5. AL MONDO TRANSA
5. 走向彼方世界
Jam de longe la Tero ne plu videblis.
早已看不见地球了。
Ili forlasis ĝin antaŭ tiom da tempo, ke la surtera vivo ŝajnis ne plu ekzisti.
他们离开它已经过了那么久,以至于地球上的生活似乎已经不再存在。
Ĝi estis nur memoro.
它只是一段记忆了。
La vera vivo estis en ĉi tiu vojaĝilo, kiu traflugis la senfinon kun nepensebla rapideco.
真正的生活是在这艘旅行器里;它以难以想象的速度飞越无垠。
Baldaŭ ili alvenos.
他们很快就要到了。
Kaj refoje ili kune sin demandis, kia estos tiu mondo, al kiu ili nun proksimiĝas.
他们又一次一起问自己:他们现在正在接近的那个世界,将会是什么样子呢?
"Mi timas," diris Joĉjo.
“我害怕,”Joĉjo说。
"Ni estas frenezaj.
“我们疯了。
Ni iras tien kiel la unuaj eŭropanoj al Afriko, sed la situacio estas tute malsama.
我们去那里,就像最早去非洲的欧洲人一样,可是情况却完全不同。
Kontraŭ la bestegoj, kiujn ni renkontos, kion ni povos fari?
面对我们将会遇到的那些巨兽,我们能做什么?
Eble du minutojn post nia alveno ni jam ne plu vivos.
也许我们到达后两分钟就已经不在人世了。
Ĉi tio estas ne vojaĝo, nur sinmortigo, freneza sinmortigo."
这不是旅行,只是自杀,疯狂的自杀。”
"Kial bestegoj?"
“为什么一定是巨兽呢?”
Sjaoli demandis.
Sjaoli问道。
"Kial ne ĉefe estaĵoj, kiuj pensas?"
“为什么不主要是会思考的生物呢?”
"Se ili pensas, ili plej verŝajne akceptos nin malamike.
“如果他们会思考,那么他们极有可能会带着敌意接受我们。
Kaj ili estos en la propra lando, en lokoj, kiujn ili konas senmanke, kun aĵoj, bestoj, kiujn ili povos utiligi kontraŭ ni, dum ni restos senhelpaj.
而且他们是在自己的国土上,在他们毫无遗漏地熟悉的地方,身边还有各种东西、各种动物可以被他们用来对付我们;而我们却会一直处于无助状态。
Ili plej facile kaptos nin, antaŭ ol ni havos la tempon rimarki, kio okazas.
他们会非常容易就把我们抓住,甚至在我们来得及察觉发生了什么之前。
Sed eĉ se nenio vivas tie, kiel scii, kontraŭ kio ni devas esti pretaj?
可是即使那里什么活物也没有,我们又怎么知道自己该对什么做好准备呢?
Kiel ni povos agi lerte ĉe plej simpla problemo?
面对最简单的问题,我们又怎么可能行动得机灵呢?
Mi min demandas, kial mi konsentis veni.
我自己都在问,我为什么会同意来。
Tiuj, kiuj nin sendis, ne havas senton pri respondeco.
那些派我们来的人,根本没有责任感。
Aŭ ili estas same frenezaj, kiel ni."
要不然,他们就和我们一样疯狂。”
"Mi komprenas vin," diris Rajmondo, "sed mi vidas la aferon tute malsame."
“我理解你,”Rajmondo说,“可是我看这件事的方式完全不同。”
"Mi scias, mi scias, kaj mi ne povas kompreni vian mankon de timo.
“我知道,我知道,可我无法理解你为什么一点也不怕。
Pardonu, se mi diros ion malplaĉan, sed miaopinie io malbone funkcias en vi: via manko de timo estas manko de pri-penso."
请原谅,如果我要说些不中听的话:在我看来,你身上有什么地方运作得不对;你之所以不害怕,就是因为你缺乏思考。”
"Mi ne konsentas.
“我不同意。
Miaj ideoj aperas al mi plej verŝajnaj.
在我看来,我的想法反而最可信。
Rigardu ĉi tiun regionon, ĉi tiun ĉielon, en kiun ni envenas.
