========================================================================
22. LA SANKTA FIŜO
聖なる魚
========================================================================
Mi hontas, sed tamen estas vere: mia avo kaŭzis la morton de homo.
恥ずかしいことですが、それでも事実です。私の祖父は一人の人間の死を引き起こしました。
Eble nevole, eble nerekte.
故意ではなく、また間接的にだったのかもしれません。
Liajn intencojn mi
ne volas juĝi.
祖父の意図を私は裁こうとは思いません。
Sed fakto estas fakto,
kaj la fakton mi konfesas: mia
avo
estas, iusence, mortiginto,
kvankam tion
li mem neniam akceptus
vidi.
しかし事実は事実であり、その事実を私は認めます。私の祖父は、ある意味では人殺しです。もっとも、祖父自身はそんなふうに見ることを決して認めなかったでしょうが。
Mi tuj rakontos al vi.
すぐにお話ししましょう。
Ĉe la flanko de la vojo,
kiu foriras oriente
de nia regiona centro, direkte
al la montoj, staras
altega arbo, maljuna, dika, forta.
私たちの地方の中心地から東へ、山のほうへ向かって延びる道の脇に、たいへん高い木が立っています。古く、太く、たくましい木です。
Kiel kelkfoje okazas
ĉe tiaj grandegaj arboj,
ĝi havas en si larĝan truon.
そうした巨大な木には時々あることですが、その木には大きなうろがあります。
Tiu truo,
preskaŭ ebena kaj rimarkinde
profunda, troviĝas ĉe loko, kie tri
dikaj branĉoj disiĝas.
そのうろは、ほとんど平らで、目立って深く、三本の太い枝が分かれる場所にあります。
La vetero estis malbela dum la
periodo, pri kiu mi parolas.
私が話しているその時期の天気はひどかった。
Pluvis, pluvis, pluvadis
senĉese.
雨が降り、降り、降り続いていた。
Ĝis jen, iun
tagon, la pluvo fine ĉesis.
ところが、ある日ついに雨がやんだ。
Dum tiu unua bela tago, fiŝvendisto laŭiris la
orientan vojon ĵus priparolitan.
その最初の晴れた日に、一人の魚売りが、たった今述べた東の道を通って行った。
Tenante korbon plenan je ĵus kaptitaj fiŝoj, kiuj ankoraŭ vivis, li
plezure marŝis, kontenta pri
la freŝa bela vetero, kaj
gaje kantetis al
si kanton.
彼は、捕れたばかりでまだ生きている魚をいっぱい入れた籠を持ち、新鮮でよい天気に満足して、上機嫌で歩きながら、楽しそうに鼻歌を歌っていた。
Li pasis preter la arbo, kiam brila
lumo dum
momento trafis
liajn okulojn.
彼がその木のそばを通り過ぎたとき、まばゆい光が一瞬その目に差し込んだ。
Li miris.
彼は驚いた。
Estis fakte nur sunradio, kiu,
falante sur la akvon
en la arbotruo kiel
sur spegulon, resendis
sian lumon al la preterpasanto.
実際には、それはただの太陽光線で、木のうろの中の水面に鏡のように当たり、その光を通りがかりの彼に跳ね返したにすぎなかった。
Ĉiam interesata pri strangaĵoj, la
fiŝvendisto
proksimiĝis al la
arbo, kaj mire rimarkis la grandan,
larĝan, profundan truon, nun plenan
je pluva akvo.
変わったものにいつも興味をもつ魚売りは木に近づき、驚いて、その大きく、広く、深いうろが今は雨水でいっぱいになっているのに気づいた。
Lia gajeco donis al
li amuzan ideon.
その上機嫌が、彼におもしろい思いつきを与えた。
Li ŝerce prenis fiŝon el sia korbo kaj ĝin metis en la akvon de
la arbotruo.
彼は冗談半分に籠から魚を一匹取り出し、それを木のうろの水の中に入れた。
La fiŝo tuj naĝis kontente.
魚はすぐに満足そうに泳いだ。
Plu kantante, la fiŝvendisto daŭrigis sian vojon.
