========================================================================
5. AL MONDO TRANSA
海の向こうの世界へ
========================================================================
Jam de longe la Tero
ne plu videblis.
地球はもうずっと前から見えなくなっていた。
Ili forlasis ĝin
antaŭ tiom
da tempo, ke la surtera vivo
ŝajnis ne plu ekzisti.
彼らがそこを離れてからあまりに長い時間がたっていたので、地上の生活はもはや存在しないかのように思われた。
Ĝi estis
nur memoro.
それはただの記憶にすぎなかった。
La vera vivo estis en ĉi tiu
vojaĝilo, kiu
traflugis la senfinon kun nepensebla rapideco.
本当の生活は、この、思いもよらぬ速さで無限を飛び抜けていく乗り物の中にあった。
Baldaŭ ili alvenos.
まもなく彼らは到着する。
Kaj refoje ili kune
sin demandis, kia estos tiu
mondo, al kiu ili nun
proksimiĝas.
そしてまた彼らは一緒に、いま近づいているその世界はどのようなものだろうかと自問した。
"Mi timas," diris Joĉjo.
「こわいよ」とジョーチョは言った。
"Ni estas frenezaj.
「ぼくらは狂っている。
Ni iras tien kiel la
unuaj eŭropanoj al Afriko, sed la situacio estas tute malsama.
ぼくらは最初のヨーロッパ人たちがアフリカへ行ったようにそこへ向かっているが、状況はまったく違う。
Kontraŭ la bestegoj, kiujn ni renkontos, kion
ni
povos fari?
出会うことになる巨大な獣たちに対して、ぼくらに何ができるだろう。
Eble du minutojn post nia
alveno ni jam ne plu vivos.
たぶん到着して二分後には、ぼくらはもう生きていない。
Ĉi tio estas ne vojaĝo, nur sinmortigo, freneza sinmortigo."
これは旅なんかじゃない、ただの自殺だ、狂った自殺だ。」
"Kial bestegoj?"
「どうして巨大な獣なの?」
Sjaoli demandis.
シャオリはたずねた。
"Kial ne ĉefe estaĵoj, kiuj pensas?"
「むしろ考える存在たちだとは、なぜ思わないの?」
"Se ili
pensas, ili plej verŝajne
akceptos nin
malamike.
「もし彼らが考えるなら、十中八九ぼくらを敵意をもって迎えるだろう。
Kaj ili estos en
la propra lando, en lokoj, kiujn ili
konas senmanke, kun
aĵoj, bestoj, kiujn ili povos utiligi kontraŭ ni, dum ni restos senhelpaj.
しかも相手は自分たちの国にいて、その場所をすみずみまで知っていて、物や動物までぼくらに対して利用できるのに、こちらは無力なままだ。
Ili plej facile kaptos
nin, antaŭ ol ni havos la tempon rimarki, kio
okazas.
何が起きているのか気づく時間もないうちに、彼らはごく簡単にぼくらを捕えるだろう。
Sed eĉ se nenio vivas tie, kiel
scii, kontraŭ kio
ni devas esti
pretaj?
だが、たとえそこに何も生きていないとしても、何に備えなければならないのか、どうしてわかる?
Kiel ni povos agi lerte ĉe
plej simpla problemo?
いちばん単純な問題に対してでさえ、どうやってうまく行動できる?
Mi min demandas, kial mi
konsentis veni.
どうして来ることに同意してしまったのかと、自分でも思う。
Tiuj, kiuj
nin sendis, ne havas senton pri respondeco.
ぼくらを送り出した連中には責任感がない。
Aŭ ili estas same
frenezaj, kiel ni."
あるいは、ぼくらと同じように狂っているんだ。」
"Mi komprenas vin,"
diris Rajmondo, "sed mi
vidas la aferon tute malsame."
「君の言うことはわかるよ」とラジモンドは言った。「でも、ぼくはそのことをまったく違って見ている。」
"Mi scias, mi scias, kaj mi ne povas
kompreni vian
mankon de timo.
「わかってる、わかってる、でも君の恐れのなさは理解できない。
Pardonu, se
mi diros ion malplaĉan,
sed miaopinie io malbone funkcias en vi: via
manko de timo estas
manko de pri-penso."
不快なことを言うなら許してほしいが、ぼくの考えでは君の中では何かがうまく働いていない。君に恐れがないのは、よく考えることが欠けているからだ。」
"Mi ne konsentas.
「ぼくはそうは思わない。
Miaj ideoj aperas al mi
plej verŝajnaj.
自分の考えのほうがいちばんありそうに思える。
Rigardu ĉi tiun regionon, ĉi tiun
ĉielon,
en kiun ni envenas.
