj pli.
一百年前,那里是个村庄;五十年前,是个小城镇;现在,一座大城市立在那里,而且越来越大。
Eŭropanoj ja venis, kun siaj scienco kaj iloj.
欧洲人的确来了,带着他们的科学和工具。
Kaj ene de la tero ili trovis grandegan riĉon: metalon.
他们在地下发现了巨大的财富:金属。
Ili vidis, ke elterigi ĝin oni povos dum jarcentoj.
他们看出来,这种金属可以开采上几个世纪。
Helpe de multa laboro, jes ja, sed tio ne estis problemo: ne mankis laborforto surloke.
是的,需要大量劳动才能做到,可这并不是问题:当地并不缺劳动力。
La metalon oni do komencis elpreni.
于是,人们就开始把金属取出来。
Tiel, antaŭ kvindek jaroj, aperis la unuaj domoj eŭropecaj.
就这样,五十年前,第一批欧式房屋出现了。
Hodiaŭ videblas pli kaj pli da altaj domegoj.
今天,可以看见越来越多高大的楼房。
Al ĉi tiu loko afrika, ŝajnas, Ameriko venis.
看起来,仿佛是美洲来到了这个非洲地方。
Kun la transmaranoj venis laboro kaj mono, kaj kun mono ĉio ŝanĝiĝis.
随着海外来的人一同到来的,是工作和金钱;而有了金钱,一切都改变了。
En tiu urb-komenca tempo, la kamparanoj, kiuj foje venis, malfacile povis kredi la propran vidadon, tiel mirinda ĉio estis.
在那座城市刚开始形成的时期,偶尔进城来的农民们很难相信自己眼前所见,因为一切都那样令人惊奇。
Aperis belaj magazenoj, kie oni trovis ĉion, eĉ aĵojn, pri kiuj antaŭe neniu povus pensi.
漂亮的商店出现了,在那里,人们什么都能找到,甚至能找到从前谁也想不到会有的东西。
Ĉiu magazeno plena je mirindaĵoj havis montro-fenestron, kiu lumis nokte.
每一家装满奇妙东西的商店都有一个夜里会发亮的陈列窗。
Kaj en kelkaj eĉ pli mirigaj ejoj, oni povis sidi en mallumo sur plaĉa seĝo kaj rigardi brilan rakonton, en kiu ŝajnis, ke ĉiu kaj ĉio vivas kaj ekzistas en-vere.
而在一些更令人惊异的地方,人们可以在黑暗中坐在舒服的椅子上,看一段发亮的故事;在那里,似乎每一个人、每一样东西都真的活着、真的存在着。
Filmo oni tion nomis.
这被称作电影。
Ĝis malproksimaj vilaĝoj alvenis la famo, ke tie en la urbo mirindaĵoj ĉie videblas, kaj ke tie oni povas labori, ricevi monon, kaj per la mono aĉeti la mirindaĵojn.
有关那座城市的名声甚至传到了遥远的村庄:那里到处都能看到奇妙的东西,而且在那里可以工作,可以挣到钱,再用钱去买那些奇妙的东西。
Tial la iama urbeto kreskis, kreskis kaj plu kreskas.
因此,昔日的小城镇长大了,继续长大,而且还在继续长大。
Nun, bicikloj, aŭtobusoj, aŭtoj veturas kiel eble plej rapide sur ĝiaj stratoj bru- kaj mov-plenaj.
如今,自行车、公共汽车和汽车都在那充满喧闹和流动的街道上尽可能快地行驶着。
Kaj la homoj forlasas siajn kampojn.
人们离开了自己的田地。
Kial daŭrigi fortoprenan laboron, malpurigan al la manoj, por malriĉe vivi en seninteresa loko, dum tie ĉio belas kaj brilas?
既然那边一切都又美又亮,为什么还要继续做那种耗费力气、弄脏双手的工作,只为在一个无趣的地方贫穷地活着呢?