魚売りは歌い続けながら、そのまま道を進んでいった。
Li estis
jam for de
longe, kiam alvenis
ŝafisto, gvidanta grandan ŝafaron.
彼が去ってからずいぶんたったころ、一人の羊飼いが大きな羊の群れを連れてやって来た。
Unu el la ŝafoj apartiĝis de la aro, kaj por iri
revenigi ĝin, li pasis preter la arbo.
羊のうちの一匹が群れから離れ、それを連れ戻しに行くために、彼はその木のそばを通った。
Ankaŭ al li lumo trafis neatendite
en la okulon.
彼の目にもまた、思いがけず光が差し込んだ。
Proksimiĝinte, li mire rimarkis, ke en la centro de arbotruo fiŝo, videble vivanta,
tute trankvile naĝas.
近づいてみると、彼は驚いて、木のうろの中央で一匹の魚が、明らかに生きたまま、まったく平然と泳いでいるのに気づいた。
Tiu fiŝo
apartenis al neniu speco
de li konata.
その魚は、彼の知っているどの種類にも属していなかった。
Kaj, antaŭ minuto, ĝi konigis
sian ĉeeston per eksendo de
lumo!
しかも、その少し前には光を発して自分の存在を知らせたのだ。
'Miraĵo!' li pensis.
「奇跡だ!」と彼は思った。
'Dia spirito ĉi tie
intervenis.
「神の霊がここに介入したのだ。
Ĉi tiu arbo
estas sankta'.
この木は聖なる木だ。」
Li komence klinis la
kapon, kaj baldaŭ
troviĝis en preĝa
sinteno kun la kapo tuŝanta la teron.
彼はまず頭を垂れ、やがて頭が地面に触れる祈りの姿勢になっていた。
Kiam li revenis
hejmen, li rakontis pri la mirindaĵo.
家に帰ると、彼はその奇跡について語った。
Pluraj anoj de lia familio iris kontroli lian diron.
家族の何人かが彼の話を確かめに行った。
Estis vere.
本当だった。
Fiŝo vivis en arbotruo, malproksime de ĉiaj
lago, maro aŭ
rivero.
どんな湖や海や川からも遠く離れた木のうろの中に、魚が生きていた。
Baldaŭ el la proksima urbeto venis homoj pli kaj pli multe.
やがて近くの町から、ますます多くの人々がやって来た。
Ili kliniĝis
antaŭ la arbo, bruligis bonodoraĵon, kaj preĝkantis.
彼らは木の前で身をかがめ、香をたき、祈りの歌を歌った。
Ĉiutage venis novaj homoj por
rigardi la miraĵon kaj
preĝi ĉe la sankta arbo.
毎日、新しい人々がその奇跡を見て、聖なる木のもとで祈るためにやって来た。
Pli kaj pli la homoj venis amase.
人々はますます群れをなして来るようになった。
Mia avo iradis tien
ĉiutage.
私の祖父も毎日そこへ通っていた。
"Multpova spirito sidas
en tiu arbo," li diris.
「全能の霊があの木に宿っている」と祖父は言った。
"Mi sentas lin.
「私はそれを感じる。
Estas bonvolema spirito.
善意ある霊だ。
Li helpas min en la
malfacilaĵoj
de la vivo.
人生の困難の中で私を助けてくれる。
Tion mi sentas tre klare.
それを私は非常にはっきり感じる。
Tiu miraĵo okazis por nia tuta regiono, por ke ĝi
sciu, ke
la altuloj
el la nevidebla
mondo amikas al ni."
この奇跡は私たちの地方全体のために起こったのだ。見えない世界の高き者たちが私たちに友好的であることを、この地方が知るために。」
Jes, mia avo prenis
aparte serioze ĉi tion, kion li
rigardis plej certe dia
interveno.
そう、祖父は、自分がまちがいなく神の介入だと見なしたこの出来事を、とりわけ真剣に受け止めていた。
Ĉar li estis tre maljuna, kaj saĝa multrilate (bedaŭrinde ne ĉiel!), la homamaso sekvis liajn ideojn, lin tre amis kaj altkonsideris.