この地域を、この、ぼくらが入りつつある空を見てごらん。
La sunoj ĉi tie estas sufiĉe proksimaj unu
al la aliaj, dum la nia estas flanka suno, soleca.
ここの太陽たちは互いにかなり近いが、ぼくらの太陽は端にある孤独な太陽だ。
Kaj preskaŭ ĉiu el
tiuj multaj sunoj
havas siajn terojn, enloĝeblajn.
そして、その多くの太陽のほとんどそれぞれが、住むことのできる地球のような星々を持っている。
Kial ne estus ĝuste opinii, ke
iliaj loĝantoj, dank' al tiu proksimeco,
havas longan historion de inter-rilatoj?
その近さのおかげで、そこの住民たちが長い相互交流の歴史を持っていると考えるのが、なぜ正しくないだろう?
Kaj tio necese ege antaŭenigis
ilian komprenon
pri la mondo, pri ĉio.
そしてそれは必然的に、世界について、あらゆることについての彼らの理解を大いに前進させたはずだ。
Krome, niaj sciencistoj diras, ke
ili ekzistas de pli longe ol ni.
そのうえ、ぼくらの科学者たちは、彼らのほうがぼくらより長く存在していると言っている。
Ili do havis pli da tempo
por fariĝi lertaj kaj
spertaj pri ĉio, por plibonigi sin, siajn metodojn,
sian sciencon kaj sian socion."
だから彼らには、あらゆることに巧みで経験豊かになり、自分たち自身や方法や科学や社会を改良するための、より多くの時間があったのだ。」
Joĉjo videble ne samopiniis, sed li diris nenion.
ジョーチョは明らかに同意していなかったが、何も言わなかった。
"Certe," Rajmondo
daŭrigis, "ĉe ili ekzistas ĉiu-kampe maŝinoj kun
funkciado supera al ĉio, kion ni
konas.
「きっと」とラジモンドは続けた。「彼らのところには、あらゆる分野で、ぼくらの知っている何よりもすぐれた働きをする機械がある。
Eble maŝino ne estas
ĝusta vorto.
いや、機械というのは正しい言葉ではないかもしれない。
Maŝino estas tro malsimpla.
機械というには、あまりに複雑すぎる。
Verŝajne ili uzas
malgrandajn iletojn,
preskaŭ ne videblajn, sed kun grandega povo.
たぶん彼らは、ほとんど見えないほど小さいが、巨大な力を持つ道具を使っているんだ。
Mi ne mirus, se ili
povus transsendi sian
penson sen eldiri aŭ
skribi ĝin.
もし彼らが、自分の思考を口に出したり書いたりせずに伝送できるとしても、ぼくは驚かない。
Malĝojiga fakto estas, ke ili certe havas formon tre malsimilan al ni, tiel
ke ili
aperos al ni malbelaj.
残念な事実は、彼らはきっとぼくらとは非常に違う姿をしていて、そのためぼくらには醜く見えるだろうということだ。
Tiun senton
ni espereble iom post iom sukcesos superi.
その感情は、おそらく少しずつ乗り越えられるだろう。
Sed pri ilia scienca supereco mi estas tute
certa."
だが、彼らの科学的優越については、ぼくはまったく確信している。」
Tiel ili
parolis, plu kaj plu, ĝis venis la horo ĉion pretigi por la
alveno.
そんなふうに彼らはいつまでも話し続け、ついに到着のためにすべてを準備する時が来た。
Antaŭe, ili estis lacaj pro la longa neni-faro.
それまでは、長いあいだ何もしないことのために、彼らは疲れていた。
Nun ĉio ŝanĝiĝis.
いまやすべてが変わった。
Ili plenis je nova energio.
彼らは新しい活力に満ちていた。
Ili sentis sin gravaj antaŭ tiu
historie signif-plena minuto: baldaŭ ja okazos la
unua
ekrilato de homoj kun
mondo ali-ĉiela.
彼らは、この歴史的に意義深い瞬間を前にして、自分たちを重要な存在だと感じていた。まもなく、人類と異なる天の世界との最初の接触が本当に起こるのだから。
* * *
Montriĝis, ke Joĉjo, kun
sia timo al bestegoj
kaj al malamika akcepto,
faris al si tre malĝustan
ideon pri la
nova mondo, kien ili venis.
巨大な獣や敵対的な迎え方を恐れていたジョーチョが、彼らの来たその新しい世界について、ひどくまちがったイメージを抱いていたことが明らかになった。
Sed ne malpli Rajmondo,
kun sia bril-kolora, scienc-bilda pensado.