Kial militadi al malamika naturo, dum ekzistas aŭtoj kaj televido, maŝinoj por purigi, maŝinoj por kuiri, maŝinoj por tio kaj tio ĉi, mirindaĵo apud mirindaĵo?
既然有汽车、有电视、有用来清洁的机器、有用来做饭的机器,还有这个那个各种机器,一个奇迹挨着一个奇迹,为什么还要同敌对的大自然作斗争呢?
Ne ĉiu sukcesas trovi laboron, tute certe, sed iamaniere oni elturniĝas.
当然,并不是每个人都能找到工作,可不管怎样,人总会设法混下去。
Vilaĝe, ĉion decidas maljunuloj, kaj libereco tute mankas.
在村里,一切都由老人决定,自由则完全不存在。
Kaj en vilaĝo, verdire, preskaŭ ne vidiĝas mono.
而且说实话,在村里几乎看不到钱。
Mono!
钱!
Pri ĝi multege pensis Mbagema, malkontente.
Mbagema满心不快地老是在想这个问题。
Jam de pluraj jaroj li petis, ke lia terpeco, en bona loko ĉe-urba, ricevu la urbajn akvon kaj elektron.
好几年来,他一直请求让自己那块位于城边好地段的地接上市里的水和电。
Pro la ne-ago de la urbaj oficistoj pri tio respondecaj, lia terpeco ne havis la valoron, kiun ĝi indus havi.
由于负责此事的城市官员们不作为,他那块地没有得到它本应具有的价值。
Jam ofte, de pluraj flankoj, oni petis lin vendi ĝin, por tie konstrui magazenojn, riĉulan hotelon aŭ domegon multloĝejan.
许多次了,从各方面都有人来请求他把那块地卖掉,以便在那上面建商店、豪华旅馆或者多住户大楼。
Kaj ĉiufoje oni pretis pagi tiom da mono, ke simple ne eblas bildigi al si, kion ĝi fakte signifus en la vivo.
而且每一次,对方都愿意付那么多钱,以至于人根本无法想象,那在现实生活中究竟意味着什么。
Sed ree kaj ree la esperoj ekfalis ĉe la sama demando: "Ĝi havas urbajn akvon kaj elektron, ĉu ne?", al kiu, ree kaj ree, Mbagema nur povis respondi: "Ne".
可是一次又一次,希望都在同一个问题前坠落了:“这块地通了城市的水和电,是吧?”而Mbagema一次又一次只能回答:“没有。”
Ĉi-foje ne plu eblis atendi.
这一次,再也不能等了。
La lasta persono, kiu deziris aĉeti, pretis doni tiel altan pagon, ke tio aperis donaĵo de la dioj.
最后那位想买的人,愿意给出高到简直像是众神赐予的价钱。
Ĉu al la dioj oni malamik-vortu?
难道人会对众神说敌对的话吗?
Refoje respondi "ne" estus direkti al la dioj la plej malbelan parolon eblan en la lingvo.
再一次回答“不”,就等于把这门语言里最难听的话送给众神。
Mbagema decidis viziti la sorĉiston.
Mbagema决定去拜访巫师。
"Montru al mi la terpecon," petis ĉi-lasta.
“把那块地指给我看,”后者要求道。
Surloke, li longe rigardis, kaj restis same longe senvorta.
到了现场,他看了很久,也同样长时间一言不发。
"Revenu viziti min, kiam la luno rekomencos kreski," li fine diris.
“等月亮重新开始变圆的时候,你再来找我,”他终于说道。
Ĉe tiu dua vizito li havis respondon.
在第二次拜访时,他已经有了答案。
"Mi rilatis kun la supernaturaj estaĵoj, kiuj amikas al mi, kaj ili informis min," li diris tre malrapide, kiel parolas gravulo.
“我同那些和我友好的超自然存在联络过了,它们告诉了我情况,”他说得很慢,像个大人物那样说话。
"Mi nun scias, ke tiun terpecon havis via patro.
“我现在知道,那块地原来是你父亲的。
Post lia morto vi prenis ĝin por vi sola.