彼は非常に年老いており、多くの点で賢かったので(残念ながら、あらゆる点でではなかったが)、群衆はその考えに従い、彼を深く愛し、高く敬っていた。
Foje, li tie staris
kun granda homamaso kaj gvidis
preĝkantojn, kiam
la fiŝvendisto preterpasis.
あるとき、祖父が大勢の群衆とともにそこに立って祈りの歌を先導していたところへ、あの魚売りが通りかかった。
"Kio okazas ĉi tie?" tiu
demandis staranton.
「ここで何が起こっているのですか」とその男は立っていた人にたずねた。
Oni klarigis al li,
ke okazis mirindaĵo, ke
en tiu loko malproksima je ĉiaj rivero, maro aŭ lago, bela fiŝo vivas
kaj naĝas
en arbotruo.
人々は彼に、奇跡が起こったのだと、その場所はどんな川、海、湖からも遠いのに、美しい魚が木のうろの中で生きて泳いでいるのだと説明した。
La fiŝvendisto ekridis.
魚売りは吹き出した。
"Lasu min rigardi ĝin," li
diris.
「それを見せてください」と彼は言った。
"Estas mi, kiu ĝin tien metis!
「そこにそれを入れたのは私なのです。
Ĉu ĝi vere plu vivas
kaj bonsanas?
本当にまだ生きていて元気なのですか。
Amuze!"
おもしろい!」
Li volis
antaŭeniri inter la starantaj homoj ĝis la arbo.
彼は立っている人々の間を進んで木のところまで行こうとした。
"Mi volas
rigardi ĝin; estas mi, kiu
ĝin metis tien, mi estas fiŝvendisto," li ripetis.
「見たいのです。そこにそれを入れたのは私です。私は魚売りです」と彼は繰り返した。
Sed la homoj nur respondis: "Atentu!
しかし人々はただこう答えるだけだった。「気をつけろ。
Ne faru ion ajn.
何もするな。
Tiu ĉi loko estas sankta!"
ここは聖なる場所だ!」
Kiam finfine li sufiĉe
proksimis, li
kriis ridante: "Mi metis tiun
fiŝon tien, la unuan belan tagon post la longa pluvado.
ついに彼が十分近づいたとき、彼は笑いながら叫んだ。「あの魚をそこへ入れたのは私です。長雨のあと最初の晴れた日に。
Lasu min repreni ĝin.
それを取り戻させてください。
Ĝi estas mia."
それは私のものです。」
Tiam mia avo ekkoleris:
すると祖父は怒り出した。
"Forpreni la sanktan fiŝon?
「聖なる魚を持ち去るだと。
Kiu estas tiu ŝtelisto de
sanktaĵoj?
その神聖なものを盗む泥棒は誰だ。
Ne lasu lin!"
そいつを通すな!」
Li parolis ege efike,
tiel efike, ke la homamaso eĉ ne
havis dubon
dum minuto, ke tiu fiŝdeziranto
estas malaminda ŝtelisto, kiu volas
proprigi al si, por si sola, donaĵon
de la dia spirito, kiu
decidis marki per miraĵo la sanktecon de
ĉi tiu loko.
祖父の話しぶりはきわめて効果的で、あまりに効果的だったので、群衆はほんの一分たりとも疑わなかった。その魚を欲しがる男は憎むべき泥棒であり、この場所の神聖さを奇跡によって示そうと決めた神の霊からの贈り物を、自分ひとりのものにしようとしているのだと。
"Ne lasu lin proksimiĝi," mia
avo laŭtvoĉis.
「あいつを近づけるな」と祖父は大声で叫んだ。
"Zorgu, ke li ne venu
ĝin ŝteli.
「それを盗みに来ないように見張れ。
Li altirus sur nin ĉiajn malfeliĉojn.
あいつはあらゆる不幸を私たちの上に引き寄せるだろう。
Tiu sankta
arbo kaj dia
fiŝo nin defendas kontraŭ
ĉiuj danĝeroj.
この聖なる木と神の魚が私たちをあらゆる危険から守ってくれているのだ。
Ne lasu lin forpreni ĝin.
