---
### Paĝo 3
**Vojaĝo en Vuhano kaj Ĉongĉingo, Ĉinio**
**Por la honoro de Hasegaŭa Teru**
**MORIKAWA Kazunori (Kioto)**
**Mi partoprenis en la karavano al Vuhano kaj Ĉongĉingo, Ĉinio, por la honoro de Hasegaŭa Teru kaj kontraŭ plua milito inter Japanio kaj Ĉinio.**
**Tiu vojaĝo okazis de la 13a ĝis la 19a de oktobro 2025.**
**Ni vojaĝis laŭ ŝiaj spuroj kaj mi rekonis, ke ŝi estas honorata kiel revolucia martiro en Ĉinio.**
#### Teru en Vuhano kaj Ĉongĉingo
**Teru vivis nur ĉ. 35 jarojn (1912-1947).**
**Ŝi alvenis el Jokohamo, Japanio al Ŝanhajo, Ĉinio en 1937.**
**Post la eksplodo de la Japana-Ĉina milito (1937-1945), ŝi aktivis en Vuhano 3 monatojn kaj en Ĉongĉingo 7 jarojn.**
**Ĉar ŝi faris multajn laborojn inkluzive de anoncado por radioelsendo al la japana armeo en la du urbegoj, nia karavano vizitis ilin.**
**Dum la vojaĝo mi certe vidis kaj sentis ŝiajn spurojn tie.**
#### Teru kiel verkisto
**Ĉina nomo de Teru estas Luchuan Yingzi (绿川英子) kaj ŝia esperanta nomo estas Verda Majo.**
**Ŝi estis vere verkisto en Esperanto kaj eĉ kontribuis du verkojn al nia revuo en 1935.**
**35 jarojn post ŝia morto, en 1982, Ĉina Esperanto-Eldonejo eldonis la libron "Verkoj de Verda Majo" kun ĉ. 500 paĝoj.**
**Ĝi enhavas ŝiajn originalojn kaj tradukaĵojn skribitajn en Esperanto.**
**Rimarkindas, ke en septembro 2025 eldoniĝis la kolekto kun 840 paĝoj.**
**Ĝin okupas plejparte japanlingvaj tradukaĵoj de la verkoj.**
#### Societo en Nara por Teru
**La karavanon planis "Societo en Nara por la honoro de Hasegaŭa Teru".**
**Ĝi ne estas esperantista grupo.**
**Tiuj, kiuj aktivas por viktimoj de "Leĝo por Publika Ordo" (1925-1945 治安維持法) en Japanio, eltrovis ŝin kiel unu el la viktimoj, pro tio, ke ŝi estis portempe arestita pro suspekto de la sinteno kontraŭ la Leĝo kaj...**
---
### Paĝo 4
**...ŝi devis forlasi sian studadon en la virina kolegio en Nara.**
**Poste ili fondis la societon por honori ŝin en 2018.**
**Unue ĝi vizitis la tombon de ŝi kaj ŝia edzo en Jiamusi (佳木斯), kiu situas en Nordorienta Ĉinio.**
**Ĝi agadis kaj agadas multe por ŝi:**
**kolektinte monoferojn ĝi konstruis la memoraĵon "Monumento Memore al la vizito de Hasegaŭa Teru" en la templo Hannja-ĝi (般若寺) en 2023, kaj ĝi eldonis la broŝuron por informi pri ŝi kaj ŝiaj agadoj en aprilo 2025.**
#### Karavano por Teru
**Antaŭ 2 jaroj la societo komencis prepari la karavanon kaj varbis vojaĝontojn en aprilo 2025.**
**Leginte ĝian informilon, mi decidis aliĝi al ĝi, ĉar ĝi ofertis al mi vojaĝon en nuna Ĉinio kun modera prezo.**
**Tiam mi supozis, ke mi vidos nur malnovajn rompitajn domojn, kiuj onidire ŝi kaj ŝia edzo loĝis, ĉar ili loĝis en Ĉongĉingo antaŭ longege, nome antaŭ 80 jaroj.**
**Sed dum la vojaĝo mi eksciis, ke mia supozo tute eraris.**
**Vojaĝis 28 japanoj inkluzive de 9 esperantistoj.