他死后,你把它一个人拿去了。
Sed vi havas du fratojn kaj tri fratinojn."
可你还有两个兄弟和三个姐妹。”
"Kiam mortis mia patro," Mbagema respondis, "li treege malkontentis pri miaj gefratoj, ĉar ili malbon-agis al li.
“我父亲去世的时候,”Mbagema回答,“他对我的兄弟姐妹们极其不满,因为他们对他做得不好。
Tial li decidis, ke tiu terpeco estos nur mia.
因此,他决定那块地只归我。
Tion ili scias, eĉ se ili diras la malon."
这一点他们心里明白,哪怕他们嘴上说的相反。”
"Eble tiel estas.
“也许是这样。
Sed viaj fratoj kaj fratinoj malamas vin pro tio, kaj ili metis sorĉaĵon en vian teron, kaj dum tiu sorĉaĵo tie restos, nenio utila al vi eblos pri via terpeco."
可是你的兄弟姐妹因为这件事而恨你,他们把魔法放进了你的地里;只要那魔法还留在那里,你那块地就不可能带给你任何有利的结果。”
"Kio estas tiu sorĉaĵo?"
“那魔法是什么?”
"Pli bone, ke vi ne sciu.
“你还是不知道为好。
Sed ĉu estas tre grave por vi, ke oni alligu vian terpecon al la urbaj akv- kaj elektro-servoj?"
不过,对你来说,让你的那块地接上市里的供水和供电服务,是不是非常重要?”
"Kompreneble, estas treege grave.
“当然,非常非常重要。
Mi tion deziregas."
我非常想要它实现。”
"Mi povas forpreni la sorĉaĵon, sed tio kostos al mi multe, ĉar la supernaturaj estaĵoj tre amas sian povon tie, kaj mi devos aĉeti multegon al ili por igi ilin konsenti pri forlaso de tiu povo."
“我可以把那魔法去掉,可这会让我付出很多,因为那些超自然存在非常喜欢自己在那里的力量,而我要使它们同意放弃那种力量,就必须向它们买很多很多东西。”
Sekvis longa interparolado pri mono.
接下来是一次关于钱的长谈。
Mbagema ne sciis, kion fari.
Mbagema不知道该怎么办。
Se li akceptos pagi, li ricevos el la vendo de la terpeco ege multe malpli, ol pagos tiu, kiu deziras aĉeti.
如果他接受付款,他从卖那块地里得到的钱,就会比买方愿意支付的价钱少得多。
Sed ĉu ne preferindas iom ol nenio?
可是,有一点总比什么都没有更可取,不是吗?
Mbagema fine jesis.
Mbagema最后同意了。
Post nur unu semajno la oficejo, kiu zorgis pri tiuj aferoj, informis lin, ke jam la morgaŭan matenon komenciĝos la laboroj por havigi al lia terpeco urbajn akvon kaj elektron.
只过了一个星期,负责这类事情的办公室就通知他:第二天一早,就会开始施工,把城市的水和电接到他的那块地上。
Post nelonge la vendo okazis.
不久以后,买卖就成交了。
Mbagema plej feliĉis.
Mbagema高兴极了。
Li ricevis tiom da mono, ke eĉ ne estis vere malagrable transdoni grandan parton de ĝi al la "faranto de miraĵoj".
他拿到了那么多钱,以至于把其中很大一部分交给那位“制造奇迹的人”,也并不真让人觉得难受。
Ankaŭ feliĉis la sorĉisto, al kiu Mbagema pagis tiel bele.
那位巫师也很高兴,Mbagema把钱付得那样痛快。
Sed ne nur tiuj du feliĉis.
不过,高兴的并不只有他们两个人。
Feliĉis krome la greko, per kiu la vendo okazis.
还有那个经手这笔交易的希腊人也很高兴。
Li ja transdonis al Mbagema nur la dekonon de la mono, kiun li ricevis de la araba aĉetanto.
