========================================================================
45. POSTPAROLO
あとがき
========================================================================
Mi havas grandegan dankoŝuldon, kiun
mi ne scias, kiel
repagi.
私には、どう返せばよいのか分からないほど大きな感謝の負い目があります。
Multaj personoj konigis al mi
tradiciajn rakontojn
el sia kulturo, aŭ raportis pri
interesaj travivaĵoj, propraj aŭ aliulaj,
kiuj havigis al mi bazon
por mia verkado.
多くの人々が、自分たちの文化に属する伝承の物語を私に教えてくれましたし、また、自分自身あるいは他人の興味深い体験を語ってくれました。それらは私の執筆の土台となりました。
Al ĉiuj mi plej profunde dankas.
そのすべての方々に、私は心から深く感謝します。
Ofte, rakonto,
sama en la
ĉefa plano, sed kun detaloj
pli malpli
malsimilaj, venis al
mi diversvoje.
しばしば、筋立ての大枠は同じでも細部が多少異なる物語が、いくつもの経路を通って私のもとにやって来ました。
Bona ekzemplo tiurilate estas la rakontoj pri Afanti.
そのよい例が、アファンティの物語です。
Ilin konigis al mi antaŭ
pli ol tridek jaroj
ĉina
amiko kaj lingvo-instruisto.
それらを私に教えてくれたのは、三十年以上前の、中国人の友人であり語学教師でもあった人でした。
Sed mi longe poste retrovis
plurajn el ili
en la dulingva (ĉinaangla)
parto de The Straits Times, la konata singapura gazeto, en Sovetskij Uzbekistan kaj en
la libro de Zhong Qin Meiri Hanyu (Pekino: Xin Shijie,
1985).
しかしずっと後になってから、私はそのうちのいくつかを、有名なシンガポール紙『The Straits Times』の中国語・英語二言語欄、Sovetskij Uzbekistan 紙、そして Zhong Qin
Meiri
Hanyu(北京: Xin Shijie, 1985)という本の中に再び見いだしました。
Alia ekzemplo estas la
rakonto pri Ali kaj Aŭdu, kiun mi
prezentis sub la ĉapelo Komuneca Spirito.
別の例としては、私が『助け合いの心』という表題のもとで紹介した、アリとアウドゥの物語があります。
La parton pri la komitata kunsido kaj
la evoluigo mi aldonis por enkonduki vortojn el mia "malbenita listo",
sed por la
resto de la
rakonto mi sekvis tion, kion rakontis al mi foje ano
el la haŭsa popolo, kun
kiu mi rilatis en
Brazzaville, dum mi tie laboris por Tutmonda San-Organizo.
委員会の会合と開発についての部分は、私の「呪われた一覧表」の語を導入するために付け加えたものですが、それ以外の物語部分については、私がブラザヴィルで世界保健機関のために働いていた頃に知り合ったハウサ人の一人が、かつて私に語ってくれた話に従いました。
Tiu rakonto
troviĝas, iom malsimila, ankaŭ en Ka Karatu (Zaria:
Gaskiya Corporation, 1967) kaj en Abraham, R. C. Hausa Literature and
the Hausa
Sound
System (London: University of London Press, 1959).
その物語は、多少形を変えた形ではありますが、Ka Karatu(Zaria: Gaskiya Corporation,
1967)や、Abraham,
R. C.,
Hausa Literature and the Hausa Sound System(London: University of London Press, 1959)にも見られます。
La rakonto pri
Janĉjo kaj F-ino
Gudula apartenas
al la folkloro de Namuro
(Belgio).
ヤンチョとグドゥラ嬢の物語は、ナミュール(ベルギー)の民間伝承に属します。
La ĉefrolulo, kiun mi
nomis Janĉjo, fakte estas Jean Biétrumé Picard (oni elparolas
proksimume: ĵan bjetrime' pikar').
私がヤンチョと呼んだ主人公は、実際には Jean Biétrumé Picard
であり、その発音はおおよそ「ジャン・ビエトリュメ・ピカール」です。
Liaj amuzaj fi-faroj,
post longtempa parola transdoniĝado, estis
publikigitaj de la
gazeta verkisto Victor Petitjean en 1843 (reeldono aperis antaŭ iom pli ol jardeko: Petitjean, V.,
Jean Biétrumé Picard, Gemblou: Duculot, 1974).