しかし、きらびやかで科学小説めいた考えをしていたラジモンドも、それに劣らずそうだった。
"Rigardu!"
「見て!」
Sjaoli mire ekdiris.
シャオリが驚いて声を上げた。
"Ĉu ne urbo?"
「あれ、町じゃない?」
"Urbeto!"
「小さな町だ!」
Joĉjo pliĝustigis.
とジョーチョが言い直した。
Ili igis la vojaĝilon alpreni la irmanieron de
malrapida flug-maŝino kaj
direktis ĝin al la
flanko de la
malgranda urbo.
彼らは乗り物をゆっくり飛ぶ飛行機のような動き方に切り替え、小さな町のほうへ向けた。
Bela loko prezentiĝis
por facila alteriĝo.
楽に着陸できそうなよい場所が現れた。
Ili aliris ĝin senprobleme.
彼らはそこへ問題なく近づいた。
Time kaj sci-vole, ili fine eliĝis.
恐れながらも知りたくてたまらず、彼らはついに外へ出た。
La urbo ne estis malproksima, kaj
ili decidis pied-iri
al ĝi.
町は遠くなかったので、彼らはそこまで歩いて行くことにした。
Grandeco kaj pluraj aliaj ecoj igis ĉi tiun
mondon
tre simila al la fora Tero, de kie ili venis.
大きさやいくつかのほかの性質のために、この世界は、彼らの来た遠い地球にとてもよく似ていた。
Tial oni elektis ĝin
kiel unuan
trans-sunan celon.
それゆえ、それは最初の恒星間目的地として選ばれたのだった。
Kaj tial ili nun povis movi sin facile, senlace, preskaŭ
kiel hejme.
そしてそのために彼らは今、ほとんど自宅にいるかのように、楽に、疲れずに動くことができた。
Ili iris ne multe pli ol
kvin minutojn, kiam ili ekvidis la unuan lokanon.
彼らが最初の現地人を見かけたのは、歩き始めて五分少しほどしかたたないときだった。
Estis viro.
男だった。
Homo kiel vi kaj mi.
あなたや私と同じような人間だった。
Li rigardis ilin kun timo kaj miro,
kaj unue ŝajnis, ke li deziras ilin alparoli, sed li ŝanĝis sian decidon
kaj turnis sin kiel
por ŝajnigi, ke la
alvenantoj ne interesas lin.
彼は恐れと驚きをもって彼らを見つめ、はじめは彼らに話しかけたがっているように見えたが、考えを変え、到着者たちには興味がないふりをするかのように背を向けた。
Ili eniris en
la urbon.
彼らは町に入った。
La loĝantoj, pli kaj pli
multaj, rigardis ilin sen
kaŝi sian miron.
住民たちは次第に数を増し、驚きを隠そうともせず彼らを見つめた。
Viroj, virinoj, knaboj, knabinoj, sam-grandaj kiel ni,
direktis al
ili rigardojn,
en kiuj legiĝis jen timo, jen
deziro ekrilati, jen gravaj
sindemandoj, kiuj samtempe invitis
kaj malhelpis al
kontakto.
男たちも女たちも、少年たちも少女たちも、ぼくらと同じくらいの大きさで彼らに視線を向けた。その視線には、あるときは恐れが、あるときは近づいて関わりたいという思いが、またあるときは、接触を促しも妨げもする深い迷いが読み取れた。
La tiumonda suno brilis kaj la ĉielo estis plej pura.
その世界の太陽は輝き、空はこの上なく澄んでいた。
Sur la stratoj malrapidis veturiloj, kiujn bestoj tiris.
通りでは、動物に引かれた乗り物がゆっくり進んでいた。
La tri alvenis al
larĝa, plaĉa loko, kie floroj
multkoloris en tre
bela kunmeto.
三人は、花々がたいへん美しい取り合わせで色とりどりに咲く、広くて心地よい場所に着いた。
Inter la floroj kaj aliaj
kreskaĵoj, dolĉaj al la
vido, seĝoj kaj tabloj staris.
目にやさしい花やほかの植物のあいだに、椅子やテーブルが置かれていた。
Ĉe multaj sidis lokanoj.
その多くには土地の人々が座っていた。
Videble tio estis publika trinkejo.
どうやらそこは公共の飲み屋だった。
La teranoj rigardis mire.
地球人たちは驚いて見回した。
Ĉe unu tablo, kvar kvindek-jaruloj kart-ludis.
