45. POSTPAROLO
45. 后记
Mi havas grandegan dankoŝuldon, kiun mi ne scias, kiel repagi.
我背负着一笔巨大的感谢之债,却不知道该怎样偿还。
Multaj personoj konigis al mi tradiciajn rakontojn el sia kulturo, aŭ raportis pri interesaj travivaĵoj, propraj aŭ aliulaj, kiuj havigis al mi bazon por mia verkado.
许多人向我讲述了来自他们文化中的传统故事,或者向我叙述了一些有趣的经历,有的是他们自己的,有的是别人的,这些都为我的写作提供了基础。
Al ĉiuj mi plej profunde dankas.
我向他们所有人致以最深切的感谢。
Ofte, rakonto, sama en la ĉefa plano, sed kun detaloj pli malpli malsimilaj, venis al mi diversvoje.
常常是一则故事,其主干相同,但细节或多或少有所不同,却通过不同的途径传到我这里。
Bona ekzemplo tiurilate estas la rakontoj pri Afanti.
在这方面,一个很好的例子就是关于阿凡提的故事。
Ilin konigis al mi antaŭ pli ol tridek jaroj ĉina amiko kaj lingvo-instruisto.
三十多年前,一位中国朋友兼语言教师把它们讲给了我听。
Sed mi longe poste retrovis plurajn el ili en la dulingva (ĉina-angla) parto de The Straits Times, la konata singapura gazeto, en Sovetskij Uzbekistan kaj en la libro de Zhong Qin Meiri Hanyu (Pekino: Xin Shijie, 1985).
可在很久之后,我又在《海峡时报》那份著名的新加坡报纸的双语(中英)版面上、在《Sovetskij Uzbekistan》里,以及在 Zhong Qin 的书《Meiri Hanyu》(北京:Xin Shijie,1985)中重新找到了其中的几篇。
Alia ekzemplo estas la rakonto pri Ali kaj Aŭdu, kiun mi prezentis sub la ĉapelo Komuneca Spirito.
另一个例子是关于阿里和奥杜的故事,我把它放在了《共同体精神》这个题目之下。
La parton pri la komitata kunsido kaj la evoluigo mi aldonis por enkonduki vortojn el mia "malbenita listo", sed por la resto de la rakonto mi sekvis tion, kion rakontis al mi foje ano el la haŭsa popolo, kun kiu mi rilatis en Brazzaville, dum mi tie laboris por Tutmonda San-Organizo.
关于委员会会议和发展工作的那一部分,是我为了引入我那份“该死的清单”里的词汇而加上的;至于故事的其余部分,我则遵循了一位豪萨族成员曾经对我讲述的内容。那是在布拉柴维尔,我在那里为世界卫生组织工作时与他有过来往。
Tiu rakonto troviĝas, iom malsimila, ankaŭ en Ka Kara Karatu (Zaria: Gaskiya Corporation, 1967) kaj en Abraham, R.
这个故事也可以在《Ka Kara Karatu》(Zaria: Gaskiya Corporation, 1967)以及 Abraham, R. 的著作中看到,不过版本略有不同。
C.
C.
Hausa Literature and the Hausa Sound System (London: University of London Press, 1959).
《Hausa Literature and the Hausa Sound System》(伦敦:University of London Press,1959)。
La rakonto pri Janĉjo kaj F-ino Gudula apartenas al la folkloro de Namuro (Belgio).
关于扬乔和古杜拉小姐的故事,属于那慕尔(比利时)的民间传说。
La ĉefrolulo, kiun mi nomis Janĉjo, fakte estas Jean Biétrumé Picar (oni elparolas proksimume: ĵan bjetrime' pikar').
我在书中称为扬乔的那个主角,实际上就是 Jean Biétrumé Picar(其读音大致是:ĵan bjetrime' pikar')。
Liaj amuzaj fi-faroj, post longtempa parola transdoniĝado, estis publikigitaj de la gazeta verkisto Victor Petitjean en 1843 (reeldono aperis antaŭ iom pli ol jardeko: Petitjean, V., Jean Biétrumé Picar, Gembloŭ: Duculot, 1974).