それを持ち去らせるな。
Li povas veni nur de
la Plej-Malbonulo!"
あいつは最悪の悪魔から来たにちがいない!」
"Sed, sed," la fiŝvendisto trankvile respondis, "mi certigas al vi.
「でも、でも」と魚売りは落ち着いて答えた。「どうか信じてください。
Post la granda pluvo mi
preterpasis ĉi tie kaj
vidante
la truon en
la arbo, mi trovis
amuza la ideon vidi..."
大雨のあと、私はここを通りかかり、木のうろを見て、こうしてみたらおもしろいと思ったのです……」
Li neniam havis la
tempon fini sian
frazon.
彼はついに、その言葉を言い終えることができなかった。
La homamaso koleris kaj
lin atakis.
群衆が怒って彼を襲ったのだ。
Okazis granda malordo.
大混乱が起こった。
Oni frapis lin, batis lin ĉiamaniere, kun
plej kolera forto, kaj kiam
li volis forkuri,
la homamaso
ĵetis ŝtonojn al li.
人々は彼を殴り、あらゆるやり方で打ちすえ、怒りの限りの力をこめて痛めつけた。そして彼が逃げようとすると、群衆は石を投げつけた。
Pluraj ŝtonoj trafis lin
al la kapo tiel forte,
ke li falis.
何個もの石が頭に激しく当たり、彼は倒れた。
Post nelonge li perdis la
vivon.
ほどなくして彼は命を落とした。
Mia avo certe respondecas
pri lia morto.
祖父が彼の死に責任を負っているのはたしかです。
Se li ne uzus sian personecan forton
kaj la altan konsideron, kiun
la amaso havis por li,
tiamaniere, ke li direktis la popolan koleron kontraŭ
tiu fiŝvendisto, tiu certe plu
vivus.
もし祖父が、自分の人格的な力と、群衆が自分に抱いていた高い敬意を、民衆の怒りをあの魚売りへ向けるようなしかたで用いなかったなら、その人はたしかに今も生きていたでしょう。
Sed de kelkaj tagoj jam li enamiĝis al la sankteco de tiu loko.
しかし祖父は、もう数日前からその場所の神聖さに魅せられていたのです。
Li ne povis elporti,
ke ĝi refariĝu
io normala.
それが再びありふれたものに戻ることに耐えられなかったのです。
Ne estas
agrable por mi
konfesi la veron, nek akcepti la ideon, ke mi estas filo
de la filo de tia ulo, sed tio estas
la faktoj.
真実を認めるのも、自分がそんな男の孫であるという考えを受け入れるのも、私には気持ちのよいことではありません。ですが、それが事実なのです。
Mi esperas, ke Dio, se li aŭ
ŝi aŭ ĝi
ekzistas, bonvolos
pardoni al mia avo kaj
ebligi al li el la postmortejo, kie li vivas, se oni
plu vivas ie postmorte, repagi
al la fiŝvendisto kaj al ties familio la
malbonon, kiun tiu senkulpe kaj senkaŭze suferis.
私は願っています。神というものが、彼であれ彼女であれ、それとも別の何かであれ、もし存在するなら、どうか祖父を赦し、そして死後の世界というものがあり、そこでなお生きているのなら、祖父がその場所から、あの魚売りとその家族に、罪もなく理由もなく被らされた害を償うことができるようにしてくださいますように。
NOVAJ VORTOJ.
新出語。
avo, branĉo, bruli, ĉiel, ebena, fiŝo, klini, konfesi, korbo, lago,
neniel, oriento, periodo,
preter, sankta, senco, speco, spegulo, ŝafo,
ŝerci, ŝtono, ties, truo.
祖父、枝、燃える・燃やす、あらゆる点で、平らな、魚、かがめる・身をかがめる、告白する・認める、籠、湖、決して~ない、東、期間、~のそばを通って、聖なる、意味、種類、鏡、羊、冗談を言う、石、その人の・そのものの、穴・うろ。
NOVAJ KUNMETOJ
新しい複合語
en-am-iĝi
恋に落ちる
inter-veni
仲裁する