因为他转交给Mbagema的钱,只不过是自己从那位阿拉伯买主那里收到的钱的十分之一。
Feliĉis la arabo, certa pri bona uzo de tiu mono, kiu jar-post-jare havigos al li plian kaj plian riĉon.
那位阿拉伯人也很高兴;他确信那笔钱会被用在好地方,而且年复一年地给自己带来越来越多的财富。
Feliĉis multaj lokanoj, ĉar, oni-dire, la novaj riĉulaj hotelo kaj magazenoj ebligos al ili trovi agrablan laboron.
许多当地人也很高兴,因为据说,新建的豪华旅馆和商店会让他们找到不错的工作。
Feliĉis la urbestro kaj aliaj urbaj gravuloj: ili ricevis belajn mon-donojn de la araba aĉetanto kaj de lia greka peranto, ĉar tiuj du tre deziris certigi al si bonajn rilatojn por la posta tempo.
市长和城里其他显要人物也很高兴:他们从阿拉伯买主和他的希腊中间人那里收到了漂亮的钱财赠礼,因为那两个人都非常希望为将来确保良好的关系。
Feliĉis la loka UN-funkciulo, kiu povis verki plian raporton pri sia utila agado surloke, kiun ekzempligis tiu nova riĉigo de la urbo, tiu nova labordona konstruado.
当地的联合国工作人员也很高兴,因为他可以再写一份报告,说明自己在当地所做的有益工作,而这座城市的新一轮富裕化、这项新的能够提供工作的建设,正是这种工作成果的例证。
Kiuj aliaj feliĉis, viaopinie?
依你看,还有谁高兴呢?
Ĉu la gefratoj?
那些兄弟姐妹吗?
Ne.
不是。
Bona urba sorĉisto scias kapti la necesajn informojn sen konigi sian celon.
一个好的城市巫师知道怎样在不暴露自己目的的情况下,抓住所需的信息。
La gefratoj de Mbagema eĉ ne sciis, ke ilia malamo havas monan valoron kaj ke ĝin uzas "faranto de miraĵoj".
Mbagema的兄弟姐妹们甚至都不知道,他们的憎恨是有金钱价值的,而且这种价值正被“制造奇迹的人”拿来利用。
Sed feliĉis la urbaj oficistoj respondecaj pri akvo kaj elektro.
可是负责供水和供电的城市官员们也很高兴。
La sorĉisto ja alte pagis ilin por ilia kunlaboro, same utila por ilia mona situacio, kiel por viv-teni la gravecon de la sorĉista funkcio, tiu alta kultura valoraĵo.
那位巫师确实高价酬谢了他们的合作;这种合作对他们的经济状况有利,同时也有利于维持巫师这一职能的重要性,而那可是一个高级文化价值。
Se finfine ĉion konsideri, ĉu ne li, la sorĉisto, dank' al sia povo super homoj, estas la granda urbofeliĉiganto?
如果到头来把一切都考虑进去,难道不正是他——那位巫师——凭借自己高于众人的力量,成了使整座城市幸福起来的大人物吗?
Kaj kio estas pli bela ol feliĉigi la homfratojn?
还有什么比使同类的人幸福更美好呢?
Tiel pensis nia sorĉisto, kaj tiu penso igis lin eĉ pli feliĉa pri si.
我们的巫师就是这样想的,而这个想法使他对自己更加满意,也更加高兴。
Estas agrable senti sin bona, ĉu ne?
觉得自己是个好人,是很愉快的,不是吗?
NOVAJ VORTOJ
新词
agrabla
令人愉快的
Ameriko
美洲;美国
arabo
阿拉伯人
aŭtobuso
公共汽车
biciklo
自行车
brui
发出喧闹声
elektro
电
greko
希腊人
hotelo
旅馆
kuiri
做饭;烹调
kulturo
文化
ligi
连接
lumi
发光;照亮
luno
月亮
magazeno
商店;仓库
metalo
金属
preferi
更喜欢;宁可
UN
联合国
NOVAJ KUNMETOJ
新复合词
peri
居间促成;调停
per-anto
中间人;经手人