他那些有趣而下流的淘气事迹,在长期口头流传之后,于1843年由报刊作者 Victor Petitjean 发表出来(稍早于十多年前又出过重印本:Petitjean, V., Jean Biétrumé Picar, Gembloŭ: Duculot, 1974)。
Kompreneble, la neceso konstante atenti la rilaton inter konataj kaj nekonataj vortoj, kaj enkonduki iom post iom vortojn el difinita listo — la milmorfema listo, kiu konsistigas la "mezan nivelon" en Kontakto — devigis min larĝmezure ŝanĝi la originalajn rakontojn aŭ la faktojn raportitajn.
当然,由于我必须不断注意已知词与未知词之间的关系,并且逐步引入某一份特定清单中的词——也就是那份构成《Kontakto》中“中级水平”的千词素清单——这迫使我在很大程度上改变了原来的故事或所报道的事实。
Mia imago, ofte, tiom helpis min, ke la originala raportaĵo fariĝis nerekonebla.
我的想象往往帮助我太多,以至于原始的叙述材料变得几乎认不出来了。
Granda parto el la baza materialo, kiun mi uzis, estis transdonita al mi okaze de ŝancaj renkontoj, antaŭ longe, en tempo, kiam mi tute ne pensis, ke iutage mi verkos per ĝi lern- aŭ leglibron.
我所使用的大部分基础材料,都是很久以前在一些偶然相遇的场合中传给我的,那时我根本没有想到,有一天我会拿它们来写一本学习书或读物。
Rezulte, mi ne povas laŭnome danki multajn el miaj informintoj.
因此,我无法逐一按名字感谢我的许多信息提供者。
Ili sciu, ke iliaj vizaĝoj restas vivaj en mia memoro, kaj ke mi konscias, kiom mi ŝuldas al ili.
请他们知道,他们的面孔仍然鲜活地留在我的记忆中,而我也清楚自己欠他们多少。
Kelkaj personoj, de kiuj mi petis permeson prezenti ĉi-libre okazaĵojn, kiujn ili raportis al mi, konsentis, sed nur kondiĉe, ke mi ne diru ilian nomon.
有几位我曾请求许可、想把他们告诉我的事件写进本书的人,同意了,但条件是我不能说出他们的名字。
Ankaŭ tiuj memvolaj sennomuloj akceptu mian amikan dankadon.
也请这些自愿匿名的人接受我友好的感谢。
Fine, ĉar kelkajn nomojn mi tamen povas diri, permesu, ke mi ĉi tie publike danku al Ching Liben, Mahmud Idris, karmemora Goh Kah-bin, Tusiama Mabinda kaj Aleksandr Ŝtejnman.
最后,因为仍有几个名字是我可以说出来的,所以请允许我在这里公开感谢 Ching Liben、Mahmud Idris、已故而令人怀念的 Goh Kah-bin、Tusiama Mabinda 以及 Aleksandr Ŝtejnman。
Mi esperas, ke ili bonvole pardonos la transformojn, kiujn mi faris en iliaj rakontoj aŭ raportaĵoj.
我希望他们能宽厚地原谅我在他们的故事或叙述中所做的改造。
C.
C.
P.
P.
NOVAJ VORTOJ
新词
haŭsa
豪萨的;豪萨族的
NOVAJ KUNMETOJ
新复合词
materialo: verk-materialo
materialo:写作用材料
bazo uzata por verki
用于写作的基础
kar-memora: oni uzas tiun vorton por esprimi, ke la persono for-pasis (= mortis) kaj ke oni konservas karan memoron pri li aŭ ŝi
kar-memora:这个词用来表达某人已经去世(=死亡),同时人们仍保存着对他或她的珍贵记忆
trans-formi: ŝanĝi (la formon de)
trans-formi:改变(其形式)