一つのテーブルでは、五十歳くらいの四人がトランプ遊びをしていた。
Certe ne estis kartoj
tute-tute similaj al la
niaj, sed la movoj de la viroj, la
esprimo de la vizaĝoj, la
maniero teni la dik-paperaĵojn enmane,
ride paroli unu al la
alia kaj ĵeti
sur la tablon finan karton por ĉion lerte kolekti kun la brila rigardo de tiu, kiu super-fortis la kunludantojn en
plej paca militeto, ĉio ĉi estis tiel nature terana,
ke niaj amikoj preskaŭ ne povis kredi, ke estas vera
vidaĵo.
もちろん、それはぼくらのものとまったく同じ札ではなかった。だが、男たちの動き、顔の表情、厚い紙片を手に持つしぐさ、笑いながら互いに話す様子、そしてこの上なく平和な小さな戦いで相手より強かった者が、きらっとした目つきで最後の札をテーブルに投げて巧みにすべてをかき集める、そのあり方のすべてが、あまりにも自然に地球的だったので、ぼくらの友人たちはそれが現実の光景だとほとんど信じられなかった。
Iu amike alparolis
ilin.
だれかが親しげに彼らに声をかけた。
Ne necesas diri, ke la
lingvon ili ne komprenis.
言うまでもなく、その言葉は彼らにはわからなかった。
Sed la movo de la mano, la rideto, la rigardo estis sufiĉe klaraj.
しかし、手の動き、ほほえみ、まなざしは十分にはっきりしていた。
Li invitis ilin al sia tablo.
その人は彼らを自分のテーブルへ招いた。
Kiam oni volas komprenigi sin pri simplaj aferoj, oni ofte
sukcesas.
簡単なことなら、こちらの言いたいことを相手に伝えるのは、しばしばうまくいくものだ。
Manoj, movoj, sonoj, rigardoj povas kune agi por esprimi multegon.
手ぶり、身ぶり、声、視線は、組み合わされば実に多くのことを表せる。
Tiel okazis inter la teranoj kaj la invitanto.
地球人たちと招いた人とのあいだでも、そうなった。
Post kelkvorta parolo de
ĉi-lasta, servisto alportis plaĉan
trinkaĵon kun eta ujo plena je manĝaĵetoj.
その人が二言三言話すと、給仕が心地よい飲み物と、つまみの入った小さな器を運んできた。
La teranoj komencis lerni
la lingvon: montri,
demandi, aŭskulti,
ripeti, kune ridi pri malĝustaĵoj, kio
estas pli facila?
地球人たちはその言葉を学び始めた。指さし、たずね、聞き、繰り返し、まちがいを一緒に笑う――これよりやさしいことがあるだろうか。
Iom post iom, la ĉirkaŭa
paco envenis ilin,
kaj pli-kaj-pli okupis ilian
tutan estaĵon.
少しずつ、周囲の平和が彼らの中へ入り込み、ますます彼らの全存在を満たしていった。
Fakte, ili lasis sin eniĝi en amindan
senzorgecon, kiam ne-atendeble...
実際、彼らが心地よい無邪気さに身をゆだねていた、そのとき不意に……
Malantaŭ ili eksonis fortaj
paroloj, malplaĉaj,
malamikaj.
彼らのうしろで、強い、不快で敵意ある言葉が響いた。
Ektimo rekaptis
la tri teranojn.
三人の地球人はふたたび恐怖にとらえられた。
Ili estis tiel
feliĉaj, kaj jen!
あんなに幸福だったのに、なのに!
Dekono de minuto sufiĉis, por
ke la paca
sento malaperu for.
ほんの数秒で、あの平和な気持ちはきれいに消えてしまった。
Kio okazos?
何が起こるのか。
Zorgo-plene, pretaj kontraŭi
al ĉia perforta ago,
ili turnis sin al
la direkto de la sonoj.
不安に満ち、どんな暴力行為にも対抗する用意をしながら、彼らはその音のしたほうへ振り向いた。
Fakte, estis nur malpaco en
grupeto de
trinkantoj.
実は、それはただ一群の飲み客のあいだのいさかいにすぎなかった。
Iu aŭdeble ege malkontentis pri la samtabluloj.
だれかが同じテーブルの仲間たちにひどく不満を抱いているのが、はっきり聞き取れた。
Tiu ekstaris, rigardis la kunulojn kun malamo, kaj ekfrapis la tablon kun tia forto, ke
glaso falis teren, rompiĝe.
その者は立ち上がり、仲間たちを憎しみをこめて見つめ、それからたいへんな力でテーブルをたたいたので、グラスが地面に落ちて砕けた。
Dum ĉiuj
rigardoj turniĝis al
li,
li forlasis la ejon.