看看这片区域,看看这片我们正在进入的天空。
La sunoj ĉi tie estas sufiĉe proksimaj unu al la aliaj, dum la nia estas flanka suno, soleca.
这里的太阳彼此相当接近,而我们的太阳却是偏在一旁的、孤独的一颗。
Kaj preskaŭ ĉiu el tiuj multaj sunoj havas siajn terojn, enloĝeblajn.
而且在这些众多的太阳里,几乎每一颗都有它自己的、可以居住的土地。
Kial ne estus ĝuste opinii, ke iliaj loĝantoj, dank' al tiu proksimeco, havas longan historion de inter-rilatoj?
为什么不可以正确地认为:由于彼此接近,那些居民有着一段很长的相互交往的历史呢?
Kaj tio necese ege antaŭenigis ilian komprenon pri la mondo, pri ĉio.
而这就必然极大地推进了他们对世界、对一切事物的理解。
Krome, niaj sciencistoj diras, ke ili ekzistas de pli longe ol ni.
此外,我们的科学家说,他们存在的时间比我们更久。
Ili do havis pli da tempo por fariĝi lertaj kaj spertaj pri ĉio, por plibonigi sin, siajn metodojn, sian sciencon kaj sian socion."
因此,他们就有更多时间使自己在一切方面都变得熟练而有经验,去改善自己、改善自己的方法、自己的科学以及自己的社会。”
Joĉjo videble ne samopiniis, sed li diris nenion.
Joĉjo显然并不赞同,但他什么也没说。
"Certe," Rajmondo daŭrigis, "ĉe ili ekzistas ĉiu-kampe maŝinoj kun funkciado supera al ĉio, kion ni konas.
“当然,”Rajmondo继续说道,“在他们那里,各个领域里都存在着运作方式高于我们所知一切的机器。
Eble maŝino ne estas ĝusta vorto.
也许‘机器’这个词并不准确。
Maŝino estas tro malsimpla.
‘机器’太复杂了。
Verŝajne ili uzas malgrandajn iletojn, preskaŭ ne videblajn, sed kun grandega povo.
他们大概使用的是一些小小的工具,几乎看不见,却有着巨大的力量。
Mi ne mirus, se ili povus transsendi sian penson sen eldiri aŭ skribi ĝin.
如果他们能够在不说出口、也不写下来的情况下传送自己的思想,我也不会惊讶。
Malĝojiga fakto estas, ke ili certe havas formon tre malsimilan al ni, tiel ke ili aperos al ni malbelaj.
令人难过的是,他们肯定有一种和我们很不相同的形体,因此在我们看来会显得难看。
Tiun senton ni espereble iom post iom sukcesos superi.
但愿我们能够一点一点地克服这种感觉。
Sed pri ilia scienca supereco mi estas tute certa."
不过,对于他们在科学上的优越性,我是完全确信的。”
Tiel ili parolis, plu kaj plu, ĝis venis la horo ĉion pretigi por la alveno.
他们就这样不停地谈下去,直到该把一切都准备好迎接到达的时刻来临。
Antaŭe, ili estis lacaj pro la longa neni-faro.
先前,他们因为长期无所事事而疲倦了。
Nun ĉio ŝanĝiĝis.
现在一切都变了。
Ili plenis je nova energio.
他们充满了新的活力。
Ili sentis sin gravaj antaŭ tiu historie signif-plena minuto: baldaŭ ja okazos la unua ekrilato de homoj kun mondo ali-ĉiela.
面对这个具有历史意义的时刻,他们感到自己很重要:因为人类同另一片天空之下的世界之间的第一次接触,马上就要发生了。
Montriĝis, ke Joĉjo, kun sia timo al bestegoj kaj al malamika akcepto, faris al si tre malĝustan ideon pri la nova mondo, kien ili venis.
事实证明,Joĉjo因为害怕巨兽、害怕遭到敌意接待,而对他们所来到的新世界形成了一个非常错误的印象。
Sed ne malpli Rajmondo, kun sia bril-kolora, scienc-bilda pensado.
可是Rajmondo那种色彩鲜亮、带着科学图像色彩的想法,也同样不对。
"Rigardu!"
“快看!”
Sjaoli mire ekdiris.
