ANTAŬPAROLO
前言
Kara leganto,
亲爱的读者,
Vi komencis lerni esperanton.
你开始学习世界语了。
Kaj nun vi volas iri plu antaŭen.
现在你想再往前进一步。
Vi deziras plibonigi (pli-bonigi) vian scion de la lingvo.
你希望改进(使之更好)自己对这门语言的知识。
Ĉi tiu libro estas por vi.
这本书是写给你的。
Por povi uzi la lingvon pli bone, kaj por ĝin pli bone kompreni, vi bezonas lerni novajn vortojn.
为了能够更好地使用这门语言,也为了更好地理解它,你需要学习新词。
La libro, kiun vi nun tenas per la mano, povos servi al vi tiucele: ĝi iom post iom venigos vin al la kompreno de la mil vortoj aŭ vorto-partoj, kiujn oni plej multe uzas en Esperanto, kaj per kiuj oni povas fari multajn milojn da aliaj vortoj, kiuj, fakte, ebligas paroli kaj skribi pri ĉio.
你现在手里拿着的这本书,可以为这个目的帮助你:它会一步一步地把你带向对世界语中最常使用的一千个词或构词部分的理解,而借助它们,人们能够构成成千上万别的词;事实上,正是这些词使人能够谈论和书写一切事物。
Dum mia vivo, mi havis la grandan feliĉon multe vojaĝi tra la mondo kaj labori en landoj plej diversaj.
在我的一生中,我非常幸运,能够广泛周游世界,并在各种不同的国家工作。
Ĉie mi parolis kun la lokanoj kaj provis kompreni iliajn vivojn, iliajn zorgojn, iliajn feliĉojn.
无论到哪里,我都和当地人交谈,并努力理解他们的生活、他们的忧虑、他们的幸福。
Kaj ĉie mi aŭdis rakontojn; ili raportis kelkfoje pri veraj okazaĵoj, alifoje estis rakontoj, kiujn homoj elpensis*, kaj, ofte, kiujn gepatroj transdonas al siaj gefiloj, jam de multaj jarcentoj.
而且到处我都听到故事;那些故事有时讲述真实发生的事件,有时是人们虚构出来的故事*,并且往往还是父母许多个世纪以来传给子女的故事。
Kiam mi havis la ideon havigi lego-libron al personoj, kiuj antaŭ nelonge komencis lerni la lingvon, mi pensis: ”Mi uzos kelkajn el tiuj rakontoj.”
当我想到要为那些不久前才开始学习这门语言的人提供一本读物时,我想:“我要采用这些故事中的一些。”
Tion mi faris.
我就是这样做的。
Al tiuj mi aldonis aliajn, kiujn mi elpensis mem kaj ankaŭ aferojn, kiuj okazis al mi, aŭ pri kiuj iu informis min.
除此之外,我还加上了其他一些故事,那些是我自己构想的,还有一些发生在我身上的事情,或者别人告诉我的事情。
Kiam mi rakontis ion veran, mi kompreneble enmetis la ŝanĝojn necesajn, por ke neniu rekonu la personojn, pri kiuj mi parolas.
当我讲述某件真实的事情时,我当然加入了必要的改动,好让任何人都认不出我所谈到的人。
Tiel naskiĝis ĉi tiu rakontaro.
于是,这部故事集就这样诞生了。
Mia granda zorgo estis rakonti per vortoj, kiujn vi povos plejparte kompreni, kaj vi certe pardonos min, se mi nun prenos iom de via tempo por klarigi, kiel mi faris.
我最大的顾虑,是要用你大体上都能理解的词语来讲述;而且,如果我现在占用你一点时间来解释我是怎么做的,你一定会原谅我。
Ni rigardu, ekzemple, la vorton "malbona".
例如,我们来看一看“malbona”这个词。
Ĝi havas tri partojn: mal, bon, a.
它有三个部分:mal、bon、a。
Same, "nekompreneble" havas kvar partojn: ne, kompren, eble, e.
同样,“nekompreneble”有四个部分:ne、kompren、eble、e。
Ni povas nomi tiajn partojn subvortoj.
我们可以把这样的部分称作“子词”。
Vi verŝajne konas, pli malpli, 400 subvortojn, ĉar ilin instruas preskaŭ ĉiu lernolibro.
你大概或多或少已经认识四百个子词,因为几乎每一本教材都会教它们。
Fakte, persono, kiu lernis per la Zagreba Metodo, lernis 620 subvortojn; iu, kiu uzis la libreton Gerda Malaperis!, lernis 744; kaj leganto, kiu povas kompreni la plej facilan parton de la revuo Kontakto, konas 520.
实际上,用《萨格勒布方法》学习的人学了620个子词;使用过小册子《Gerda Malaperis!》的人学了744个;而能够读懂杂志《Kontakto》中最容易部分的读者,则认识520个。
Nur 405 subvortoj aperas en ĉiuj tri vortaretoj, tio estas: en la vortareto de Kontakto kaj en la du ĉi-supre nomitaj lernolibroj.