彼の滑稽ないたずらの数々は、長く口伝えで伝承されたのち、新聞記者 Victor Petitjean
によって
1843
年に出版されました(再版は一〇年以上前に出ています。Petitjean, V., Jean
Biétrumé
Picard, Gemblou:
Duculot, 1974)。
Kompreneble, la neceso konstante
atenti la rilaton inter konataj kaj
nekonataj vortoj, kaj
enkonduki iom post iom vortojn el difinita listo — la milmorfema listo, kiu konsistigas la "mezan nivelon" en
Kontakto — devigis min larĝmezure
ŝanĝi la originalajn rakontojn aŭ
la faktojn raportitajn.
もちろん、既知語と未知語の関係に常に気を配り、さらに、Kontakto
の「中級レベル」を成す千形態素の一覧から語を少しずつ導入しなければならなかったため、私は元の物語や報告された事実をかなり大きく書き換えざるをえませんでした。
Mia imago, ofte,
tiom helpis min, ke
la originala raportaĵo fariĝis nerekonebla.
しばしば私の想像力があまりにも大きく手を貸したので、もとの話は見分けがつかないほどになってしまいました。
Granda parto el la baza
materialo, kiun
mi uzis,
estis
transdonita al mi
okaze de ŝancaj renkontoj, antaŭ
longe, en tempo, kiam mi tute ne pensis, ke
iutage mi verkos per ĝi lern- aŭ
leglibron.
私が用いた基礎材料の大部分は、ずっと以前、まだ自分がいつかこれを教材や読本に仕立てるとはまったく考えていなかった頃に、偶然の出会いの機会を通して私に伝えられたものでした。
Rezulte, mi ne povas
laŭnome danki multajn el
miaj informintoj.
その結果、情報を与えてくれた多くの人々に、名指しで感謝することができません。
Ili sciu,
ke iliaj
vizaĝoj restas
vivaj en mia memoro, kaj
ke mi konscias, kiom mi ŝuldas al ili.
それでも、その人たちの顔が今も私の記憶の中に生き生きと残っていること、そして私が彼らにどれほど負っているかを自覚していることを、どうか知ってほしいと思います。
Kelkaj personoj, de kiuj mi petis
permeson prezenti
ĉi-libre okazaĵojn, kiujn ili
raportis al mi, konsentis, sed nur
kondiĉe, ke mi ne diru ilian nomon.
私がこの本の中で、彼らが私に語ってくれた出来事を紹介してよいか許可を求めた何人かの人々は、ただし名前を出さないことを条件に、同意してくれました。
Ankaŭ tiuj
memvolaj sennomuloj
akceptu mian amikan dankadon.
そうした自ら名を伏せることを望んだ方々にも、私の親しい感謝の気持ちを受け取っていただきたいと思います。
Fine, ĉar kelkajn nomojn mi
tamen povas
diri, permesu,
ke mi ĉi tie publike danku
al Ching Liben,
Mahmud Idris, karmemora Goh Kah-bin, Tusiama
Mabinda kaj
Aleksandr
Ŝtejnman.
最後に、いくつかの名前については実際に挙げることができますので、ここで公に、Ching Liben、Mahmud
Idris、故 Goh Kah-bin、Tusiama Mabinda、そして Aleksandr
Ŝtejnman に感謝させてください。
Mi esperas, ke ili
bonvole pardonos la transformojn, kiujn mi faris en iliaj rakontoj
aŭ raportaĵoj.
彼らが、自分たちの物語や報告に私が加えた変形を、どうか快く赦してくれることを願っています。
C. P.
C・P
NOVAJ VORTOJ
新出語
haŭsa
ハウサ語の、ハウサ人の
NOVAJ KUNMETOJ
新しい複合語
materialo: verk-materialo
材料、執筆素材
bazo uzata por verki
執筆のための基礎、素材
kar-memora: oni uzas tiun vorton por esprimi, ke
la persono for-pasis (=
mortis) kaj ke oni
konservas karan memoron pri
li aŭ ŝi
kar-memora:
その人がすでに亡くなっており、それでいてその人への親しい思い出を今も大切にしていることを表す語です。
trans-formi: ŝanĝi (la formon de)
trans-formi:
形を変える、変形させる。