Sjaoli惊奇地叫道。
"Ĉu ne urbo?"
“那不是一座城市吗?”
"Urbeto!"
“是个小城!”
Joĉjo pliĝustigis.
Joĉjo纠正道。
Ili igis la vojaĝilon alpreni la irmanieron de malrapida flug-maŝino kaj direktis ĝin al la flanko de la malgranda urbo.
他们让旅行器采取像慢速飞行器那样的前进方式,并把它朝那座小城的方向开去。
Bela loko prezentiĝis por facila alteriĝo.
眼前出现了一块适合轻松着陆的好地方。
Ili aliris ĝin senprobleme.
他们毫无问题地接近了那里。
Time kaj sci-vole, ili finfine eliĝis.
他们带着害怕,也带着求知欲,终于走了出来。
La urbo ne estis malproksima, kaj ili decidis pied-iri al ĝi.
那座城并不远,所以他们决定步行过去。
Grandeco kaj pluraj aliaj ecoj igis ĉi tiun mondon tre simila al la fora Tero, de kie ili venis.
这颗世界在大小以及若干其他性质上,都使它和他们所来自的遥远地球很相像。
Tial oni elektis ĝin kiel unuan trans-sunan celon.
因此,人们才把它选作第一个跨太阳系的目标。
Kaj tial ili nun povis movi sin facile, senlace, preskaŭ kiel hejme.
也因此,他们现在能够轻松地、不觉疲倦地活动,几乎像在家里一样。
Ili iris ne multe pli ol kvin minutojn, kiam ili ekvidis la unuan lokanon.
他们走了还不到五分钟,就看见了第一个当地人。
Estis viro.
那是个男人。
Homo kiel vi kaj mi.
是个像你我一样的人。
Li rigardis ilin kun timo kaj miro, kaj unue ŝajnis, ke li deziras ilin alparoli, sed li ŝanĝis sian decidon kaj turnis sin kiel por ŝajnigi, ke la alvenantoj ne interesas lin.
他带着害怕和惊奇看着他们,起初似乎想和他们说话,可后来又改变了主意,转过身去,仿佛要装出这些来客并不能引起他兴趣似的。
Ili eniris en la urbon.
他们走进了城里。
La loĝantoj, pli kaj pli multaj, rigardis ilin sen kaŝi sian miron.
居民越来越多地看着他们,毫不掩饰自己的惊讶。
Viroj, virinoj, knaboj, knabinoj, sam-grandaj kiel ni, direktis al ili rigardojn, en kiuj legiĝis jen timo, jen deziro ekrilati, jen gravaj sindemandoj, kiuj samtempe invitis kaj malhelpis al kontakto.
男人、女人、男孩、女孩,个头都和我们差不多;他们把目光投向这些来客,而那些目光里一会儿读得出害怕,一会儿读得出想要接触的愿望,一会儿又读得出重重的心中疑问,那些疑问同时既在邀请接触,又在妨碍接触。
La tiumonda suno brilis kaj la ĉielo estis plej pura.
这个世界的太阳照耀着,天空极其澄净。
Sur la stratoj malrapidis veturiloj, kiujn bestoj tiris.
街道上缓慢行驶着由动物拉着的车辆。
La tri alvenis al larĝa, plaĉa loko, kie floroj multkoloris en tre bela kunmeto.
这三个人来到一个宽阔而宜人的地方;那里有各种颜色的花,组成了非常美丽的配置。
Inter la floroj kaj aliaj kreskaĵoj, dolĉaj al la vido, seĝoj kaj tabloj staris.
在花朵和其他赏心悦目的植物之间,摆放着椅子和桌子。
Ĉe multaj sidis lokanoj.
许多桌边都坐着当地人。
Videble tio estis publika trinkejo.
显然,那是一家公共饮品店。
La teranoj rigardis mire.
地球来的人惊奇地看着。
Ĉe unu tablo, kvar kvindek-jaruloj kart-ludis.