皆の視線が彼に向くなか、彼はその場を去った。
Lia maniero foriri plej sukcese esprimis
lian egan malkontenton.
その去り方は、彼の激しい不満をこれ以上なくよく表していた。
La tri teranoj rigardis unu
la aliajn.
三人の地球人は互いに顔を見合わせた。
Sen vere scii tute klare,
kial, ili
kune ekridis, ridegis, ridadis
dum pluraj longaj, ĝojaj minutoj.
なぜなのか自分でもはっきりわからないまま、彼らは一緒に笑い出し、笑いころげ、長く楽しい数分間ずっと笑い続けた。
Kompreneble.
もちろんだ。
La vojaĝo estis tiel longa, la atendo tiel problem-plena, la
sentoj tiel
fortaj kaj neordinaraj!
旅はあまりにも長く、待つあいだはあまりにも問題だらけで、感情はあまりにも強く異様だったのだ!
Tro longe necesis pli
forti ol la scio pri
sia eteco, ol la timo troviĝi senpova en novaj situacioj.
あまりにも長いあいだ、自分たちの小ささを思い知らされる気持ちや、新しい状況の中で無力であることへの恐れを、必死に抑え続けなければならなかった。
Ne facilis estri sin, igi sin kiel
eble plej paca, serĉi en si la povon
elporti
la senrespondajn demandojn, de
kiuj vivo dependos.
自分を制し、できるだけ平静でいようとし、命がかかっている答えのない問いに耐える力を自分の中に探すことは、容易ではなかった。
Kaj nun ĉio montriĝis tiel plaĉa kaj natura!
しかも今や、すべてがこんなにも心地よく自然に思えたのだ!
Ilia rido verŝajne estis reago al
la nefacile
eltenebla malcerto, kiu ilin
tiel longe okupis kaj kiu deprenis de
ili pli da forto, ol
ili konsentis klar-diri
al si.
彼らの笑いはおそらく、長いあいだ彼らを支配し、自分たちでもはっきり認めようとする以上に多くの力を奪っていた、その耐えがたい不確かさへの反応だったのだろう。
Ili ĉirkaŭrigardis.
彼らはあたりを見回した。
Ili estigis, videble, ĝeneralan
intereson.
彼らはどうやら、あたりの人々の関心を引いていた。
Ilia samtablulo ridetis.
同じテーブルの相手はほほえんでいた。
Neniu montris malamikan sintenon.
だれひとり敵意ある態度を示さなかった。
"Mi atendis ĉion, krom tio: senti min
hejme," diris Joĉjo.
「何でも予想していたけど、これだけは予想していなかった。自分が家にいるみたいに感じるなんて」とジョーチョは言った。
Dum li parolis, li
faris unu el tiuj
movoj, kiajn ni faras sencele kaj
eĉ sen ilin rimarki: li metis la maldekstran manon
malantaŭ sin.
話しながら、彼は、ぼくらが何の気なしに、しかも自分でも気づかずにするような動作の一つをした。左手を後ろへ回したのである。
Kaj jen li tie sentis ion, kontakton preskaŭ
nesenteblan.
するとそこで彼は何かを感じた。ほとんど感じ取れないほどの接触を。
Ree ek-timo lin prenis.
再び恐怖が彼をとらえた。
Kio denove?
今度は何だ?
Zorga, preta
reagi kiel necesos,
li turnis sin.
警戒し、必要ならどうにでも反応できるよう身構えながら、彼は振り向いた。
Estis knabineto.
それは小さな女の子だった。
Ŝi prezentis
tri florojn al li.
彼女は彼に三本の花を差し出していた。
Dum la lasta horo, tro da sentoj sekvis unu la alian kun tro rapidaj
ŝanĝoj: timo, espero, sentimiĝo, zorgo, ekĝojo...
この一時間のあいだに、あまりにも多くの感情が、あまりにも急な変化とともに次々にやって来た。恐れ、希望、安心、不安、喜びのきざし……
Tro estas tro.
多すぎるものは多すぎるのだ。
Li ne povis elteni
plu.
彼はもう耐えられなかった。
"Dankon," li diris.
「ありがとう」と彼は言った。
Kaj ekploris.
そして泣き出した。
NOVAJ VORTOJ
新出語
energio
エネルギー
esprimi
表現する
estro
上司
floro
花
freneza
狂った
karto
カード
kolekti
集める
laca
疲れた
lerta
器用な
maŝino
機械
pendi
ぶら下がる
plori
泣く
pluraj
いくつかの
tiri
引く
NOVAJ KUNMETOJ
新しい複合語
de-pendi
依存する
el-porti
運び出す
el-teni
耐える
per-forto
力ずくで