**
**Kiam la karavano eniris en Ĉinion, akompanis 3 ĉinaj lokaj gvidantoj, 2 busŝoforoj kaj 2 ĵurnalistoj.**
**Post la vojaĝo la ĵurnalistoj rete publikigis la artikolojn pri ĝi.**
**La vojaĝo daŭris 7 tagojn, el kiuj 2 tagojn bezonis veturo de Japanio al Ĉinio kaj reveturo.**
**Ni restis 2 tagojn en Vuhano kaj 3 tagojn en Ĉongĉingo.**
**La vojaĝo estis strikte planita kaj ni ne havis liberan turisman tempon.**
#### Spuroj de Teru
**Laŭ la strikta vojaĝplano ni vizitis 10 lokojn rilatajn al Teru en la du urbegoj.**
**Min surprizis, ke mi trovis ŝiajn fotojn en pluraj lokoj.**
**En Vuhano ni vizitis iaman oficejon de la armea komitato de la Naciista Registaro.**
**Tie oni trovas la fotojn pri ŝi.**
**En Ĉongĉingo ni vizitis iamajn loĝejon de ŝi kaj ŝia edzo kaj eldonejo de la gazeto "Kontraŭatako".**
**La konstruaĵo estas tre malnova, sed mi sentis tiamajn iliajn vivadojn.**
**En la Muzeo pri famuloj de Ĉongĉinga historio ekzistas eĉ ŝia statuo, kiu ne estis ekspoziciata bedaŭrinde sed estas konservata...**
---
### Paĝo 5
**...en stokejo pro renovigo de la muzeo, kaj kiun oni povas vidi sur la muzea katalogo.**
**En la memordomo de Guo Moruo (郭沫若), kiu helpis ŝian aktivadon en Ĉongĉingo, troviĝas la fotoj, la tekstoj pri ŝi, kaj eĉ ŝia subskribo.**
**La Memorhalo pri la Revolucio en Hongyan estas granda muzeo.**
**Ankaŭ tie oni trovas la foton kaj la tekston pri ŝi.**
**Plue ni vizitis ankaŭ iamajn loĝejojn kaj laborejojn, iaman elektrocentralon por radiostacio, iaman loĝejon por japanaj militkaptitoj.**
**Vizitinte la memoraĵojn en la du urbegoj, mi rekonis, ke la ĉina registaro honoras ŝin kiel revolucian martiron ankaŭ nun.**
**Mi supozas, ke ŝi laboris en verkado kaj informado konstante, sekve tiamaj ĉinoj alte taksis kaj laŭdis ŝin.**
#### Interamikiĝo kun ĉinaj esperantistoj
**Antaŭ la vojaĝo la societo kontaktis ĉinajn lokajn esperantistajn grupojn.**
**Dank' al tiu klopodo ni feliĉe havis interamikiĝajn bankedojn: unu fojon kun Hubei-a Esperanto-Asocio en Vuhano, kaj du fojojn kun Ĉongĉinga Esperanto-Asocio.**
**Ambaŭlandaj esperantistoj konatiĝis inter si bone.**
**Estis tre bona sperto por mi renkontiĝi kun samideanoj en ĉinaj nekonataj urboj.**
#### Kaj poste
**Krome ni renkontiĝis kun viktimoj de la Bombardado en Ĉongĉingo fare de la japana armeo (1938-1944) kaj vizitis iaman kontraŭbomban ŝirmejon.**
**Poste ni formale vizitis la oficejon pri eksterlandaj aferoj de la Popola Registaro en Ĉongĉingo.**
**Kaj ni vizitis ankaŭ kelkajn turismajn vidindaĵojn.**
**Rezulte mi estis tre kontenta pro la fruktoplena vojaĝo.**
**Mi kore ĝojas, ke mi havis bonegan sperton kun modera prezo.**
**En 2027 estos la 80a datreveno de ŝia morto.**
**Kelkaj vojaĝintoj jam deziras, ke oni okazigu karavanon por viziti ŝian tombon en Jiamusi.**