在一张桌子旁,四个五十来岁的人正在打牌。
Certe ne estis kartoj tute-tute similaj al la niaj, sed la movoj de la viroj, la esprimo de la vizaĝoj, la maniero teni la dik-paperaĵojn enmane, ride paroli unu al la alia kaj ĵeti sur la tablon finan karton por ĉion lerte kolekti kun la brila rigardo de tiu, kiu super-fortis la kunludantojn en plej paca militeto, ĉio ĉi estis tiel nature terana, ke niaj amikoj preskaŭ ne povis kredi, ke estas vera vidaĵo.
当然,那些牌并不是和我们的牌完完全全一样,可是那些男人的动作、脸上的表情、手里拿着那些厚纸片的方式、他们笑着彼此说话的样子、以及最后把一张牌甩到桌上、再由那个在这场最和平的小战争里胜过同伴的人带着发亮的目光把一切巧妙收拢起来的样子,这一切都那么自然地像地球上的情景,以至于我们的朋友几乎不敢相信眼前所见是真实景象。
Iu amike alparolis ilin.
有人友好地向他们搭话。
Ne necesas diri, ke la lingvon ili ne komprenis.
不用说,他们听不懂那种语言。
Sed la movo de la mano, la rideto, la rigardo estis sufiĉe klaraj.
可是那手势、那微笑、那目光都已经足够清楚。
Li invitis ilin al sia tablo.
他邀请他们到自己的桌边去。
Kiam oni volas komprenigi sin pri simplaj aferoj, oni ofte sukcesas.
当人们想就简单的事情让对方明白自己时,往往是能成功的。
Manoj, movoj, sonoj, rigardoj povas kune agi por esprimi multegon.
手、动作、声音、目光,可以一起起作用,表达非常多的内容。
Tiel okazis inter la teranoj kaj la invitanto.
地球来的人与那位邀请者之间,就发生了这样的情况。
Post kelkvorta parolo de ĉi-lasta, servisto alportis plaĉan trinkaĵon kun eta ujo plena je manĝaĵetoj.
后者说了几句话之后,一名侍者就端来了一种可口的饮料,以及一只装满小食的小容器。
La teranoj komencis lerni la lingvon: montri, demandi, aŭskulti, ripeti, kune ridi pri malĝustaĵoj, kio estas pli facila?
地球来的人开始学这门语言了:指给人看、发问、倾听、重复、一起为错误发笑,还有什么比这更容易呢?
Iom post iom, la ĉirkaŭa paco envenis ilin, kaj pli-kaj-pli okupis ilian tutan estaĵon.
渐渐地,四周的平静进入了他们体内,而且越来越占据他们的整个存在。
Fakte, ili lasis sin eniĝi en amindan senzorgecon, kiam ne-atendeble...
事实上,他们正任由自己沉入一种可爱的无忧无虑之中,忽然,出乎意料地……
Malantaŭ ili eksonis fortaj paroloj, malplaĉaj, malamikaj.
在他们身后响起了激烈的话语,令人不快,充满敌意。
Ektimo rekaptis la tri teranojn.
突然的恐惧再次抓住了这三个地球人。
Ili estis tiel feliĉaj, kaj jen!
他们刚才还是那样幸福,可是现在!
Dekono de minuto sufiĉis, por ke la paca sento malaperu for.
只要十分之一分钟,就足以让那种平静的感觉彻底消失。
Kio okazos?
会发生什么?
Zorgo-plene, pretaj kontraŭi al ĉia perforta ago, ili turnis sin al la direkto de la sonoj.
他们满怀担忧,准备抵抗任何暴力行为,朝声音传来的方向转过身去。
Fakte, estis nur malpaco en grupeto de trinkantoj.
实际上,不过是一小群饮酒者之间起了争执而已。
Iu aŭdeble ege malkontentis pri la samtabluloj.
其中有一个人,显然对同桌的人非常不满。
Tiu ekstaris, rigardis la kunulojn kun malamo, kaj ekfrapis la tablon kun tia forto, ke glaso falis teren, rompiĝe.
那人站起身来,带着仇恨看着同伴,然后猛地拍了一下桌子,用力之大,以至于一只玻璃杯掉到地上摔碎了。
Dum ĉiuj rigardoj turniĝis al li, li forlasis la ejon.
当所有目光都转向他时,他离开了那个地方。
Lia maniero foriri plej sukcese esprimis lian egan malkontenton.