只有405个子词同时出现在这三份小词表中,也就是说:出现在《Kontakto》的词表以及上面提到的两本教材中。
Mi prenis tiujn 405 kiel komencan vort-havaĵon.
我把这405个当作起始词汇。
Mi deiris de la ideo, ke tiujn vi sufiĉe facile komprenos, kaj ke vi do ne bezonos serĉi ilin en vortaro.
我的出发点是:这些你会比较容易理解,因此你就不需要去查字典。
Ĉi tiu antaŭparolo uzas nur subvortojn, kiuj troviĝas inter tiuj 405.
这篇前言只使用了那405个子词中的词。
Ĉu vi ĝin komprenas?
你能理解它吗?
Se jes, mi invitas vin daŭrigi la legadon de la tuta libro.
如果能,我邀请你继续读完整本书。
Fakte, se vi legos ĉiun rakonton unu post la alia, vi lernos ĉiufoje dudekon aŭ dudekkvinon da novaj subvortoj.
事实上,如果你一篇接一篇地读完每个故事,你每次都会学到二十来个或二十五个左右的新子词。
Ĉar ili troviĝas kun multaj, kiujn vi konas, vi jam scios ĉion necesan por povi kompreni 97 aŭ 98 elcentojn de ĉiu rakonto.
因为它们和许多你已经认识的词一起出现,你就已经知道了理解每个故事97或98内容所需要的一切。
Post ĉiu rakonto mi skribis tiujn novajn subvortojn, kiujn vi bezonos por kompreni ĝin tute.
每篇故事后面,我都写出了你为了完全理解它所需要的新子词。
Tiel vi povos serĉi ilin en vortaro aŭ demandi pri ili amikon aŭ instruiston, ĉu antaŭ ol legi la rakonton, ĉu – miaopinie, ĉi tio estas pli bona – post unua legado, dum kiu vi provis kompreni sen zorgi pri tiu aŭ alia vorto, kiun vi ankoraŭ ne konas.
这样,你就可以在读故事之前去查字典,或者询问朋友、老师;或者,我认为更好的是,在第一遍阅读之后再去查问,那一遍阅读时你曾努力去理解,而不去担心这个或那个你尚未认识的词。
Tiuj novaj subvortoj reaperas kaj reaperadas multfoje en la libro.
这些新子词会在书中一再重新出现。
Ili do enskribiĝos en via memoro sen devigi vin multe labori por ilin lerni.
因此,它们会刻进你的记忆,而不必强迫你为了学习它们付出很多劳动。
La lastaj rakontoj preskaŭ ne enhavas novajn vortojn; ilia celo estas nur doni al vi eblecon revidi ree kaj ree vortojn, kiujn vi antaŭe ne sufiĉe ofte renkontis.
最后的几篇故事几乎不再包含新词;它们的目的只是给你一个机会,让你一遍又一遍地重新见到那些你以前还没有足够频繁遇到的词。
Kiam vi alvenos al la fino de la lasta rakonto, vi tiel konos iom pli ol mil subvortojn, per kiuj vi povos paroli pri ĉiu afero de la ĉiutaga vivo.
当你读到最后一篇故事的结尾时,你就会因此认识一千多个子词;借助它们,你便能够谈论日常生活中的一切事情。
Kelkaj el la rakontoj, kiujn vi legos, jam aperis en Kontakto aŭ en Franca Esperantisto, sed mi faris en ili ŝanĝojn, por ke vi povu, per ĉiu el ili, lerni ion novan lingve.
你将要读到的几个故事,已经在《Kontakto》或《Franca Esperantisto》上发表过,不过我对它们作了改动,好让你能借助每一个故事学到一些新的语言内容。
Mi fine diru ankaŭ ion alian, kio por mi gravas: mi provis rakonti bele, iom arte.
最后我还想说一件对我很重要的事:我努力让故事讲得优美,带一点艺术性。
Tio ne ĉiam estas facila, kiam oni rajtas uzi nur malmultajn subvortojn, sed tamen mi opiniis, ke estas mia devo tion provi.
当人们只被允许使用很少的子词时,这并不总是容易的,但我仍然认为,尝试这样做是我的责任。
Ĉu mi sukcesis?
我成功了吗?
Ne mi povus diri.
这我自己说不上来。
Sed mi esperas, ke mia rakontaro estos ne nur instrua al vi, sed ankaŭ plaĉa.
但我希望,我的故事集对你来说不仅有教益,而且也令人喜欢。
Claude Piron
克洛德·皮龙
*elpensi: fari, ne el io vera aŭ fakta, sed el siaj pensoj.
*elpensi:做出来,不是根据真实或事实,而是根据自己的想法。