他离开的方式最成功地表达了他极大的不满。
La tri teranoj rigardis unu la aliajn.
这三个地球人彼此看了看。
Sen vere scii tute klare, kial, ili kune ekridis, ridegis, ridadis dum pluraj longaj, ĝojaj minutoj.
他们其实并不完全清楚原因,但还是一起笑了起来,笑个不停,痛快地笑了好几个漫长而快乐的分钟。
Kompreneble.
这当然是有缘故的。
La vojaĝo estis tiel longa, la atendo tiel problem-plena, la sentoj tiel fortaj kaj neordinaraj!
旅程那么长,等待又那么充满问题,感情又那么强烈、那么不寻常!
Tro longe necesis pli forti ol la scio pri sia eteco, ol la timo troviĝi senpova en novaj situacioj.
在太长的时间里,他们都必须比对自己渺小的认识更坚强,比在新处境中发现自己无能为力的恐惧更坚强。
Ne facilis estri sin, igi sin kiel eble plej paca, serĉi en si la povon elporti la senrespondajn demandojn, de kiuj vivo dependos.
要控制自己,让自己尽可能平静,并在自己心里寻找力量去承受那些没有答案的问题,而生命恰恰取决于那些问题,这并不容易。
Kaj nun ĉio montriĝis tiel plaĉa kaj natura!
而现在,一切竟显得这样愉快、这样自然!
Ilia rido verŝajne estis reago al la nefacile eltenebla malcerto, kiu ilin tiel longe okupis kaj kiu deprenis de ili pli da forto, ol ili konsentis klar-diri al si.
他们的笑,大概是对那种难以忍受的不确定性的反应;那种不确定性占据了他们如此之久,也从他们身上夺走了比他们肯清楚承认的更多的力量。
Ili ĉirkaŭrigardis.
他们向四周看去。
Ili estigis, videble, ĝeneralan intereson.
显然,他们已经引起了普遍的兴趣。
Ilia samtablulo ridetis.
与他们同桌的人微笑着。
Neniu montris malamikan sintenon.
没有任何人表现出敌意的态度。
"Mi atendis ĉion, krom tio: senti min hejme," diris Joĉjo.
“除了这一点,我什么都料到了:竟会觉得自己像在家里一样,”Joĉjo说。
Dum li parolis, li faris unu el tiuj movoj, kiajn ni faras sencele kaj eĉ sen ilin rimarki: li metis la maldekstran manon malantaŭ sin.
在说话的时候,他做了我们常常无意中、甚至自己都不会注意到的一种动作:他把左手放到了身后。
Kaj jen li tie sentis ion, kontakton preskaŭ nesenteblan.
就在那儿,他感觉到了什么,几乎轻微到感觉不出的接触。
Ree ek-timo lin prenis.
恐惧又一次猛然抓住了他。
Kio denove?
又是什么?
Zorga, preta reagi kiel necesos, li turnis sin.
他小心地、准备着按需要作出反应,转过了身。
Estis knabineto.
是个小女孩。
Ŝi prezentis tri florojn al li.
她递给他三朵花。
Dum la lasta horo, tro da sentoj sekvis unu la alian kun tro rapidaj ŝanĝoj: timo, espero, sentimiĝo, zorgo, ekĝojo...
在过去这一小时里,太多感情以过于迅速的变化彼此接连而来:害怕、希望、放下恐惧、忧虑、突然的喜悦……
Tro estas tro.
太多了就是太多了。
Li ne povis elteni plu.
他再也承受不住了。
"Dankon," li diris.
“谢谢你,”他说。
Kaj ekploris.
接着便哭了起来。
NOVAJ VORTOJ
新词
energio
能量,活力
esprimi
表达
estro
首领;领导者
floro
花
freneza
疯狂的
karto
牌;卡片
kolekti
收集;聚拢
laca
疲倦的
lerta
灵巧的;熟练的
maŝino
机器
pendi
悬挂
plori
哭
pluraj
几个;若干
tiri
拉,拖
NOVAJ KUNMETOJ
新复合词
de-pendi
取决于;依赖
el-porti
承受;忍受
el-teni
坚持住;支撑下去
per-forto
以武力;凭强力